Partio Verduloj (antaŭe: Verduloj 2004) (pole Partia Zieloni, antaŭe Zieloni 2004) estas politika partio en Pollando kun pro-ekologia, pacisma kaj feminisma karaktero.

sunfloro - internacia simbolo de la verda movado

Kunprezidantoj de Verduloj estas Małgorzata Tracz (ekde majo 2015) kaj Marek Kossakowski (ekde februaro 2016). En la lokaj balotoj kiuj okazis en Pollando la 21-an de novembro 2010 unuafoje estis elektitaj kiel deputitoj kvin membroj de la partio. La partio havas reprezentanton en la pola parlamento: Anna Grodzka (ekde junio 2014). La partio ne havas reprezentantojn en la Eŭropa Parlamento.

Historio redakti

Verduloj 2004 estis fondita la 6-an de septembro 2003 fare de aktivuloj de diversaj organizaĵoj, interalie ekologiaj, feminismaj, hom-rajtaj kaj protektantaj la rajtojn de seksaj, religiaj kaj naciaj minoritatoj. La partio estis oficiale registrita la 23-an de februaro 2004.

Politika programo redakti

La politika programo de Verduloj 2004 baziĝas sur la verda politiko. La partio postulas interalie:

  • disigon de la Eklezio kaj religiaj asocioj kun ŝtato;
  • rajton de virinoj por laŭleĝa interrompo de gravedeco;
  • enkondukon de registrita partnereco, atingebla same por samseksaj kaj aliseksaj paroj;
  • drogan politikon, kiu estu bazita sur edukado kaj prevento, kaj ne puno;
  • tenadon de ŝtata klerigado kaj sanservo;
  • retiron de la pola armeo el Afganio.

Ili kontraŭas mortpunon, enkondukon de la plata imposto kaj konstruadon de la elementoj de la usonaj kontraŭ-raketaj instalaĵoj en Pollando.

La ekonomia programo de la partio baziĝas sur la koncepto de la ekologia kaj socia merkata ekonomio, do enkonduko de daŭripovo.

La partio gvidas multajn politikajn kampanjojn, interiale Verda urbo, Verda energio, Verda ekonomio, Haltigu klimatŝanĝiĝojn, Verda transporto, Egalaj ŝancoj, Manĝu pli bone!.

Eŭropa nivelo redakti

Partio Verduloj estas membro de la Eŭropa Verda Partio, kiu fondiĝis en februaro 2004 en Romo. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Prezidantoj redakti

Ekde la fondiĝo de la partio ĝi estas gvidata ĉiam samtempe de du prezidantoj – unu virino kaj unu viro (ĝis marto 2008 ili estis nomataj "kunprezidantoj").

(Kun)prezidantinoj:

Viraj (kun)prezidantoj:

Gravaj membroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti