Vikipedio:Vikipedia proklamo

(Alidirektita el Vikipedia proklamo)

Chuck SMITH iris al la Internacia Junulara Kongreso, la Universala Kongreso kaj Festo, do ni volas paroli pri la Vikipedio tie. Ankaŭ aliaj certe volos prelegi ĝin al aliaj esperantaj kongresoj.  ;-) Tial, proklamo pri la Vikipedio gravas. Ni faru skizon, kaj poste skribos ion pri la punktoj.

Jen PDF-dosiero (usona papergrandecoA4 papergrandeco por la cetera mondo de nia reklama broŝuro, kiun Chuck kunportis al Fortalezo!

Kaj ankaŭ bildoversio por antaŭvidi:

Kovrilo:

interna enhavo:

Skizo: http://eo.wikipedia.org/images/wiki-eo.png

Kio estas vikio? redakti

Vikio estas nova reta teknologio kiu ebligas ke ĉiuj povas redakti ekzistajn paĝojn kaj skribi novajn. Ĝi estas facile lernebla kaj ne ĉefe uzas HTML-on, do ĉiuj povas esti egalaj. Vikioj funkcias ĉar ĉiuj povas kontroli la "Lastaj Ŝanĝoj"-paĝon por vidi kio estas nova. Se io malbona aŭ malvera aperas, ĉiuj povas tuj korekti ĝin. Per vikioj, komunumo povas krei veran komunuman paĝaron.

Kio estas la Vikipedio? redakti

Estas provo krei enciklopedion per vikio. Vikipedio = Vikio + Enciklopedio. La angla versio komenciĝis je januaro de 2001 kaj la esperanta versio je novembro de 2001. Nuntempe (majo 2002) la esperanta versio estas la 4a plej granda post la angla (30000 artikoloj), la hispana (7500), kaj la pola (2000). Ĝi estas grava, intelekta, kaj eĉ amuza. Ni nun havas 32 vikipediistojn de 13 landojn.

  • Kion homoj diras pri la Vikipedio?
Eĉ se neniu uzos la Vikipedion kiel enciklopedion, ĝi estas tre utila. Por individuo, ĝi estas bonega instigo por praktiki verki kaj traduki. Kaj mi mem lernas multege, eĉ pri temoj pri kiuj mi konsideras min sperta, ĉar antaŭ verki novan artikolon, mi serĉas ĝin en la reto kaj en libroj por informiĝi. Kaj en la Vikipedio, oni povas skribi pri kio ajn interesas lin aŭ ŝin. Kaj tio estas la plej bona maniero lerni. Kaj multaj homoj volas praktiki verki en Esperanto aŭ traduki al Esperanto, sed ne scias pri kio aŭ ne havas sufiĉe da instigo. La Vikipedio povas doni ambaŭ. Ĉiutage mi malkovras temojn kiuj interesas min. Kaj fine, multaj homoj jam praktikas per verki aŭ traduki sed tiu laboro estas forgesita poste. Se oni farus tian praktikadon kadre de la Vikipedio, ĝi estus registrita kaj plu utiliĝos al aliaj. Kaj krom por individuoj, ankaŭ por reklami Esperanton la Vikipedio povas esti bonega ilo.
--Jacob SCHWARTZ
Estas bonege, ke ekzistas ankaŭ esperanta vikipedio. Ni esperu, ke ĝi rapide disvolviĝos.
--Claude PIRON
Mi pensis antaŭ jaroj pri TTT kiel medio en kiu aperigi konstante ĝisdatigatan enciklopedion, sed ne sciis, kiel efektivigi tion, kaj cetere mankis al mi la tempo; do mi ĝojas, ke iuj aliaj faras tion, kaj cetere en Esperanto.
--Don HARLOW
  • Kial la Vikipedio gravas
    • Informilo por Esperantistoj (kaj ĉiu!) tra la mondo; utilos tie, kie enciklopedioj ne ekzistas aŭ ne bonkvalitas en la loka lingvo, aŭ kie la kosto de tradiciaj informiloj estas tro peza
    • Reklamilo por nia lingvo: artikoloj en alilingvaj versioj havas plene videblan ligilon al la Esperanto versio; tio montras ke Esperanto estas serioza (kaj ekzistanta!) lingvo, per kiu oni povas priskribi gravaĵojn
    • Ĝi estas la unua vera granda internacia enciklopedio!
  • Kion oni povas lerni partoprenante
    • Per legi la skribojn de aliuloj
    • Per esplori interesajn temojn
    • Per redakti kaj vidi la redaktojn de aliaj
  • Komunumo
    • Vera internacia projekto
    • La artikoloj estas skribitaj de multaj homoj ĉirkaŭ la mondo


Mi ĵus presis ekzempleron ĉi-nokte kaj pensis pri kopii ĝin. Ĉu vi povus diri ke ĝi estas la unua vera internacia enciklopedio en la mondo? --Chuck SMITH

Nu, certe mi povus tion diri! Postnelonge mi alŝutos novan version. (Se eble, PDF-formatan, do bona rezolucio...) --BV
Jen la nova versio! (Se necese, reŝarĝu la paĝon.) Ĉu ia ajn korektendaĵo? Ankaŭ jen presebla PDF-versio (mi devis iom skui la marĝenojn por en-PostScript-igi ĝin, sed ne tro malbelas, mi esperas) kaj, se vi havas OpenOffice, la fontdokumento. --BV
Mi nun estas en Brazilo, kaj vi pravis ke la papera grandeco estas malsama. Do, ĉu vi povus rekrei ĝin por la alia grandeco. Mi pardonpetas pri la ĝeno, sed mi esperas ke ĝi ne estas tre malfacila. Eble vi povus aldoni bildojn... aŭ vi simple povus pligrandigi la tekston... ja estas malgranda, ĉu ne? --CS
Senprobleme, mi tuj reformatos ĝin! Jen: [1] --BV

Gratulon, Brion! La faldfolio estas ege altkvalita, mi nepre distribuos ĝin en Germanio! :-)

Tamen mi trovis ankaŭ kelkajn malgrandajn korektindaĵojn, kiujn mi ĉi sekve indikos:

Paĝo 2 (de la PDF-versio)
maldekstre, unua alineo, kvina linio, unua vorto: samtempe anstataŭ samtampe
maldekstre, dua alineo, sepa linio, unua vorto: kontribuantojn anstataŭ kontribuantoj
maldekstre, dua alineo, deka linio, unua vorto: artikoloj anstataŭ artikolojn
maldekstre, tria alineo, oka linio, lastaj du vortoj: tuta enhavo anstataŭ tutan enhavon
dekstre, tria alineo, antaŭlasta linio, lasta vorto: bezonoj anstataŭ bezonojn
dekstre, kvara alineo, tria linio: helpante anstataŭ per helpi (sed tio estas nur stila propono)

(La citaĵojn mi ne tuŝis...)

Amike, Unukorno

Dankegon, Unukorno! Mi ĵus korektis la korektendaĵojn kaj reŝutis la dosierojn. --BV
Brion, ĉu vi povus ĝisdatigi la dosieron ke la adreso estas eo.wikipedia.org anstataŭ eo.wikipedia.com? Ankaŭ, ĉu ni preferos uzi eo.wikipedia.org aŭ www.vikipedio.org? Mi ne scias... --CS
Jes, post mia semestrofina ekzameno mi tion faros... --Brion VIBBER
Mi preferus ttt.vikipedio.eo ... --Bab
Nu, ttt.vikipedio.org funkcias.  :) --Chuck SMITH