Komunumaro Grünstadt-Land

La komunumaro Grünstadt-Land - germane Verbandsgemeinde Grünstadt-Land [ferBANTSgemajnde grünŝtatLANT] - estas eksa komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Grünstadt, rande de la eŭropa metropola regiono Rejno-Neckar. Ĝi konsistis el 16 unuopaj membraj komunumoj kaj troviĝis en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Komence de januaro 2018 ĝi kune kun la najbara Hettenleidelheim fuziis al nova komunumaro Leiningerland.

Grünstadt-Land
Blazono
Komunumaro Grünstadt-Land (Germanio)
Komunumaro Grünstadt-Land (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Dürkheim
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo DÜW
Oficiala Municipokodo 073325003
Subdivido 16 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Eugen Ackermann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Industriestraße 11
67269 Grünstadt
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 34′ N, 8° 10′ O (mapo)49.56928.16806Koordinatoj: 49° 34′ N, 8° 10′ O (mapo)
Areo 104,86 km²
vdr

Administra sidejo ne estis la plej granda unuopa komunumo, Dirmstein, sed la urbo Grünstadt, kiu estas ĉiuflanke krom en la okcidento ĉirkaŭita per la komununumara teritorio, sen mem aparteni al ĝi. Fine de la jaro 2015 la komunumaro havis 19 981 loĝantojn. La administrejo kaj de la malnova kaj de la nova komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Unuopaj membraj komunumoj redakti

  1. Battenberg
  2. Bissersheim
  3. Bockenheim
  4. Dirmstein
  5. Ebertsheim
  6. Gerolsheim
  7. Großkarlbach
  8. Kindenheim
  9. Kirchheim
  10. Kleinkarlbach
  11. Laumersheim
  12. Mertesheim
  13. Neuleiningen
  14. Obersülzen
  15. Obrigheim
  16. Quirnheim
kastelo Sturmfeder Schloss en Dirmstein

Historio redakti

La komunumaro Grünstadt-Land kune kun la urbo Grünstadt kaj la komunumaro Hettenleidelheim konsistigas la plej grandan parton de la historia pejzaĝo Leiningerland. La komunumaro dum la jaro 1972 ekestis el malgrandaj kaj plej malgrandaj vilaĝetoj: Nur la plej granda komunumo Dirmstein havas pli ol 3000 loĝantojn, kaj krom du pliaj komunumoj, Obrigheim kaj Bockenheim, ĉiuj aliaj konsistas el malpli ol 2000 loĝantoj.

La blazono de la komunumaro simboligas tri historiajn regintojn: La arĝenta aglo reprezentas la grafojn el la dinastio Leininger, la ora leono la regnon Palatinato kaj la arĝenta ŝlosilo sur nigra fono la diocezon Worms. Krome bildiĝas (ekzakte 16) vinberoj, kiuj atentigas pri la signifo de la vinkultivado por ĉiuj 16 komunumoj.

Eksteraj ligiloj redakti