Veterinara Universitato de Budapeŝto

La Veterinara Universitato de Budapeŝto, origine hungare Állatorvosi Egyetem estas la sola universitato pri veterinaraj sciencoj en Hungario.

Veterinara Universitato de Budapeŝto
Állatorvostudományi Egyetem
Department of Pharmacology and Toxicology, UVS S Bldg., 2016 Erzsébetváros.jpg
Informoj
fondodato 1787
Situo
Geografia situo 47° 30′ 12″ N, 19° 4′ 40″ O (mapo)47.50328119.077916Koordinatoj: 47° 30′ 12″ N, 19° 4′ 40″ O (mapo)
urbo Pest (urbo), Hungara reĝlando, Habsburga Imperio
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Veterinara Universitato de Budapeŝto
Állatorvostudományi Egyetem
Information icon.svg
vdr
Konstruaĵo de la universitato

HistorioRedakti

 
Konstruaĵo de la universitato

En 1787 Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) fondis veterinaran katedron en la medicina fakultato de Reĝa Universitato de Pest. Post 3 jaroj la katedro jam estis aparta instituto gvidita de Sándor Tolnay. Tiu eduko nur estis parto de aliaj medicinaj scioj kaj okazis nur 8 monatojn. Plenjara eduko komenciĝis en 1799. Inter 1851 kaj 1934 la instituto plene estis sendependa. Ekde 1857 la eduko daŭris 3 jarojn, sed poste la intereso tre malpliiĝis, tial post 2 jaroj la nova studado daŭris 2 jarojn. En 1875 oni redonis la trijaran studadon, en 1890 jam daŭris 4 jarojn. Same en 1890 la instituto ricevis la rangon akademio, en 1899 altlernejo. Pro financaj problemoj la altlernejo perdis la memstarecon en 1934 kaj estis fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József, inter 1945-1952 de Agrikultura Universitato de Gödöllő. La Veterinara Altlernejo denove sendependiĝis (1952), eĉ ĝi ricevis la rangon universitato en 1962. Inter 2000-2016 la universitato denove perdis la sendependan statuson kaj estis parto de Universitato Reĝo Sankta Stefano, poste ĝi denove sendependiĝis.

 
Biblioteko de la universitato

BibliotekoRedakti

La veterinara biblioteko estis fondita same en 1787, sed kiel memstara biblioteko ĝi funkcias ekde 1874. La aparta konstruaĵo estis konstruita en 1882. Ekde 1984 ĝi estas samtempe muzeo.

Elektitaj rektorojRedakti

Memoru, la universitato ne estis konstante sendependa!

Elektitaj instruistojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de instruistoj en la Veterinara Universitato de Budapeŝto.

Elektitaj studentojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de studentoj en la Veterinara Universitato de Budapeŝto.

FontojRedakti