Viļaka

urbo en Latvio

Viļaka estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la nordoriento de Latvio. Ĝi situas en distrikto Balvi proksime de la limo de Rusio, apud lago Viļakas. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 24 km de Balvi kaj 244 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 193 personoj sur areo de 6,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 191 loĝantoj/km².

Viļaka
latve Viļaka, germane (historie) Marienhausen
urbo
Katolika preĝejo
Flago
Blazono
Ŝtato Latvio Latvio
Distrikto Balvi
Historia regiono Latgalio
Situo Viļaka
 - alteco 95 m s. m.
 - koordinatoj 57° 11′ 03″ N 27° 40′ 21″ O / 57.18417 °N, 27.67250 °O / 57.18417; 27.67250 (mapo)
Areo 6,2 km² (620 ha)
Loĝantaro 1 216 (29.01.2021)
Denseco 196,13 loĝ./km²
Urborajtoj 1945
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4583
Vikimedia Komunejo: Viļaka
Retpaĝo: vilaka.lv

Historio redakti

Komence de la 13-a jarcento, la teritorio de urbo apartenis al la Latgalia lando Atzele, kasteldistrikto Purnava. En la 13-a jarcento la teritorio estis konkerita de Livonia Ordeno kaj transdonita al Arkidiocezo de Rigo. En 1293 la Livonia Ordeno konstruis Marienhausen fortika monaĥejo, kiu estis rekonstruita en ŝtonan kastelon en la 16-a jarcento.[2][3]

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. Dum la Granda Nordia Milito rusaj trupoj detruita la kastelo.[4]

En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en Polacka kaj Belorusia provincoj, kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918 Viļaka estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio redakti

Viļaka situas en Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene).[5]

Averaĝa temperaturo estas -7,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[5]

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 10-1, p. 442.
  3. LSM. Viļakā uz salu ar pilsdrupām varēs iet pa pontonu laipu (latve)
  4. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 696.
  5. 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Viļaka en Vikimedia Komunejo