Ĉu anglalingvano povus traduki? redakti

Mi ne komprenas la lastan kontribuon; ĉu iu povus traduki? Aŭ ĉu estas vandalaĵo? -- U.

Ĝi ne estas vandalaĵo, sed jes atentigo pri gravega diskuto en la Anglalingva viki-mondo: Iu(j) volas forigi vikipedietojn de malpliofte uzataj lingvoj. Bd. preskaŭ la tuta diskuto okazas pere de la "imperia" lingvo. Mi tuj tradukas la teksteton. Bab 16:38, 3. Aŭg 2005 (UTC)

Kio okazis al la "Babilejo"?! redakti

Kial iu(j) ŝanĝis la nomon de nia kara Babilejo??? Mi trovas tion stranga kaj ĝena. Ĉiu unuopa diskutopaĝo ja estas "diskutejo" ("[virtuala] loko, kie oni ion diskutas"). La jena paĝo estas "diskutejo", la paĝo Diskuto:Listo de militoj estas same. Ktp. La alilingvaj vikipedioj ĉefe havas ĉarmajn, allogajn nomojn por siaj babilejoj - kiaj "La vilaĝa puto", "La kafejo" ks. Kial ni ekde nun estu tiom "grizaj"? Ĉu oni ŝanĝis, ĉar oni ne volas "babilon", nur koncizan, seriozmienan "diskutadon"? Aŭ ĉu oni ŝanĝis pro enuo? Tiukaze, kial ne elekti pli freŝan nomon? Mi proponas na "Gufujo". Bab 16:05, 16. Nov 2005 (UTC)


Mi volas voĉdonadon pri la nomo, ĉu "Babilejo" aŭ "Diskutejo". Ĉu pluraj? Bab 17:00, 29. Nov 2005 (UTC)
Mi estas indiferenta pri la nuna kaj antaŭa nomo. Tamen, eble ni povas inventi pli bonan nomon ol "Babilejo" kaj "Diskutejo". -- Yekrats 17:12, 29. Nov 2005 (UTC)
Ĉu eble "Gufujo"? Por kunklaĉi, la Danoj ariĝas ĉirkaŭ landsbybrønden ("la vilaĝa puto"), dum la Kimroj kunvenas en y caffi ("la kafejo"). Eĉ aliaj helplingvanoj babilas en "ĉarmaj" lokoj - la interlingvistoj havas na taverna ("taverno")! Kie plej intelektumadas la esperantistoj, se ne en la Gufujo?! Bab 17:37, 29. Nov 2005 (UTC)
Mi samopinias pri la taŭgeco de Gufujo, ĉar ĝi estas nomo specifa por la esperanto-kulturo, dum ĉiuj aliaj proponitaj ĉarmaj nomoj estas nacilingvdevenaj kaj iu povus tiel senti sin diskriminaciata per tio. Krome, ekzemple mi ne trinkas kafon, kaj estus do strange por mi iradi en kafejon, do tiun ni ankaŭ prefere evitu. Gufujo bonas! Blahma 14:08, 30. Nov 2005 (UTC)
Kompreneble, mi devas apogi Gufujon! Le Hibou 15:07, 30. Nov 2005 (UTC)
Gufujo estas por mi akceptebla kaj sonas eĉ pli internacie ol mia alia propono: dum Internacia Festivalo oni tre ŝatas babiladi tage kaj dumnokte en knajpo. Tio estas loko (plej ofte en junulargastejo) kie oni ne fumu sed jes trinkas ĉiaspecajn t(d)rinkaĵojn. Biciklanto 15:20, 30. Nov 2005 (UTC)
Mi "admiras" malkontenton de kelkaj vikipediistoj. Kial ili ne aŭdiĝis tiam kaj kie ili estis, kiam ni ŝanĝis la nomon el babilejo al diskutejo. Por kiom da tagoj ni ŝanĝu ĝin denove? Poste venos alia malkontentulo, kiu "deziros" denovan ŝanĝon kaj ni kiel rado turniĝos senĉese ĉirkaŭ unu vorto. Ankoraŭ unu noto al la proponata nomo gufujo. Fi, tia vorto, ĉu ni estas gufoj fermitaj ie en kaĝoj aŭ sidantaj ie sur branĉoj? En privateco nomu tiun lokon kiel ajn vi volas, sed en la internacia projekto... mi ne kredas al propraj okuloj. (Ni povus esti ankaŭ ekz. en simiejo.) Mi estas tute kontraŭ plua ŝanĝo. Petro 30. Nov. 2005 15:36 (UTC)
"Gufujo" plaĉetas al mi pli ol la senornama "diskutejo" aŭ "babilejo". Mi subtenas la ŝanĝon se ni ankaŭ havas bildon de gufo. Tamen, al mi la nomo ne estas grava afero. -- Yekrats 15:47, 30. Nov 2005 (UTC)
Mi faris la ŝanĝon de "Babilejo" al "Diskutejo", la propono por ŝanĝo aperis komence sur la paĝo de tiama "Babilejo", kaj neniu reagis negative. La ĉefa argumento estis tio, ke "Babilejo" jam estas kutima E-vorto por tio, kion oni angle nomas "chat(room)". Do, "Babilejo" ĉi-sence estas misgvida kaj eĉ erara vorto -- tio, kion ni havas ĉi tie estas ja nome "diskutejo" aŭ "forumo". "Gufujo" ne vere plaĉas al mi, ĉar ĝi lasas la impreson de iu neseriozeco kaj troa E-isteco de la afero, sed ĝi ajnokaze estas pli bona propono, or reen-ŝanĝo al "Babilejo". Tamen, mi ja ambaŭmane subtenas la pli neutralan nomon "Diskutejo". Eble ni voĉdonu, ĉu ne?
Se tiu "spaco", kie ni diskutos, babilos..., nomos iel ajn, ĉiam tio estas "ia ĉambro", kiu havas en Eo sufikson -ejo. Tial eĉ "gufujo" estas malĝusta, ĉar ĝi devus esti gufejo. Ĉeĥe povas esti: "vířírna" (tio respondus al nomo de ia kafejo, restoracio ks. en parolado de gejunuloj) aŭ "výřírna". La unua "vířírna" signifas "kirliĝejo" kaj la alia "gufejo". Mi ne scias alian tradukon por "gufujo" ol tiu, ke tio estas "ujo, kie estas gufoj". Mi proponas "diskutejo". Se diskutpaĝon havas vikipediistaj paĝoj, artikoloj, kial ne povus havi sian "diskutejon" la tuta Vikipedio? Petro 1. Dec. 2005 06:43 (UTC)
Mi vidas la riskon de "encirkliĝi". Tamen vi notu ke la alilingvaj vikipedioj havas ĉarmajn, nelogikajn kaj foje naciligitajn nomojn por siaj diskutejoj. "Gufujo" estas vastekonata fenomeno inter esperantanoj, kaj mi ne tute komprenas vian kontraŭadon. (Sed memoru ke mi estas harfendulo.) Bab 13:58, 1. Dec 2005 (UTC)
Petro, bonvolu noti la originon de la nomo Gufujo: [1]. Ĝi estas tre enradikiĝinta parto de la esperanto-kulturo de la lastaj jaroj. Se vi ne konas ĝin, verŝajne vi dum kelkaj lastaj jaroj ne partoprenis ajnan internacian junularan aranĝon, kie tiaj aferoj furoras. Rezulte do, jes, ĝi estas nomo eble tro kunligita kun la kulturo kaj tial eble ne tute taŭga por neŭtrala, senkultura, pure esperantlingva Vikipedio. Blahma 14:49, 1. Dec 2005 (UTC)
Marek, unue, mi ne vizitas lokajn trinkejojn en Germanio. Ĉu vizitas ĝin ankaŭ esperantistoj el Azio, Aŭstralio aŭ Afriko? Kaj due: mi ne estas deviga koni ĉiun okazintaĵon, kiu okazos jen tie jen tie. Kaj mi ne estas tia, ke lunde mi asertos, ke blanka estas blua kaj merkrede mi jam asertos, ke blanka estas flava. Se blanka estas blanka, ĝi restos la blanka eĉ dimanĉe. (Ŝajnas, ke iuj konsentos kun ĉio, nur por ke ili estu "in".) Petro 1.Dec 2005 20:25 (UTC)
Laŭ mia modesta kompreno kaj malgranda movada sperto, Gufujo estas la vorto, kiu aperis dum IS en Wetzlar antaŭ jam 11 jaroj kaj ĝi signifas la trinkejon, kie oni povas trinki senalkoholaĵojn (teon, kafon) kaj leĝere babili en sufiĉe mallaŭta medio. Kutime tie oni okazigas koncertojn kaj aliajn distraĵojn. Sed tiu vorto estas tro "hejmeca", ĝi tute ne taŭgas por ni - ni ja ne simple leĝere babilas, ni ja ĉefe pridiskutas gravajn aferojn, ĉu ne? Tial mi estas kontraŭ Gufujo. Alauxdo 23:35, 1. Dec 2005 (UTC)

Laŭ mi ĉi-loko precize ne estu babilejo, sed precize estu diskutejo. Bonega ŝanĝo. Oni povas plu nomi ĝin inter si babilejo aŭ eĉ dancejo. — Slavik IVANOV 23:39, 1. Dec 2005 (UTC)

Mi kontraŭe opinias ke la paĝo estu libera babilejo kie oni povas pri ĉio (kio koncernas la vikipedion) babili kaj ne nepre disk(p)uti. Ja ĉiu unuopa paĝo jam havas sian diskutopaĝon. Do lasu ejon kie oni rajtu nur babili ne nepre dikuti. Arno Lagrange  07:49, 2. Dec 2005 (UTC)
Mi longe dubis, pri al kiu flanko sin klini, kaj eĉ jam intencis sindeteni, sed la daŭranta diskuto kaj ankaŭ la supra opinio de Arno, kiun mi tre aprezas, igis min decidiĝi por favori la nomon Gufujo - ja miaopinie ĝuste tiu estas tiu neŭtrala nomo, kiu ne devigas nin nure diskuti en la paĝo, sed ankaŭ rajtigas je pli malstreĉita babiletoso kaj malgraŭ tio ne diras, kiu de la du komunikadmanieroj estu preferinda. Kaj, samtempe, ĝi reflektas la tendencon de ĉiuj lingvaj vikipedioj havi por si nomon iel ligitan al la koncerna lingvo kaj kun ĝi alligita kulturo. Kaj Gufujo jam fariĝis parto de la esperanto-kulturo, do ĝi laŭ mi plej taŭgas - malsame kiel ekzemple Kafejo, ĉar ja ekzistas homoj (kiel mi, ekzemple) kaj eĉ povas ekzisti landoj, kie oni ĝenerale ne trinkos kafon aŭ eĉ rifuzos ĝin pro iu kialo trinki - aŭ, ekzemple, kafo neniel estos tie konektita kun malstreĉa parolado, kiel estas en kelkaj eŭropamerikaj landoj. Blahma 17:38, 2. Dec 2005 (UTC)
Arno, la vorto "Babilejo" ja havas tute alian sencon en E! Tio estas problemo. Same la vorto "Gufujo" signifas ja ne simple lokon por diskuti, sed ja iun certas trinkejon. Pro tio tiuj vortoj sonus strange en enciklopedia projekto! Alauxdo 00:59, 3. Dec 2005 (UTC)
Alaŭdo, neniu el la "babil-diskutejoj" de la alilingvaj vikipedioj havas nomon kiu signifas simple "lokon por diskuti". Ĉu vi ankaŭ kontraŭas la nomon "ĝermo" por kurtegaj artikoloj? Paralele al "ĝermo", "Gufujo" estu ĉi-uze metaforo. Enciklopedia projekto tute sen tiaj kromaj ornamoj vere sonus strange! Bab 19:51, 4. Dec 2005 (UTC)
Mi komprenas vin, Bab. Sed oni ĉasante la pli "aŭtentikan" nomon por la afero ne falu en alian ekstremaĵon: elekti la nomon, kiu estas pure E-kultur-ligita sed ne vera. Mi kiel ĉiamulo de Gufujo dum pluraj E-renkontiĝoj, certigas vin, ke por mi tiu vorto por nia diskutejo tute ne taŭgas. Same oni povus nomi ĝin "amasejo" (la vorto apenaŭ ekzistas ekter E-mondo) -- sed kun la sama rezulto. Do, estas mia opinio. Sed ĉar mi ja povas erari, mi starigis tiun voĉdonon -- kaj vidas, ke ankaŭ aliaj subtenas mian opinion, ke la plej bona nomo por la loko estas simple "diskutejo", sed ajnaj troaĵoj kaj kromaĵoj. Alauxdo 22:06, 4. Dec 2005 (UTC)

Mi tute ne sciis kion estas "gufujo", na nura internacia kunveno kion mi partoprenis estis la UK en Fortalezo, se Blama bonvole pagos mian elspenzojn mi ĉiuj jaroj vojaĝos al Eŭropo por partopreni internaciajn kunvenojn. Se Bab pagos, mi ornamaĵos min per belaj vojaĝoj tra la esperanta mondo. Alie, mi neniam vidis gufon. Roberto 20:14, 4. Dec 2005 (UTC)

Rezulto de baloto redakti

Evidente la baloto estas finita, ni lasu la novan nomon de "Diskutejo" senŝanĝa. Ĉu? Alauxdo 15:12, 8. Dec 2005 (UTC)

Voĉdono por la nomo de eksa Babilejo redakti

Propono 1 "Diskutejo" redakti

  1.   Por: Alauxdo 16:52, 30. Nov 2005 (UTC)
  2.   Por: Petro 1. Dec. 2005 06:31 (UTC)
  3.   Por: Roberto 16:26, 1. Dec 2005 (UTC)
  4.   Por: Slavik IVANOV 23:40, 1. Dec 2005 (UTC)
  5.   Por: Maksim 05:50, 2. Dec 2005 (UTC)

Propono 2 reen al "Babilejo" redakti

  1.   Por: Arno Lagrange  07:49, 2. Dec 2005 (UTC)

Propono 3 "Gufujo" redakti

  1.   Por: Le Hibou 23:04, 30. Nov 2005 (UTC)
  2.   Por: Yekrats 00:13, 1. Dec 2005 (UTC)
  3.   Por: Bab 14:01, 1. Dec 2005 (UTC)
  4.   Por: Blahma 17:38, 2. Dec 2005 (UTC)
  5.   Por: Ernie 15:47, 17. Dec 2005 (UTC)

Propono 4 "Taverno", "Baro", "Kafejo" ks. redakti

(Oni poste interkonsentos pri la plej taŭga.)

Propono 5 "Vilaĝputo", "Templo", "Bazaro" ks. redakti

(Oni poste interkonsentos pri la plej taŭga.)

La bildon for! redakti

Rilate la supran diskuton: Ŝajne neniu subtenas la nomon "Kafejo" por la eksa Babilejo. Kial do videblas foto de kaftaso kun ĉokoladpeco en la paĝo? Kiun rilaton havas tiuj kun diskutado-babilado? Liveru bonajn argumentojn, kunaj, aŭ mi forigos ĝin. (Taŭgus bildo de interparolantaj homoj, aŭ eble komiksaj babilujoj.) Bab 19:56, 4. Dec 2005 (UTC)

Kiam mi pensas ke multaj homoj perdas siajn sanon por produkti bongustan kafon kaj aliaj perdas siajn fingrojn por produkti bonan kakaon je eŭropanoj meti ĉokoladon en la kafon, tiu kolerigas min. Trinku kafon puran aŭ lasu kafon al kiuj scias trinki ĝin. Forigu la bildon! Roberto 20:17, 4. Dec 2005 (UTC)

Tutkonsentas mi pri l'afer'. Blahma, nekaftrinkanto, 0:45, 5. Dec 2005 (UTC)

Ĉu diskutante oni ne povas trinki kafon aŭ alian trinkaĵon? Petro 5. Dec 2005 07:08 (UTC)
Jes, kompreneble. Oni ankaŭ povas ekzemple manĝi. Mi mem ofte trinkas bieron dum diskutoj kun geamikoj.
La nuna bildo ŝajnas iu privata foto el Franca aŭ Hispana kafejo. Se vi ĝin ŝatas, voĉdonu do por "Kafejo", Petro!
Mi imagas ke multaj reagus se mi enmetus foton de bierkruco kaj picpeco...
Bab 14:37, 7. Dec 2005 (UTC)
P.S. Ĉu iu havas bonan desegnoprogramon? Mi ŝatus anstataŭigi la nunan bildon per io "simbola", kiel komiksa(j) babilujo(j).
Mi ŝatas bieron! Oni povas meti foton de batalantaj parlamentanoj... Roberto 04:11, 9. Dec 2005 (UTC)
Mi preferus, ke estu neniu bildo en la diskutejo. Mi pripagas ĉiun megabajton, kiun mi eluzas hejme -- kaj mi ja nemalmulte vikipediumas: ĉiun venon al la diskutejo mi pripagas ankaŭ la akcesoran ornam-bildon. Bildoj en artikoloj estas bonega kaj gravega afero, bildoj simple pro ornamo estas malbona kaj evitinda afero; mi tiel opinias. - Slavik IVANOV 12:04, 14. Dec 2005 (UTC)

Urĝe estas arkivigi partojn de la diskutejo redakti

La diskutejo fariĝis tro peza : mi eĉ ne plu povas redakti ĝin por malpezigi ĝin ! Mi sugestas forigi al subartikoloj iujn partojn kiaj :

Helpu arkivigi partojn iu kiu povas ! Dankas A L  16:31, 30. Jan 2006 (UTC)

Mi provadas arkivigi, jes sukcesis krei arkivojn sed ne sukcesas konservi mian malpezigon de la diskutejo. Ve ! Arno Lagrange  17:39, 30. Jan 2006 (UTC)

vikipediistoj redakti

  • Saluton! Nuntempe se persono instalas la MediaWiki programaron la "uzantoj" iĝas "vikipediistoj"; ankaŭ la enskribintoj en la kunprojektoj.
  • Ekzistats ebleco ŝanĝi tion kiel tion faris pola Vikinovaĵoj kie oni uzas "Wikireporter" (kaj ne "Wikipedysta"). Oni povus uzi "Vikipediisto", "Vikivortaristo", "Vikilibristo", "Vikicitaristo" ktp. por projektoj de la Wikimedia fonduso kaj "Uzanto" por ajna instaĵo. Por komputi la terminon oni prenas la radikon, forĵetas fina(j)n "o" / "oj" kaj aldonas "isto". Ĉu indas ŝanĝi tion?
  • Mi metis la demandon ĉi tien, ĉar se mi provas redakti Vikipedio:Diskutejo aperas senenhava paĝo. Amike Gangleri | Th | T 14:14, 13. Mar 2006 (UTC)

Wikipedia meeting redakti

Sorry for writing english. I'm Xaura from it:wikipedia. We are planning a meeting in Vicenza in june. We will show how wiki works, and I contacted the local Esperanto association in order to cooperate. If any of you is Italian please contact me at it.wikipedia.org Utente:Xaura. Thank you.

Straga sinteno uzi la anglan far Italo por peti helpon de alia Italo. Ĉu Italoj hontas pri sia lingvo ?--Ssire 13:51, 23. Mar 2006 (UTC)

tanks for underlining the fact I seem a bit confused :). I supposed it would be much polite to write a message most of you could undestand. What I need is someone who could undestand me and translate in your language, not strictly an italian, but it would be easier. We hope our meeting will help developing wikipedia as a whole and we are scheduling some public demo of how wikipedia works. The esperanto speaking group in vicenza is willing to join us (but unfortunately the people I met know nothing about computer), so we hope any of you could be there and make some work by the distance: they translate, we write, you link or similar. Now am I less strange? Xaura 19:04, 23. Mar 2006 (UTC)

Most of us would read Italian easier than English. Italian looks much like an Esperanto dialect... :)
About your proposal: depending on the time, I or some other eo-user might participate, no doubt. You speak about your help to translate materials from Italian into Esperanto by that group at Vicenca, don't you? Our work then would be wikifying the result, am I right? - Slavik IVANOV 01:26, 17. Jun 2006 (UTC)

Ĉu ĉiam estos ĉi tiel? redakti

Miloj kaj miloj da gravaj aferoj povus esti diskutitaj ĉi tie, pri la strukturo kaj funkciado de la Vikipedio, pri la plej gravaj temoj redaktendaj, pri interrilato kun alilingvaj Vikipedioj... kaj oni debatas pri tia senutilaĵo kiel nomi diskutejon per nomo de birdo! Fi! Pro tiaj sensencaĵoj kaj komunuma senceleco mi kabeis, kaj verŝajne kabeanta mi devas resti! >:-X

anonimulo:

se vi frustas, foriru. Sed nepre ne frustigu aliajn! Se vi ne vidas la multegajn pozitivaĵojn en vikipedio, mi bedaŭras vin. Kaj, almenaŭ indiku vian kodnomon.--Hans 16:36, 19. Jan 2008 (UTC)

Reformo de diskutejo redakti

Laŭ mi, estas tro da neutilaj vortoj kaj grafikaĵoj en la supro de la paĝo. Anstataŭe, estu ligiloj al sub-diskutejoj: pri lingvaĵoj, pri artikoloj... La problemo kun la nuna tro ĝenerala diskutejo estas la troeco da kontribuoj, tiel ke jam post du semajnoj diskuto estas enarkivigita.--Ziko 10:45, 30. Maj 2008 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Babilejo/Arkivo 2006 9".