Latrodectus

(Alidirektita el Vidvinaraneo)

Latrodectus estas genro de araneoj de la familio Teridiedoj, plej el kiuj estas komune konataj kiel vidvinaraneoj aŭ eĉ kiel simple vidvinoj. Tiu genro enhavas 31 agnoskitajn speciojn[1] distribuitaj tutmonde, inklude la nordamerikajn nigrajn vidvinojn (L. mactans, L. hesperus, kaj L. variolus), la danĝeregajn sudafrikajn speciojn kaj la aŭstralian ruĝdorsan araneon. Specioj ege varias laŭgrande. Plej ofte, la femaloj estas malhelaj kaj facile identigeblaj pro sia ruĝecaj sablohorloĝaj markoj en la abdomeno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vidvinaraneoj
Latrodectus_hesperus
Latrodectus_hesperus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneoj Araneae
Familio: Teridiedoj Theridiidae
Genro: Vidvinaraneoj Latrodectus
Walckenaer, 1805
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La venena pikado de tiuj araneoj estas konsiderata partikulare danĝera pro la neŭrotoksino latrotoksino, kiu kaŭzas la malsanon latrodektismo, ambaŭ nomigitaj laŭ la genronomo. La femalo de nigra vidvino havas malkutimajn grandajn venenglandojn kaj ties mordo povas esti partikulare dolora por homoj. Tamen, spite la genran rimarkindecon, la mordoj de la specioj de la genro Latrodectus estas rare mortigaj. Nu la mordoj de femaloj estas danĝeraj al homoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Species list for Latrodectus". World Spider Catalog. Natural History Museum Bern. [1] Alirita la 6an de aprilo 2017.

Bibliografio redakti

  • Insects and Spiders. New York: St. Remy Media Inc. / Discovery Books. 2000. p. 35.
  • Freeman, Scott (2003). Biological Science. Prentice-Hall.
  • Hillyard, Paul (1994). The Book of Spiders. New York: Random House, Inc. pp. 47–50.
  • Hillyard, Paul (1994). The Book of the Spiders. New York: Avon Books. pp. 22–35.
  • Martin, Louise (1988). Black Widow Spiders. Rourke Enterprises, Inc. pp. 18–20.
  • Preston-Malfham, Ken (1998). Spiders. Edison, New Jersey: Chartwell Books. p. 40.
  • "Arthropod". Microsoft Encarta Online Encyclopedia. 2004.
  • Abalos, J. W. (1962). "The egg-sac in the Identification of Species of Latrodectus (Black-Widow Spiders)" (PDF). Retrieved September 26, 2013. Alirita la 6an de aprilo 2017.
  • Levi, H. W.; McCrone, J. D. (1964). "North American Widow Spiders of the Latrodectus curacaviensis Group". [2] Arkivigite je 2019-07-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6an de aprilo 2017.