Verdandi ankaŭ estas nomo de socialpolitika organizaĵo en la laborista kaj senalkohola movado en Svedio.

VerdandiVerðandi estis unu el la tri ĉefaj Nornoj de la nordia mitologio kune kun Urd kaj Skuld. Laŭ la Edda-j ankaŭ ekzistas multaj aliaj malgrandaj nornoj kiuj ĉefe rilatiĝas al unuopuloj. La baza radiko de la nomo Verðandi estas la sama de la alia norno, Urðr. En la kazo de Verðandi, la etimologio venas de la prezenco de la verbo verða en islanda lingvo/antikva nordia lingvo (varþa/varda en la sveda) kiu signifas "estiĝi, rezultigi, okazontigi". En la moderna sveda lingvo la esprimo "i vardande" signifas "en proceso" aŭ "fariĝantas". Kundividas la saman originon kun la germana verbo werden kaj anglosaksa weorðan (estiĝi). Aliaj modernaj skandinavaj verboj kiuj rilatiĝas estas vända, "tordi, reaperigi, rondiri", kaj vara, "esti, ekzisti".

Verdandi
nord-ĝermana mitologia personaĵo
Informoj
Sekso ina
Gefratoj UrdSkuld
vdr
La Nornoj fadenumas la destinfadenon ĉe la arbo frakseno Yggdrasil.

Verdandi estis la Norno kiu decidis la longon de la vivfadeno. Inkluzive de la dioj kiuj estis sub ŝia volo. Ŝi decidis kiom kaj kiamaniere kunvivos, kaj kiam kaj kiamaniere forpasos ĉiuj vivantaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti