Malfermi la ĉefan menuon

Verda Promenvojo René-Dumont

Promenejo René-Dumont (ankaŭ france Promenade Plantée) estas verdokoridoro en la 12-a arondismento de Parizo kiu antaŭe estis fervoja linio.

Verda promenvojo René-Dumont
Viaduc des Arts
Viaduc des Arts
Situo
Geografia situo 48° 50′ 36″ N, 2° 23′ 4″ O48.84322612.3843765Koordinatoj: 48° 50′ 36″ N, 2° 23′ 4″ O
Lando(j) Flago-de-Francio.svg Francio
Urbo Parizo
Urboparto 12-a arondismento
Geografio
Trajtoj
Kreo 1988
Information icon.svg
vdr

La promenejo estas 4,5-a km longa. La promenvojo malfermiĝis en 1993 kaj estis dum longa tempo la sola verda vojo sur viadukto. Ĝi situas preskaŭ por la duono de sia longeco sur viadukto. Alirebla ekde ŝtuparo en Avenue Daumesnil eblas promeni tra parko inter Bosko de Vincennes kaj la Placo Bastille.

La Promenejo estis la unua supertera fervojo (nomata Viaduc des Arts) rekonstruita en publika verda areo. Ĝi iĝis modelo por multaj similaj projektoj, kiel ekzemple la en 2009 malfermita High Line en Novjorko [1]. Similaj projektoj ekzistas en St. Louis (Misurio), Filadelfio, Jersey City, Ĉikago kaj Roterdamo. Ankaŭ en la 16-a arondismento de Parizo ekzistas komparebla Promenejo.

ReferencojRedakti

  1. (angla) About the high Line. Fostering a strong community and neighborhood. (Pri la High Line. Akceli fortan komunumon kaj najbarecon). Friends of the High Line, alirita la 14-an janauaro 2017.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti