Ĉi tiu artikolo temas pri parto de vertebro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.

Vertebra arko estas la posta parto de vertebro. Ĝi estas osta duonringo kava ventre kaj situas dorse de la vertebra korpo.

Ĝi konsistas el pluraj elementoj:

  • la du pedikloj fontas el la vertebra korpo ĉe la anguloj inter la dorsa kaj aleksteraj flankoj.
  • la du klingoj daŭrigas la pediklojn dorse kaj kuniĝas sur la korpomeza linio.
  • la dorna elstaraĵo fontas el la kuniĝo de ambaŭ klingoj kaj pintas dorsen.
  • la du horizontalaj elstaraĵoj fontas el la kuniĝo pediklo-klinga kaj pintas eksteren.
  • la kvar (du supraj kaj du subaj) artikaj elstaraĵoj ankaŭ fontas el la kuniĝo pediklo-klinga kaj havas artikiĝan finon.

La vertebra arko parte ĉirkaŭas per la pedikloj kaj klingoj la vertebran truon ventre fermitan per la vertebra korpo. La viciĝo de la vertebraj truoj formas la vertebran kanalon kiu entenas la mjelon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.