Vikipedia diskuto:Evitindaj eraroj

Mi ne scias, ĉu efektive "vikipediismo" estas la plej taŭga nomo por tiu ĉi fenomeno. Ja en Esperanto ismo estas tute alia afero. Eble ni povus elturniĝi per "vikipediaĵo", kvankam mi iom guglis tiun vorton kaj ĝi ŝajne uzatas (malofte) por paroli pri vikipediaj artikoloj. Ĉu iu havas spritan proponon pri nova, pli preciza artikolnomo? Amike, --WinstonSmith 19:41, 15. Jul 2010 (UTC)

La artikolo estas movenda al vikipedia nomspaco, almenaŭ ĉio kio koncernas kritikon de vikipedia redaktado. Tio kio traktas lingvan fenomenon povus resti en la artikola nomspaco. Arno Lagrange @ 02:24, 21. Okt 2010 (UTC)
Mi proponus entutan kopiadon de la enhavo de tiu ĉi artikolo al nova sekcio en Vikipedio:Lingvaĵo, kiu eble havu la titolon "Evitindaj eraroj" aŭ ion similan, kaj prefere ne plu menciu la vorton "vikipediismo"... kiu mem estas ekzemplo de tia evitinda eraro, ĉar "ism" en Esperanto havas nur unu signifon, dum en la angla ĝi havas plurajn. :) Amike, --WinstonSmith 11:42, 21. Okt 2010 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Evitindaj eraroj".