Viena secesiodomo

muzeo en Aŭstrio

La ekspozicia konstruaĵo de la Viena Secesio, ordinarlingve nomita Secesio, estis konstruita en 1897/98 gvide de Joseph Maria Olbrich kiel ekspoziciejo por nuntempa arto, por kiu ĝi estas ankoraŭ uzata hodiaŭ. Ĝi estas unu el la plej gravaj konstruaĵoj de la aŭstra Secesiostilo (ankaŭ nomata Novarto aŭ germane Jugendstil, "junulara stilo").

enirejo al la Secesio
La ekspoziciejo de la Viena Secesio


Citaĵo
 Estiĝu muroj, blankaj kaj brilaj, sanktaj kaj ĉastaj. Solena digno ĉirkaŭvolvu ĉion. Pura digno, kiel ĝi ŝtelaliris kaj ektremigis min, kiam mi staris sola en Segesta antaŭ la nefinita sanktejo... Mi volis nur aŭdi miajn proprajn sentojn en la sono, vidi miajn varmajn sentojn frostigitajn en malvarmaj muroj.
origine germane: Mauern sollen es werden, weiß und glänzend, heilig und keusch. Ernste Würde sollte alles umweben. Reine Würde, wie sie mich beschlich und erschauerte, als ich einsam in Segesta vor dem unvollendeten Heiligthume stand … nur meine eigene Empfindung wollte ich im Klang hören, mein warmes Fühlen in kalte Mauern erstarret sehen. 
— Joseph Maria Olbrich[1]

Por la grandurbo, la konstruo de la konstruaĵo estis rilatita al la reguligo de la Viena rivero, urbocentre kondukita 8 metrojn sub la tersurfaco, kaj la restrukturado de la urbocentra placo Karlsplatz, kiu tamen restis nekompleta. Ekzemple, avenuo inter la katedralo Karlskirche ĉe la placo Karlsplatz kaj la Secesio-konstruaĵo estis planita, sed fine ne konstruiĝis.

La konstruaĵo ankaŭ formale rilatas al la katedralo Karlskirche, precipe per ĝia orkolora kupolo (foliaro el orumita, pentrita forĝita fero). La vienanoj, laŭ la viena ĵurnalisto Eduard Pötzl, rapide eknomis la konstruaĵon karesnome "brasikokapo".

Artaj elementoj redakti

La bronzaj enirejaj pordoj estis dizajnitaj fare de Georg Klimt,la frato de Gustav Klimt. La du mozaikaj konkoj apud la ŝtuparo kondukanta al la enireja portalo estas de Robert Oerley. Samaj bovloj troveblas ĉe la vilao Wustl en la 13-a urbodistrikto de Vieno. La ses strigoj sur la du flankaj fasadoj estis dizajnitaj fare de Koloman Moser. Lia rondo de girlando-portantoj ĉe la dorso estis fortranĉita en nekonata tempo. La gorgonoj super la enirejpordo estis dizajnitaj fare de Othmar Schimkowitz.

Dekstre de la konstruaĵo estas la bronza skulptaĵo pri Marko Antonio de Arthur Strasser, kiu estis origine kreita por la Universala Ekspozicio de Parizo en 1900.

Plia bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Gabriele Fahr-Becker: Jugendstil (Secesio). Citante Egon Friedell: Jubiläumsband zum 25-jährigen Bestehen WW Wien 1928 (Jubilea volumo por la 25-a datreveno de WW, la viena artmetiejo Wiener Werkstätte, Vieno 1928).