Okulvigno (latine Vigna unguiculata), estas utilplanto el al familio el la Fabacoj (Fabaceae). Oni distingas kvar subspeciojn:

  • Vigna unguiculata subsp. dekindtiana, la sovaĝa formo de la utilplanto
  • Vigna unguiculata subsp. unguiculata, kultivata, nigraokula fabo
  • Vigna unguiculata subsp. cylindrica, kultivata, katjango
  • Vigna unguiculata subsp. sesquipedalis, kultivata , asparaga vigno
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
okulvigno

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Vigno Vigna
Specio: Vigna unguiculata
Vigna unguiculata
(L.) WALP.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

La okulvigno estas unujara planto. Ĝia habito estas sufiĉe varia kaj estas starantam duonstaranta, rampanta kaj grimpanta. La kreskotipoj varias inter nedeterminitaj al determinitaj, precipe la negrimpantaj formoj havas determinitan kreskon. La planto havas fortan pivotradikon, kiu post 8 semajno ekde la dissemado povas atingi profundon de 2,4 m.

La folioj esta tripartaj. Ili estas glataj nebrilaj ĝis brlaj kaj malofte haraj. La apikalaj folietoj estas ofte pli longaj kaj pli grandaj ol la du flankaj. Foligrandeco kaj foliformo estas tre variaj.

La floroj staras en pluropaj grapoloj ĉe 20 ĝis 50 cm longaj skapoj, kiuj ekkreskas en la foliakselojn. Je infloresko formiĝas du ĝis tri guŝoj, ankaŭ ekzistas kvar kaj pli. La floroj staras super la folioj kaj havas nektarioj por logi insektojn. Tamen dominas mempolenigado.

La guŝoj estas glataj ka 15 ĝ 25 cm longaj. Ili estas cilindroformaj kaj iom kurbaj. Dum uzmatureco kiel legomo la guŝoj estas verdaj, flavaj aŭ purpuraj, dum la sekmaturiĝo la verdaj kaj flavaj formoj fariĝas brunaj. La semoj estas renformaj. La surfaco de la semoj estas glata aŭ sulka, la koloro povas esti blanka, kremblanka, verda, ruĝa, bruna aŭ nigra. Ofte ili havas „okulon“, t.s. ke la blanka hilumo estas ĉirkaŭita de alia koloro.

Enhavosubstancoj redakti

100 g maturaj semoj enhavas avaraĝe 24,8 g proteino, 1,9 g graso, 6,3 g fibroj kaj 63,6 g karbonhidratoj. Jenaj vitaminoj enestas: 0,74 mg tiamino, 0,42 mg riboflavino kaj 2,8 mg niacino. La proteino enhavas relative multe de la aminoacidoj lisino kaj triptofano,sed relative malmulte da metionino kaj cistino.

Kultivado redakti

 
okulvignoj

La okulvigno hejmiĝas en Afriko. Hodiaŭ ĝi estas kultivata en Afriko, Latinameriko, sudorienta Azio kaj en la sudo de Usono. Ĝi estas kultivata en okcidenta Afriko minimume jam antaŭ 4000 jaroj.

Ĝi estas precipe kultivata en la humidaj tropikoj, sed ankaŭ en sekaj regionoj. la planto ne toleras froston. Por ricevi grandan rikolton necesas bona akvoprovizo.

La planto ne havas grandajn postulojn al la grundo. Ĝi plej bone kreskas sur bone drenitaj sablaj aŭ sablo-lomaj grundoj ĉe pH-valoro inter 5,5 kaj 6,5.

Homa uzo redakti

La okulvigno estas manĝataj en ĉiuj kreskostadioj kiel legomo. Junaj, verdaj folioj estas manĝataj kiel spinaco en Ariko. nematruaj guŝoj ankaŭ estas manĝataj kiel legomo. Verdaj semoj estas kuiritaj aŭ konservitaj. Sekaj semoj estas same manĝebla. La semoj ankaŭ povas ĝermi kaj tiam konsumebla kiel mungoŝosoj.

En Bahia (ŝtato el Brazilo) kuirarto la nigraj okuloj de la semoj estas forigataj, same la tegumento. la semoj estas muelataj kaj el la faruno oni faras akaraĵeon, tipa bahia manĝaĵo.

La okulfaboj nomiĝas hebree rubija (arabe: lubiya) kaj estas kiel mielo kaj pomo ĉefa manĝaĵo de la seder dum roŝ haŝanaĥ, la juda spirita novjaro.

Sistematiko redakti

Ene de la specio Vigna unguiculata oni distngas tri taksonoj, kiuj aŭ estas subspecioj aŭ kulturvariaj grupoj:[1]

  • okulvigno: Vigna unguiculata subsp. unguiculataVigna unguiculata kultivaargrupo 'Unguiculata'
  • katjango: Vigna unguiculata subsp. catjang aŭ subsp. cylindricaVigna unguiculata kultivargrupo 'Biflora'
  • asparagfaboj: Vigna unguiculata subsp. sesquipedalisVigna unguiculata kultivargrupo 'Sesquipedalis'

Referencoj redakti

  1. Richard L. Fery: New Opportunities in Vigna. In: J. Janick, A. Whipkey (Hrsg.): Trends in new crops and new uses. ASHS Press, Alexandria, VA, 2002, S. 424–428, (pdf; 26 kB).

Literaturo redakti

  • D.W. Davis, E.A. Oelke, E.S. Oplinger, J.D. Doll, C.V. Hanson, D.H. Putnam: Cowpea, in: Alternative Field Crops Manual, University of Wisconsin Cooperative or Extension Service, 1991. abgerufen 18. Juli 2009.

Vidu ankaŭ redakti