Malfermi la ĉefan menuon

Vespero estas parto de la diurno. Ĝi estas la periodo kiu komenciĝas per krepusko kaj daŭras ĝis la nokto. Dum malfrua vespero regas - krom dum noktomeza suno en la arkta cirklo - mallumo, t.e. ke la sunradioj ne plu atingas la teron.

Vespera etoso en Korfuo)

Oni parolas kutime pri vespero sendepende de mallumo. La plej multaj homoj difinas la komencon de vespero ĉirkaŭ la 18-a aŭ la 19-a horo.

La vespermanĝo estas la manĝo de la vespero. Vespera etoso ofte rilatas al sunsubirokrepusko. Kelkaj floroj, kiel ekzemple enoteroj, germane nomataj noktokandeloj ekfloras nur verspere.

CitaĵojRedakti

 
 Vespere oni saĝiĝas pri la pasinta tago, sed neniam sufiĉe por la venonta. 
— Friedrich Rückert
 
 Vespero, dum kiu ĉiuj ĉeestantoj tute samopinias, estas perdita vespero. 
— Albert Einstein
 
 Bona vespero alvenas, kiam mi laboradis la tutan tagon. 
— Goethe, Lebensgenuß

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri vespero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Antaŭ vespero ne estu fiera. 
  •  
     Eĉ por plej terura tago venas vespero. 
  •  
     Eĉ por plej terura tago venas vespero. 

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti