Komunumaro Annweiler am Trifels

komunumaro en Germanio

La komunumaro Annweiler am Trifels - germane Verbandsgemeinde Annweiler am Trifels - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße ("suda vina vojo") de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, ĉirkaŭ la samnoma urbo Annweiler am Trifels. Fine de la jaro 2020 la komunumaro havis 16 771 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Annweiler am Trifels
Blazono

Map

Verbandsgemeinde Annweiler am Trifels in SÜW.svg
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Südliche Weinstraße
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo SÜW
Oficiala Municipokodo 073375001
Subdivido 13 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Kurt Wagenführer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Messplatz 1
76855 Annweiler am Trifels
Demografio
Loĝantaro 16771 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 12′ N, 7° 58′ O (mapo)49.20337.96667Koordinatoj: 49° 12′ N, 7° 58′ O (mapo)
Areo 129,87 km²
Oficiala retejo https://www.vg-annweiler.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Unuopaj membraj komunumojRedakti

komunumo areo (km²) nombro de loĝantoj
Albersweiler 10,85 1 975
Annweiler am Trifels, urbo 39,88 7 085
Dernbach 3,86 452
Eußerthal 12,52 877
Gossersweiler-Stein 8,60 1 410
Münchweiler am Klingbach 2,14 217
Ramberg 7,75 938
Rinnthal 13,81 691
Silz 8,51 737
Völkersweiler 4,10 545
Waldhambach 3,92 371
Waldrohrbach 5,90 380
Wernersberg 8,03 1 093
sume 129,86 16 771

(nombro de loĝantoj fine de la jaro 2020)

Eksteraj ligilojRedakti