Vica Kerekes [kerekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerekes Vica estas slovakia hungara aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Éva, ŝiaj nomvariantoj estis Vica Kerekesová, Eva Kerekesová, Eva Vica Kerekésová kaj Eva Kerekešová.

Vica Kerekes
Persona informo
Naskonomo Kerekes Éva
Naskiĝo 28-an de marto 1981 (1981-03-28) (43-jaraĝa)
en Fiľakovo
Lingvoj slovakahungaraangla
Ŝtataneco Slovakio
Alma mater Academy of Performing Arts in Bratislava
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Éva Kerekes[1][2] naskiĝis la 28-an de marto 1981 en Fiľakovo (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).

Biografio redakti

Vica Kerekes apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Ŝi frekventis bazlernejon kaj maturiĝis en sia naskiĝurbo, fine ŝi akiris aktoran diplomon en muzika altlernejo en Bratislavo. Post la diplomo ŝi moviĝis al Budapeŝto en 2001, kie ŝi renkontis sian estontan edzon Csaba Vigh. Komence ŝi estis teatra aktoro, poste ŝi debutis en 2004 en slovaka filmo "Konečná stanica". Ŝi iĝis aktiva en Slovakio, Ĉeĥa Respubliko kaj Hungario. Ŝi divorcis en 2012 kaj post 2 jaroj Kerekes anoncis, ke ŝi amrilatas kun slovaka tatuisto. Ŝi ricevis hungarajn kaj slovakajn premiojn.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Konecná stanica (2004)
  • Krídla Vánoc (2013) - Nina
  • Prahala (2022) - Jana

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • A kísértés (2007) - Perina
  • Clona (serio, 2015) - Nikola Bárdyová
  • Shakespeare 37 (serio, 2021)

Fontoj redakti

Referencoj redakti