Helpo-Diskuto:Interlingva ligilo

(Alidirektita el Vikipedia diskuto:Interlingva ligo)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Tuta artikolo pli-malpli malaktualiĝinta

Mi notas, ke oni uzas interlingvajn ligiliojn por fari liston da artikolo pri la sama temo en aliaj lingvoj, kiu aperis ekster la ĉefa artikolo. Bedaŭrinde, ŝajnas ke oni devas enmeti tiujn ligilojn por ĉiuj lingvoj aparte. Ekz. la artikolo pri kapitalismo ne havis ligilojn al aliaj lingvoj. Mi aldonis la ligilon al la angla artikolo, ĉar mi intencas traduki ĝin, kaj ligilo aperis nur al la angla artikolo, malgraŭ tio, ke ligiloj al artikoloj en kelkaj aliaj lingvoj aperas en la angla artikolo (oni poste aldonis la ceteron de la ligiloj al la esperanta artikolo). Eblas kopii la liston de la ligiloj el la angla al la esperanta, sed tiam se iu aldonos ligilo al artikolo en nova lingvo en la angla, tio ne aperos en la esperanta artikolo. Ĉu ne eblas iel igi la ligilojn de ĉiuj lingvoj aperi en la artikoloj de ĉiuj lingvoj aŭtomate? -- AdamRaizen 03:33, 10. Apr 2003 (UTC)

Laŭ mia scio, ĉi tio jam estas laborata por la venonta versio de la Vikipedia programo. --Chuck SMITH

Ligo/Ligilo redakti

Saluton,

laŭ mi oni uzu en Vikipedio "Ligiloj" kaj ne "Ligoj". Laŭ Maksim oni jam diskutis pri tio antaŭe en la diskutejo kaj tio estis la konkludo. Vidu pri tio ankaŭ Reta Vortaro: http://reta-vortaro.de/revo/art/lig.html#lig.0o

Bv. do reŝanĝi la titolon de tiu ĉi artikolo al "Interlingva ligilo"

Yves Nevelsteen 10:44, 19. Apr 2007 (UTC)

Oftaj eraroj redakti

Saluton. Mi ĵus enmetis ĉapitron pri oftaj eraroj. Ĉu iu eble havas proponon pri plidetaligo de tio? Amike --Tlustulimu 18:45, 21. Okt 2010 (UTC)

Tuta artikolo pli-malpli malaktualiĝinta redakti

Mi kreis paĝon hodiaŭ matene, "Forma notacio", kaj ligis ĝin al la parenca anglalingva paĝo "Shape note". La interlingva ligilo bone funkcias por iri de la esperanta al la angla, sed la responda ligilo ne aperis ĉe la angla paĝo, kaj kiam mi provis ligi de tiu flanko mi informiĝis, ke la paĝo jam estas ligita al io kaj mi devas elekti alian celon. Mi tute ne komprenas, kiel tio povas okazi (se "Shape note" estas jam ligita al io en eowiki kial do la ligilo ne videblas?). Ĉu iu tie ĉi povas ripari tion?

La informoj en tiu ĉi artikolo preskaŭ tute ne plu aplikeblas pro la ŝanĝo en la sistemo de interviki ligado. --Haruo (diskuto) 20:02, 14 Feb. 2016 (UTC)

Tute prave! La plejparto de la klariga teksto ekde 2013 estis tute malaktuala. Mi elĵetis tiun parton nun, kaj restas nur minimuma atentigo pri uzo de vikidatumoj. ThomasPusch (diskuto) 18:16, 25 dec. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Interlingva ligilo".