Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Veszprém (apartigilo)

Veszprém [vesprEm], germane WesprimWeißbrunn, latine Vesprim, slovake Vesprím estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, kies departementejo estas kun departementrajtoj, en Distrikto Veszprém, kies centro ĝi estas. Veszprém estas ankaŭ sidloko de ĉefdiocezo kaj signifa universitata urbo.

Veszprém
Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 777  (2023) [+]
Loĝdenso 447 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 6′ N, 17° 55′ O (mapo)47.117.916666666667Koordinatoj: 47° 6′ N, 17° 55′ O (mapo) [+]
Alto 266 m [+]
Areo 127 km² (12 700 ha) [+]
Horzono Centreŭropa Somera Tempo [+]
Veszprém (Hungario)
Veszprém (Hungario)
DEC
Veszprém
Veszprém
Situo de Veszprém

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Veszprém [+]
vdr
Stefano la 1-a (Hungario) kaj Gizela de Bavario

Situo redakti

Veszprém situas sur montetoj de montaro Bakony, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Graz.

 
Fortikaĵo de Veszprém
 
Viadukto de Veszprém

Veszprém estas dividita de dolomitrokoj etendiĝantaj ĝis ĝia mezo kaj de la rojo Séd, kiu estas zigzaglinia, mallarĝa kaj kaprica. Veszprém montras sin plej bela de la 50 metrojn alta viadukto, kiun oni atingas venante el la direkto de la vilaĝoj Herend kaj Márkó. Herend havas la mondfaman porcelanmanufakturon kaj muzeon prezentantan ties produktaĵojn. Márkó havas eksterordinare ravan Kalvarion. Sube videblas la bele situanta bestoĝardeno kaj kiam ni rigardas sudorienten, la fortikaĵmuro ravas nin per siaj preĝejturoj kaj konstruaĵoj fortigitaj per murapogiloj. Preskaŭ ĉiuj zigzagaj, krutaj stratetoj kondukas al tiu direkto por ke, atingante la fortikaĵon de la departement-sidejo (nuntempe havanta ĉefepiskopan rangon), ni povu promenadi inter la barokaj konstruaĵoj. Tie ni povas rigardadi la episkopan palacon planitan de Jakab Fellner, la kapelon Gizella el la 13-a jarcento kaj la bazilikon fonditan komence de la jarmilo. Poste ni atingas tiun balustradon, kie la Ŝton-statuoj de reĝo Sankta Stefano kaj lia edzino, reĝino Gizella gardas la urbon kune kun la malantaŭ ili altiĝantaj jen malserenaj, jen blindige akrecaj montoĉenoj de montaro Bakony.

Allogas nin por pli longa restado la speciala kolektaĵo de la Ekleziarta Muzeo, la gotika sanktejo kaj la subtemplo de la baziliko kaj apude la restaĵoj de rondkapelo de Sankta Georgo konstruita eĉ pli frue ol la baziliko. En la tri galerioj de la Domo de Artoj (Mûvészetek Háza) oni prezentadas internaciskalajn belartajn kaj metiartajn ekspoziciojn. Estas famaj la subĉielaj koncertoj kaj teatraj prezentadoj aranĝitaj antaŭ la statuo de la Sankta Triunuo, kune kun aliaj multspecaj spektendaĵoj de la fortikaĵo.

Revenante el la fortikaĵo ni povas supreniri al la gardista aŭ fajroturo (ĝi estas la kutima simbolo de la urbo kune kun la viadukto) kaj de ties teraso en klara vetero ni povas ĝui la panoramon de la tuta urbo kaj la montoj. En la teatro Petőfi, kiu estas taksita kiel juvelo de la hungara secesia konstruado, dum la tuta jaro oni povas spekti krom la prozajn teatraĵojn ankaŭ diversajn muzikajn prezentaĵojn, kiuj estas amuzaj ankaŭ por eksterlandanoj nekomprenantaj la hungaran lingvon.

Danke al internaciskalaj festivaloj de korusoj kaj orkestroj, de jaro al jaro pluraj ensembloj kaj solistoj de eŭropaj kaj transmaraj landoj prezentiĝas ĉi tie. Ankaŭ la konferencoj kaj renkontiĝoj aranĝitaj de la multfaceta universitato, la Akademia Komitato de Veszprém kaj la Muzeo "Dezsõ Laczkó", allogas kaj akceptas gastojn alvenantajn el la plej diversaj partoj de la terglobo.

Vidindaĵoj redakti

Profanaj vidindaĵoj redakti

 
Simbolo de Veszprém: Fajroturo

Sakralaj vidindaĵoj redakti

Eduko redakti

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Veszprém.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Veszprém.

Famaj nomportantoj redakti

Partneraj urboj redakti

Esperanto en Veszprém redakti

Tie okazis la 55-a Internacia Junulara Kongreso en 1999. Longe vivis tie Bernard Golden.

Esperantistoj redakti

Referencoj redakti