Vicente Aranda Ezquerra (Barcelono; 9-a de novembro de 1926 - 26-a de majo de 2015) estas kinreĝisoro hispana.

Vicente Aranda
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1926 (1926-11-09)
en Barcelono
Morto 26-an de majo 2015 (2015-05-26) (88-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Cementerio Sur
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • reĝisoro
vdr
Vicente Aranda en 2011.

Li famiĝis per komercaj produktaĵoj, ekzemple de fantasta kaj erota kino: Las crueles (la krudelulinoj) (1969), La novia ensangrentada (la sangomakulita fianĉino) (1972), Clara es el precio (Klara estas la prezo) (1974).

Poste li eniris pli serioze en temoj pli kvalitaj nome la transsekseco en Cambio de sexo (seksoŝanĝo) (1977), krimromanoj kiaj La muchacha de las bragas de oro (la knabino kun oraj kalsonetoj) (1980), adaptaĵo de la samnoma romano de Juan Marsé, Asesinato en el Comité Central (krimo en la centra komitato) (1982) baze sur la romano de Manuel Vázquez Montalbán, krimromano kun politika nuanco, kaj Fanny Pelopaja (1983), portreto de ĉeurba junulino kaj korupta policano.

En 1996, Libertarias, pri grupo de anarkiistinoj dum la Hispana revolucio, kunigis unu el la plej gravaj aktorinaroj de la hispana kino. En 2001 famigis Pilar López de Ayala per la protagonista rolo de Juana la Loca (Johanino la frenezulino) pri la figuro de Johana de Kastilio. En 2003 reĝisoris Carmen, filmo protagonistita de Paz Vega kaj bazata sur Carmen, la novelo de Prosper Mérimée.

Denove historia filmo, Aranda poste faris adapton de la mezepoka historio de Tirante el Blanco.

Filmaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti