Vișeu de Sus
urbo en nuna Rumanio
Vișeu de Sus [viŝeu de sus] (hungare: Felsővisó [felŝoviŝo], germane: Oberwischau) estas urbo en la distrikto Maramureș en Rumanio, sur la sudokcidenta parto de la Montaro de Maramureș en la valo de Vișeu, sudokcidente de Sighetu Marmației. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Vișeu de Mijloc.
Vișeu de Sus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Maramureș | ||||
Alinome | Felsővisó (hungare), Oberwischau (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Máramaros | ||||
Situo | 47° 43′ N, 24° 25′ O (mapo)47.71666666666724.416666666667Koordinatoj: 47° 43′ N, 24° 25′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 427 m | ||||
Poŝtkodo | 435700 | ||||
Loĝantaro | |||||
– komunumo | 15.037 (en 2011) | ||||
– vilaĝo | 12,687 (en 2011) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 106979 | ||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 9.249 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj, rusinoj); en 1992 15.944 (rumanoj, 10 % da germanoj, 4 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1365. Ĝi estis rumana vilaĝo. La germanoj kaj judoj koloniis je la dua parto de la 18-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj
redakti- Vasile Ciolpan (n. 17-a de majo 1928): ceramikisto.
- Dezső Péter (29-a de junio 1922): meblodezajnisto
- Dezső Péter (22-a de junio 1929 – 19-a de aŭgusto 1990): arkitekto, etnografia kolektanto, muzeologo en Maramureș.
- György Murvai (n. 23-a de novembro 1940): fotoartisto, entreprenisto.
- Maximilian Schulmann (n. 10-a de decembro 1912 – ): skulptisto.
- Walter Levente Zavaczki (n. 1975): skulptisto
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo pri Viseu de Sus Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Viseu de Sus ...online Arkivigite je 2021-01-28 per la retarkivo Wayback Machine, komerca retejo, rumane
-
Situo en la distrikto
-
La urbocentro