Việt Minh

(Alidirektita el Viet Minh)

Việt Minh (vjetname mallongigo de Việt Nam Ðộc Lập Ðồng Minh Hội, Hán Nôm: 越南獨立同盟會; elparolata kiel [vjetminj]) aŭ Ligo por la Sendependeco de Vjetnamio[1] estis fondita en Pác Bó la 19-an de majo, 1941, el diversaj grupoj por atingi la sendependecon de Vjetnamio. Ĝi konsistis el naciistaj kaj komunistaj grupoj. La politikestro kaj fondinto de la Viet Minh estis Hồ Chí Minh, la militestro sub Võ Nguyên Giáp la ĉefo de la naciista movado. Aliaj fondintoj estis Lê Duan kaj Phạm Văn Đồng.

Việt Minh
flago
liberiga movado • gerila organizaĵo • Popola Fronto
Komenco 1941 vd
Poste Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto vd
Lando(j) Vjetnamio vd
Ideologio

socialisma patriotismo • Ho-Ĉi-Min-ismokontraŭimperiismo

Ĉefestro(j) Ho Chi Minh • Le Duan • Phạm Văn Đồng vd
vdr
La flago de Việt Minh.

La Viet Minh komence formiĝis por serĉi sendependecon por Vjetnamio de la Franca Hindoĉinio. Tiel kiel lukto kontraŭ la francoj, la Viet Minh (5 000 al 7 000 rezistaj batalantoj) komencis kampanjon kontraŭ la japanoj. Pro ilia opozicio al la japanoj, la Viet Minh ricevis financadon de Usono, Sovetunio kaj la Respubliko de Ĉinio.

Post la Dua Mondmilito, la japanoj transdonis la kontrolon de kelkaj publikaj konstruaĵoj kaj armiloj rekviziciitaj de la franca armeo al la Viet Minh, gvidata de Ho Chi Minh. La francoj rezignis kelkajn rajtojn en Ĉinio, kaj Viet Minh konsentis al la reveno de la francoj kontraŭ promesoj de sendependeco ene de la Franca Unio. Ankaŭ Ĉinio konsentis eliri. Tamen, intertraktadoj detruis rapide kaj Unua Hindoĉina Milito eksplodis. Pli ol 400 studentoj de Viet Minh estis trejnitaj de japanaj soldatoj en milita lernejo en Provinco Quảng Ngãi, poste, batalis kontraŭ Sud-Vjetnamion kaj Usonon en la Vjetnama milito.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti