Verboj transiraj kaj netransiraj

EdE-V

Verboj transiraj kaj netransiraj. En E la transira uzebleco de la verboj estas pli larĝa ol en la naciaj lingvoj ĝenerale. Ekz. la verboj sidi, kuŝi, iri ktp. estas uzeblaj transire (mi sidas seĝon, li kuŝas liton, ni iris longan vojon). Tamen, kelkaj verboj estas uzataj nur netransire, precipe la verboj kun -igi, ĉe kiu oni evitas eĉ la akuzativon uzatan anstataŭ prepozicio; oni neniam diras: mi kutimiĝis ion, mi sciiĝis ion, kvankam oni povas diri: mi ekkutimis ion, mi eksciis ion. Aliflanke, la transiraj verboj estas uzeblaj nur transire (komenci, fini, turni, ŝanĝi ktp.): la netransira formo de ĉi tiuj estas farata kun -iĝi (komenciĝi, finiĝi, turniĝi, ŝanĝiĝi ktp). Kompreneble la komplemento de la transiraj verboj povas esti nur subkomprenata; ekz.: ni komencu; kial vi ne skribas? li ne scias legi.
KALOCSAY.