Komunumaro Vallendar
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Vallendar)
La Verbandsgemeinde Vallendar estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj. Ĝi troviĝas en la distrikto Mayen-Koblenz de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, tuj norde de la eksterdistrikta urbo Koblenz. Fine de la jaro 2020 la komunumaro havis 15 719 loĝantojn. La teritorio konsistas el la urbo Vallendar kaj tri pliaj neurbaj komunumoj, el kiuj la laŭ areo kaj nombro de loĝantoj plej malgranda, Niederwerth, unike en Germanio konsistas nur el du insuloj en la riverego Rejno, neniu malinsula areo.
Vallendar | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Mayen-Koblenz | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | MYK | |||||
Oficiala Municipokodo | 071375007 | |||||
Subdivido | 14 komunumoj (Gemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Fred Pretz | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 13 56179 Vallendar | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 15719 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 24′ N, 7° 37′ O (mapo)50.40037.61722Koordinatoj: 50° 24′ N, 7° 37′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 99 m | |||||
Areo | 26,34 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.vallendar.eu/ | |||||