Vikipedio:Ujo por kuriozaĵoj

(Alidirektita el Vikipedio:-))
Vikipedia humuro:
Ridu kun ni!

Ne ĉiu tuj je la unua provo sukcesas krei tolereblan, ĝenerale akcepteblan vortoesprimon, fojfoje iu anonimulo faras iun ŝerceton (kiu estas fare de niaj atentemaj administrantoj tujsekve forviŝata), sed ankaŭ diskutaj kaj aliaj paĝoj enhavas liniojn, kiuj devus ne perdiĝi en forgesiteco. Multe da alilingvaj Vikipedioj ankaŭ konservas tiajn mensajn elkreaĵojn de niaj grizaj ĉeloj por la sekvaj generacioj kiel pruvon de tio, kiom malfacilas la kreiva vojo, kiun ĉiu de ni vikipediistoj devas trairi. Tial volas ankaŭ la Vikipedio en Esperanto dokumenti la sensencaĵojn, sp(i)ritajn misojn kaj ceterajn aĵojn, kiuj ĉe tiu ĉi servilo aperis, kaj savi ilin elde la buŝaĉegoj de la manĝemaj pistiloj.

Bonvolu mencii ĉe ĉiu nova enskribo la daton de ties aldono; se ili ne estis de la originala paĝo forviŝitaj, sed redaktitaj kaj restis alireblaj en la historio de redaktoj, donu ligilon al ili, sed prefere ne tuj en la nomo de la artikolsekcio. Se foje kompleta vikipedia artikolo apartenas al vikipedia humuro kaj se ne estas probable, ke oni poste povus anstataŭigi tiun artikolon per sencohava teksto, tiam bonvolu konservi la artikolon kaj marki kiel humuraĵon enmetante ŝablonon Humuro tute supren. Tiel la artikolo aŭtomate enmetiĝas en liston de artikoloj, kiuj apartenas al vikipedia humuro, kiu videblas ĉe kategorio Vikipedia humuro.

Por diskuto pri forigitaj artikoloj kaj eventuale aliaj detaloj pri ili bonvolu viziti Forigendaj artikoloj.

Note! Ĉi tiu paĝo enhavas materialon trovitan humura kaj estas konservita pro tiu kialo.
Ĝi NE estas uzebla, nek uzinda, por ajnaj esploroj aŭ serioza apliko.


Geografiaj, historiaj kaj ceteraj disciplinoj redakti

Teĥniko, fiziko, ĥemio kaj ceteraj redakti

Bestaro, biologio kaj parencaj sciencoj redakti

Vespo redakti

Versio de la 5-a de aŭgusto 2003. Post unujara hezitado forigis Vikipediisto:62.147.105.123.

Vespoj estas iuspecaj insektoj, kiujn multaj trovas ege ĝenaj ĉar ili pikas onin kaj ĝenerale ĝene ĝenas onin.
Kiel mortigi vespon
Ĵurnala metodo
  • Rulu ĵurnalon por fari bastonon
  • Forte batu la vespon
Malsatiga metodo
  • Metu glason super vespon
  • Atendu ĝis ĝi mortos pro malsato
Mikroonda metodo
  • Metu glason super vespon
  • Ŝovu dikan paperon sub glason, por havi porteblan kaptitan vespon
  • Metu en mikroondan fornon
  • Elektu potencnivelon laŭ dezirata vespmortrapideco
  • Nukleumu
Vespero estas parto de disŝirita vespo.

Socio, sporto redakti

Ĵudo redakti

 
Ĵudo en la Olimpiaj Ludoj.
Ĵudisto INOUE Kosei ĵetas sian kontraŭulon. Metaforo de la fina malvenko - oni batas la testiklojn de tiu "ESP"-ulo (kiu reprezentas Esperanton).

Aldonita de Birdflugo je 21. Mar 2006 kaj forviŝita nur la 27-an de decembro 2008:

Movado sen Mono redakti

Trovita en la Testejo en kontribuo de la 18-a de februaro 2005. Malaperis dum purigo je la 2-a de februaro 2006 fare de Vikipediisto:Blahma.

--> Movado sen Nomo = Movado sen Mono

Ĉar mi lastatempe parolis pli la hispanan ol Esperanton, mi pensis pri es:mono, fakte simio en Esperanto. Movado sen Simio. Jen bonega titolo. Ho ve al tiu kompatinda movado, al kiu mankas simio. Birdflugo 13:48, 20. Sep 2006 (UTC)

Buŝa seksumado redakti

Versio de la 7-a de septembro 2005. Post unu jaro ekde la unua enmeto de la 10-a de septembro 2004 reverkis Vikipediisto:Blahma.

Ĉar la tuta homa korpo (de la verto ĝis la ungoj) estas seksumilo, buŝa seksumado estas unu el la plej konataj, oftaj kaj ĝuindaj manieroj seksumi.
La verbo buŝi mem signifas jen franzi, jen midzi, jen (ĝenerale) sekse eksciti alian personon per la buŝo, kisante, lekante aŭ mord(et)ante:
--Buŝu min!
Oni povas, ekzemple, buŝi (ankaŭ aŭ ekskluzive) la anuson.
Oni ne konfuzu ĉi hobion kun la "Bush'a seksumado", per bomboj kaj misiloj.

Ambaŭseksemo redakti

La redakto farita je la 4-a de oktobro 2008 far neensalutinta uzanto.

Mi komprenas ke ne ĉiuj akceptas vortojn kreitajn per la afikso -ul kiel sekse neŭtrajn kaj emas ilin "pliriĉigi" per la afikso ge- (kiel ĉi tie ĉe "'geambaŭseksemuloj") sed uzi ĝin por krei "gehomoj" estas sufiĉe stranga afero kaj por krei "geviroj" mi eĉ pensus pri ia menssana problemo...

Pejno Simono redakti

La redakto farita je 08:40, 27 Jun. 2012 far Pejno Simono

Dosiero:Mb2.png

Jes, kial uzadi kutiman mesaĝokeston se ni povas uzadi renversitan bildon (kaj ne korekti la ŝablonon)... tute logike!

Lingvoj kaj lingvistiko redakti

Ĉina lingvo redakti

Aperis en Diskuto:Ĉina lingvo je la 29-a de julio 2005. Post 2 horoj kun komento forigis strangan "ĉinan lingvon", verŝajne de vandalo forigis Vikipediisto:Umberto.

junjaoghslki fghsgdy ghjkjhslki nhjkla ghdk bghklki yhçhkls+kjk hds jujii

Falsaj amikoj en la rusa redakti

Aperis en la Listo de falsaj amikoj je la 14-a de januaro 2006 (ĉi tie konservitaj nur la amuzaj listeroj). Post 31 horoj forigis Vikipediisto:Blahma.

Rusa lingvo
falsamika rusa vorto signifas (ankaŭ) similas al la Esperanta vorto simila vorto tradukita
ебать fiki JEB Великобританские Молодые Эсперантисты
Путин rusa prezidento putino проститутка

Ceteraĵoj redakti

Vivu la espero! redakti

Trovita en la Testejo en kontribuo de la 15-a de januaro 2003. Malaperis dum purigo je la 2-a de februaro 2006 fare de Vikipediisto:Blahma.

Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon.

Fikipedio redakti

Alidirektilo Fikipedio por la artikolo Vikipedio estis kreita la 15-an de julio 2006 de anonimulo 84.61.36.239. Ĝi estis forigita la 23-an de julio de Marcos, post atentigo fare de Petro. Komence de junio 2007 anonimulo rekreis la artikolon; tial la nomo nun estas blokita.

Mastro Jano redakti

Pluraj verkoj de nekonata verkisto Mastro Jano trovitaj dise en la Vikipedio estas konservataj en Vikilibroj.

KuboF kaj oraj ankroj redakti

KuboF estas tre riĉa homo, li havas sufiĉe da mono por origi ankrojn.

Ĉu Remux eble inventis ilin? redakti

Remux skribis ion pri tre interesaj ligiloj, nome Ekternaj ligiloj. Vidu la lastan ĉapitron en ĉi tiu versio.

Mi respondas "sanon". :-) --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 5 Maj. 2013 (UTC)


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti