Viersen
Viersen estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Viersen kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2019 la urba komunumo havis 77 102 loĝantojn.
Viersen | ||||
| ||||
![]() | ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | |||
Distrikto | Distrikto Viersen | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 0 21 62 | |||
Poŝtkodo | 41747–41751 | |||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4060 | |||
Aŭtomobila kodo | VIE | |||
Oficiala Municipokodo | 05166032 | |||
Subdivido | 4 urbopartoj (Stadtteile) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Günter Thönnessen | |||
Partio de komunumestro | SPD | |||
Adreso de la administrejo | Rathausmarkt 1 41747 Viersen | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 77102 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 51°16′N 6°24′O / 51.267°N, 6.4°O (mapo)Koordinatoj: 51°16′N 6°24′O / 51.267°N, 6.4°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 40 m | |||
Areo | 91,07 km² | |||
Oficiala retejo | https://www.viersen.de/ | |||
Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.
HistorioRedakti
Viersen konsistas el tri historie sendependaj urboj, Viersen, Süchteln kaj Dülken. En 1970 la tri sendependaj urboj kuniĝis al unu urbo. Speciale en Dülken la rezisto kontraŭ la nova nomo estis potencega: Multaj loĝantoj en Dülken ne volis havi la novan nomon "Viersen", sed anstataŭe volis havi la nomon "Dreistadt", tio signifas ĉirkaŭ "Tri-urbo". Sed la leĝofaranto volis nomi la urbon "Viersen".
EstiĝoRedakti
En Viersen ekzistas 22 lernejoj. 13 lernejoj el ili estas elementaj lernejoj. En la gimnazio Erasmus-von-Rotterdam la lernantoj havas la eblon lerni Esperanton.
Kulturo kaj vidindaĵojRedakti
MuzeojRedakti
- Dülkener Narrenmühle kun salonego "saĝo" kaj muzeo "bajaco"
- Kolektaĵo de skulptaĵoj Viersen
- Hejmlanda muzeo
- Urba galerio en la parko de Viersen
Kelkaj konstruaĵojRedakti
Viersen
- Placo Remigius kaj fonto Remigius
- Festohalo
Dülken
- Akvoturo kun restoracia turo "Windrose"
- Malnova merkatoplaco
Süchteln
- Distrikta kontraŭmilita monumento de arkitekto August Hartel
ParkojRedakti
- Malnova urba parko
- Jubilea parko (Viersen Hoser/Bockert)
- Ĉasbesta parko sen kaĝoj
- Romantika pejzaĝo ĉe la rivereto Nette (Pordego al la naturparko Maas-Schwalm-Nette)
- Arbaraventurejo
Partneraj urbojRedakti
- Calau (Brandenburgio, Germanio)
- Kanev (Ukrainio)
- Lambersart (Francio)
- Mittweida (Saksio, Germanio)
- Pardesia (Israelo)
- Peterborough (Britio)