Veronika Ĉerkasova

belorusa ĵurnalisto

Veronika Ĉerkasova (beloruse Вераніка Анатольеўна Чаркасава, ruse Вероника Анатольевна Черкасова; naskiĝis la 12-an de januaro 1959 en Minsko, murdita la 20-an de oktobro 2004 samloke) – belorusa ĵurnalistino.

Veronika Ĉerkasova
Persona informo
Вераніка Чаркасава
Naskiĝo 12-an de januaro 1959 (1959-01-12)
en Minsko
Morto 20-an de oktobro 2004 (2004-10-20) (45-jara)
en Minsko
Tombo Q20962841 [#]
Lingvoj belorusa [#]
Ŝtataneco Belorusio [#]
Alma mater Fakultato de Ĵurnalismo de la Belorusa Ŝtata Universitato [#]
Familio
Patro Anatoly Pavlovich Cherkasov [#]
Profesio
Okupo ĵurnalisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝi estis ĵurnalistino de opoziciaj gazetoj – "Belorusskaja Delovaja Gazeta" (90-aj jaroj), "Belorusskaja Gazeta" (1995–2003), "Salidarnasc" (de 2003). Specialiĝis pri esploranta ĵurnalismo kaj estis aŭtorino de serio da artikoloj pri kontraŭleĝa vendo de armiloj fare de belorusaj regopovoj al Saddam Hussein. Ankaŭ okupiĝis pri socia problemaro, verkis pri religiaj sektoj kaj pri ciganoj en Belorusio.

Ŝi estis murdita en sia loĝejo de nekonataj farintoj; la murdo okazis dum streĉa interna situacio lige al parlamenta balotado kaj konstitucia referendumo. Oni ekskludis raban motivon de la murdo (nenio perdiĝis de la loĝejo).

Vidu ankaŭRedakti