Béla Vikár

(Alidirektita el Vikár Béla)

VIKÁR Béla (1859-1945) estis hungara esperantisto, etnografo, tradukisto, membro de la Hungara Scienca Akademio, pens. estro de la parlamenta stenografoficejo.

Béla Vikár
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1859 (1859-04-01)
en Hetes
Morto 22-an de septembro 1945 (1945-09-22) (86-jaraĝa)
en Dunavecse
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj Esperantoanglagermanafinnafrancakartvelaestonanorvegahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tradukistoesperantisto • stenografiisto • etnografo
vdr
Béla Vikár

Béla Vikár naskiĝis en 1859 en Hetes kaj li mortis en Dunavecse en 1945.

Béla Vikár frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1877-1884, dume li stenografe notis la prelegojn kaj li eldonis ilin. Tiutempe (kaj baldaŭe) li kolektis ankaŭ fabelojn kaj popolkantojn. Ekde 1880 li estis stenografisto en la hungara parlamento ĝis la emeritiĝo en 1921. En 1889 li vojaĝis al Rusio al tiu landparto, kie nun estas Suomio por studi la etnografion kaj la lingvon. En 1900 en la mondekspozicio en Parizo li prelegis pri siaj rezultoj (li havis ĉ. 7000 popolkantojn). En la 1910-aj jaroj li esperantiĝis. Li redaktis diversajn revuojn.

Tradukinte al hungara la kartvelan eposon „Kavaliro en tigra felo“, li sukcesis fari tion nur per la Esperanta-lingva interpreto de Ciklari (Giorgi Ciklauri). Kiel ĉefsekretario de „La Fontaine Literatura Societo“, li dufoje kunaranĝis Esperantan literaturan matineon.

Liaj ĉefaj tradukaĵoj redakti

Fontoj redakti