Vikingoj

antikva Nordia popolo

Vikingoj, el la norenlingva víkingr, estis homoj el la regiono nuntempe nomata Skandinavio (nuntempaj Danio, Norvegio kaj Svedio).[2][3][4][5] La vikingoj estis komercistoj, setlintoj, rabistoj kaj militistoj. Komence la nomo vikingo estis uzata nur por tiuj, kiuj transmare militiris. Poste la vorto rilatiĝis al kvazaŭ ĉiu skandinavo, kiu vivis dum la vikinga erao.

Vikingoj
popolo • historia epoko • kulturostilo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Vikingoj invadontaj Anglion.
Priskribo el la Vikinga erao el la bildoŝtono de Tjängvide en Gotlando.[1]

La vikingoj inter 800 kaj 1050 (la vikinga erao) koloniis, atakis kaj komercis en multaj regionoj de Eŭropo – ofte laŭ mar- kaj riverbordoj kaj insuloj.[6][7][8] Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-Ameriko, Nord-Afriko kaj Okcidenta Azio.

Ili nomis sin norðmaðr (plurale: norðmenn), tio estas nordulo, alivorte homo el la nordo (vidu normanoj). La vortoj varjagojvarengoj (ambaŭ evitindaj vortoj en Esperanto) iam estis uzataj por vikingoj aŭ skandinavoj en orienta Eŭropo. La vorto vikingo tute bone taŭgas ankaŭ por skandinavoj en orienta Eŭropo, ĉar la diferenco inter la diversaj terminoj entute ne estas klara. Normandoj estas termino por skandinavoj okupantaj Normandion en la vikinga erao.

Komence de la mezepoko vikingoj estis konsiderataj firabistoj pro la perforto de siaj atakoj, sed ili estis ankaŭ grandaj maristoj, negocistoj kaj militistoj, kiuj atingis kaj konkeris la Feroojn, Islandon, parton de Nord-Ameriko (Vinlandon), partojn de Gronlando kaj eĉ partojn de Okcidenta Azio. Ili fondis novajn ŝtatojn en Normandio, Sicilio kaj Rusio.[9]. La vikinga erao finiĝis, kiam Skandinavio establiĝis centralizitan monarkion kaj konvertiĝis al kristanismo.

Spertaj maristoj kaj navigistoj per siaj karakteraj longaj ŝipoj (foje nomitaj "drakkar"), Vikingoj establis nordiajn setlejojn kaj ŝtatetojn en la Brita Insularo, Ferooj, Islando, Gronlando, Normandio, kaj la marbordo de la Balta maro, same kiel laŭlonge de la komercvovjoj laŭ la riveroj Dnipro kaj Volgo tra teritorioj de nuntempaj Rusio, Belarusio,[10] kaj Ukrainio,[11] kie ili estis konataj ankaŭ kiel Varengoj. La Normandoj, Nord-Gaeloj, Rus'-popolo, Feroanoj kaj Islandanoj estas popoloj kiuj aperis el tiuj Nordianaj kolonioj. Je unu punkto, grupo de Rus-Vikingoj alvenis tion suden ke, estinte korpogardistoj por la Bizanca imperiestro, ili poste atakis la ĉefurbon de la Bizanca Imperio nome Konstantinopolo.[12] Vikingoj veturis ankaŭ al Irano[13] kaj al Arabio.[14] Ili estis la unuaj eŭropanoj kiuj atingis Nordamerikon, kaj por mallonge setliĝis en Novtero (Vinlando). Etendiĝante nordian kulturon eksterlanden, ili samtempe alportis hejmen sklavojn, konkubinojn kaj fremdajn kulturajn influojn al Skandinavio, influante la genetikon[15] kaj historian disvolvigon de ambaŭ. Dum la Vikinga Erao, la Nordiaj hejmlandoj estis laŭgrade plifirmigitaj el pli malgrandaj regnoj al tri pli grandaj regnoj: nome Danio, Norvegio kaj Svedio.

La Vikingoj parolis en Malnovnordlanda lingvo kaj faris skribaĵojn en runoj. Dum plej parto de la periodo ili sekvis la malnovnordian religion, sed poste kristaniĝis. La Vikingoj havis siajn proprajn leĝojn, arton kaj arkitekturon. Plimulto de Vikingoj estis ankaŭ farmistoj, fiŝkaptistoj, metiistoj kaj komercistoj. Popularaj konceptoj pri Vikingoj ofte tre malsimilas el la kompleksa, antaŭenirinta civilizacio de Normanoj kiuj montriĝas el la arkeologio kaj de historiaj fontoj. Romantismigita bildo de Vikingoj kiel noblaj sovaĝuloj ekaperis en la 18-a jarcento; tio disvolviĝis kaj amplekse disvastiĝis dum la vikinga revivado de la 19-a jarcento.[16][17] Perceptitaj komprenoj de Vikingoj kiel violentaj, pirataj barbaruloj aŭ kiel kuraĝaj aventuruloj ŝuldas multe al la konfliktaj variaĵoj de la moderna mito pri Vikingoj, kiu formiĝis komence de la 20-a jarcento. Nuntempaj popularaj reprezentaĵoj pri Vikingoj estas tipe bazitaj sur kulturaj kliŝoj kaj stereotipoj, komplikigante la modernan pritaksadon de la Vikinga heredo. Tiuj reprezentoj estas rare ĝustaj — por ekzemplo, ne estas pruvaro ke ili uzis kornohavajn kaskojn, vestelemento kiu tia aperis en la 19-a jarcento.

Geografia deveno kaj disvastiĝo redakti

 
Disvastiĝo de la vikingoj en la 8-a kaj 9-a jarcentoj

Laŭdire la geografia deveno de la vikingoj kondiĉis ilian disvastiĝdirekton. La varengoj (svedoj) sin direktus orienten ĉirkaŭ la Baltan Maron kaj al Rusio. La novregoj koncentrus siajn atakojn sur la Britajn Insulojn, dum la danoj atingis la ĉirkaŭaĵojn de la Norda Maro, la Manikon kaj la atlantikajn marbordojn de Gaŭlio[18].

Tamen oni neniel tro strikte sektorigu tion. En vikingaj bandoj miksiĝis ofte danoj kaj norvegoj[19] kaj iuj regionoj kiel IrlandoAnglio disputiĝas inter la du popoloj[20].

Orienten, la Varengoj redakti

La vikingoj devenaj de la nuntempa Svedio, nomataj Varengoj, etendis sian regadon al la oriento de la Balta Maro. Sin vivtenante per piratado, rabado, sin ofertante kiel militistoj, ili navigaciis kun siaj drakŝipoj la maron kaj la riverojn de Rusio kaj Ukrainio, celante Konstantinopolon. Iuj varengoj sukcesis malsuprenirinte sur la Dnepro kaj traŝipinte la Nigran Maron. En 838 ili prezentiĝis antaŭ la ĉefurbo de la Bizanca imperio. Poste la imperiestro dungis ilin por starigi personan gvardistaron. Aliaj varengoj sekvis la Volgon, navigaciis sur la Kaspia Maro kaj trairis Bagdadon por atingi Konstantinopolon[21]. En la 1040-aj jaroj varenga ekspedicio estrita de Ingvar atingis mem Afganion.

La svedoj alvenis al la onta Rusio invititaj de slavaj kaj finnaj triboj, nekapablaj regi sin. Ili starigis plurajn komercejojn kaj fondis ŝtaton ĉirkaŭ Novgorod, poste duan ĉirkaŭ Kievo. La unuiĝo de tiuj du partoj estos la embrio de Rusio, la lando de la rusoj, kiu estas la nomo, kiujn donis la tiamaj slavoj, grekoj kaj araboj al la vikingoj.[22]

Okcidenten, la danoj kaj norvegoj redakti

 
La administra divido de la danaj teritorioj en Skandinavio antaŭ la komenco de la vikinga erao.

La danoj organizis grandajn ekspediciojn, ofte sub la komando de reĝoj aŭ influriĉaj ĉefoj[23]. Ili orientiĝas laŭ la marbordoj de la Norda Maro, de la Maniko kaj de la Atlantika Oceano. Iliaj rabekspedicioj komenciĝis fine de la 8-a jarcento, sed plioftiĝis post la morto de Karolo la Granda en 814. La skandinavoj profitis la tiaman malforton politikan. Aliaj kialoj de tiaj ekspedicioj estis verŝajne la prestiĝo de la konkerinto kaj enspezoj por internaj politikaj konfliktoj en Danio.

Diverseco de triboj redakti

 
Vikingaj veturoj en Norda Atlantiko sur poŝtmarkoj de Ferooj.

Tra la jaroj la vikingaj triboj estis dividitaj en malsamaj naciecoj kaj hodiaŭ iliaj posteuloj loĝas en Danio, Svedio, Norvegio kaj Islando; Ĉi tio speguliĝas, interalie, en la lingvaj diferencoj inter la lingvoj de la landoj, kiuj ĉiuj originis de la norena lingvo.

Ankaŭ, signifa proporcio de la loĝantaro de Britio, Belorusio, Ukrainio, Orienta Irlando kaj Norda Francio havas vikingajn heredaĵojn.

El genetika enketo farita en 2020, kaj estis la pelh granda de sia speco farita ĝis tiu tempo, DNA-trovoj estis kolektitaj de multaj tomboj ligitaj al vikingoj. Laŭ la konkludoj de la enketo, la komerco kaj atakoj de la vikingoj estis en multaj kazoj konsistigitaj de homoj kiuj originis de la sama areo kaj inkludis parencojn. La danaj, svedaj, kaj norvegaj vikingoj ne emis miksi unu kun la alian kaj ĝenerale konservis apartigon, krom en kelkaj gravaj maraj komercurboj kiuj estis pli multkulturaj. La norvegaj vikingoj estis tiuj kiuj iris pli for ol iu ajn, kaj ili estis tiuj kiuj setlis Irlandon, Islandon kaj Gronlandon.

Laŭ taksoj de la esploroj, aktuale en 2020, ĉirkaŭ 5% de poloj estas posteuloj de la vikingoj, kaj proksima nombro de tio estas verŝajne ankaŭ en la angloj.

Ĉiutaga vivo redakti

Vikinginoj redakti

 
Rekonstruaĵoj de vikingaj vestaĵoj ekspoziciataj en Arkeologia Muzeo en Stavanger, Norvegio.

La socio vikinga estis "vireca" kaj patriarka, sed ĉar la vikingoj foriris dum pluraj monatoj, la virinoj (húsfreyja) respondecis pri la bieno kaj zorgis pri ĉio. Ili estis suverenaj en la innan stokks hýbýli ("sankta hejmo") kaj la viroj útan stokks (ekstere). Kontraŭe al siaj eŭropaj kuzinoj, la vikingino ĝuis evidentan prestiĝon. Ŝi certigis la daŭrigon de kutimoj, institucioj kaj la edukadon de infanoj. Ŝi estis la gardistino de familiaj tradicioj kaj iĝis la enkarniĝo de la honoro de sia klano. Ŝi estis pli ofte ol viroj sorĉistino aŭ magiistino. Foje okazis ke virinoj, kun aŭ sen infanoj, partoprenis vikingajn ekspediciojn.

Kromvirinoj redakti

Viroj havis plurajn edzinojn. La ĉefedzino distingeblis, ĉar ŝi portis ĉe la zono la ŝlosilojn de la kofroj. Ŝiaj haroj estis noditaj al harbulo por montri ŝian dignon. Ŝi estis la nura, kiu rajtis estri inter la kromvirinoj.

Vikingidoj (barn) redakti

Vikingido plenkreskiĝis (maðr) 12-jaraĝa kaj 14-jaraĝa. Oni nomis la gefilojn de la ĉefedzino skilgetinn, kaj tiuj de la kromvirinoj oskilgetinn.

Geedziĝo redakti

Ekzistis du sezonoj (misseri) en la jaro: somero kaj vintro. Geedziĝoj okazis plej ofte fine de oktobro dum la tri tagoj de vetrnoetr, kiuj simbolizis la venon de la vintro. Tiu estis la plej bona momento por la nupto (brúđlaup): la rikoltoj finiĝis, fojno endomiĝis, brutaroj enstabliĝis, fiŝoj sekiĝis, biero fariĝis kaj vikingaj ekspedicioj interrompiĝis - temis pri paŭza tempo en la jaro.

Ĉirkaŭ unu jaro antaŭ la geedziĝo okazis gefianĉiĝa festo (festarmál), dum kiu oni trinkis bieron de fianĉeco (festaröl) kaj hidromelon. Ne ekzistis sociaj fosaĵoj, sed kiam familioj zorgis pri tradicio, la geedzoj havu prefere proksiman socian rangon kaj similan riĉecon (jafnroedi). La edzino alportis doton (heimanfylgja). La parto de la edzo estis la tilgjöf, al kiu aldoniĝis donaco (mundr). La edzino rajtis postuli eksedziniĝon aŭ disiĝon kaj daŭre posedis sian doton kaj la donon.

Antaŭ la ceremonio okazis la bano de la edzino kun la honoraj virinoj. Ŝi suprenlevis siajn harojn kaj fiksis ilin per rubando aŭ juvelo. Ŝi fiksis al sia zono la ŝlosilojn de la domo kaj de la kofro por iĝi la Húsfreyja (dommastrino). Ofero estis prezentita al Frigg (la terdiino) por doni al la geedzoj bonfarton, fekundecon kaj pacon, kaj al Freyr dio de la feliĉo, de la plezuro kaj de la posedaĵoj.

Ne ekzistis sacerdotoj ĉe la vikingoj, gvidis la eventon la klanestro kun la martelo de Thor (hammarsäng). Oni kaŝis martelon de Thor en la lito de la edzino. La bankedo (brúđveizla) okazis en komuna ĉambrego (skáli). Oni ĵuris, ke oni ne ofendiĝu pro la vortoj diritaj post kiam oni ebriiĝis. Oni tostis al la dioj kaj la prapatroj (drekka minni, trinki memore al). La sekvan matenon la edzo transdonis donacon al sia edzino (morgingjöf) [24].

Kuracarto, magio, sorĉaĵoj redakti

 
Ujo, parte rekonstruita, el la Vikinga Epoko (el Birka, Svedio).

Odin kaj Freyja estis la mastroj de Seidr. Viro aŭ virino povis esti kuracisto, loeknir. Magio kaj sorĉaĵoj estis rezervitaj al virinoj. Viraj sorĉistoj estis taksitaj samseksemaj (pasivaj), kio korespondis en la vikinga socia al negativo, malhonoro kaj nevireco.

La vikingoj povis ŝanĝi sian destinon kontraŭe al tio, kio okazis poste en la kristana epoko. Helpe de magio kaj sorĉaĵoj oni pridemandis la spiritojn kaj realigis la ordonojn de la sorĉisto. Sorĉaĵoj utilis ankaŭ por kuraci, porti bonŝancon, kontroli la klimaton, peti ĉasaĵojn aŭ fiŝojn, virecon, serĉi kaŝitajn spiritajn aŭ materialajn trezorojn. Sed ekzistis ankaŭ detruema magio. .[25].

Perforto, samseksemo redakti

Vikingoj estis diskretaj kaj pudoraj. Perfortoj, seksaj strangaĵoj, samseksemo, ... estis malpermesitaj per leĝoj. Ne ekzistis plej grava insulto por homo ol ’argrragr, tio estas samseksema. Kiu ajn estis surprizita dum perforto aŭ ergi (samseksemumado) estis eksterleĝulo. Li malhomiĝis sin kaj oni rajtis mortigi lin senpune, ĉar li ne plu kongruis al la ideo pri homa eco.[26]. Malvera akuzo pri samseksemo estis krimo ekvivalenta al murdo.[27]

Teksaĵoj redakti

Teksaĵoj estis faritaj hejme el la lano de ŝafoj. Oni nomis tiun ŝtofon vaðmál. Ĝi vestis la tutan popolon, estis uzata por litotukoj, tapiŝoj, pakaĵoj, donacoj por reĝoj, interŝanĝaĵo kaj ĉefe por la veloj de la vikingaj ŝipoj. Sen troigo eblas diri, ke la vojaĝoj de la vikingoj eblus nur pro la veloj teksitaj de la virinoj.

La virinoj inventis ankaŭ novan teksaĵon nomatan falsa felo, enmetante en la teksaĵon lanpecojn elŝiritajn el la felo, kiuj donis al la teksaĵo aspekton de felo. Tiaj ŝtofoj plaĉegis al la viroj, ĉar maloftiĝis bestoj, kaj do veraj feloj en Islando.[28]

Heredo redakti

La vikingoj kutimis juĝi akuzitojn antaŭ grupo de 12 homoj, tradicio kiu hodiaŭ estis transdonita al la ĵurio. La lokuloj en Orienta Eŭropo nomis la vikingojn "Rus", vorto kiu poste rilatis al la teritorio kaj poste al Rusio mem. Multaj lokoj en Anglio kun la sufikso "by" originis de antikvaj setlejoj establitaj fare de la vikingoj. Iuj tagoj de la semajno en la angla estis nomitaj per la nomoj de vikingaj dioj kiel en la angla Wednesday merkredo, nomita laŭ la dio Odino kaj ĵaŭdo, Thursday, nomita laŭ la dio Thoro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Artikolo Tjängvidestenen (el Retarkivo {{{1}}}) en Nordisk familjebok (1919).
  2. (Septembro 2020) “Population genomics of the Viking world”, Nature 585 (7825), p. 390–396. doi:10.1038/s41586-020-2688-8. Alirita 21a de Januaro 2021.. 
  3. Mawer, Allen. (1913) The Vikings. Cambridge University Press. ISBN 095173394X. “The term 'Viking'... came to be used more especially of those warriors who left their homes in Scandinavia and made raids on the chief European countries. This is the narrow, and technically the only correct use of the term 'Viking,' but in such expressions as 'Viking civilisation,' 'the Viking age,' 'the Viking movement,' 'Viking influence,' the word has come to have a wider significance and is used as a concise and convenient term for describing the whole of the civilisation, activity and influence of the Scandinavian peoples, at a particular period in their history, and to apply the term 'Viking' in its narrower sense to these movements would be as misleading as to write an account of the age of Elizabeth and label it 'The Buccaneers.'”. Holman, Catherine. (2003) Historical Dictionary of the Vikings. Scarecrow Press. ISBN 0810865890. “Viking is not merely another way of referring to a medieval Scandinavian. Technically, the word has a more specific meaning, and it was used (only infrequently by contemporaries of the Vikings) to refer to those Scandinavians, usually men, who attacked their contemporaries...”. Simpson, Jacqueline. (1980) The Viking World. Batsford. ISBN 0713407778. “Strictly speaking, therefore, the term Viking should only be applied to men actually engaged in these violent pursuits, and not to every contemporary Scandinavian...”. Davies, Norman. (1999) The Isles: A History. Oxford University Press. ISBN 9780198030737. “The Viking appellation... refers to an activity, not to an ethnic group”.
  4. Campbell, Alistair. (1973) “Viking”, Encyclopaedia Britannica 23. Encyclopaedia Britannica. ISBN 0852291736. “The term "Viking" is applied today to Scandinavians who left their homes intent on raiding or conquest, and their descendants, during a period extending roughly from 800 to 1050 CE.”. Mawer, Allen. (1922) “The Vikings”, The Cambridge Medieval History 3. Cambridge University Press. “The term Viking... is now commonly applied to those Norsemen, Danes and Swedes who harried Europe from the eighth to the eleventh centuries...”. (2009) “Viking”, The Concise Oxford Dictionary of Archaeology, 2‑a eldono, Oxford University Press. ISBN 9780191727139. “Viking... Scandinavian words used to describe the seafaring raiders from Norway, Sweden, and Denmark who ravaged the coasts of Europe from about 800 ad onwards.”. (2015) “Viking”, The Oxford Companion to British History, 2‑a eldono, Oxford University Press. ISBN 9780191757150. “Viking is an Old Norse term, of disputed derivation, which only came into common usage in the 19th cent. to describe peoples of Scandinavian origin who, as raiders, settlers, and traders, had major and long-lasting effects on northern Europe and the Atlantic seaboards between the late 8th and 11th cents.”.
  5. Oxford Dictionaries. (2011) Concise Oxford English Dictionary. OUP Oxford. ISBN 978-0199601103. “Vikings: Any of the Scandinavian seafaring pirates and traders who raided and settled in many parts of NW Europe in the 8th–11th centuries...”. . Vikings. Random House (2019). Arkivita el la originalo je 12a de Decembro 2019. Alirita 12a de Decembro 2019. “Viking... Any of the Scandinavian pirates who plundered the coasts of Europe from the 8th to 10th centuries”. . Viking. HarperCollins. Arkivita el la originalo je 7a de Oktobro 2019. Alirita 12a de Decembro 2019. “The Vikings were people who sailed from Scandinavia and attacked villages in most parts of north-western Europe from the 8th to the 11th centuries”. . Viking. HarperCollins. Arkivita el la originalo je 7a de Oktobro 2019. Alirita 12a de Decembro 2019. “Viking... [A]ny of the Danes, Norwegians, and Swedes who raided by sea most of N and W Europe from the 8th to the 11th centuries, later often settling, as in parts of Britain.”. . Viking. Houghton Mifflin Harcourt (2010). Arkivita el la originalo je 7a de Oktobro 2019. Alirita 12a de Decembro 2019. “Viking... [A]ny of the Scandinavian sea rovers and pirates who ravaged the coasts of Europe from the 8th to the 10th cent.”. . Viking. Cambridge University Press. Arkivita el la originalo je 6a de Majo 2019. Alirita 12a de Decembro 2019. “Viking... [A] person belonging to a race of Scandinavian people who travelled by sea and attacked parts of northern and southern Europe between the 8th and 11th centuries, often staying to live.”.
  6. Viking. Arkivita el la originalo je 5a de Majo 2019. Alirita 30a de Septembro 2018. “Viking, also called Norseman or Northman, member of the Scandinavian seafaring warriors who raided and colonized wide areas of Europe from the 9th to the 11th century and whose disruptive influence profoundly affected European history. These pagan Danish, Norwegian, and Swedish warriors were...”.
  7. Denmark: The Viking Era. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2018. Alirita 30a de Septembro 2018. “Viking society, which had developed by the 9th century, included the peoples that lived in what are now Denmark, Norway, Sweden, and, from the 10th century, Iceland”.
  8. Roesdahl, pp. 9–22.
  9. Kristjan Toomaspoeg, La principauté de Novgorod et Alexandre Nevski Arkivigite je 2010-11-27 per la retarkivo Wayback Machine, Clio.fr
  10. Archaeologists find evidence of Vikings' presence in Belarus Arkivigite je 2022-10-07 per la retarkivo Wayback Machine. Lepel Regional Executive Committee.
  11. Ancient Ukraine: Did Swedish Vikings really found Kyiv Rus? Arkivigite je 2023-02-12 per la retarkivo Wayback Machine Business Ukraine.
  12. . Globetrotting Vikings: The Quest for Constantinople (angle) (19a de Oktobro 2018). Arkivita el la originalo je 21a de Oktobro 2022. Alirita 20a de Oktobro 2022.
  13. Logan, Donald F.. (1992) The Vikings in History. Routledge. ISBN 0-415-08396-6.
  14. Batey, Colleen E.. (1994) Cultural Atlas of the Viking World. New York: Facts on File. ISBN 9780816030040.
  15. Margaryan, Ashot; Lawson, Daniel J.; Sikora, Martin; Racimo, Fernando; Rasmussen, Simon; Moltke, Ida; Cassidy, Lara M.; Jørsboe, Emil; Ingason, Andrés; Pedersen, Mikkel W.; Korneliussen, Thorfinn (Septembro 2020). "Population genomics of the Viking world". Nature. 585 (7825): 390–396. Bibcode:2020Natur.585..390M. doi:10.1038/s41586-020-2688-8. hdl:10852/83989. ISSN 1476-4687. PMID 32939067. S2CID 221769227. Arkivite el la originalo la 26an de Marto 2021. Alirita la 21an de Januaro 2021.
  16. Wawn 2000
  17. Johnni Langer, "The origins of the imaginary viking", Viking Heritage Magazine, Gotland University/Centre for Baltic Studies. Visby (Sweden), n. 4, 2002.
  18. Michel Balard, Jean-Philippe Genet, Michel Rouche, Le Moyen Âge en Occident, Hachette supérieur, 1997, p. 82
  19. Rollon, la fondinto de Normandio, ekzemple estintus norvego estranta danan trupon. Lucien Musset, « Naissance de la Normandie (Naskiĝo de Normandio)», Michel de Bouxard (dir.), Histoire de la Normandie (Historio de Normandio), Privat, 1970, p. 102.
  20. En 851, la danoj atingis la marbordojn de Irlando kaj konkeris Dublinon, sed du norvegaj princoj forpelis ilin baldaŭ poste. Élisabeth Deniaux, Claude Lorren, Pierre Bauduin, Thomas Jarry, La Normandie avant les Normands, de la conquête romaine à l'arrivée des Vikings (Normandio antaŭ la normandoj, de la romia konkero ĝis la alveno de la vikingoj), Ouest-France, Rennes, p. 377
  21. Régis Boyer, «Les Varègues, ces Vikings qui firent la Russie? (La varengoj, ĉu vikingoj kiuj faris Rusion?)» sur Clio.fr Arkivigite je 2010-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
  22. Régis Boyer, opt. cit.
  23. Jean Renaud, Les Vikings en France (La vikingoj en Francio), Éditions Ouest-France, 2000, p. 9
  24. Régis Boyer, « les vikings (La vikingoj)» de 800 - 1050 « la vie quotidienne (ĉiutaga vivo), édition Hachette Histoire. P. 15 ĝis 20. ISBN 2-01-235690-7
  25. Neil Price, « Magie et mentalité dans la société Scandinave ancienne», dans Régis Boyer, Les vikings, premiers Européens VIIIe-XIe siècle - Les nouvelles découvertes de l'archéologie, Autrement, 2005, p.200
  26. Régis Boyer, L’Islande médiévale (Mezepoka Islando), Guide des belles lettres des civilisations, 15-an de oktobro 2002, p. 245 (ISBN 2-251-41014-7)
  27. Neil Price, « Magie et mentalité dans la société Scandinave ancienne, magie et sexe», dans Régis Boyer, Les vikings, premiers Européens VIIIe-XIe siècle - Les nouvelles découvertes de l'archéologie, Autrement, 2005, p.205
  28. Jenny Jochens, « La femme viking en avance sur son temps», dans Régis Boyer, Les vikings, premiers Européens VIIIe-XIe siècle - Les nouvelles découvertes de l'archéologie, Autrement, 2005, p.226

Bibliografio redakti

  • Brink, Stefan (2008). "Who were the Vikings?". En Brink, Stefan; Price, Neil (eld.). The Viking World. Routledge. pp. 4–10. ISBN 978-0415692625.
  • Derry, T.K. (2012). A History of Scandinavia: Norway, Sweden, Denmark, Finland, Iceland. London kaj Minneapolis: University of Minnesota Press. ISBN 978-0-81663-799-7.
  • Jesch, Judith (2015). The Viking Diaspora. Oxford: Routledge. ISBN 978-1-138-02079-5.
  • Roesdahl, Else (1998). The Vikings. Penguin Books. ISBN 978-0140252828.
  • Wawn, M.A. (2000). The Vikings and the Victorians: Inventing the Old North in Nineteenth Century Britain. Woodbridge: Boydell and Brewer. ISBN 978-0859916448.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vikings en la angla Vikipedio.