Via Campesina
Via Campesina (hispane por "kamparana vojo") priskribas sin mem kiel "internacia movado kiu kunordigas kamparanajn organizojn de malgrandaj kaj mezgrandaj produktantoj, terkultivantaj laboristoj, kamparaj virinoj kaj indiĝenaj komunumoj de Azio, Afriko, Ameriko kaj Eŭropo".
Via Campesina | ||
---|---|---|
![]() | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1993 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Bagnolet | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estus fondita en 1993 de Rafael Alegría. Komence ĝia ĉefsidejo estis en Tegucigalpo (Honduraso); nun ĝi estas en Ĝakarto, Indonezio.

La valoroj de tiuj organizoj estas: alimondismo, defendo de malgrandskala familia kultivisteco kaj de la popoloj, precipe la indiĝenaj popoloj, kaj landoj kontraŭ la grandskala kultivado, la submetigo de agrikulturo je la transnaciaj firmaoj kaj kapitalismaj fortoj, lukto por agra reformo, rifuzo de la patentigo de vivantaĵoj, GMOj, rajto de ĉiu lando je nutraĵa sendependeco.
Ĝia nuna parolperanto estas Henry Saragih[1].
Literaturo
redakti- (en) Borras Jr., Saturnino M.: La Vía Campesina and its Global Campaign for Agrarian Reform, Journal of Agrarian Change 8, Nr. 2/3 (Aprilo 2008): p. 258-289.
- (de) Peter Clausing: Die grüne Matrix: Naturschutz und Welternährung am Scheideweg, Unrast-Verlag, 2013, ISBN 978-3-89771-517-2
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (en, es, fr) La Via Campesina, retejo de la internacia movado de kamparanoj
- Komunikoj de Kamparana Vojo en Esperanto, arkivita per la retarkivo Wayback Maŝino je la 5-a de majo 2021.
- Ĝiaj ideoj resumitaj en hispanlingva artikolo
- Listo de la anaj organizoj tutmonde Arkivigite je 2004-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ (en) John Vidal, "We have no choice to change the system", The Guardian, la 17-an de junio 2013.