Vikipedia diskuto:Listo de mejlŝtono-artikoloj

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Lu Wunsch-Rolshoven in topic Aktualeco de paĝoj kaj nombrado

Eble jam tempas ĝisdatigi informon pri la 80 000a artikolo? Kiamaniere oni precize kalkulas la numeron de iu artikolo? Alaŭdo ۩ 20:50, 15. Apr 2007 (UTC)


Pri kio temos la baldaŭ venonta 100.000-a artikolo? --trojo 17:34, 6. Maj 2008 (UTC)

170 000-a artikolo redakti

Saluton! Mi mem verkis artikolon M1 (metroo) kaj atendis ke Statistiko atingu 169 999 por alŝuti ĝin. Do, mi estas cent procente certa, ke ĝi estas la 170 000-a artikolo. --Dominik (diskuto) 05:41, 21 Sep. 2012 (UTC)

Samtempe kun M1 (metroo) hieraŭ je 11:52h estis enmetita la artikolo ‎6102 Visbuo. Hodiaŭ je 8:55h (6:55 laŭ UTC) sur Statistiko estis 170 036 artikoloj. Sur Novaj paĝoj oni tiam montris la artikolon Gyula Keszthelyi (8:51h). Se tiu artikolo havas n-ron 170 036, tiam Ferenc Dobos (patro) havas n-ron 170 000. Laŭ la Protokolo de forigoj ne okazis forigo ekde la 19-a de septembro. --Lu (diskuto) 07:23, 21 Sep. 2012 (UTC)
Vi pravas pri ‎6102 Visbuo, kiu estis la 169 999-a artikolo. M1 (metroo) estis alŝutita tuj poste. Mi tiam priatentis alterne Lastaj ŝanĝoj kaj Statistiko, ĉiam renovigante ambaŭ paĝojn. 6252 Montevideo estis la 170 001-a artikolo. Ferenc Dobos (patro) alvenis nur tre malfrue poste. --Dominik (diskuto) 08:17, 21 Sep. 2012 (UTC)
Ebla klarigo -- nura hipotezo -- estas ke intertempe okazis 6 "Protokolo de paĝ-alinomadoj"? Vere, mi ne scias klarigi tiun diferencon. Post kiam trapasis la 170 001-a artikolo, mi ne plu atentis la kalkulilon de Statistiko. --Dominik (diskuto) 08:51, 21 Sep. 2012 (UTC)

Aktualeco de paĝoj kaj nombrado redakti

La paĝo pri Lastaj ŝanĝoj estas tre aktuala. La listo de Novaj paĝoj supozeble ankaŭ. Por ambaŭ ne necesas fona kalkulado. Kontraste la kalkulado de la paĝonombro sur la ĉefpaĝo estas pli komplika. Tial eble ne estas miraklo, ke ĝi ŝajne aktualiĝas nur ene de kvaronhoro post aldono de nova artikolo. Ekzemple ĵus mi konstatis, ke ĝis almenaŭ 8:53 oni montris 230.008 sur la ĉefpaĝo, nur je proks. 8:58 mi konstatis 230.009. La lasta nova artikolo aldoniĝis je 8:41. Se oni do volas rekalkuli, kiu artikolo kreis rondan nombron, indas rigardi dum trankvila periodo, en kiu alvenas prefere neniu nova artikolo dum duonhoro, ekzemple matene. Tage nun alvenas proks. 40 novaj artikoloj, do estas pli intensaj fazoj de la tago. --Lu (diskuto) 07:10, 22 jun. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la projektpaĝo "Listo de mejlŝtono-artikoloj".