Vidayanes [bidaĜAnes] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Vidayanes estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de iu reloĝanto, nome Yáñez, Johanes, aŭ io tia.

Vidayanes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49135
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 5° 35′ U (mapo)41.908333333333-5.575Koordinatoj: 41° 54′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 704 m [+]
Areo 12,49 km² (1 249 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vidayanes (Provinco Zamoro)
Vidayanes (Provinco Zamoro)
DEC
Vidayanes
Vidayanes
Situo de Vidayanes
Vidayanes (Hispanio)
Vidayanes (Hispanio)
DEC
Vidayanes
Vidayanes
Situo de Vidayanes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vidayanes [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Rura kabano.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Estas birdoprotektejo ZEPA.

Estas atestaĵoj de romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 1151. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano, poste al Villafáfila en la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti