Alfaraz de Sayago

(Alidirektita el Viñuela de Sayago)

Alfaraz de Sayago estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Alfaraz estas devena etimologie el araba radiko alfaraz ĉu pri ĉevalo ĉu pri kampo.

Alfaraz de Sayago
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49177
Demografio
Loĝantaro 123  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 5° 59′ U (mapo)41.2273135-5.9833872Koordinatoj: 41° 14′ N, 5° 59′ U (mapo) [+]
Alto 813 m [+]
Areo 73,02 km² (7 302 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alfaraz de Sayago (Provinco Zamoro)
Alfaraz de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Alfaraz de Sayago
Alfaraz de Sayago
Situo de Alfaraz de Sayago
Alfaraz de Sayago (Hispanio)
Alfaraz de Sayago (Hispanio)
DEC
Alfaraz de Sayago
Alfaraz de Sayago
Situo de Alfaraz de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfaraz de Sayago [+]
vdr
Alfaraz en la provinco Zamoro rilate al la provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alfaraz kaj Viñuela de Sayago, okupas totalan areon de 73,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 137 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Almeida de Sayago, Viñuela de Sayago, Santiz, Pelilla kaj Moraleja de Sayago.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (Kastelo de Asmesnal, romanika ermitejo de Santa María de Torremut).

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti