Vikipedia diskuto:Kontrolebleco

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by KuboF in topic Regulo

Regulo redakti

Kial Vikipedio:Kontrolebleco ne havas Ŝablono:Regulo? Ĉu ĝi ne estas "oficiala regulo de Esperanta Vikipedio"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:23, 2 Feb. 2016 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: La ŝablono estis ekuzita nur antaŭ relative nelonga tempo, antaŭ 2 jaroj. Ĝis tiam estis starigo de regulo iom ad-hoc-eca; simile ilia markado. Mi kuraĝis aldoni la ŝablonon nur al tiuj "reguloj", pri kiuj okazis formala voĉdono (praktike nur VP:TUJ...). Se vi interesiĝas pri iaspeca konfirmo, ĉu aliaj "reguloj" (ekz. tiu ĉi) estas vere reguloj kaj povas havi la ŝablonon, vi estas bonvena tion fari (tiam min bonvolu informi, ĉar dum lasta tempo mi laboras pri aliaj projektoj). --KuboF (diskuto) 21:34, 17 okt. 2016 (UTC)Reply

Bezono je redakto redakti

Saluton! La jena parto de la artikolo estas nekomprenebla kaj bezonas redakton: Ĉiu necesitanta sed mankanta fonton povas esti forigita, kaj senfontaj polemikaĵoj pri vivantoj devas esti tuj forigita por eviti kalumnion. Tamen mi ne estas tute certa, ĉu mi rajtas redakti ĝin memstare. Mi petas, ke aliaj vikipedianoj priopiniu. Surbaze de la informŝablono {{sen fontoj}}, mi reverkus ĝin jene: Senfontaj asertoj povos esti forigitaj kaj senfontaj polemikaĵoj pri vivantoj devas esti tuj forigitaj, por eviti kalumnion.'

@Vikiano: mi pensas ke vi bone faris. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:12, 17 okt. 2016 (UTC)Reply
Koran dankon por la reago! Salutas, Vikiano (diskuto) 21:15, 17 okt. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la projektpaĝo "Kontrolebleco".