Viña del Mar

Viña del Mar (esperante Vitejo de la Maro) estas municipo, urbego, signifa universitata urbo kaj banloko laŭ Pacifiko en meza Ĉilio en Valparaiso (regiono) fondita la 30-an de majo 1878. Ĝi estas parto de la Granda Valparaiso, kiu estas la 2-a plej granda urbo de ĉi lando. Viña del Mar estas bone konita pro la Festivalo de Viña del Mar kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ februaro. Ĝi estas nomita la Ĝardenurbo, ĉar ĝi havas multajn verdajn areojn kaj grandajn parkojn.

Viña del Mar
Montaje de Viña del Mar (202103280).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 332 875  (2017) [+]
Loĝdenso 2 761 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 1′ S, 71° 33′ U (mapo)-33.0245-71.5518Koordinatoj: 33° 1′ S, 71° 33′ U (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 120,57 km² (12 057 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Situo de Viña del Mar

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Viña del Mar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Marborda panoramo de Viña del Mar

Viña del Mar situas laŭ la marbordo apud Valparaiso. Tiu lasta urbo troviĝas 9, Santiago de Ĉilio 93, Puente Alto 110, Koncepciono 448, Antofagasta (urbo) 1047 km.

HistorioRedakti

En tiu ĉi loko plej frue indiĝenoj vivis, kiuj okupiĝis pri fiŝkaptado. La alvenintaj hispanoj profitis la areon bienoj. Viña del Mar estis fondita en 1873, tiutempe brita firmao ekfunkciis. En 1917 mararmea bazo establiĝis.

KlimatoRedakti

Viña del Mar situas en mediteranea klimato kun marborda influo. Jare pluvas po 480 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en junio kaj julio pli ofte, inter decembro kaj marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 13-20 °C.

TrafikoRedakti

Viña del Mar estas ligita al Valparaiso per ĉefvojo. En la urbego flughaveno funkcias.

VidindaĵojRedakti

Vidindaĵoj estas en Viña del Mar muzeo kaj diversaj palacoj.

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

 
Horloĝo fare de floroj en Viña del Mar.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti