Viandismo

ideologio, kiu subtenas bestouzadon kaj viandmanĝadon

Viandismo (aŭ karnismo, aŭ viando-manĝado) estas nocio uzata en diskutoj pri rilatoj de la homaro al bestoj, difinata kiel reganta ideologio, kiu kondiĉigas homojn subteni uzadon kaj konsumadon de bestaj produktoj, precipe viando. Karnismon oni priskribas kiel dominantan kredsistemon apogatan per diversaj defendo-mekanismoj kaj plejparte nekontestataj supozoj. La nocion karnismo kreis en 2001 Melanie Joy, socia psikologino de la Universitato de Masaĉuseco, kiu popularigis ĝin per sia libro Why we Love Dogs, Eat Pigs, and Wear Cows [Kial ni amas la hundojn, manĝas la porkojn kaj vestas nin per bovinoj] (2009).

Viandismo

Joshua Norton manĝanta viandon, rigardata de strataj hundoj Bummer and Lazarus en San-Francisko dum la 1860-aj jaroj.
Priskribo Psikologia teorio pri la ideologio de best-uzado
Koncepto kreita de Melanie Joy, 2001
Rilataj ideoj Vegetarismo, Veganismo, Speciismo
Hunda viando estas vendata en buĉejo en Seulo, Sud-Koreio. En malsamaj kulturoj ekzistas malsama grupo de bestoj kiuj estas konsiderataj naturaj por manĝi, kaj la elektoj de unu kulturo povas ŝajni neakcepteblaj al alia kulturo.
Reklamo por kolbaso. Francio 1919
Karnisma ideologio prezentas idilian bildon de industrio per tipa ilustraĵo sur ovopakado kaj en infanlibroj.

Centre en tiu ideologio, laŭ la teorio, situas la akcepto de viandomanĝado kiel io "natura", "normala", "necesa" kaj (kelkfoje) "simpatia". Grava trajto de karnismo estas la klasado de nur unu difinita bestospecio kiel manĝaĵo, kaj la akcepto de praktikoj aplikataj al tiuj bestoj, kiujn oni malakceptus kiel netolereblan kruelecon, se oni aplikus ilin al aliaj specioj. Tiu klasado estas kulture relativa, tiel ke ekzemple kelkaj homoj en Koreio manĝas hundojn, dum oni tenas ilin kiel dombestojn en la Okcidento, kaj bovinojn oni manĝas en la Okcidento, sed protektas en granda parto de Barato.

Karnismo esence kontraŭas vegetarismon kaj veganismon. Plejmulto el la homoj vidas viandomanĝadon pli kiel ion ricevitan ol kiel ion elektitan. En la viandomanĝaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, la homoj ne pripensas kial ili taksas la viandon de kelkaj bestoj aĉa, kaj tiun de aliaj bongustega; ankaŭ ne kial ili entute manĝas bestojn. Sed kiam manĝado de bestoj ne necesas por supervivi, kiel nuntempe, temas pri propra elekto – kaj la elektoj ĉiam devenas el kredsistemo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Melanie Joy (2011), Why We Love Dogs. Eat Pigs and Wear Cows: Enkonduko al Karnismo, Conari Press, p. 9. Numero 1573245054 .