Verduno
- Tiu ĉi artikolo temas pri franca urbo. Pri aliaj lokoj de la sama nomo temas artikolo Verduno (apartigilo).
Verdun, prononco laŭ sistemo IFA [vɛʁd'œ̃], en Esperanto Verduno[1] estas urba komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Meuse - prononco [møz], por diferencigo de la france samnoma rivero Mozo[2] en Esperanto nomata Mozio[3] - en la historia kaj kultura regiono Loreno[4] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 16 610 loĝantoj sur areo de 31,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 535 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la centro de samnoma arondismento Verdun kaj ankaŭ la centro de du kantonoj de Francio, simple nomataj Verdun-1 kaj Verdun-2.
Verduno | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
![]() | |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | ![]() | ||||
Historia regiono | ![]() | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Verdun | ||||
Kantono | Verdun-1 kaj Verdun-2 | ||||
INSEE kodo | 55545 [+] | ||||
Poŝtkodo | 55100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 610 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 535 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 10′ N, 5° 23′ O (mapo)49.1597222222225.3827777777778Koordinatoj: 49° 10′ N, 5° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 262 m [+] | ||||
Areo | 31,03 km² (3 103 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||



La teritorio havas komunan limon kun Belleville-sur-Meuse, Belleray, Belrupt-en-Verdunois, Eix, Fleury-devant-Douaumont, Fromeréville-les-Vallons, Haudainville, Landrecourt-Lempire, Moulainville, Nixéville-Blercourt, Sivry-la-Perche kaj Thierville-sur-Meuse. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas Verdunois.
Situo
redaktiLa urbon trafluas la rivero Meuse, en Esperanto nomata Mozo. Ekde Verduno la rivero estis navigebla ĝis la Norda Maro.
Ĝis 1970 la oficiala nomo de la urbo estis Verdun-sur-Meuse (Verdun ĉe Mozo).
Historio
redaktiLa unua skriba mencio de la urbo datiĝas el la 3-a jarcento kiel Virodunum. Dun estas kelta vorto kiu signifas fortikaĵo kaj ver estas verŝajne eŭska vorto por vadejo aŭ rivero.
La traktato de Verdun estas internacia jura akto redaktita je la 11-an de aŭgusto 843.
La urbo estis komerca. Oni vendis sklavojn al islama Hispanio. Estis verduna komercisto kiu kuniris Johano de Gorzo en Kordovo en 953.
Verduno estas fama pro batalo, kiu okazis dum la Unua Mondmilito, dum dek monatoj de 1916.
Loĝantoj
redaktiEĉ kun malpli ol 20.000 loĝantoj Verdun estas la urbo kun la plej granda loĝantaro en sia departemento.
Notoj
redakti- ↑ noto pri la urbonomo Verduno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ same noto pri la rivero Mozo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda) dokumentigas la nomon Mozio (pli granda bildo de la normiga mapo, esperante)
- ↑ artikolo Loreno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti