Vercingetoriks

Vercingetorix [verĉin ĝetoriks], latine Vercingetorix (naskiĝis ĉirkaŭ 82 a.K.; mortis 46 a.K. en Romo) estis ĉefo de la Arvernoj (gaŭla popolo en la regiono moderntempe nomata Aŭvernjo), komandis la lastan kaj unuafoje ĝeneralan ribelon de la gaŭloj kontraŭ la romianoj (komanditaj de Julio Cezaro) dum jaroj 53- 52 a.K. En la gaŭla lingvo lia nomo signifas granda reĝo de la cent bataloj. (ver-cin-getu-rix)

Vercingetoriks
Rajda statuo de Vercingetorix, fare de Bartholdi, en Place de Jaude, en Clermont-Ferrand. La skribaĵo diras: J'ai pris les armes pour la liberté de tous ("Mi prenis la armilojn por la libereco de ĉiuj")
Rajda statuo de Vercingetorix, fare de Bartholdi, en Place de Jaude, en Clermont-Ferrand. La skribaĵo diras: J'ai pris les armes pour la liberté de tous ("Mi prenis la armilojn por la libereco de ĉiuj")
Persona informo
Naskiĝo
en Gaŭlio
Morto 46 a.K.
en Romo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per Garotoasfiksiopendumo vd
Ŝtataneco Arvernoj vd
Familio
Patro Celtillus vd
Profesio
Okupo gentestromilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Historio redakti

 
Detalo de lia statuo ĉe Alesia (Alise-Sainte-Reine).
 
Portreto de Vercingetoriks sur monero

Nur malfacile Julio Cezaro atingis disde Supera Italujo siajn taĉmentojn. Li estis venkita en Gergovia kaj devis retiriĝi por protekti la sudajn provincojn en Provenco. Ĉar intertempe apenaŭ ĉiuj gaŭloj triboj (eĉ la Aeduoj) kolektiĝis, kelkaj gentoj malaliancaniĝis disde la Romianoj. En landa asembleo ili deklaris Vercingetorikson supera gvidanto. Jam estis planita atako al Provenco el tri flankoj. En tiu ĉi momento Vercingetoriks estis tentita ekigi batalon malĝuste taksante la ĝermanan kavalerion. Cezaro venkis kaj Vercingetoriks retiriĝis al Alesia.

En Alesia Vercingetoriks estis sieĝita per altkvalita romia sieĝmaŝinaro. Gaŭla helparmeo ankaŭ estis venkita. Vercingetoriks proponis submeti sin al Cezaro por ke la Gaŭloj ne plu estu sieĝataj kaj ricevu kompaton. Vercingetoriks estis ĉenumita kaj post kelkaj jaroj da malliberiĝo en karcero en Romo (Carcer Tullianus) li partoprenis la triumfan procesion en 46 en Romo. Poste li estis murdita.

Laŭ komisio de imperiestro Napoleono la 3-a oni starigis en la honoro de Vercingetoriks kolosan statuon en Alise-Sainte Reine en 1865. Bartholdi kreis statuon en Clermont-Ferrand en 1903.

Fontoj redakti