Hans Weinhengst

Aŭstra-germana verkisto, kiu estis aktiva en SAT kaj en la laborista movado
(Alidirektita el Veturigisto)

Hans (Johan) WEINHENGST [vajnhengst] (naskiĝis la 27-an de julio 1904 en Kuffern, Malsupra Aŭstrio; mortis en majo 1945 en Berlino) estis aŭstro-germana verkisto, kiu estis aktiva en SAT kaj en la laborista movado.

Hans Weinhengst
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1904 (1904-07-27)
en Kuffern
Morto majo 1945
en Berlino
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto • romanisto • ĵurnalistotradukistoverkisto
vdr
ĉefartikolo "for la militojn!" de li en „La Socialisto" el septembro 1933
Tur-Strato 4, eldono de 1988

Biografio redakti

Li naskiĝis la 27-an de junio 1904 en Kuffern. Li lernis Esperanton en 1927 kadre de laborista urbodistrikta grupo en Vieno, sekve kunlaboris en la estraro de la Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) kaj en la loka grupo, gvidis kursojn. Estis sekretario de la Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE), verkis poemojn kaj rakontojn por la SAT-organoj inter la jaroj 1928 kaj 1932. De 1932 li estis redaktoro de la aŭstra periodaĵo „La Socialisto", ĝis la revuo pereis kune kun la detruo de la demokratio en Aŭstrio en februaro 1934.

Weinhengst estis membro de la Socialdemokrata Partio de Aŭstrio kaj estis aktiva en la rezisto de aŭstraj laboristoj kontraŭ la nazia faŝismo. Li vivis kun sia edzino kaj filino en unu el la plej malriĉaj partoj de la 10-a distrikto de Vieno, Favoriten, ĉe adreso kiu tiam estis Thavonatgasse 4, ekde 1935 Kempelengasse, en la kvartalo kie lia romano Tur-Strato 4 ankaŭ estas lokita.

En 1940, Weinhengst en Vieno estis fotita kiel funkciulo de civila protekto kontraŭ militaj aviadilatakoj. Li mortis, evidente en Berlino, en la lasta monato de la dua mondmilito: La tombo de li situas en la tombejo In den Kisseln en Berlin-Spandau. Ĝis nun mankas informo kial lia tombo troveblas tiom malproksime de Vieno - eblas ke la kontraŭfaŝisto post 1940 estis malliberigata kaj transportita al nazia malliberejo en Berlin-Spandau, sed pri tio ĝis nun nur estas hipotezoj.

Esperanto redakti

Hans Weinhengst kun la Nobel-premiito pri paco Alfred Hermann Fried (1864–1921) kaj la iama Federacia Prezidanto Franz Jonas (1899–1974) konsideriĝas esti inter la plej gravaj esperantistoj en Aŭstrio. Li estis gvida membro de la socialisma Esperanto-movado. Weinhengst tradukis laboristajn kantojn en Esperanton kaj eldonis poezion kaj novelojn en Esperanto el la 1920-aj jaroj. Li ankaŭ regule kontribuis al la Paris-bazita revuo Internacia Socialisto Esperantista, ekzemple en 1933 per artikolo kontraŭ la milito.

Verkoj redakti

La lasta novelo reprezentiĝis en la antologia libro La maŝino kiu kriis de Herbert Mayer pri fantomaj historioj esperantlingvaj ekde 1895 ĝis la fino de la 20-a jarcento, eldonita en 1995 fare de Pro Esperanto en Vieno (ISBN 3-85182-033-9).[1][2][3]

“En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas vestitaj per poezia ĉarmo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ĝismorte tiras la jugon de la bienegoj kaj fabrikoj.“ Imre Baranyai (pseŭdonimo EMBA).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti