Viganella
komunumo de Italio
Viganella estas komunumo de Italio.
Viganella | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | VB Verbano Cusio Ossola (2005) |
Geografia situo | 46° 3′ N, 8° 12′ O (mapo)46.0519444444448.1930555555556Koordinatoj: 46° 3′ N, 8° 12′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 1.012 m |
Areo | 13 (2005) km² |
Loĝantaro | 204 (2010) |
Loĝdenso | 15 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Antrona Schieranco, Calasca-Castiglione, Montescheno, Seppiana (2005)
|
Poŝtkodo | 28846 (già 28841) |
Imposta kodo | L864 |
Kodo laŭ ISTAT | 103073 |
Telefona prefikso | 0324 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
La vilaĝo konatiĝis je la 1-a de decembro 2006, kiam je la kontraŭa valflanko, en alto de 1.100 metroj, oni starigis 14 ŝtalajn spegulojn, kiuj dum vintro reflektas la sunan lumon al la vilaĝa placo. Ĝis tiam Viganella vintre dum preskaŭ tri monatoj (de la 11-a de novembro ĝis la 2-a de februaro) ne havis rektan sunlumon. Komputilo per elektraj motoroj direktas la lumon dum la tuta tago al la sama loko. Je la 17-a de decembro okazis inaŭgura festo. La spegularo havas areon de 40 m² kaj pezon de 1.100 kg.