La viena secesio estis unuiĝo de vidartistoj en Vieno dum la epoko de la fino de la 19-a jarcento. De tiu deduktite oni ankaŭ nomas la vienan varianton de la secesio kiel „viena secesio“ (ankaŭ: „secesiostilo“).

La ekspozicidomo de la viena secesio
La tri strigoj ĉe la flankomuroj

Historio redakti

La vienan secesion fondis la 3-an de aprilo 1897 Gustav Klimt, Koloman Moser, Josef Hoffmann, Joseph Maria Olbrich, Max Kurzweil, Josef Engelhart, Ernst Stöhr, Wilhelm List kaj aliaj pentristoj kiel apartiĝo (secesio) de la viena artistodomo, ĉar la artistoj rifuzis la konservemon kaj la artokomprenon orientitan je la historiismo, kiuj regis ĉe la artistodomo. Modeloj estis la berlina kaj munkena secesio. La unua ekspozicio okazis en 1898.

Ankaŭ en 1898 oni ankaŭ konstruis la ekspozicidomon laŭ planoj de la lerninto de Otto Wagner, sur parcelo disponigita far la urbo Vieno en la 4-a distrikto Wieden ĉe la Vienlinio, proksime al la Karloplaco kaj al la foirejo Naschmarkt. Ĉi tiun ekspoziciejon en Vieno ankaŭ nomas mallonge la secesio.

Altajn meritojn havis la grupo per sia ekspozicio-politiko, kiu ekzemple konatigis la vienan publikon kun la francaj impresionistoj. Famiĝis la 14-a ekspozicio de la secesio en 1902, kiu estis dediĉita al Ludwig van Beethoven (Beethoven-ekspozicio). La aranĝaĵo de la ekspozicio devenis de Josef Hoffmann. En la centro staris statuo de Beethoven de Max Klinger, ĉirkaŭ kiu estis muntita la Beethoven-friso de Klimt.

En 1903 Hoffmann kaj Moser fondis la vienan metiejon kiel produktadkomunumo de vidartistoj, kiu celis reformi la artmetion.

La 14-an de junio 1905 Gustav Klimt malaliĝis kune kun aro da artistoj (ekz. Carl Moll) de la viena secesio, ĉar ekestis diverĝo de opinioj pri la artkomprenoj.

Literaturo redakti

  • Kirk Varnedoe: Wien 1900. Kunst, Architektur & Design, Taschen: Köln 1993, ISBN 3-8228-0059-7

Interesaĵo redakti

La viena secesiodomo troviĝas sur la dorsflanko de la aŭstra monero de 50 Eŭro-cendoj. Ankaŭ en aliaj urboj fondiĝis secesioj: kp. Berlina secesioDresdena secesio.

Eksteraj ligiloj redakti