Vikipedia diskuto:Listo de parolantoj de Esperanto

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Tlustulimu in topic Eraro pri Torbjär kaj eble Ĉuiĉiro

De: ia:Appendice:Lista_de_parlatores_de_esperanto Mi pridubas sencon de tiu listo.

  1. Temas parte pri parolintoj de Esperanto.
  2. La enhavo de tiu ĉi listo devas aperi en kategorio.
  3. Kial oni uzas kelkfoje majusklan nomon? Mi ne rimarkas iun ajn logikon.
  4. Robot-kreita listo. Se ni permasas tiun ĉi, oni inundas nian vikipedion per centoj de robot-kreitaj listoj.

Narvalo (diskuto) 18:15, 15 jun. 2016 (UTC)Reply

La listo estas sendube eksperimenta, kaj ĝi montras mankojn de vikidatumaj informoj (vi jam komprenis ke la kelkfoje majusklaj nomoj simple estas pro tio ke en vikidatumoj mise uziĝis tiuj tutmajusklaj vortoj, do ne estas sen kialo, kvankam ja sen logika sistemo). Certe ne sencas "inundi nian vikipedion per centoj de robot-kreitaj listoj". Sed en la nuna momento la eksperimentado tute utilas. Tial mi kontraŭas proponi la forigon sen meto de kialo: eble la teknikaj eblecoj testataj tamen montriĝos tute utilaj. Provizore mi formetas la nekomplete faritan ŝablonon pri forigo. Se vi, Narvalo, tamen insistas pri forigo, tiam mi petas vin reenmeti la ŝablonon kun argumentado ŝablona, kaj la diskuto pri forigo aŭ ne daŭriĝos en la koncerna paĝo pri forigoj, ne ĉi tie. Sed fakte la loko de diskuto ne gravas: necesas, en tio vi tre pravas, atente kaj skeptike observi kiel evoluos la teknikaj eblecoj, kaj kiom el tio nia projekto vere volas. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 19:57, 15 jun. 2016 (UTC)Reply

PS: Post pripenso mi konvinkiĝis ke eble tamen tute bonas lasi la proponon pri forigo, ĉar tiam pli da homoj atentos pri la temo. Mi do simple kompletigas vian forigoproponon per sendo al tiu ĉi diskutpaĝo, kaj vidas ke en la paĝo pri forigindaj artikoloj vi jam atentigis pri la paĝo. Publikeco por la nekutima eksperimento ne malbonas. ThomasPusch (diskuto) 20:03, 15 jun. 2016 (UTC)Reply
@ThomasPusch: Mi riparis ĉiujn tutmajusklajn nomojn kaj mi ankaŭ aldonis multege da novaj esperantistoj al la listo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:02, 8 mar. 2017 (UTC)Reply
ĉe Lev Tolstoj: "Tolstoj simpatiis kun Esperanto kaj mem onidire ellernis ĝin dum inter tri kaj kvar horoj." Kaj certe ekzistas multe da similaj ekzemploj... Do, mi proponas alinomigi la liston al "Listo de simpatiintoj de Esperanto" aŭ Listo de lernintoj de Esperanto". La nuna titolo misgvidas la legantojn.Narvalo (diskuto) 10:01, 12 jul. 2017 (UTC)Reply

Sensenco redakti

Ĉi tiu paĝo ne havas sencon se la roboto Listeriabot ne kapablas ĝin redakti. La paĝo estis protektita en 2017 kaj de tiam ne estis ĝisdatigita ĉar la roboto ne havas la permeson por tion fari, do mi proponas malprotektigi ĝin por ke ĝi estu ĝisdata. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 05:10, 22 maj. 2019 (UTC)Reply

Eraro pri Torbjär kaj eble Ĉuiĉiro redakti

Thorsten Torbjär erare estas nomigita Torbäj en la retaj kopioj de EdE, kaj ankau chi tie. Mi tamen ne povas shanghigi la enhavon de chi tiu artikolo, do mi petas ke iun alian faru la korekteton. Antauan dankon! Ankau la naskigjaro de Nakano Ĉuiĉiro estas multe dubinda. Amike, flinga (diskuto) 23:41, 3 maj. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Flinga. Mi ĵus korektis la listeron pri Thorsten Torbjär. Ĉar la paĝo estas ege granda kaj mia malnova komputilo jam sufiĉe lamas, mi nun ne okupiĝos pri la listero de Nakano Ĉuiĉiro. Krome mi baldaŭ paŭzos. Ĉi tie nun estas jam 2:16 horo. Do, bonan nokton :-) --Tlustulimu (diskuto) 00:16, 4 maj. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la projektpaĝo "Listo de parolantoj de Esperanto".