Vikipedio:Alinomendaj artikoloj
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.
Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.
Arkivo de proponoj ne plu aktualaj troviĝas ĉi tie: Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj/Arkivo.
Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.
Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.
Aŭtora portalo | |
|
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 72 alinomendaj paĝoj
Ne plu aktivaj
redaktiNe plu aktivajn proponojn movu al /Arkivo, vidu la keston "Malnovaj diskutoj" ĉi-supre. Dankon!
Aktivaj (de 2021)
redaktiOni vidas en Reta Vortaro kaj en PIV la difinon de akcizo, kiu estas pli taŭga ol takso.--Gpl (diskuto) 17:11, 4 mar. 2021 (UTC)
- Komento: La artikolo ne estas komprenebla. Konjekte el la ligitaj alilingvaj artikoloj, ne temas pri akcizo (speco de imposto), sed ia pago aŭ kotizo por servo. Prefere oni simple forigu la tuton.--Surfo 11:54, 5 mar. 2021 (UTC)
- Komento: Fakte Takso estis kreita nur kiel alidirektilo al Taksado, kaj nur poste Punktor metis enhavon kaj ligis. Laŭ mi erare, kiel traduko de ekzemple hispana "tasa" kio aperas kiel tradukebla al taksado en vortaro de De Diego, sed tiu uzo rilatas al la agado de la verbo "tasar", kio rilatas ja al taksi. Resume oni havas du artikolojn takso (kiu devus esti alinomita) kaj akcizo kun simila enhavo, kiujn fakulo devus apartigi reference al la enhavo de la alilingvaj artikoloj kaj al la esperanta signifo. Takso devus esti rekonvertita en alidirektilo al taksado.--kani (diskuto) 23:51, 5 mar. 2021 (UTC)
- Komento: Pro la multaj signifoj de la radiko necesas krei apartigilon, kiu ligos al pli detalaj specifaj artikoloj.--DidCORN (diskuto) 20:37, 10 mar. 2021 (UTC)
Kaj PIV kaj ReVo diras, ke ĉi tiu uzo de "tono" estas evitinda. Nuntempe plentono alidirektas al plenduto, kaj devus esti inverse (nur administranto povas ŝanĝi tion ĉi). Plie, Duontono kaj Duonduto estas du artikoloj kiuj devus unuiĝi. -Yehadut (diskuto) 01:59, 3 nov. 2021 (UTC)
- Por: .--DidCORN (diskuto) 17:51, 16 nov. 2021 (UTC)
- Por: Efektive bonus eĉ tekste noti kun referenco al PIV, ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas. Se ni vere decidas sekvi vian proponon, nun estas 3 voĉoj poraj kaj neniu kontraŭa: ĉu vi tiam pretos redakte kunigi la du artikolojn Duontono kaj Duonduto? ThomasPusch (diskuto) 04:55, 29 nov. 2023 (UTC)
- Por: alinomigo kaj kunigo al Plenduto & Duonduto. Taylor 49 (diskuto) 03:24, 1 jan. 2024 (UTC)
- Por: Aidas (diskuto) 16:06, 14 jan. 2024 (UTC)
- Farite la alinomigo Plentono > Plenduto, @Yehadut kaj DidCORN: ĉu unu el vi pretas kunigi la du paĝojn Duontono kaj Duonduto al Duonduto? ThomasPusch (diskuto) 16:20, 16 jan. 2024 (UTC)
- Farite Jes, mi kunigis la du paĝojn Duontono kaj Duonduto al Duonduto.--DidCORN (diskuto) 08:58, 17 maj. 2024 (UTC)
- Por: Aidas (diskuto) 16:06, 14 jan. 2024 (UTC)
- Por: alinomigo kaj kunigo al Plenduto & Duonduto. Taylor 49 (diskuto) 03:24, 1 jan. 2024 (UTC)
- Por: Efektive bonus eĉ tekste noti kun referenco al PIV, ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas. Se ni vere decidas sekvi vian proponon, nun estas 3 voĉoj poraj kaj neniu kontraŭa: ĉu vi tiam pretos redakte kunigi la du artikolojn Duontono kaj Duonduto? ThomasPusch (diskuto) 04:55, 29 nov. 2023 (UTC)
- Komento: Mi konsentus kunigi Duonduto al Duontono kaj ne inverse, pro kongruado al la iam ekzistantaj ditono, tritono ĉiuj rilatantaj al proporcio de tono, kiu efektive estas plenduto, sed duto ne estas sisteme plenduto. DidCORN (diskuto) 15:53, 20 jan. 2024 (UTC)
- @DidCORN: Bone, tiam faru tion, kaj ni esperu ke la kunigita artikolo pli klarigas al nefakuloj kaj malpli konfuzigas ol la nuna situacio de du artikoloj kiuj devus unuiĝi. Kompreneble tiam necesas klara referenco al PIV, kiu atentigas ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas, kaj pravigo kial tamen sencas uzi ĝin. Mi pensas ke se iu povas fari tion, tiam estas vi. Eblus ankoraŭ pludisputi pri la procedo kun Yehadut , kiu levis la temon kaj probable kritikas pri ne plena atento de PIV kaj ReVo, sed li aŭ ŝi lastfoje normale partoprenis en aprilo lastjare, nur en novembro kaj januaro faris du tre etajn notojn, kaj ne klaras ĉu eblus altiri la uzanton al pludiskuto. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 23 jan. 2024 (UTC)
- Komparente mian malnovan PIV kun NPIV, mi vidas ke duto estas neologismo, kiu rilatas al la dua difino de la iama tono, t.e interspaco inter du sinsekvaj notoj de gamo. Mi do rekonsideras mian pozicion, kaj finfine alinomos laŭ la unua propono. Notindas, ke la artikolo tono (muziko) mankas en nia Vikipedio, DidCORN (diskuto) 11:49, 30 jan. 2024 (UTC)
- Komento: Por fari tiun oni devas alinomi ankaŭ la nunan artikolon duonduto, pri kiu mi proponas Minora sekundo, kiu iam estas ligita al la angla Minor second.-DidCORN (diskuto) 10:57, 1 feb. 2024 (UTC)
- Laŭ mia kompreno esperanta vorto "sekundo" (PIV)estas ono de minuto (do ero de tempo) aŭ ono de grado (do ero de cirklo) kaj ankoraŭ havas fakan signifon en la sporto skermado, sed tute neniel rilatas al tonoj aŭ sonoj. Mi komprenas ke estas tento inventi tian kroman signifon, ĉar ĝi oftas en okcidenteŭropaj lingvoj, ankaŭ ekzistas en la germana, franca kaj itala, sed en Esperanto ĝi ne ekzistas laŭ mia kompreno, kaj oni aparte por tiaj malsamaj diferencoj de tonoj proponis la serion "duto, trito, kvarto, kvinto, sesto" ktp (en kiuj "kvarto, kvinto" ktp ankaŭ nomatas tute same en la okcidentaj lingvoj, sed "trito" en tiuj lingvoj kutime nomatas per tute malsama neologismo kvazaŭ "terco", kaj "duto" kutime nomatas per tute malsama neologismo kvazaŭ "sekundo", sen ke tio signifas ke la vortoj tuj kopiiĝas ankaŭ al Esperanto). Tial ne validas la argumento "ankaŭ en la angla, germana, franca kaj itala" estas tia kroma signifo de "sekundo" por du diferencoj de tonoj. Tial la diskuto ĉi tie ŝtopiĝis, kaj ne plu moviĝas... ThomasPusch (diskuto) 14:53, 23 feb. 2024 (UTC)
- Komento: Por kunigi Duontono kun Duonduto necesis krei la du artikolojn tono (muziko) kaj Minora duto, kion mi faris.-- DidCORN (diskuto) 09:07, 17 maj. 2024 (UTC)
- Komento: Por fari tiun oni devas alinomi ankaŭ la nunan artikolon duonduto, pri kiu mi proponas Minora sekundo, kiu iam estas ligita al la angla Minor second.-DidCORN (diskuto) 10:57, 1 feb. 2024 (UTC)
- Komparente mian malnovan PIV kun NPIV, mi vidas ke duto estas neologismo, kiu rilatas al la dua difino de la iama tono, t.e interspaco inter du sinsekvaj notoj de gamo. Mi do rekonsideras mian pozicion, kaj finfine alinomos laŭ la unua propono. Notindas, ke la artikolo tono (muziko) mankas en nia Vikipedio, DidCORN (diskuto) 11:49, 30 jan. 2024 (UTC)
- @DidCORN: Bone, tiam faru tion, kaj ni esperu ke la kunigita artikolo pli klarigas al nefakuloj kaj malpli konfuzigas ol la nuna situacio de du artikoloj kiuj devus unuiĝi. Kompreneble tiam necesas klara referenco al PIV, kiu atentigas ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas, kaj pravigo kial tamen sencas uzi ĝin. Mi pensas ke se iu povas fari tion, tiam estas vi. Eblus ankoraŭ pludisputi pri la procedo kun Yehadut , kiu levis la temon kaj probable kritikas pri ne plena atento de PIV kaj ReVo, sed li aŭ ŝi lastfoje normale partoprenis en aprilo lastjare, nur en novembro kaj januaro faris du tre etajn notojn, kaj ne klaras ĉu eblus altiri la uzanton al pludiskuto. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 23 jan. 2024 (UTC)
Duonduto → Minora duto (ligite al la supra temo)
redaktiEstas konflikto, se oni provas alinomi duontono-n duonduto, kiu iam ekzistas kaj estas ligita al aliaj Vikipedioj kun la signifo "Minora sekundo"; estas miaj kialoj proponi alinomi duonduto-n "minora sekundo", tio faciligos la alinomadon de duontono, kiel proponata tuj supre. DidCORN (diskuto) 16:18, 4 feb. 2024 (UTC)
- Post la supra rimarko de @ThomasPusch, mi vidis ke, en Esperanto, duto havas duan signifon, kiu rilatas al la termino second en aliaj lingvoj. Mi do proponas alinomi ne al "Minora sekundo", sed al "Minora duto". DidCORN (diskuto) 13:24, 9 maj. 2024 (UTC)
Farite.--DidCORN (diskuto) 09:10, 17 maj. 2024 (UTC)
Por: Tiaj artikoloj rilatas al muzikaj intervaloj ne al tonoj; do konforme al la antaŭaj ŝanĝoj pri duonduto kaj plenduto, oni devas ĝisdatigi tiujn titolojn. DidCORN (diskuto) 21:05, 5 feb. 2024 (UTC)
- Komento: Tiun temon fini estas iel tute forgesite. Mi vere ne feliĉas ke PIV kaj Revo tiom malkonsentas pri uzo de silabo "-tono" kiel "intervalo de muzikaj tonoj" (ankaŭ se ni ankoraŭ ŝanĝas Ditono/Tritono al Diduto/Triduto, restas ankoraŭ vortoj kiel [[https://vortaro.net/#diatona_kdc diatona, tute PIV-a, sed ankaŭ kun "ton" en la vorto, kiun espereble neniam iu febranto volos ŝanĝi al neekzista vorto "diaduta"!). Sed estas tiel, kaj la silabo "di-" en "ditono" jam antaŭe tute neesperante havis la signifon de "du" (=2, □□). Klare, la silabo "di-" tute ne estas esperanta silabo, ĝi estas integra parto de fremdlingva vorto, kiu ĉi tie estas origine greke (probable δίτον), poste latine, daŭre germane kaj nederlande Ditonus, katalune Diton, ĉeĥe Ditón, angle Ditone, hispane Ditono, bulgare, ruse kaj ukraine Дитон. Tiel distranĉi la grekan kaj latinan silabon di- kaj ĥirurgie alkudri ĝin al la esperanta vorto "duto" ŝajnas al mi tro aŭdaca. Tial mi tamen proponas lasi la situacio kiel ĝi estas nun, kvankam DidCORN kompreneble pravas ke konsekvenca paŝo estus tiel ŝanĝi vortojn. Nur mi ne pensas ke ni ŝi tie havas la licencon fari tiel sangajn ĥirurgiajn operaciojn distranĉi kaj novkunmeti silabojn de esperanta kaj fremdlingva originoj. Do sume kontraŭ la principe logika propono. ThomasPusch (diskuto) 09:17, 8 nov. 2024 (UTC)
Mi iam unuflanke jam alinomis, ĉar naive komprenis, ke temas pri evidentaĵo. Samtage kaj same unuflanke Petr Tomasovsky malfaris la alinomon, surbaze sur la nuna enhavo, ĉefe pri Hungario kaj Finnlando. Dume en la alilingvaj versioj, mi trovis ses lingvojn en kiuj mi trovis la koncepton bazaro, kaj neniun en kiu mi povus kompreni la koncepton kampo aŭ eĉ ion alian; eble tio ekzistas. Kompreneble mi ne scipovas ĉiujn lingvojn de la mondo, mi scias. Ĉiuokaze, mi iom esploris la aferon. Laŭ la anglalingva artikolo la hungara vorto (the word for market town "mezőváros" means literally "pasture town") signifas laŭvorte paŝtejan urbon aŭ herbejan urbon, kaj ne precize kampurbon, eble urbo por paŝtistoj, de paŝtistoj aŭ io tia. Pri la finna vorto "Kauppala", same anglalingva artikolo indikas, ke ĝi havas saman signifon kiel sveda Köping, tio estas Bazarurbo. Tio rezultis en la fakto, ke nune en Vikipedio estas kelkaj artikoloj pri finnaj loĝlokoj, nomitaj erare kampurboj. Krome, kio estas kampurbo laŭvorte? Kontraŭdiro aŭ surogato de bazarurbo aŭ se uzi alilingvajn vortojn merkaturbo. Tion mi ne proponas, ĉar en Esperanto merkato estas alia afero. Dum la artikolo plue havas la nunan titolon, oni ne povas ampleksigi la enhavon por havi lokon por ĉio kaj oni ne povas ĝuste korespondi kun alilingvaj artikoloj.--kani (diskuto) 20:44, 10 dec. 2021 (UTC)
- Komento: La artikolo mem proponas la alterantivon foirourbo, kiu ŝajnas al mi pli komprenebla kaj taŭga.--DidCORN (diskuto) 16:36, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Kiel oni nomigus setlejon, kiu estas inter urbo kaj vilaĝo. En Ĉeĥio tia setlejo nomiĝas cs:městys aŭ en en:Městys (angloj lasis la ĉeĥan nomon por la artikolo). Ĉu ni alinomos ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn pri kampurboj en Ĉeĥio? En la ĉeĥa vorto "městys" estas nenia mencio pri bazaro aŭ foiro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:00, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Foje estis la ĉeĥa artikolo pri "městys" ligita en la intervikiaj ligiloj kun "kampurbo" en Esperanto. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:06, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Kia malsimplaĵo! Ŝajne temas pri tuta aro de similaj sed ne identaj administraj unuoj en diversaj landoj. Mi volus konsideri ajnan decidon provizora, ĝis fakulo pri mezepoka Eŭropo aprobos ĝin.
- Ni povus rezigni por nun pri ĝenerala artikolo, kaj havi apartajn pri la konceptoj de apartaj landoj, kiel la jam ekzistanta Foira komunumo. Eventualaj informoj pri la tut-Eŭropa evoluo de la konceptoj povus lokiĝi en sekcio de Urbeto (urbo).
- Se ni preferas konservi la nun diskutatan artikolon, mi proponas titoli ĝin Bazarurbeto per vorto troviĝanta en PIV, kaj ŝajne celanta la koncernan koncepton aŭ iun el ĝiaj variantoj, kvankam ne ofte uzata. Arbarulo (diskuto) 17:56, 11 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Mi konsentas, ke ni havu apartajn artikolojn pri la konceptoj de apartaj landoj, ekzemple "městys". Kampurbo kaj bazarurbeto povas esti alidirektiloj al Bazarurbo aŭ inverse Bazarurbo al Bazarurbeto. Tial necesos nek ŝanĝi aliajn artikolojn nek ŝanĝi kategoriojn. Mi ĉiam sekvas PIV sed ĉiokaze la problemo estas, ke la propra koncepto de urbogrando estas tre relativa, por PIV nur "vasta". Tial mi proponas Bazarurbo. Tio ebligos disvolvigi informon pri la rilato inter periodaj bazaroj, plej ofte ĉiusemajnaj kaj pligravigo de urboj.--kani (diskuto) 23:47, 15 dec. 2021 (UTC)
- Komento: Kvankam mi ankoraŭ konsideras la sufikson -et- tauga, ĉar eble la sola komunaĵo inter la diverslandaj konceptoj estas, ke bazarurb(et)o estas iel malpliranga kompare al "normalaj" urboj, mi ne konsideras ĝin esenca kaj ne insistas pri ĝi. Do por bazarurbo. Arbarulo (diskuto) 18:46, 19 dec. 2021 (UTC)
- Do ekzistas la situacio, ke la vorto "kampurbo" ne havas referencon, sed la vorto "bazarurbeto" dokumentiĝis en PIV, kaj mi ne vidas ajnan lingvon aŭ landon en la artikolo, kie historie iam ekzistis vorto tradukebla al "kampurbo": la ĉeĥa městys simple estas "urbeto" (kiel cetere la litova miestelis), la finna kaj maroka vorto nur estas "bazara urbo", kaj la hungara mezőváros "paŝteja urbo" ankoraŭ estas tio kio plej proksimus al la ŝajne vikipedie4 inventita vorto "kampurbo". Kaj klaras ke la germanlingvaj vikipedianoj aparte trovis la vorton "kampurbo" netaŭga por la germanlingva koncepto de bazara aŭ foira komunumo (kiuj tute klare ne estas urboj), ke enkondukiĝis aparta artikolo foira komunumo (kiu ekzistas en 18 vikipediaj lingvoversioj, kaj tute klare havas sendiskutan eron en vikidatumoj). Mi preskaŭ revus pri ŝanĝo de la koncepto de la dubinda titolo "kampurbo" al nur titolo "urbeto", ĉar tio klare inkluzivus la ĉeĥajn, litovajn kaj probable ankoraŭ alilandajn urbetojn, kaj probable necesos vivi per tio, ke daŭre ekzistos du artikoloj - pri bazarurbeto kaj bazara aŭ foira komunumo. Sed la ŝanĝo al nur titolo "urbeto" probable estis tro simpliga kaj forviŝus la fakton ke historie la rajto pri bazaro estis esenca en la koncepto. Tial mi aliĝas al la kompromiso de Kani kaj Arbarulo pri formo "bazarurbo" (kun kompreneble daŭra referenco al "bazarurbeto" de PIV) kaj alvokas fine fermi la temon, pri kiu nun du jarojn - en 2022 kaj 2023 - nenio moviĝis. Do por bazarurbo. ThomasPusch (diskuto) 17:10, 14 jan. 2024 (UTC)
Aktivaj (de 2022)
redaktiKamrimeno -→ Sinkrona rimeno 2022 02 19
redaktiLa alternatva propono ŝajnas pli klara. Mi kopiis ĉi-suben la iam okazintan diskuton el la diskuto-paĝo.-DidCORN (diskuto) 10:39, 19 feb. 2022 (UTC)
Mi kontraŭas (alinomi al dentrimeno") ĉar dentrimeno estas ĝenerala rimeno sen specifa funkcio, do meritas apartan artikolon. Ĉi tie estas celata la rimeno kiu sinkronigas la kamŝafto kun la krankŝafto. (angle: i.a. cambelt aŭ timing belt). --Verdulo (diskuto) 12:10, 7 feb. 2022 (UTC)
- Ŝajnas prave. DidCORN devus argumenti. Male, oni devus forigi la proponon, ĉu ne?--kani (diskuto) 19:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
- Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)
- Kamrimemo fakte estas mallongigo por kamŝaftpropulsadentrimeno. Verdulo (diskuto) 11:33, 11 feb. 2022 (UTC)
- Ne, karaulo, tia rimeno ne propulsas, SED nur helpas sinkroni la sparkilojn de ĉiu piŝto en la motoro. DidCORN (diskuto) 13:22, 1 feb. 2024 (UTC)
- Do kamŝaftsinkronigadentrimeno (angle:timing belt (also called a cambelt) Verdulo (diskuto) 14:23, 8 feb. 2024 (UTC)
- Ne, karaulo, tia rimeno ne propulsas, SED nur helpas sinkroni la sparkilojn de ĉiu piŝto en la motoro. DidCORN (diskuto) 13:22, 1 feb. 2024 (UTC)
- Kamrimemo fakte estas mallongigo por kamŝaftpropulsadentrimeno. Verdulo (diskuto) 11:33, 11 feb. 2022 (UTC)
- Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)
- Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)
Skalmodelo -→ Maketo; Maketo (arkitekturo) -→ Maketo 2022 05 01
redaktiSkalmodelo volas esti alinomita al maketo. Maketo estas en PIV. La alinomadon povas fari nur administranto. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:06, 1 maj. 2022 (UTC)
- Krome ekzistas ĉi tie paĝo Maketo (arkitekturo), kiu devus esti kunigita kun maketo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:37, 1 maj. 2022 (UTC)
- Komento: Mi tute ne konsentas kunigi la du artikolojn Maketo kaj Maketo (arkitekturo), la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj, al kiuj normale rilatas ĉiu el la du.--DidCORN (diskuto) 20:27, 1 maj. 2022 (UTC)
- Komento: Skalmodelo al Maketo jes; Maketo (arkitekturo) al Maketo tute ne: la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj. Povas temi pri ŝipo, aparato, teatra scenejo, ktp.--kani (diskuto) 11:26, 17 maj. 2022 (UTC)
Spiro -→ Spirado, Spirado -→ Homa spirado 2022 08 01
redaktiNun ni havas du artikolojn, kies titoloj tute ne klarigas kial. Estas simile konfuze en kelkaj aliaj lingvoj. Ŝajnas al mi, ke la precipa malsamo estas tio, ke unu rilatas preskaŭ sole al spirado ĉe homoj kaj la alia ampleksas ĉiujn vivaĵojn. Arbarulo (diskuto) 21:11, 1 aŭg. 2022 (UTC)
- Por alinomi Spiro al Spirado necesas administranto. Arbarulo (diskuto) 20:22, 19 aŭg. 2022 (UTC)
Komento: Se oni volas konservi du artikolojn kun la artikolo jam alinomita Homa spirado (kiu traktas pri ĉiuj tipoj de spirado), oni devas tute reverki la du artikolojn. La artikolo Spiro ekstensive traktas pri homa spiro.--DidCORN (diskuto) 13:48, 22 aŭg. 2022 (UTC)
- Ĉu vi pensas, ke estus bona solvo transmeti la informojn pri homa spirado de la nuna "Spiro" al la alia artikolo, kaj la informojn pri nehoma spirado (kiuj almenaŭ al mi ŝajnas malmultaj) de tiu al "Spiro"? Aŭ ĉu vi proponas distingi la artikolojn laŭ tute alia kriterio?
- Post kiam mi proponis la alinomadon, mi multe poluris la lingvon kaj stilon de "Spiro", sed apenaŭ modifis la enhavon. Arbarulo (diskuto) 14:57, 23 aŭg. 2022 (UTC)
- Jes, ŝajnas ke la du artikoloj necesas polurigadon. Pri la titoloj, la problemo originis ke en aliaj Vikipedioj estas distingo inter "spiro" ĝenerale, kaj pli aparte kiel "spirado" funkcias, kaj estas neniu artikolo pri "homa spirado". Por eviti tute reverki la nunan artikolon kun titolo Homa spirado sufiĉos rilatigi la paragrafon pri ĝenerala "spiro" al la nuna artikolo titolata Spiro. Kion pensas vi pri tiu propono?.--DidCORN (diskuto) 10:59, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Rilatigi la artikolojn ŝajnas al mi bone. Pri la titoloj restas problemo. Laŭ PIV "spirado" estas la ĝenerala, ada procezaro rilata al gasa interŝanĝo, kaj "spiro" ĉe homo aŭ simila estulo estas ĉiu unuopa enlaso kaj ellaso de aero. Montriĝas el la Tekstaro de Esperanto, ke "spiro" ankaŭ povas signifi la aeron mem, kiun oni elspiras, sed ankoraŭ tio konfirmas, ke "spiro" estas la pli konkreta, malĝenerala vorto. Ambaŭ artikoloj temas pri "spirado".
- La distingaj principoj en tiuj aliaj lingvoj, kiujn mi kapablas legi, ne estas unuecaj, kaj mi ankoraŭ ne estas konvinkita, ke ili helpas nin. Detale:
- france: Ligita al Spiro: ĉiu maniero enlasi aeron aŭ akvon por gasa interŝanĝo (perpulme, perbranke, perfolie . . .), kaj ankaŭ t.n. ĉela spirado, kiu estas kemia procezo interna de la ĉeloj.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado, aparte ĉe homoj, kvankam plejparte konsistas el ĝeneralaĵoj, kiuj validas ankaŭ por aliaj pulmohavaj bestoj.
- angle: Ligita al Spiro: Mallonga diskuto de la sencoj de respiration kaj ĝia rilato al aliaj anglaj vortoj.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado. La enkonduko aludas al diversaj bestoj, sed la cetero temas nur pri homoj. Nia Spirado estas parta traduko de ĝi.
- hispane: Ambaŭ artikoloj havas preskaŭ la saman temon, enlasadon kaj ellasadon de akvo aŭ aero ĉe diversaj estaĵoj, sed tiu ligita al Spirado krome havas longan sekcion pri homa spirado.
- germane: Ligita al Spiro: Parto pri ĉela spirado kaj parto pri difuziĝo de gasoj tra la bariero inter aero aŭ akvo kaj sango aŭ histoj de vivaĵo.
- Ligita al Spirado: Perpulma spirado, ĉefe pri homoj, kun ĝeneralaĵoj almenaŭ pri aliaj mamuloj.
- simplangle: Ligita al Spiro: Ĉela spirado.
- Ligita al Spirado: Enlasado kaj ellasado de aero (nur ĉe homoj). Arbarulo (diskuto) 20:01, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Pri la esprimo "malsekigita aero", kiun vi komentis en redaktoresumo ĉe Homa spirado, la aero ja estas malsekigita en la nazo antaŭ ol ĝi atingas la pulmojn. Tamen tio ne vere rilatas al la kunteksto, kie ĝi estas menciita, kaj oni povus forigi ĝin. Mi vidas, ke en la anglalingva Vikipedio la originalo de tiu tekstero estis tute ŝanĝita. Arbarulo (diskuto) 20:15, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Jes, ŝajnas ke la du artikoloj necesas polurigadon. Pri la titoloj, la problemo originis ke en aliaj Vikipedioj estas distingo inter "spiro" ĝenerale, kaj pli aparte kiel "spirado" funkcias, kaj estas neniu artikolo pri "homa spirado". Por eviti tute reverki la nunan artikolon kun titolo Homa spirado sufiĉos rilatigi la paragrafon pri ĝenerala "spiro" al la nuna artikolo titolata Spiro. Kion pensas vi pri tiu propono?.--DidCORN (diskuto) 10:59, 24 aŭg. 2022 (UTC)
- Komento: Ŝajnas, ke ni konverĝas per aludo al la alia artikolo, kiam la paragrafo traktas la ĉefan temon de la alia artikolo. Konsentite pri la forviŝo de la adjektivo "malsekigita" en Homa spirado.--DidCORN (diskuto) 20:39, 25 aŭg. 2022 (UTC)
- Komento: Jes, mi konsentas pri via propono. Ĉu vi volas fari la redaktojn por efektivigi ĝin? Kaj ĉu vi do konsentas pri la alinomadoj? Arbarulo (diskuto) 02:17, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Por: alinomi Spirado al Homa spirado, sen partopreni al reredaktoj de certaj paragrajoj.--DidCORN (diskuto) 14:08, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Mi supozas el via ĵusa redakto al "Spiro", ke vi kontraŭas la alinomproponon pri ĝi. Ĉu vi bonvolas klarigi viajn rezonojn? En la redaktresumo vi citas ReVo, sed la difino de "spiro" tie tekstas "Ĉiu unuopa spirago," praktike same kiel en PIV. Kaj eĉ se ne estus tiel, mi ne vidas kial ĝi pravigus kontraŭdiri vortuzon efektivan, kutiman, kaj konforman kun la reguloj pri uzado de verbecaj radikoj. Arbarulo (diskuto) 18:40, 27 aŭg. 2022 (UTC)
- Mi ne estas kontraŭ alinomigi la artikolon Spiro al Spirado, sed mi konsideras ke la neceso fari ne superas la laboron fari.--DidCORN (diskuto) 16:02, 1 sep. 2022 (UTC)
- Eble mi ne komprenas, pri kiu laboro temas. Ĉiukaze, se ĝi ŝajnas teda, proponu gvidprincipon kaj mi vole provos efektivigi ĝin. Mi supozis, ke vi kontraŭas alinomadon, ĉar vi remetis la vorton "spiro" en la unuan frazon de la artikolo kun la sama difino, kiun mi argumentas erara. Arbarulo (diskuto) 03:27, 2 sep. 2022 (UTC)
- Mi iom reverkis ambaŭ artikolojn kaj transmetis grandan parton de la sekcio pri homoj en Spiro al Homa spirado, lasante resumon. DidCORN, ĉu la rezulto respondas al viaj ideoj? Arbarulo (diskuto) 20:46, 7 sep. 2022 (UTC)
- Nun la afero estas fuŝa por mi. Mi nur vidas, ke la aprtigilo Spiro (apartigilo) devas esti reverkita ankaŭ.--DidCORN (diskuto) 12:32, 18 sep. 2022 (UTC)
- Vi pravas pri la apartigilo. Mi ĵus modifis ĝin. Kion plu vi volas ŝanĝi? Arbarulo (diskuto) 14:11, 20 sep. 2022 (UTC)
- Jes, mi bluigis terminojn kaj tiele oficialigis vian ŝanĝon pri la apartigilo -DidCORN (diskuto) 13:37, 23 sep. 2022 (UTC)
- Dankon! Interese, ke vi trovis artikolon pri Gasa interŝanĝo. Eventuale oni povus pripensi kunigi Spiro kun ĝi, aŭ alimaniere dividi la temojn inter ili. Sed mi ne volas ĝeni mian cerbon pri tio nun. Arbarulo (diskuto) 13:45, 25 sep. 2022 (UTC)
- Jes, mi bluigis terminojn kaj tiele oficialigis vian ŝanĝon pri la apartigilo -DidCORN (diskuto) 13:37, 23 sep. 2022 (UTC)
- Vi pravas pri la apartigilo. Mi ĵus modifis ĝin. Kion plu vi volas ŝanĝi? Arbarulo (diskuto) 14:11, 20 sep. 2022 (UTC)
- Nun la afero estas fuŝa por mi. Mi nur vidas, ke la aprtigilo Spiro (apartigilo) devas esti reverkita ankaŭ.--DidCORN (diskuto) 12:32, 18 sep. 2022 (UTC)
- Mi ne estas kontraŭ alinomigi la artikolon Spiro al Spirado, sed mi konsideras ke la neceso fari ne superas la laboron fari.--DidCORN (diskuto) 16:02, 1 sep. 2022 (UTC)
Aktualigo: La ŝanĝo de Spirado al Homa spirado estis farita jam antaŭ longe, ĉar ŝajnis, ke neniu krom mi interesiĝos. La komplementa ŝanĝo de Spiro al Spirado ankoraŭ restas nefarita ĉar necesas administranto.
- Historia noto: La duopo Spiro-Spirado estas faro de la jam malaktiviĝinta vikipediisto Alaudo en 2016. Tiam la artikolo, kiun mi volas nomi Spirado, efektive havis tiun nomon, kaj Spiro estis apartigilo. Alaudo alinomis Spirado al Spiro sen klarigo krom "pli ĝuste" kaj ŝajne sen konsulto, la tiaman Spiro al Spiro (apartigilo), kaj kreis novan artikolon kun la titolo Spirado (nun Homa spirado). Arbarulo (diskuto) 13:26, 11 sep. 2022 (UTC)
- Vidu ankaŭ la novan respektive daŭrigan diskuton "Homa spirado => Spirado 2024 09 20". ThomasPusch (diskuto) 07:06, 9 nov. 2024 (UTC)
Ĝamuo kaj Kaŝmiro → Ĝamuo kaj Kaŝmiro (subŝtato) 2022 09 05
redaktiMi ĵus legis en la germana artikolo, ke Ĝamuo kaj Kaŝmiro en 2019 malfondiĝis kaj estis disigita en du uniajn teritoriojn. Kelkaj vikipedioj jam havas eĉ apartan artikolon pri la samnoma unia teritorio. Mi proponas fari same, eble eĉ laŭ de:Jammu und Kashmir (Unionsterritorium) (tiam eble ja estus "Ĝamuo kaj Kaŝmiro (unia teritorio)"). --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 5 sep. 2022 (UTC)
- Por: se mi bone komprenas, ke la propono estas 1) krei novan artikolon pri la nova unia teritorio kaj 2) alinomi la jaman artikolon, por ke ĝi temu nur pri la eksa ŝtato. Arbarulo (diskuto) 03:35, 6 sep. 2022 (UTC)
- Por: En inversa sinsekvo: 1) alinomi la jaman artikolon, por ke ĝi temu nur pri la eksa ŝtato, kaj 2) krei novan artikolon pri la nova unia teritorio: la nova teksto pri la aktuala unuo Ĝamuo kaj Kaŝmiro povus nomiĝi "Ĝamuo kaj Kaŝmiro (unia teritorio)" kaj la variaĵo sen krampoj estus apartigilo al nur du eroj, iom da malŝparo, sed mi alvokas ke "Ĝamuo kaj Kaŝmiro" sen iu aldono post la alinomigo estu nomo de la nova unuo, ĉar ofte homoj en aliaj paĝoj ne pensas pri aldonoj de iuj interkrampaj klarigoj, se temas pri aktuala administra unuo. ThomasPusch (diskuto) 11:40, 20 dec. 2023 (UTC)
Dividita fonto → Kunhavigita fonto → Programaro kun fontaliro → Mikrosofta programaro kun fontaliro → Mikrosofta programaro kun kunhavigita fonto 2022 12 14
redaktiDividita fonto → Kunhavigita fonto Ne temas pri inverso de multiplikado. Taylor 49 (diskuto) 19:57, 14 dec. 2022 (UTC)
- Eble Mikrosofta programaro kun fontaliro aŭ Mikrosofta programaro kun kunhavigita fonto. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)
Kontraŭ: Ĉar dividi havas ankaŭ laŭ ReVo la signifon utilizatan en la titolo: Ricevi, preni ĉiu sian parton el komuna tuto.--DidCORN (diskuto) 18:49, 15 dec. 2022 (UTC)
- Komento: RV: La ekzemplo estas malbona. Krom tio, ne temas pri dispecigo. Se vi kunhavigas (laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe) iun sondosieron konservita en via komputilo, vi daŭre havas la tuton. La vorto "kunhavigi" multe pli bonas en Esperanto, malgraŭ ke ĝi ne disponeblas en la sveda.
angla sveda Esperanto ----- ----- --------- divide dividera, dela dividi share dela kunhavigi
- Krom tio, la artikolo temas sole pri Makrosofto. Tion nepras mencii. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)
Por: Certe, dividita fonto estas fuŝa mistraduko el la angla. Sed eble oni povus elpensi ion pli bonan ol kunhavigita fonto. Lingvano (diskuto) 19:19, 15 dec. 2022 (UTC)
Komento: Karaj - Mi rigardis la koncernan artikolon en pluraj lingvoj. La esenco de la artikolo ne estas fonto(teksto) de programaro, sed iniciato de Mikrosofto pri la skemo de provizado de programaro tiamaniera, ke oni povu laŭbezone inspekti ĝian fonto(teksto)n. Temas do, laŭsence, pri Iniciato pri provizado de programaro kun fontaliro. Se oni volas koncizigi tion ĝis kerna nocio, mi proponas la titolon Programaro kun fontaliro. Kion vi opinias pri tio ĉi? Amike, -Filozofo (diskuto) 01:48, 16 dec. 2022 (UTC)
Komento: Kun fontaliro estas multe pli bona ol kun kunhavigita fonto! Lingvano (diskuto) 16:36, 17 dec. 2022 (UTC)
- Komento: Karaj, mi trovis en ReVo, ke la traduko de la angla share en tiu konteksto estas kunuzi. Tamen anstataŭ harfendi pri titoloj, mi preferus plibonigi la enhavojn de artikoloj mem.--DidCORN (diskuto) 18:20, 19 dec. 2022 (UTC)
- Komento: Malgraŭ la kontribuo de ReVo, principe ĝusta, ŝajnas al mi ke la titola propono programaro kun fontaliro pli facile kompreneblas ol konstruigebla propono kunuzita fonto aŭ kunuzita programaro. Ĉu estas konsento ke mi ŝovas la tekston al la propono de Filozofo kaj Lingvano? ThomasPusch (diskuto) 09:25, 1 jan. 2023 (UTC)
- Por: Programaro de Mikrosofto kun fontaliro. Ŝajnas temi sole pri Mikrosofto. Taylor 49 (diskuto) 22:48, 8 nov. 2024 (UTC)
Aktivaj (de 2023)
redaktiTibeto → Aŭtonoma regiono Tibeto → Tibeto (ĉina provinco) → Tibeto (provinco de Ĉinio) 2023 01 16
redaktiLa paĝo kiun ni jam havas en la Esperanta Vikipedio temas pri Tibeto el politika vidpunkto (t.e., la politika regiono administrata fare de Ĉinio). Ni ankoraŭ malhavas en Esperanto la paĝon pri Tibeto el geografia kaj kultura vidpunkto (tiu paĝo estas eble eĉ pli grava ol la alia). Mi proponas tuj ŝanĝi la nomon, por ke ni povu separi la "du Tibetojn". —Super nabla (diskuto) 23:20, 16 jan. 2023 (UTC)
- Por: RG72 (diskuto) 04:24, 18 jan. 2023 (UTC)
- Por: DidCORN (diskuto) 18:36, 14 mar. 2023 (UTC)
- Komento: Mi ne havas la rajton por alinomi. Bonvolu administrantoj alinomi la paĝon. — Super nabla (diskuto) 10:35, 16 mar. 2023 (UTC)
{por} "Tibeto (ĉina provinco)"(kontraŭ "Aŭtonoma regiono") 2008-07-16T13:07:03 Tlustulimu diskuto kontribuoj protektis la paĝon Tibeto (eviti vandalismon [edit=autoconfirmed:move=sysop]) Ni nepre havu paĝon pri ordinara Tibeto. Taylor 49 (diskuto) 20:33, 21 maj. 2023 (UTC)- Komento: Du eblaj problemetoj: 1. Eble estu (formale) "provinco de Ĉinio" anstataŭ "ĉina provinco". 2. Kvankam ĉe la sama nivelo kiel provinco, Tibeto estas "aŭtonoma regiono", ne "provinco". Do eble estu Tibeto (aŭtonoma regiono de Ĉinio)? Lingvano (diskuto) 07:20, 22 maj. 2023 (UTC)
- Por: "Tibeto (provinco de Ĉinio)". La vorto "aŭtonoma" malutilas kaj misgvidas. Kaj "provinco" estas pli bona vorto por "formala parto de ŝtato kun precize difinitaj limoj", same kiel Balio (provinco) Taylor 49 (diskuto) 14:38, 22 maj. 2023 (UTC)
- Komento: Tamen, laŭ mia kompreno, en la ĉinaj nomoj oni distingas inter la 22/23 省 (provincoj) kaj la 5 自治区 (aŭtonomaj regionoj). En aliaj Vikipedioj oni ne nomas la aŭtonomojn regionojn provincoj, ĉu? (Mi tamen ne esploris detale kaj ne multe scias pri Ĉinio.) Lingvano (diskuto) 18:32, 22 maj. 2023 (UTC)
- @Super nabla Se estas tiel, kiu volas ektraduki la artikolon pri la ne-politika Tibeto (el geografia kaj kultura vidpunktoj)? Samtempe mi esprimas mian jeson por ŝanĝi la titolon de la politika Tibeto al Tibeta aŭtonomia regiono kiel estas en tiom multaj alilingvaj vikipediaj versioj kiujn mi esploris... Alifono (diskuto) 22:03, 7 dec. 2024 (UTC)
"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" → "Vikipedio:Mempatrolantoj" + "Vikipedio:Kontrolantoj" → "Vikipedio:IP-kontrolantoj" 2023 02 14
redakti"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" → "Vikipedio:Mempatrolantoj" kaj "Vikipedio:Kontrolantoj" → "Vikipedio:IP-kontrolantoj". Vorto "kontrolanto" estas malklara. Taylor 49 (diskuto) 05:35, 14 feb. 2023 (UTC)
Jen listo:
- Guĝarato, Kategorio:Guĝarato, Panĝabo, Kategorio:Panĝabo, Panĝabo (Barato), Panĝabo (Pakistano), Kategorio:Panĝabo (Barato), Kategorio:Panĝabo (Pakistano), Ŝablono:Situo sur mapo Barato Guĝarato, Ŝablono:Situo sur mapo Barato Panĝabo, Ŝablono:Situo sur mapo Pakistano Panĝabo, Ŝablono:Situo sur mapo Panĝabo → Guĝaratio, Kategorio:Guĝaratio, Panĝabio, Kategorio:Panĝabio, Panĝabio (Barato), Panĝabio (Pakistano), Kategorio:Panĝabio (Barato), Kategorio:Panĝabio (Pakistano), Ŝablono:Situo sur mapo Barato Guĝaratio, Ŝablono:Situo sur mapo Barato Panĝabio, Ŝablono:Situo sur mapo Pakistano Panĝabio, Ŝablono:Situo sur mapo Panĝabio
La vortoj kun simpla -o temas pri la etno kaj la vortoj kun -io pri la regionoj/provincoj/subŝtatoj (vidu ankaŭ PIV). Multaj similaj kazoj ekzistas en Sudazio, kiel ekzemple: tamilo/tamila/Tamilujo, asamo/asama/Asamio, ktp. Vidu ankaŭ la lingvojn, ekz., la guĝaratan. Min ĉagrenas, ke tiuj eraroj jam sufiĉe disvastiĝis en Vikipedio. — Super nabla (diskuto) 09:58, 6 mar. 2023 (UTC)
- mi priparolis tion al PIV-ulo, kaj li montris tion: https://vortaro.net/#Pan%C4%9Dabo_c
- do PIV ja agnoskas, ke panĝabo estas loko, ĝi nur estas malkohera Galex-713 (diskuto) 17:35, 21 jun. 2023 (UTC)
Por: Guĝaratio, Panĝabio --Crosstor (diskuto) 12:45, 15 mar. 2023 (UTC)
- Pardonu ke mi faras strion ĉi sube, sed la subaj komentoj jam ne nur temis pri la teknika demando kiu nomo estas plej bona por enciklopediaj titoloj de la tekstoj Q1061 kaj Q22424, kion baze solvas rigardo en vortaron, sed temis pri personaj preferoj kiuj nomoj ŝajnas plej simpatia.
- Kaj mi repardonpetas, memorigi ke kvankam ekzemple PIV 2020 konfirmas ke Ĝuĝaratio estas la ĝusta nomo (en PIV 1970 ankoraŭ ne estis la vorto), ĝi ankaŭ konfirmas ke barata Panĝabo havas tiun nomon, same kiel pakistana Panĝabo. Kaj tio ne nur estas PIV, sed vere estas la vivo: Mi kiel kuracisto jam havis kelkajn etajn pacientojn el barata Panĝabo, kaj fermante la okulojn kaj aŭdante la vorton Panĝabo, mi pensas pri la granda regiono kaj ne pri eta panĝaba knabo aŭ knabino. Tial mi nur povas jesi al la ĝustiga adapto de la vorto Ĝuĝaratio, sed la vorto "Panĝabio" sonas kaj aspektas al mi esti erara nomo de la regionego. Sed ĉar krom la teknika voĉdono la temo tro belas por ne aldoni iun komenton, mi faros tion sub la strio kiun mi mem faris. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 12 dec. 2023 (UTC)
- PS: Tamen, mi hieraŭ kontrolis mian lingvosenton per kontrolo en mia papera PIV, tiu de 1970, kiu informas ke "Panĝabo estas regiono de Hindujo" (do la norda parto de Barato), "trafluata de Induso", kio tute konfirmis mian lingvokomprenon, kaj hodiaŭ mi ankoraŭ rekontrolis la laŭ la kapvorto Panĝabio de vortaro.net, kio informas ion tute alian. Mi evidente komplete nerimarkis ke PIV faris malgrandan lingvan revolucion pri la vorto "panĝabo". Tiam do miaj etaj pacientoj en 2020 el "barata Panĝabo" estis "panĝaboj", kiuj origine devenas el "Panĝabio" (sed iliaj gepatroj ankoraŭ estas panĝabanoj el Panĝabo, ĉar el alia generacio???). Kiam mi hieraŭ fermis la okulojn kaj imagis aŭdi la vorton Panĝabo, mi kompreneble ne povis samtempe enŝalti la komputilon kaj rete kontroli ĉu la lando en 2020 ankoraŭ nomiĝas Panĝabo aŭ ĉu eble subite Panĝabio - mi ja havis la okulojn fermitaj. Sed se oni serĉas pri Panĝabo en NPIV [1], PIV de 2020 denove konfirmas mian lingvosenton. Nur nun mi komprenis, kion Galex-713 celis per PIV 2020 "nur estas malkohera" - tio estas forta maltroigo: PIV 2020 rekte kontraŭdiras sin mem! En tia konfuza situacio ŝanĝi ĉiujn paĝojn de Vikipedio al "nova" formo "Panĝabio", kiu laŭ dedukto devas esti la nova formo inter la du same ofertataj vortoj en PIV 2020, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis ekzistanta en 1970, aspektas al mi dubinda paŝo. Do mi restas ĉe mia lingvosento, kiu diras al mi ke tuta PIV 1970 kaj duono de la kontraŭaj informoj el PIV 2020 estas ĝusta, nome la landonomo Panĝabo, angle/germane/itale ktp. Punjab, ne angle Punjabee, germane Punjabien ktp, ankaŭ en mia dua familia lingvo la litova Pandžabas, ne Pandžabijas aŭ Pandžabija, kaj panĝabe ਪੰਜਾਬ. ThomasPusch (diskuto) 14:58, 13 dec. 2023 (UTC)
- Jes, malfacilas subite renversi la nomon de tion granda regiono. Laŭ pripenso de Thomas mi ankaŭ estus por teno de la lando Panĝabo. Sed gravas per piednotoj en la teksto(j) atentigi pri la situacio. Aidas (diskuto) 07:21, 14 dec. 2023 (UTC)
- Do Por: Guĝaratio, kie ĉio klaras. Aidas (diskuto) 07:22, 14 dec. 2023 (UTC)

Por: Guĝaratio/Guĝaratlando, Panĝabio/Panĝablando: Malneto de la nova PIV estas kohera en tiu rilato. Laŭdire kelkaj baratanoj preferas la formojn kun -lando, sed necesus kontroli tion. Lingvano (diskuto) 20:25, 14 dec. 2023 (UTC)
- Kiam "la plej nova PIV ne estos nur malneto", sed videblos por ĉiuj, tiam oni povos pene alkutimiĝi ŝanĝi la ĝisnunan lingvouzon Panĝabo=lando, sed dum kiam ĉiuj "nur" povas vidi la eldonon de 2020 kaj la antaŭajn eldonojn ekde 1970, la ĝisnuna lingvouzo Panĝabo=lando ankoraŭ aktualas. Do estos Guĝaratio/Guĝaratlando, sed pri Panĝabio/Panĝablando ankoraŭ mankas universale kontrolebla referenco. ThomasPusch (diskuto) 00:11, 25 mar. 2024 (UTC)
Ekskurso:
Komento: -j: alinomi la subŝtatojn estas robota tasko pro la kvanto; Barato fakte estas nekutima, sed deziro de baratanoj mem kaj spegulas la originan nomon kaj ne la falsan eŭropan nomon (Baratlando superfluas, Usono, Brazilo kiun ĉagrenas?); memoru: estas simile Suomio
Komento: Min ĉagrenas ankaŭ ĉefe, ke bedaŭrinde Barato (sen -io aŭ -ujo aŭ -lando) anstataŭis Hindio-n (kun -io). DidCORN (diskuto) 15:20, 14 mar. 2023 (UTC)
- @DidCORN: Tio estas iomete eksterteme ĉi tie. Ĉiukaze, la rezono pro kiu la nomo «Hindio» ne uzindas, estas ke ĝi malrespektas la baratanojn kies lingvo ne estas la hindia. Fakte la signifo de «Hindio/Hindujo» estus «lando kie oni parolas la hindian». Mi ne pensas ke la tamiloj, la teluguparolantoj, aŭ la bengaloj multe ŝatus ĉi tiun difinon. Eble, oni povintus proponi la nomon «Baratio» (kun finaĵo -io), sed tio ne okazis. — Super nabla (diskuto) 09:46, 16 mar. 2023 (UTC)
- @DidCORN se vi anstataŭigis senpripense, vi miskomprenis: Hindujo estas la loko kie oni parolas la hindan, do ĝi entenas nur nordan parton de Barato (sed ne entenas Dravidujon, kie oni parolas la dravidajn lingvojn (ĉefe la 4 tamilan, malajalaman, kannadan, kaj teluguan)), sed ankaŭ Pakistanon (pro la urdua) kaj aliajn apudajn landojn.
- Oni ne povas difini Baraton laŭ unu gentonomo ĉar ĝi estas multigenta ŝtataro, krom se oni agnoskas ke Hindoj maljuste trudas sian lingvon al homoj, kiuj ne volas ĝin (tiam jes eblas diri Hindujo… kaj artefarite alinomi la saman lingvon en aliaj landoj (urduan en pakistano kaj en nordaj dialectoj, pro uzado de la araba skribo kaj islamaneco de la homoj)), sed tiam tuta dravidujo malbone vidos vin, aŭ se oni agnoskas, ke reage la homoj eĉ la anglan plivolas kiel internacian lingvon, kaj nomi Baraton kiel iu sendependa federecaĵo de granda anglujo, kaj tiam ili simple
mortigosankoraŭ pli alkoleros vin aŭ io, mi imagas …ĝis kiam esperanto iĝas internacia lingvo (aŭ ke ili elpensas lokan planlingvon kun sanskrita vortaro kaj dravida gramatiko, samkiel esperanton kun latinida vortaro kaj hungarturkeca gramatiko) Galex-713 (diskuto) 16:47, 21 jun. 2023 (UTC)
Kontraŭ: Mi tre ŝatas, ke en esperantujo, oni kutimas meti la homojn antaŭ la landojn, sed en la loka lingvo mem, la panĝaba, panĝabo estas loko https://en.wiktionary.org/wiki/Punjabi#Etymology (mi ankaŭ petis al panĝabano telegrame), kaj la panĝaba, de tiu loko, aŭ pli bone la panĝabana do, estas la lingvo de la anoj de tiu loko. Ĝi ŝajne devenas el la persa por »kvin akvokuroj« (panĵ estas la vorto por kvin en la hindecaj lingvoj, kaj retroveblas iom simila en la alia hindeŭropa lingvo la rusa: pjatj (kvin)) https://en.wiktionary.org/wiki/Punjab#English, kaj do temas pri loko. Kaj do unue estis vorto pri loko, kaj poste estis etno, kiu estis nomata dehttps://en.wiktionary.org/wiki/Punjab#English aliaj, aŭ eknomis sin »kvinriveranoj«. Fakte mi eble eĉ emus skribi »Panĵabo«, ĉar por mi »nĵ« kaj »nĝ« apenaŭ malsamas (iom kiel »nc« kaj »ns«: naza malvokalo jam estas spirbloko, kaj maleko de ĝi sonas kiel bloka malvokalo (d/t en ĝ/c), kaj tio estus pli rekonebla el la angla, kiu estas tre parolata en Barato. Pri Guĝarato estas iom sama: Guĝarato ja estas loko, ne etno. SED laŭ tio https://en.wiktionary.org/wiki/%E0%AA%97%E0%AB%81%E0%AA%9C%E0%AA%B0%E0%AA%BE%E0%AA%A4#Etymology la vorto Guĝarato estas lando de la Gurĝaroj, do Gurĝarujo/Gurĝario… sed malpli rekonebla… do la demando estas: ĉu Guĝaratanoj nomas sin tiel? Iel ajn, en ambaŭ okazoj, PIV malpravas tie Galex-713 (diskuto) 16:40, 21 jun. 2023 (UTC)
- ŝajne mi malpravis, mi provis demandi pli da informoj al guĝaratano, kaj li diris, ke guĝaratano en la guĝarata estas »guĝarati«, kaj ke la loko daŭre estas »guĝarat«, do mi demandis, ĉu li iam ajn aŭdis la vorton »gurĝar« kaj li diris, ke ne, sed tuj hindino aperis kaj diris, ke jes, ke la guĝĝaroj estas helhaŭtaj paŝtistoj de la montoj aŭ io ktp. kaj poste la guĝaratano koleris dirante ke ne, kaj mi demandis ĉu gurĝaro kaj guĝĝaro malsamas kaj ĉu guĝaratanoj estas guĝĝaroj aŭ estas malsama afero (mns eble malplejmulto aŭ prauloj aŭ io) kaj li rekoleris kaj diris, ke ili pli bonas ol homoj de madjarpradeŝ kaj utarpradeŝ kaj ŝi aŭ li, mi forgesis, diris ke la guĝaratanoj estas nelegpovaj kaj malkleraj sed tre riĉaj kaj ili komencis klaĉi sed mi finfine nur komprenis, ke, ŝajne, guĝaratanoj (t.e. almenaŭ unu hazarda guĝaratano en dekstrema sociretejo) ne konsentas esti konfuzitaj kun guĝarato, kaj samtempe ne tre zorgas pri historio aŭ vortdeveno
- do mi proponu, ke anstataŭ »Guĝarat/guĝaratano/la guĝarata«, oni tranĉu la pomon en du (elektu intermezon) kaj ekdiru »Guĝarujo/guĝarujano/la guĝarujana« Galex-713 (diskuto) 17:02, 21 jun. 2023 (UTC)
Jen mia tute persona aldono: Mi jam rimarkis ke estas daŭra malkontento de multaj Esperantistoj pri tio ke iuj landoj havas finaĵojn kun -io aŭ malnovece -ujo kaj iuj ne - devos esti eble premi la usonojn, brazilojn, kanadojn kaj baratojn agnoski ke ili vivas en Usonujo, Kanadujo, Brazilujo kaj Baratujo, samkiel memkompreneble nederoj vivas en Nederujo aŭ ĝis 1990 sovetunoj en Sovetunujo. Aŭ eblas per simpla voĉdono inter la kongresanoj de iu UK malpermesi la landonomon de la radiko Barat' kaj agnoski ke por la komuna bono de simpla esperanto-lingvo la movadanoj de la subkontinento sub la Himalajo devos oferi sin kaj agnoski ke ili denove estas hindoj kaj vivas en Hindujo - tio ankaŭ validas por tamilaj, malajalaj, kananadaj (unu plia vokalo necesas) kaj teluguaj hindoj. Tiom domaĝe ke multaj lingvanoj sentas ke tiu genia simpligo sentiĝas malĝuste en viva lingvo (supozeble en Volapuko eblas simple ordoni novan vorton de lando, sed ĉe ni...) - kaj aparte la usonoj aŭ usaoj, la meksikoj, baratoj, braziloj, nederoj, kanadoj kaj eks-sovetunoj ne feliĉos pri la simpligo. Sed sen ke la homoj kunludas, ne funkcias la plej genia plano. Domaĝe. ThomasPusch (diskuto) 23:43, 12 dec. 2023 (UTC)
{{WikidataLoĝantaro}} → {{VikidatumojLoĝantaro}} (→ Taylor: {{VikidatumejoLoĝantaro}}) 2023 04 01
redaktiPor: VikidatumojLoĝantaro. Kialo: Esperantigo de tre ofta ŝablono. — Super nabla (diskuto) 21:44, 1 apr. 2023 (UTC)
- Por: VikidatumojLoĝantaro, por kompletigi duonan Esperantigon. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)
- Se oni umas kun la ŝablono {{WikidataLoĝantaro}}, oni ĉiam alternas inter vikidatumaro, kie ja ankoraŭ ne ĉio estas en Esperanto, kaj la loka projekto, jes esperantlingva. Do ke tie iu vorto kun "duobla v" enkopiiĝas en informkestojn, ne estas la plej granda problemo. Sed se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas. Ĉiukaze signarojn kiel {{WikidataLoĝantaro}} mi kutime bloke enkopias per elmeto, kopio kaj enmeto , tial ne ĝenos min ke "datumaro" ĉiufoje estus 3 signoj pli ol "data". Do por VikidatumojLoĝantaro, kondiĉe ke teknike ne ekestos iu problemo. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 12 dec. 2023 (UTC)
- Por: VikidatumojLoĝantaro, kvankam ankaŭ al mi tio ne estos granda diferenco, sed, se a) roboto faras la tutan laboron kaj b) "se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas". Aidas (diskuto) 21:47, 13 dec. 2023 (UTC)
- Komento: Preferinde "Vikidatumejo" ol "Vikidatumoj". Kontraŭ: "{{VikidatumojLoĝantaro}}". Roboton mi havas. Taylor 49 (diskuto) 17:01, 14 dec. 2023 (UTC)
- Por: VikidatumojLoĝantaro, kvankam ankaŭ al mi tio ne estos granda diferenco, sed, se a) roboto faras la tutan laboron kaj b) "se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas". Aidas (diskuto) 21:47, 13 dec. 2023 (UTC)
- Se oni umas kun la ŝablono {{WikidataLoĝantaro}}, oni ĉiam alternas inter vikidatumaro, kie ja ankoraŭ ne ĉio estas en Esperanto, kaj la loka projekto, jes esperantlingva. Do ke tie iu vorto kun "duobla v" enkopiiĝas en informkestojn, ne estas la plej granda problemo. Sed se vere senprobleme funkcias la anstataŭigo, mi ne kontraŭas. Ĉiukaze signarojn kiel {{WikidataLoĝantaro}} mi kutime bloke enkopias per elmeto, kopio kaj enmeto , tial ne ĝenos min ke "datumaro" ĉiufoje estus 3 signoj pli ol "data". Do por VikidatumojLoĝantaro, kondiĉe ke teknike ne ekestos iu problemo. ThomasPusch (diskuto) 21:31, 12 dec. 2023 (UTC)
- Komento: Ĉu oni ie en Vikipedio jam uzis la vorton "Vikidatumejo"?? Al mi ŝajnas ke mi unuafoje vidas ĝin, kvankam mi jam multajn horojn investis en esperantigo kaj pliaktualigo de la datumara kromprojekto... ThomasPusch (diskuto) 02:16, 19 dec. 2023 (UTC)
- @Super nabla, Taylor 49, LiMr, Arbarulo, Tlustulimu, Kani, kaj Moldur: Al mia demando de 2023-12-19 neniam venis respondo, sed fakte la respondo estas "ne": En novembro 2024 oni ankoraŭ tute ne uzas la vorton vikidatumejo en vikipedio, kaj en vikidatumaro ĝi nur estis en unusola priskribo de kategorio ne ekzistanta en Esperanto, kie Taylor 49 mem skribis la vorton jam en 2020. Tio ne estas granda pruvo pri universala uzo - ankaŭ ne se iu nun metus la vorton al 5 aŭ 10 priskriboj de vikidatumeroj ne ekzistantaj en Esperanto... Tion en datumbazo malferma al ĉiu, ĉiu ajn povas fari en sekundoj. Estas kvar voĉoj por "Vikidatumoj", kaj unu vetoo de Taylor. Kvar voĉoj estas pli ol unu, sed tamen ne estas statistike konvinkega bazo de baloto. Sed stultas fari kaj fini voĉdonon en VP:AA kaj tiam forgesi la temon. Tial mi volas reatentigi pri la ne realigita rezulto de la voĉdono de 12 2023, kaj pledi por fini ĝin kaj realigi la rezulton. ThomasPusch (diskuto) 20:00, 8 nov. 2024 (UTC)
- Ne necesas ke oni tuj forigas la anglalingvan ŝablonon. Komence, oni povus simple alinomi ĝin, tenante la anglan nomon. La proponon de Taylor mi ne komprenas: ne temas pri "Vikidatumoj" mem, sed pri la loĝantaro kalkulata per Vikidatumoj.—super nablaZzz 20:07, 8 nov. 2024 (UTC)
- Mi tute malkompetentas pri la afero. Mi pardonpetas, ke mi ne esprimas pli klaran opinion. Tio kion diras Supernabla ŝajnas al mi saĝa. kani (diskuto) 20:24, 8 nov. 2024 (UTC)
- Ne necesas ke oni tuj forigas la anglalingvan ŝablonon. Komence, oni povus simple alinomi ĝin, tenante la anglan nomon. La proponon de Taylor mi ne komprenas: ne temas pri "Vikidatumoj" mem, sed pri la loĝantaro kalkulata per Vikidatumoj.—super nablaZzz 20:07, 8 nov. 2024 (UTC)
- @Super nabla, Taylor 49, LiMr, Arbarulo, Tlustulimu, Kani, kaj Moldur: Al mia demando de 2023-12-19 neniam venis respondo, sed fakte la respondo estas "ne": En novembro 2024 oni ankoraŭ tute ne uzas la vorton vikidatumejo en vikipedio, kaj en vikidatumaro ĝi nur estis en unusola priskribo de kategorio ne ekzistanta en Esperanto, kie Taylor 49 mem skribis la vorton jam en 2020. Tio ne estas granda pruvo pri universala uzo - ankaŭ ne se iu nun metus la vorton al 5 aŭ 10 priskriboj de vikidatumeroj ne ekzistantaj en Esperanto... Tion en datumbazo malferma al ĉiu, ĉiu ajn povas fari en sekundoj. Estas kvar voĉoj por "Vikidatumoj", kaj unu vetoo de Taylor. Kvar voĉoj estas pli ol unu, sed tamen ne estas statistike konvinkega bazo de baloto. Sed stultas fari kaj fini voĉdonon en VP:AA kaj tiam forgesi la temon. Tial mi volas reatentigi pri la ne realigita rezulto de la voĉdono de 12 2023, kaj pledi por fini ĝin kaj realigi la rezulton. ThomasPusch (diskuto) 20:00, 8 nov. 2024 (UTC)
- Unu elpensaĵo havu preferinde singularan nomon. Plurala vorto estas malfacile uzebla. En la angla vikipedio eblas legi:
- > Wikidata is a collaboratively edited multilingual knowledge graph hosted by the Wikimedia Foundation
- Konkludo: temas pri singulara formo de substantivo. Esperante:
- > Vikidatumoj (angle Wikidata) estas libera sciobazo prizorgata de Vikimedio
- La artikolo estas tre mallonga, kaj ne enhavas iun adjektivon kiu priskribus la umon. Ĉu oni skribus "Vikidatumoj estas mojosaj" aŭ "Vikidatumoj estas mojosa"? Temas pri unu retejo, do la plurala formo "mojosaj" iomete strangas. Sed eblas lasi la nomon de la ŝablono "WikidataLoĝantaro" kiu nenie aperas en enciklopedia teksto. Taylor 49 (diskuto) 20:34, 8 nov. 2024 (UTC)
Kabineto → Kabineto (registaro) 2023 05 16
redaktiĈar la aliaj artikoloj ligitaj ĉi tien temas pri registara institucio, ne pri apartigilo. RG72 (diskuto) 11:45, 16 maj. 2023 (UTC)
- Komento: Mi estas tre konfuzita. La paĝo ne aspektas kiel ordinara artikolo. Ne estas vera apartigilo, ĉar la punktoj (1), (2), (3), (4) nenion apartigas (kie estas la bluaj ligiloj?). La paĝo pli similas al paĝo de vortaro, kaj eble ne estas taŭga por VP. Mi opinias, ke indas forigi la supran parton kaj krei apartajn artikolojn pri la 4 signifoj. — Super Nabla🪰 15:51, 16 maj. 2023 (UTC)
- Komento: Jes, nun tiu ĉi artikolo aspektas kiel vortara, do korektenda. Mi proponas krei apartigilon surbaze de ĝi kaj la nuna artikolon dediĉi sole al la registara institucio, ĉar ĝuste tion celas ĉiuj alilingvaj versioj. Kompreneble por tio necesos ĝin alinomi laŭe. RG72 (diskuto) 05:32, 17 maj. 2023 (UTC)
- Por: alinomigo kaj alifarado al enciklopedia artikolo. Artikoloj kies enhavo estas kopiita el PIV aux ReVo estas senvaloraj, eble ecx tujforigendaj. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2021#Substanco Taylor 49 (diskuto) 05:40, 17 maj. 2023 (UTC)
- Por: Kabineto (registaro). Amike, -Filozofo (diskuto) 20:18, 19 maj. 2023 (UTC)
- Por: Kabineto (registaro) Arbarulo (diskuto) 22:21, 20 maj. 2023 (UTC)
- Komento: multaj intervikioj, tamen neutila paĝo. Vikipedio ne estas vortaro. Sama afero som registaro. Taylor 49 (diskuto) 14:31, 22 maj. 2023 (UTC)
- Por: Redifino de la origina teksto al apartigilo kaj por kreo de aparta teksto pri kabineto en senco de ministraro. Tamen mi pensas ke ĉi tie aŭdiĝas multe tro akraj kaj tro radikalaj sonoj. La teksto neniel estas "senvalora enhavo nur kopiita el PIV" - komparu la tekston en PIV kaj la tekston en Vikipedio kaj vi vidas ke jam nun la vikipedia artikolo havas multe pli da informoj. Intence la teksto citas la modelon de PIV listigi la diversajn signifojn, ĉar vikipedio kompreniĝas kiel ampleksigo de antaŭaj sciobankoj, kiel PIV, ReVo aŭ - pri certaj temoj, ne ĉi tie, EdE. Tiel estas tute sence komenci de baza difino, kaj de tiu kerno pluampleksigi la temon. Kaj pri la demando: kie estas la bluaj ligiloj? Bluaj ligiloj estas, tion scias ĉiu ĉi-tie, kiam oni faris artikolon. Mi nun faris novan artikolon kabineto (ĉambro) pri la laŭ PIV unua signifo. Ke pri la dua signifo necesus aparta artikolo, mi dubas, ĉar tiu signifo ŝajnas al mi jam esti eksmoda ekde la 19-a jarcento. Pri la tria signifo ekzistas diverslingvaj tekstoj en d:Q640506, kaj pri la kvara signifo, kiun iu en vikipedio alinventis (en PIV estis nur tri diferencigoj), mi eĉ ne scias ĉu estas iu alilingva modelo. Do pri "kabineto (registaro)" eblas gaje ekverki artikolon laŭ d:Q640506, kaj pri la kvara signifo eble ankaŭ, se oni trovas bonajn alilingvajn vikipediajn aŭ ekstervikipediajn tekstojn, kiuj donas ideojn pri vortumoj, grafikaĵoj, eksteraj ligiloj kaj referencoj. Ni devos ankoraŭ decidi, kiu teksto fine havos la bazan titolonomon "kabineto", ĉar domaĝus se ĝi estus nur plugvidilo al iuj subpaĝoj. Supozeble plej sencas, ke la teksto Kabineto (registaro), kiam ĝi estos kreita kaj estas stabila, ricevos la titolonomon "kabineto" ... sed unue ĝi devas esti kreata! ThomasPusch (diskuto) 22:37, 11 dec. 2023 (UTC)
Bangka-Belitungo → Bangkao kaj Belitungo 2023 08 01
redaktiLa provinco konsistas el du principaj insuloj, kiel Trinidado kaj Tobago. La indonezia nomo ja neniam mencias "kaj" kiam iu areo konsistas el du principaj subareoj; ekzemple: Kuantan Singingi (reĝenco kiu havas du grandaj riverojn fluas trae: rivero Kuantan kaj rivero Singingi), kaj Parigi Moutong (reĝenco kiu konsistas el la grandaj distriktoj de Parigi kaj Moutong).
Mi elektas Bangkao ĉar la nomo Bangko estas nomo de distrikto en la provinco de Jambi (Ĝambio). --Aryabferduzi (diskuto) 14:34, 1 aŭg. 2023 (UTC)
- Komento: Eble jes. Mi ne certas pri la esperantigo de «Bangka». Ĉu ekzistas fontoj, ekzemple, en indoneziaj retejoj de esperantistoj?—Super nabla🪰 23:47, 5 aŭg. 2023 (UTC)
- Komento: Esperantigoj dependas de konvencio. Provincoj de Indonezio certe meritas esperantigon, sed se oni ne efektive faris tion en aliaj fontoj, Vikipedio prefere ne estu la provejo. (Kaj ĉiuokaze la esperantigo estu Bankao aŭ simile; laŭ mia kompreno, la indonezia literumo "ngk" indikas nur du konsonantojn.) Arbarulo (diskuto) 20:25, 16 aŭg. 2023 (UTC)
- @Aryabferduzi: Ĉu vi scias, kiu estas la esperantigo de la nomo de la insuloj uzata far Indoneziaj esperanto-parolantoj? —Super • nabla🪰 22:12, 15 nov. 2023 (UTC)
- Ĝi indas esti diskutinda temo inter indonezianoj, eble en la nacia Esperanta kongreso. Aryabferduzi (diskuto) 10:05, 4 jan. 2024 (UTC)
- @Aryabferduzi: Ĉu vi scias, kiu estas la esperantigo de la nomo de la insuloj uzata far Indoneziaj esperanto-parolantoj? —Super • nabla🪰 22:12, 15 nov. 2023 (UTC)
- Komento: En kazo de dubo prefere eĉ uzi tute indonezilingvan nomon en Esperanto, ol gaje inventi pli kaj pli esperantecajn nomojn: kun referencoj eblas ĉio, sed sen nur eblas, se ne leviĝas iu dubo. Kaj duboj jam legeblas ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 04:36, 29 nov. 2023 (UTC)
- Do laŭ la rezonado devos esti titolo Bangka Belitung, pure indonezie, tute ne esperantlingve. Kompromise eblas konsoli, ke eblas fari el la titoloj Bangka-Belitungo kaj Bangkao kaj Belitungo alidirektilojn al la titolo Bangka Belitung. Sed kontrolu: neniel pri ĉiuj provincoj en la mondo en Esperanto jam establiĝis esperantigitaj provinconomoj, kvankam por esperantlingva redaktado kompreneble pli facilas se ili estas. Cetere nur pri la insuloj Bankga ĝis nun ekzistas insula artikolo, pri la insulo Belitung ne.... ThomasPusch (diskuto) 20:08, 8 nov. 2024 (UTC)
:Kategorio:Sovetiaj militistoj de la dua mondmilito → Kategorio:Sovetiaj militistoj de la Dua Mondmilito 2023 10 25
redaktiEn eo-vikio estas multaj kategorioj kiuj anstataŭ Dua Mondmilito havas en sia titolo eraraj dua mondmilito aŭ Dua mondmilito. Mi pretas ripri la kategoriojn kaj rilatajn al ili artikolojn. VladimirPF (diskuto) 14:14, 25 okt. 2023 (UTC)
- mi malsamopinias, uskegoj ne utilas
- Dua mondmilito tamen ja malbonegas, kompare al Duamondmilito aŭ Dua Mondmilito 2A0D:E487:46F:E701:5C6E:4112:615A:6E8C 15:16, 25 okt. 2023 (UTC)
- > uskego
mi ne konas la vorton. Kaj miaj vortaroj ne konas. VladimirPF (diskuto) 16:58, 25 okt. 2023 (UTC)- trovis... VladimirPF (diskuto) 17:00, 25 okt. 2023 (UTC)
- > uskego
- Do, ĉar ne aperis kontraŭoj mi fermas la diskuton kaj plu aktive alinomigas kategoriojn rilatajn al Dua kaj Unua Mondmilitoj. Nun mi aktivas en kategorioj de la Dua Mundmilito. Somtempe mi preparas alinomigon en temoj ligitaj kun la Unua Mondmilito. Plue, se aperos demando, bv sinturni al mia PD (persona diskutejo). VladimirPF (diskuto) 06:17, 10 nov. 2023 (UTC)
- Komento: Kial Dua Mondmilito estas pli bona ol Dua mondmilito? Laŭ mi Dua mondmilito estas ĝuste. --LiMr (diskuto) 08:28, 15 nov. 2023 (UTC)
Kredita Unio → Kredita unio → Kooperativa banko 2023 11 02
redaktiKredita Unio → Kredita unio: Ĉar nun ekzistanta titolo rompas VP:TA: ĝi ne estas propra nomo kaj ne estas akronimo. VladimirPF (diskuto) 11:33, 2 nov. 2023 (UTC)
Komento: Karaj, temas pri tre grava tipo de (plejparte neprofitcelaj, kolektive posedataj de la membroj) financaj institucioj (kaj pli demokratieca kompare kun komercaj/akciaj bankoj), por kiu mi dum pluraj jardekoj aŭdis (kaj mem uzas) la nomon kooperativa banko. La vorto "unio" puŝas la nomon tro for de ĝia vera natura senco, kaj en multaj lingvoj aperas la vorto "kooperativa". Cetere, ne estas malfacile lingve korekti tiun ĉi tekston, kiam ĝi havos akcepteblan nomon. Amike, -Filozofo (diskuto) 15:52, 2 nov. 2023 (UTC)
- Komento: mi rekomendas esplori titolojn de samtemaj artikoloj en diversaj vikioj: [2] VladimirPF (diskuto) 07:17, 3
- Komento: Multaj lingvoj enhavas en la titolo indikon, ke temas pri kooperativa institucio aŭ financa (plejparte kredita) kooperativo: rusa, belorusa, hispana, indonezia, itala, kataluna, portugala, rumana.
- Aliflanke, la karakterizo "kredita" por tiuj institucioj (kvankam tradicia en multaj lingvoj) estas tro malvasta: ekzemple, en Usono, tiaj institucioj havas la saman gamon da servoj kiel ordinaraj profitcelaj bankoj; la sola diferenco estas, ke ili ne estas profitcelaj, kaj formale funkcias kiel kooperativoj (t.e. ili estas kolektiva posedaĵo de siaj membroj) kaj estas neprofitcelaj, t.e. la profito de kooperativaj bankoj re-investiĝas aŭ distribuiĝas inter la membroj, sed ne iras kiel dividendo al akciuloj. Do, "kredita kooperativo" estus tro limiga (kaj tial misgvida) termino, sed Kooperativa banko ŝajnas al mi adekvata: eĉ se evidentiĝos, ke en iuj landoj tiaj institucioj rajtas okupiĝi nur pri kreditaj servoj, tio estus en ordo, ĉar ja ekzistas ankaŭ profitcelaj bankoj, kiuj okupiĝas (aŭ okupiĝis) nur (aŭ precipe) pri kreditoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:56, 3 nov. 2023 (UTC)
- kontraŭ kooperativa banko: Mi vidas la vorton "kredito" en pli-malpli ĉiuj el la diverslingvaj nomoj, foje en formo "kredita unio" (supozeble pro modelo de la angla lingvo), kaj ofte ankaŭ en formo "kredita kooperativo". Interesas ke ĉiuj artikoloj tiom substrekas ke la iniciato fontis en Germanlingvio (ankaŭ ol ŝtato Germanio formale estis), sed ke ĝuste germana artikolo pri la temo mankas. Tamen, vikidatumoj kaj ĉiuj tiaj bankoj en nuna Germanio konsentas ke tiulingve la nomo estas Kreditgenossenschaft, do ankaŭ "kredita kooperativo". Tial, malgraŭ ke la formo "kredita kooperativo" laŭ Filozofo "estus tro limiga", ĝi ŝajnas al mi esti la sole pravigebla alternativo al la ankoraŭ pli strangaj vortoj "kredita unio" aŭ "kredita unuiĝo" - kvankam, se pli da lingvoj kiuj vere havas tiajn bankojn (en Esperantujo, klare, eĉ ne estas unu) oficiale uzus nomon kooperativa banko kaj oni povus konvinki pliajn vikipediajn lingvoversiojn adapti la titolon, tiam ĝi estus bela nomo. ThomasPusch (diskuto) 03:51, 29 nov. 2023 (UTC)
- Komento: Mi voĉdonus por "kredita kooperativo", se tio estus la temo de voĉdono. Aidas (diskuto) 21:40, 3 dec. 2023 (UTC)
- Kvankam mi jam voĉdonis la 29-an de novembro, nur sen grafike klara verda pilko: mi substrekas ke mi estas Por: ŝanĝo al "kredita kooperativo", kiu estas pli koresponda al pluraj alilingvaj titoloj kaj laŭ mi bona kompromiso inter la angleca Kredita unio kaj bela, sed eble meminventita vorto Kooperativa banko. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 7 dec. 2023 (UTC)
- Kaj do? Ĉu signifas ke kiam mankas konsento nenio ŝanĝiĝas kaj restas la titolo "kredita unio", kiun ĉiu kiu kundiskutis malplej ŝatas? Aidas (diskuto) 19:20, 19 dec. 2023 (UTC)
- Kvankam mi jam voĉdonis la 29-an de novembro, nur sen grafike klara verda pilko: mi substrekas ke mi estas Por: ŝanĝo al "kredita kooperativo", kiu estas pli koresponda al pluraj alilingvaj titoloj kaj laŭ mi bona kompromiso inter la angleca Kredita unio kaj bela, sed eble meminventita vorto Kooperativa banko. ThomasPusch (diskuto) 22:05, 7 dec. 2023 (UTC)
- Komento: Mi voĉdonus por "kredita kooperativo", se tio estus la temo de voĉdono. Aidas (diskuto) 21:40, 3 dec. 2023 (UTC)
Oficistoj 2023 12 10
redaktiMi hazarde trovis:
- Kategorio:Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj
- Kategorio:Oficiuloj de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Tio kompreneble estu Oficistoj (aŭ eble Oficuloj). Ne ekzistas ia vorto "oficiulo". Moldur (diskuto) 19:50, 10 dec. 2023 (UTC)
- Kaj plue mi nun trovas ke multaj artikoloj enhavas la fuŝaĵojn "oficiis" (anstataŭ "oficis") kaj "oficia" (anstataŭ "oficiala") k.s. Tio estas nepre korektenda. Iu radiko "ofici-" ja ne ekzistas. (En malmultaj okazoj aperas ne-esperanta, alilingva vorto "oficio" - tio ja restu.) - Moldur (diskuto) 21:17, 10 dec. 2023 (UTC)
- Notu ankaŭ la artikolon Ofico. Tie la vorto havas la ĝustan formon, sed malĝustan signifon - la artikolo priskribas pli "metion" ol "oficon" (eble pro iu hispanismo?). - Moldur (diskuto) 21:17, 10 dec. 2023 (UTC)
- Por: forigo de malĝusta vortradiko "ofici'" el ĉiuj vortoj pseŭdo-esperantaj, kaj nur lasi vorton "oficio" ofˈiθjo ekz. en "oficio de gente humilde" kiam klare temas pri citaĵo el alia lingvo - mi ĝis nun trovis ĝin ĉi tie nur en hispana formo. Do klare ankaŭ Por: ĝustigo en la du kategorioj de la vortoj "oficiuloj" al "oficistoj" (aŭ "oficialuloj"???). Mi suspektas ke mi en vivaj konversacioj foje aŭdis la vorton "oficiuloj" kaj pensis ke mi simple nebone aŭdis duonglutitan mezan silabon de vorto "oficialuloj". Sed mi konfesas ke mi neniam hazarde renkontis vikipediajn tekstojn kiuj enhavas la fuŝaĵojn "oficiis" (anstataŭ "oficis") kaj "oficia" (anstataŭ "oficiala") - tio nur kiel pruvo ke ankaŭ post multaj jaroj en Vikipedio neniu ajn povas esti leginta ĉiujn 350 000 paĝojn, eĉ supozeble ne dekonon, negrave ĉu oni difiniĝas administranto aŭ simpla leganto kiu simple intereseiĝas pri senescepte ĉiu temo. Same por adapto: Kaj ankaŭ pri la atentigo pri la artikolo Ofico Moldur pravas: pri tiu paĝo eble la origina aŭtoro Kani povas trovi elturniĝon... ThomasPusch (diskuto) 20:36, 11 dec. 2023 (UTC)
Alia eblo estas uzi la vorton Funkciuloj, kiu trafe grupigas la koncernajn personojn laŭ la funkcia rolo. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:19, 12 dec. 2023 (UTC)
- Vere, "funkciulo" kaj "oficialulo" en priskribo de koncernaj personoj estas sinonimoj. Mi trovis la "pseŭdovortradikon" ofici'+esperanta finaĵo aparte en multaj paĝoj pri vortumo de retejoj "Oficia paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso...". Tie sendube temas pri oficiala paĝo, ne pri funkcia aŭ funkciula paĝo (ke publike prezentata retejo funkcias, estas la memkomprenebla stato). Tial probable plej simplas ĉie aldoni la mankantan silabon "al" el la "tajperaroj" kie ĝi mankas, kiel en vortumo de retejoj "Oficiala paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso...". Kaj mi tre esperas, se ĝi estas sen tajperaro en ĉiuj paĝoj pri kantokonkursoj, ke tiam poste novoluj sen bona lingvokono ne plu kopias la eraran, sed la ĝustan formon al novaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 09:01, 12 dec. 2023 (UTC)
- Boĵe moj. Vere bona trovo de Moldur, la fuŝaj uzoj de multaj vortoradiktoj "oficial'" kun forgesita silabo!! Kompreneble Por: forigo de la priplorindaj tajperaroj. Aidas (diskuto) 09:46, 12 dec. 2023 (UTC)
- Se ankoraŭ necesos robota ŝanĝo de lastaj misvortoj "oficiuloj" en tekstoj, tiam la ŝanĝo per ĉiuj eraraj vortoj "oficiuloj" al ĝustaj "oficialuloj" estas pli simple. Sed pri la enhavo de la supra kategorio "Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj", la propono de Filofozo pri erara "oficiuloj" al ĝusta "funkciuloj" estas tute bona. Ĉar enhave oficialuloj kaj funkciuloj estas la sama, nur en vortumo kiel "Oficia [=oficiala] paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso..." la blinda robota ŝanĝo de "oficia" al "funkciula" estus stranga, nenio estas kontraŭ kategorio "Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj" al "Funkciuloj de Unuiĝintaj Nacioj". Ĉar ĉio delonge estis unuanime decidita, per kvar poraj voĉoj kaj neniu duba, mi nun faras la ŝanĝon de "Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj" al "Funkciuloj de Unuiĝintaj Nacioj" kaj la subpaĝon, kaj tiam necesos vidi kiom da tekstaj misoj de esperanta pseŭdoradiko ofici' restos. Sed por tio eblos dungi roboton, se oni havos la aktualan superrigardon pri la situacio kaj bone defendas la hispanlingvan vorton "oficio" ofˈiθjo ekz. en "oficio de gente humilde" kiam klare temas pri citaĵo el alia lingvo. ThomasPusch (diskuto) 20:10, 4 feb. 2025 (UTC)
- Farite la forigo de la neekzista vorto ofici' el la nomitaj kategorioj. ThomasPusch (diskuto) 20:49, 4 feb. 2025 (UTC)

Aktivaj (de 2024)
redaktiRenomado al la PIV-a nomo, kiun la artikolo jam antaŭe havis.
- Pro VP:TA, kiu skribas:
- Estas forte rekomendite uzi Esperantigojn kiuj aperas en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), krom se iu prezentas bonajn kialojn por ne sekvi ilin.
- Kaj PIV ja diras "Omajadoj". Mi ne vidas bonajn kialojn por ne sekvi tion. - Moldur (diskuto) 18:18, 1 sep. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: : Mi provizore kontraŭas, ĉar mi ne scias, ĉu redaktantoj de PIV efektive pripensis la demandon. En transskribo el la araba estus U, mi kredas, kiel en Muhammad, kiu estu Muhamado laŭ la konvencioj de Monato, kies redaktoroj efektive diskutis la demandon, kaj laŭ la malneto de la venonta eldono de PIV. Do la redaktantoj de PIV ŝanĝis de Mohamedo al Muhamado. Tre probable ili simile ŝanĝos de Omajadoj al Umajadoj, kiam ili trovos tempon por pripensi la demandon. Lingvano (diskuto) 11:18, 2 sep. 2024 (UTC)
- Estimata Lingvano, dankon por via kontribuo.
- Mi tamen malkonsentas kun vi pri tio - permesu al mi prezenti mian argumenton.
- Jen kaj jen aperas proponoj ke oni devus anstataŭi iun esperantan vorton per alia, kiu estus "pli ĝusta". La kialoj varias: foje tiu estas konsiderata pli fidela al la origina skribo, aŭ al la prononco, aŭ pli politike korekta, aŭ gramatike korekta, aŭ etimologie korekta, aŭ pli (aŭ malpli) simila al la angla, aŭ aŭ aŭ. Tiel oni jam proponis ke hungaroj estu anstataŭataj per "madjaroj", Ciro la 1-a per "Kiro la 1-a", servuto per "korveo", Galojo per "Galezo", Potsdamo per "Pocdamo", Virgulininsuloj per "Virgulinsuloj", departemento per "departmento", aikido per "ajkido", patro per "patriĉo", Oranĝo per "Oranĵo", kaj tiel plu. Kaj ĉi tie Omajadoj per "Umajadoj".
- Ĉiuj tiuj proponoj baziĝas sur sama mispercepto: Esperanto ja ne estas fantaziaĵo aŭ lingvoprojekto, ĝi estas vera, ekzistanta lingvo, kun veraj parolantoj kaj reale uzataj vortoj. Vortoj, kiuj estas efektive uzataj, kiujn parolas esperantistoj tutmonde, kiujn skribas bonaj verkistoj, kiujn reflektas gravaj vortaroj - jen tiuj vortoj estas la ĝustaj. Eĉ se iuj povas aperi strangaj aŭ arbitre elektitaj. Oni certe povas foje miri pri iuj vortoj, ekzemple kial ni diras letero, hundo, betulo, edzo, algebro, Tucidido, Varsovio, Korano, Omajadoj, kaj ne diras, eble, "letro", "kaniso", "betolo", "spozo", "alĝabro", "Tukidido", "Varŝavo", "Kurano", "Umajadoj". Sed tiu mirado neniel faras tiujn vortojn malĝustaj, aŭ pravigus provojn ilin forpuŝi.
- Tial do mi klare restas Por: mia propono restarigi la ĝustan kaj PIV-an titolon Omajadoj. Vikipedio laŭeble subtenu komunan kaj unuecan lingvon, ne dissplitiĝon kaj dialektiĝon.
- Se PIV iam ŝanĝos sian opinion pri Omajadoj (kion mi tamen dubas), tiam mi pretos rekonsideri la decidon (plu apogante la saman celon: komuna kaj unueca lingvo).
- Sincere, Moldur (diskuto) 19:38, 6 sep. 2024 (UTC)
- Por: Kiam vorto jam ekzistas en lingvo, anstataŭigi ĝin per nova elpensaĵo ne estas la tasko de enciklopedio, eĉ se la proponata novaĵo havas sencon. Ĉi-kaze "Omajadoj" efektive jam ekzistas, ne nur en PIV, sed ankaŭ en la vivanta lingvuzo, kaj tio pli gravas ol niaj propraj preferoj.
- Krom tio, mi malkonsentas kun la rezonoj de Lingvano. Oni rimarku ke la araba ne havas distingon inter u kaj o. Do estas tute normale ke oni foje uzas o kiam oni Esperantigas arabajn vortojn transskribatajn per u.
- Aliflanke, multe pli grava ŝanĝo de la originala nomo estas la d. Tio estas greka (!) sufikso, nek araba nek Esperanta, kaj ŝajne okazas pro la malbona kutimo bazi Esperantajn vortojn nur sur eŭropaj lingvoj eĉ kiam la afero ne aparte rilatas al Eŭropo. Do mia prefero (tamen ne por Vikipedio, sed por individua uzo) estus nomi la fondinton "Omajo" kaj la dinastion "Omajidoj" kun la regula Esperanta versio de la sufikso. Arbarulo (diskuto) 16:05, 9 sep. 2024 (UTC)
- 1. La vorto, pri kiu ni parolas, ne estas establita kaj tradicia en Esperanto kiel hundo aŭ edzo; iusence ĝi estas adaptita fremdaĵo.
- 2. En la angla oni iom post iom ŝanĝas la nomon de la profeto de Mohammed al Muhammad: jen kiel kondutas vera, ekzistanta lingvo. Mi ne estas tiu, kiu volas trakti Esperanton kiel fantaziaĵon aŭ lingvoprojekton.
- 3. Esperanto ja havas distingon inter o kaj u, do estas ĝene (speciale por sciantoj de la araba) foje uzi unu kaj foje la alian. Aliflanke, ne estas granda problemo: ni interkompreniĝos, eĉ se unu libro uzas Omajadoj, kaj alia uzas Umajadoj. Do ni simple lasu la nunan Umajadoj, kaj probable la venonta eldono de PIV uzos la saman formon.
- Lingvano (diskuto) 08:04, 10 sep. 2024 (UTC)
- Eble la venonta eldono de PIV ŝanĝos de "Omajadoj" al "Umajadoj", eble ne. Mi ne povas enrigardi estontecon, nek povas vi. Enciklopedio nepre ĉiam devas fidele redoni kio estas, kaj ne kio (laŭ ies opinio) eble estos aŭ estu. Lingvaj ŝanĝoj okazas, sed, dum magazino kiel Monato ja havas rajton gvidi tiajn ŝanĝojn se ili volas, enciklopedio neniam gvidu ilin, nur sekvu ilin post kiam ili okazas.
- Imagu tion ke iu skribus hodiaŭ en nia Vikipedio "Kamala Harris, la venonta prezidanto de Usono", kaj se mi al tio reagus "mi ne scias, ĉu elektantoj en Usono efektive pripensis la demandon. Tre probable Trump malvenkos, kiam ili trovos tempon por pripensi la demandon, do ni simple lasu la nunan 'prezidanto Harris'." Kompreneble, tio ja estus kompleta fiasko - enciklopedio neniam provu antaŭdiri la estonton. Same validas ĉi tie.
- Do jen:
- La establita vorto, en PIV kaj en vivanta lingvouzo, estas Omajadoj.
- Nia Vikipedio antaŭe ankaŭ uzis tion, sed iu unuopulo alinomis la artikolon Omajadoj al alia formo. Tamen multloke en artikoloj, artikolaj titoloj, ŝablonoj, kategorioj plu estas la tradicia Omajadoj, do nun estas ĥaosa miksaĵo.
- Do ni povas aŭ lasi la nunan miksaĵon kia ĝi estas (mallaboreme), aŭ unuecigi al la establita formo en PIV (bone), aŭ unuecigi al alia formo kiu eble iam estos en PIV laŭ ies antaŭdiro (tre mal-enciklopediece).
- Vikipedio raportu pri la ekzistanta mondo, en ekzistanta lingvo, sen provoj antaŭdiveni la estontecon. - Moldur (diskuto) 07:05, 14 sep. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: : Ne ĝustas, ke la araba ne distingas inter u kaj o; la fakto estas, ke ne ekzistas o, nur mallonga u kaj longa u. Tiel restu Umajadoj. Pri la propono estu Umajidoj, uzante pli Esperantan sufikson, necesus pli aparta, studita kaj detalhava pristudado.--kani (diskuto) 11:48, 20 sep. 2024 (UTC)
Kara Kani, dankon por viaj komentoj. Mi ĉiam aprezas viajn kontribuojn en Vikipedio!
Mi preterlasas tute la demandojn pri la araba lingvo, kiujn sonojn ĝi havas aŭ kion ili similas en Esperanto. Tio povas esti interesaj demandoj, sed tute ne rilatas al tiu ĉi diskuto.
La sola grava demando ĉi tie estas: Kiun nomon havas tiu araba dinastio en Esperanto? (Ne "havu" aŭ "havos", sed havas!)
Kaj la solan respondon klare donas PIV: Omajadoj.
Mi povas skribi tekston pri Omajadoj, kaj miloj da esperantistoj tutmonde trovos tiun nomon en siaj vortaroj. Sed "Umajadoj" aŭ "Umajidoj" ili ne trovos. Uzi tiujn privatajn inventaĵojn rompas kontraŭ la baza principo Vikipedio:Ne faru originalan esploradon.
La ekzistanta vorto eble ne havas la formon plej proksiman al la origina lingvo. Kaj do? Tio estas sen ajna graveco, tio ne faras la vorton malĝusta. Multegaj vortoj estas tiaj, ĉu arabdevenaj (Mekko, Heĝazo, Heĝiro, Betelĝuzo, Korano, moskeo, algebro, cifero, sukero, emiro, ...; notu la multajn e-ojn kaj o-ojn!), ĉu aliaj (Varsovio, Teherano, Vieno, Sigismondo, hungaro, hispano, birdo, bukedo, kurbo, ...). Tio estas tute normala, en Esperanto kiel en aliaj ekzistantaj lingvoj.
Vikipedio raportu pri la ekzistanta mondo, en ekzistanta lingvo, sen provoj antaŭdiveni la estontecon aŭ distordi la nunon. Do, nepre NE restu "Umajadoj"; ni laŭregule restarigu al la antaŭaj Omajadoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:27, 20 sep. 2024 (UTC)
- @Moldur: Kutime mi defendas PIV kontraŭ aliaj literumadoj, sed nun mi havas mian opinion. PIV povas havigi ankaŭ provizorajn opiniojn, Ĉiam oni povas serĉi argumentojn porajn kaj kontraŭajn, sed iom ĝenas min en tiu diskutejero la diferenca pezo de viaj argumentoj poraj kompare kun la simplaj opinioj kontraŭaj. Ĉu oni ne rajtas esprimi opiniojn en tiu diskutejo? kani (diskuto) 20:52, 20 sep. 2024 (UTC)
- Kara Kani, kompreneble oni rajtas esprimi opinion. Mi nur surpriziĝas ke aperas tiel fortaj opinioj "kontraŭ", pri demando kiu laŭ mia kompreno ja dekomence estas tute klare kaj senhezite "por". La artikolnomo estis origine la PIV-a, iu unuopulo movis ĝin sen diskuto. Ni regule ja sekvas PIV-on, escepte kiam ekzistas grava kialo ne fari tion, kaj iun tian kialon mi ne trovas ĉi tie. Tute klara kazo. Mi ekskribis ĉi tie, ne kiel demando "Ĉu ni alinomu?", sed kiel simpla sciigo "Jen estas io kion ni alinomu ĉar ĝi rompas kontraŭ niaj reguloj (kaj mi volontulas fari la korekton mem)". Mi tute ne atendis tian lavangon da kontraŭado. (Mi ne atendis ian kontraŭon, pro la evidenteco de la kazo.)
- Mi detale aŭskultas la kontraŭajn voĉojn. Ĉu enestas iu trafa argumento kiu malvalidigas mian analizon, ĉu mi eble malĝuste prijuĝis la demandon? La "simplaj opinioj kontraŭaj", kiel vi nomas ilin, ja asertas tion kaj jenon pri la araba lingvo, sed ili maltrafas la demandon pri kiu temas. Ĝis nun nenio dirita kontraŭas mian komprenon ke la vorto kiu ekzistas en Esperanto kaj kiun ni uzu estas tiu en PIV.
- Se vi volas diskuti, vi estas bonvena. Sed argumentu, kaj ne nur opiniu. Mi ja peze prezentis argumentojn, ne por subpremi aŭ timigi, sed por vidigi mian rezonadon kaj submeti ĝin al kontrollegado. Ĉiuj miaj asertoj estas kontroleblaj. Se mi eraras aŭ iel misargumentas, mi esperas ke vi aŭ iu alia vidigas al mi kion mi maltrafas. Kaj mi esperas ke ni tiel finfine alvenos al interkonsento.
- Amike salutas Moldur (diskuto) 22:09, 20 sep. 2024 (UTC)
- Same kiel al Moldur, al mi la afero ŝajnas tute rutina, kaj mi estas same surprizita. Ni havas jam interkonsentitajn politikojn pri la afero. Estas la titolpolitiko, kiun Moldur jam citis, kaj ankaŭ la rekomendo pri lingvaĵo [3], kiu diras, "Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara" (do, mi supozas, oni evitu des pli vorton neniam antaŭe uzitan en Esperanto). Ĉu la kontraŭantoj (Lingvano kaj Kani) volas ŝanĝi tiujn politikojn? Kaj se vi jes volas ŝanĝi ĝin, kiujn novajn politikojn vi proponas?
- Mi konsentas kun Moldur ankaŭ pri tio, ke la araba lingvo ne rilatas al la demando. "Omajado" estas Esperanta vorto, ne araba. Tamen, se laŭ la kontraŭantoj ĝi iel estas araba, estus bone klarigi kiel, por ili, la asertoj "la araba ne havas o" kaj "la araba ne distingas inter o kaj u" estas malsamaj, kaj kial tiel gravus tiel tikla distingo dum la enmeto de tute nearaba d ne gravas aŭ bezonas pli detalan pristudon. Arbarulo (diskuto) 18:46, 26 sep. 2024 (UTC)
Mi volas fine konkludi ĉi tiun taskon. Nune estas miksaĵo de Omajadoj kaj Umajadoj. "Umajadoj" rompas kontraŭ la reguloj de nia Vikipedio. La araba lingvo ne rilatas al la demando. Por konformigi al nia regularo, mi baldaŭ korektos al la PIV-a vorto Omajadoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 13:58, 28 sep. 2024 (UTC)
- Farite. Moldur (diskuto) 10:14, 29 sep. 2024 (UTC)
"La araba lingvo ne rilatas al la demando"! Kaj estis unu voĉo por la ŝanĝo kaj du voĉoj kontraŭ ĝi. Kaj tamen vi ŝanĝis. Notite! Lingvano (diskuto) 08:42, 30 sep. 2024 (UTC)
- Ne farite. Mi pardonpetas, kara Moldur, sed kiel Lingvano diris "estis unu voĉo por la ŝanĝo kaj du voĉoj kontraŭ ĝi. Kaj tamen vi ŝanĝis". Mi respektas viajn argumentojn, sed super tio, mi respektas la demokratian rezulton de la debato kaj realinomis al Umajadoj. Laŭ mi ne estas tiom grava afero, sed plej grava estas respekti la kolektivecon. Eble se pli da homoj partoprenu en tiuj debatoj, la rezultoj povas esti pli kontentigaj, sed la realo estas ke ni havas tion kion ni havas.--kani (diskuto) 12:17, 11 okt. 2024 (UTC)
- Por: Mi pardonpetas ke mi plurajn monatojn tute ne sukcesis atenti la argumentojn de tiu ĉi forumo, kaj tial aldonas mian opinion tiom malfrue. Sed baze min plene konvinkas la argumentado de Moldur, principe konstatante ke ekde jardekoj PIV kontinue nomas la dinastion omajadoj - en 1970, p. 763, 2002, p. 809, sendube ankaŭ en 2005 kaj senŝanĝe en 2020, kaj mi neniam perceptis vastan disputon ekster vikipedio en la Esperanto-movado pri ŝanĝo al nova estonta formo "umajadoj" en ebla estonta PIV 2037, okaze de la 150-a jubileo de Esperanto. Se (!) tia vasta kampanjo estos kaj konvinkos plejmulton de la movadanoj kaj PIV 2037 flame propagandos novan formon "umajadoj", kaj tiu vaste apogita ŝanĝo estos bone dokumentita per konvinkaj referencoj, tiam ni povos havi artikolon kaj kategoriojn kun tia nomo en Vikipedio 2037, sed nun estas 2024, kaj nur eblas konstati, ke en 1970 ĝis 2024 estas "omajadoj", kaj ĉiukaze antaŭ 1970 ne estas konvinkaj referencoj ke tiam en Esperanto la formo "umjadoj" estintus la vaste akceptata en la Esperanta literaturo kaj gazetaro. Mi kalkulas ke antaŭ mia malfrua voĉdono estis 2 voĉoj ĉi tie por kategorionomo "omajadoj" kaj 2 por "umajadoj", kunkalkulante la voĉon de AndyHM en 2010 por "umajadoj" kaj mian nun por "omajadoj" estus 3:3, daŭre malunueca voĉdono, sed ĉefe estas kvar "aŭtoritataj voĉoj ekster tiu diskuto" por "omajadoj" (PIV 1970/2002/2005/2020), kaj mi daŭre ne vidis iun ajn "aŭtoritatan voĉon ekster tiu diskuto" por "umajadoj". Kaj al ni ĉiuj klaras ke eĉ voĉdono de 20:0 plej aktivaj vikipedianoj por ŝanĝo al nova formo "umajadoj" ne superus la aŭtoritatajn referencojn ekster vikipedio, kiuj tiam almenaŭ devus esti malunuecaj 10:10, sed mi ĝis nun ne vidis ajnan (!) konvinkan eksteran referencon por ŝanĝo al nova formo "umajadoj". Se ni volas ŝanĝi la vortaran uzon en eta rondo, ni devos konvinki per alporto de aŭtoritataj eksteraj referencoj! Sed mi ĝis nun eĉ ne trovis unu konvinkan pruvon. ThomasPusch (diskuto) 07:57, 20 okt. 2024 (UTC)
- Karaj @Kani kaj Lingvano: Sincere dirite, mi ne komprenas vian kalkulon ke en la momento kiam vi finis la diskuton estis "2:1" kontraŭ la PIV-a nomo. Laŭ mia legado estis Arbarulo kaj Moldur kontraŭ vi ambaŭ, Do estis 2:2, kaj en tia ekvilibra situacio la decida momento laŭ mi estas fidindaj eksteraj referencoj, kaj nelaste la dokumentado en PIV kaj, se estas, aliaj presitaj vortaroj. Postokaze, mi vidis, aldoniĝis ankoraŭ voĉo de Thomas kaj se vi volas, jen ankaŭ mia voĉo por tenado de la origina vorto, kaj, kvankam ne-ortodoske, mi pensas ke la kvar eldonoj de PIV (1970, 2002, 2905, 2020) ankaŭ devus havi ian "voĉon" - se fari tiel, nun estus 8:2 por teno de la dokumentita vortara vorto. Kvankam, mi sentus iom maljuste ke mi kun miaj mizeraj nur 12 000 redaktoj kalkulus mian voĉon same peze kiel PIV 2020: mi pensus ke PIV devus havi pli pezan voĉon ol mi, sed vi kaptas la ideon. Estus aliel, se PIV ŝanĝintus sian koncepton, en 1970 decidintus tute aliel ol en 2020, aŭ se ĉiuj 30 plej aktivaj vikipedianoj unuece decidas difini vorton aliel ol faras tion PIV 2020 (tio eble, mi ne scias, estos la rezulto pri la "afrikansa lingvo"). Sed ĉi tie tiel ne estas. Kaj laŭ mi vi simple nekompreneble kalkulis. Aidas (diskuto) 17:37, 9 nov. 2024 (UTC)
- Mi ne kontraŭas la argumentojn por Omajadoj, sed nur klarigas la historion de la nomo en Vikipedio, ĉar kelkaj asertoj en la debato ne ĝustas. Oni kreis la artikolon en 2010 kiel Omajadoj, sed tujtuj la propra aŭtoro, nun neaktiva, alinomis al Umajadoj, kaj tiel restis dum 14 jaroj, pro kio oni devas konsideri tiun la tiaman titolon. Nur en 2014 Moldur alinomis al Omajadoj kaj mi denove al Umajadoj. Tiam laŭ la reguloj ne endus alinomi ĉar estis voĉdona egaleco. Nur venas aliaj du voĉdonoj, kiuj ŝanĝas la situacion kaj tiukadre mi ne kontraŭas alinomon. Tamen kaj la ŝanĝo de decido kaj la argumento al la aŭtoritato (respektinda kaj respektenda) malfermas alian debaton kontraŭ demokratiaj decidoj (kio eble ne estas tiom ĝusta, kvankam regula). Mi memorigas kaj memorigos, ke la nuna aspekto de la Ĉefpaĝo, kie supre estas Pri Vikipedio, kion neniu legas, dum Bildo de la Tago aŭ Aktualaĵoj, kiuj montras la ĝisdatigemon de Vikipedio, estis aprobita per demokratia majoritato de voĉdonintoj kiuj tute nek antaŭe nek poste aktivis en Vikipedio. Mi komprenas, ke tio estas alia afero, aŭ ne. kani (diskuto) 21:28, 9 nov. 2024 (UTC)
- Do mi pardonpetas ke ankaŭ mi ne kontinue sekvas la diskutojn en VP:AA kaj tial mi foje tro malfruas. Tio estas mia problemo, klare. Mi nur vortumis ke laŭ mia kalkulo ne estis voĉdono 1:2, sed 2:2, kaj aldonis mian opinion ke eksterajn referencojn, antaŭ ĉio la 4 eldonojn de PIV, necesas ankaŭ konsideri (la 4 vortaroj ĉiuj estis antaŭ 2024, ili ne malfruis kiel mi...). Mi tute komprenas ke mi tro malfruis por kunvoĉdoni, sed ne komprenas kial voĉdono de 2:2 superas la vortaran aŭtoritaton. Aidas (diskuto) 16:22, 24 nov. 2024 (UTC)
- Mi ne kontraŭas la argumentojn por Omajadoj, sed nur klarigas la historion de la nomo en Vikipedio, ĉar kelkaj asertoj en la debato ne ĝustas. Oni kreis la artikolon en 2010 kiel Omajadoj, sed tujtuj la propra aŭtoro, nun neaktiva, alinomis al Umajadoj, kaj tiel restis dum 14 jaroj, pro kio oni devas konsideri tiun la tiaman titolon. Nur en 2014 Moldur alinomis al Omajadoj kaj mi denove al Umajadoj. Tiam laŭ la reguloj ne endus alinomi ĉar estis voĉdona egaleco. Nur venas aliaj du voĉdonoj, kiuj ŝanĝas la situacion kaj tiukadre mi ne kontraŭas alinomon. Tamen kaj la ŝanĝo de decido kaj la argumento al la aŭtoritato (respektinda kaj respektenda) malfermas alian debaton kontraŭ demokratiaj decidoj (kio eble ne estas tiom ĝusta, kvankam regula). Mi memorigas kaj memorigos, ke la nuna aspekto de la Ĉefpaĝo, kie supre estas Pri Vikipedio, kion neniu legas, dum Bildo de la Tago aŭ Aktualaĵoj, kiuj montras la ĝisdatigemon de Vikipedio, estis aprobita per demokratia majoritato de voĉdonintoj kiuj tute nek antaŭe nek poste aktivis en Vikipedio. Mi komprenas, ke tio estas alia afero, aŭ ne. kani (diskuto) 21:28, 9 nov. 2024 (UTC)
- Karaj @Kani kaj Lingvano: Sincere dirite, mi ne komprenas vian kalkulon ke en la momento kiam vi finis la diskuton estis "2:1" kontraŭ la PIV-a nomo. Laŭ mia legado estis Arbarulo kaj Moldur kontraŭ vi ambaŭ, Do estis 2:2, kaj en tia ekvilibra situacio la decida momento laŭ mi estas fidindaj eksteraj referencoj, kaj nelaste la dokumentado en PIV kaj, se estas, aliaj presitaj vortaroj. Postokaze, mi vidis, aldoniĝis ankoraŭ voĉo de Thomas kaj se vi volas, jen ankaŭ mia voĉo por tenado de la origina vorto, kaj, kvankam ne-ortodoske, mi pensas ke la kvar eldonoj de PIV (1970, 2002, 2905, 2020) ankaŭ devus havi ian "voĉon" - se fari tiel, nun estus 8:2 por teno de la dokumentita vortara vorto. Kvankam, mi sentus iom maljuste ke mi kun miaj mizeraj nur 12 000 redaktoj kalkulus mian voĉon same peze kiel PIV 2020: mi pensus ke PIV devus havi pli pezan voĉon ol mi, sed vi kaptas la ideon. Estus aliel, se PIV ŝanĝintus sian koncepton, en 1970 decidintus tute aliel ol en 2020, aŭ se ĉiuj 30 plej aktivaj vikipedianoj unuece decidas difini vorton aliel ol faras tion PIV 2020 (tio eble, mi ne scias, estos la rezulto pri la "afrikansa lingvo"). Sed ĉi tie tiel ne estas. Kaj laŭ mi vi simple nekompreneble kalkulis. Aidas (diskuto) 17:37, 9 nov. 2024 (UTC)
- Por: Mi pardonpetas ke mi plurajn monatojn tute ne sukcesis atenti la argumentojn de tiu ĉi forumo, kaj tial aldonas mian opinion tiom malfrue. Sed baze min plene konvinkas la argumentado de Moldur, principe konstatante ke ekde jardekoj PIV kontinue nomas la dinastion omajadoj - en 1970, p. 763, 2002, p. 809, sendube ankaŭ en 2005 kaj senŝanĝe en 2020, kaj mi neniam perceptis vastan disputon ekster vikipedio en la Esperanto-movado pri ŝanĝo al nova estonta formo "umajadoj" en ebla estonta PIV 2037, okaze de la 150-a jubileo de Esperanto. Se (!) tia vasta kampanjo estos kaj konvinkos plejmulton de la movadanoj kaj PIV 2037 flame propagandos novan formon "umajadoj", kaj tiu vaste apogita ŝanĝo estos bone dokumentita per konvinkaj referencoj, tiam ni povos havi artikolon kaj kategoriojn kun tia nomo en Vikipedio 2037, sed nun estas 2024, kaj nur eblas konstati, ke en 1970 ĝis 2024 estas "omajadoj", kaj ĉiukaze antaŭ 1970 ne estas konvinkaj referencoj ke tiam en Esperanto la formo "umjadoj" estintus la vaste akceptata en la Esperanta literaturo kaj gazetaro. Mi kalkulas ke antaŭ mia malfrua voĉdono estis 2 voĉoj ĉi tie por kategorionomo "omajadoj" kaj 2 por "umajadoj", kunkalkulante la voĉon de AndyHM en 2010 por "umajadoj" kaj mian nun por "omajadoj" estus 3:3, daŭre malunueca voĉdono, sed ĉefe estas kvar "aŭtoritataj voĉoj ekster tiu diskuto" por "omajadoj" (PIV 1970/2002/2005/2020), kaj mi daŭre ne vidis iun ajn "aŭtoritatan voĉon ekster tiu diskuto" por "umajadoj". Kaj al ni ĉiuj klaras ke eĉ voĉdono de 20:0 plej aktivaj vikipedianoj por ŝanĝo al nova formo "umajadoj" ne superus la aŭtoritatajn referencojn ekster vikipedio, kiuj tiam almenaŭ devus esti malunuecaj 10:10, sed mi ĝis nun ne vidis ajnan (!) konvinkan eksteran referencon por ŝanĝo al nova formo "umajadoj". Se ni volas ŝanĝi la vortaran uzon en eta rondo, ni devos konvinki per alporto de aŭtoritataj eksteraj referencoj! Sed mi ĝis nun eĉ ne trovis unu konvinkan pruvon. ThomasPusch (diskuto) 07:57, 20 okt. 2024 (UTC)
Homa spirado => Spirado 2024 09 20
redaktiEl pli ol cent lingvoj nur la itala nomiĝas homa. Tio malhelpas la ampleksigon de havenda artikolo, kion fakte mi jam entreprenis.--kani (diskuto) 11:54, 20 sep. 2024 (UTC)
- Komento: Homa spirado restus kiel alidirektilo kaj estas ĉapitro de la havenda artikolo.--kani (diskuto) 21:16, 20 sep. 2024 (UTC)
- Saluton, Kani. Eble vi memoras la diskutegon inter mi kaj DidCORN pri tiu temo antaŭ du jaroj. Informoj similaj al tiuj, kiujn vi nun metas en la artikolon Homa spirado, jam troviĝas en nia artikolo Spiro, kiu devus esti alinomita al Spirado, sed ankoraŭ neniu administranto faris tion - tial la diskuto ankoraŭ troviĝas ĉi tie kiel aktiva propono.
- Mi proponis kaj faris la ŝanĝon al "Homa spirado" ĉar la artikolo en sia tiama stato temis preskaŭ nur pri homoj, kaj necesis distingi ĝin de Spiro, kiu temas ankaŭ pri aliaj organismoj. Sed estas granda malkohero inter diverslingvaj vikipedioj kaj ene de ĉiu unuopa vikipedio. Kion vi volas fari al Spiro? Mi ne volus reiri al la situacio antaŭ mia interveno, nek imiti la situacion de la hispana vikipedio, kun du samtemaj artikoloj, sed verŝajne povus akcepti aliajn solvojn. Arbarulo (diskuto) 19:57, 26 sep. 2024 (UTC)
- Mi nun faris rigardon al la koncernaj artikoloj en la angla, hispana, franca, kaj germana. Kvankam neniu uzas la titolon "Homa spirado", la franca kaj germana uzas "Pulma ventolo", kiu certe estas pli specifa koncepto ol spirado ĝenerale. Krome, en ĉiuj kvar vikipedioj mi trovas malkontentajn voĉojn sur diskutaj paĝoj, kiuj plendas simile kiel mi, ke la artikoltemoj en tiuj vikipedioj estas fuŝaj. En la angla [4], germana [5], kaj franca [6] oni plendas, ke pli taŭga titolo estus "Homa spirado" aŭ simile, kaj en la hispana [7] oni plendas, ke la artikoloj ligitaj al nia Homa spirado kaj Spiro havas la saman temon.
- Al mi ŝajnas klare, ke ni devos kunigi vian kontribuon kun la nuna enhavo de Spiro (ne de Homa spirado). La sola demando estas, en kiu artikolo kaj sub kiu titolo ni kunigu ilin. Mi bedaŭras la malŝparon de tempo. Mi kredas ke la kulpo de la situacio estas intervikia kaj metavikia, ne nia. Vere la havenda artikolo devus esti Spiro. Arbarulo (diskuto) 21:50, 27 sep. 2024 (UTC)
- Komento: Homa spirado, poste Spirado, estas unu el la mil havendaj artikoloj, ekzistanta en pli ol 100 lingvoj kun enhavo de pli ol 30 000 bitokoj kaj tial en la plej alta kategorio el tri eblaj. Spiro estas ekzistanta en iom pli ol 50 lingvoj kun enhavo de pli ol 15 000 bitokoj, tio estas la duono de la alia. La diferenco inter spiro kaj spirado estas semantike nula. La realo de du similaj artikoloj en la tuta vikia sistemo evidente ne estas nia kulpo, sed ankaŭ ne ni devas tordi la situacion. Vi plu povas labori por la artikolo Spiro kaj ni povas reteni Spiradon en la alta kategorio de la havendaj artikoloj.--kani (diskuto) 12:11, 11 okt. 2024 (UTC)
- Mi ne klare komprenas kion vi kontraŭas kiam vi diras "ne ni devas tordi la situacion." Fakte la aliaj vikioj estas tre malsamaj unu de la alia - ili ne prezentas unu saman situacion. Ĝis nun mi provis fari nur la minimuman ŝanĝon al la reala situacio de nia vikio bezonatan por ke la du artikoloj havu malsamajn temojn. Ne mi kreis Spiro. Kaj tiutempe, se gravas al vi, la rezulto estas pligrandigo de la oficiale havenda artikolo.
- Ĉu vi akceptus ekzemple kunigi la du artikolojn? Aŭ proponi ĉe Metavikio ke oni redonu la statuson "havenda" al Spiro? Arbarulo (diskuto) 02:11, 13 okt. 2024 (UTC)
- Ĉi tiu diskuto restas longe sen kontribuoj. Se ne estos interkonsento pri alia solvo, mi rekonformigos la enhavon al la titolo transmovante la novan materialon al "Spiro". Arbarulo (diskuto) 02:59, 31 okt. 2024 (UTC)
- Ve, vere la "diferenco inter spiro kaj spirado estas semantike nula", do spirado kaj spiro estas faktaj sinonimoj (la naturo de spiro estas ke ĝi okazas plurfoje, alikaze la organismo jam mortis), tial havi unu artikolon "spiro" kaj alian "spiro" estas iom stranga, sed havi artikolon "homa spirado", kiu temas pri "animala spirado ĉe senvertebruloj kaj ĉe vertebruloj" estas simile strange. Klaras ke ni ne povas premi ĉiujn lingvoversiojn kunfandi la du artikolojn kiuj duoble ekzistas en 50 lingvoj, kaj fari kiel la germanoj kiuj en unu el la du tute evitas la vorton spiro/spirado en la titolo kaj nomas ĝin "pulma ventilado" ankaŭ estas iom trompa, ĉar fakte "pulma ventilado" estas spirado. Kaj fari kiel faris la angloj kaj iuj aliaj lingvanoj kiuj baze diferencigas inter "spirado" kaj "spirado (fiziologio)" same strangas, ĉar ambaŭ tekstoj en ĉiuj lingvoj temas pri fiziologio. Mi nur vidas la eliron, fari kiel nun klarigas la unuaj frazoj de homa spirado (de multaj animaloj), spiro kaj Spiro (apartigilo), nome akcenti ke la unua procezo nepre bezonas pulmon kaj la dua, pli vasta koncepto ankaŭ priskribas interŝanĝon de oksigeno sen pulmo. Rezulto estus nomi la unuan tekston "pulma spirado" kaj la duan, pli vastan simple "spirado", laŭplaĉe ankaŭ sen "-ad-". ThomasPusch (diskuto) 16:19, 31 okt. 2024 (UTC)
- Mi povas akcepti ke "Homa spirado" fariĝu "Pulma spirado". Ankoraŭ tio necesigus ke la plejparto de la nova materialo moviĝu en la artikolon "Spiro". Arbarulo (diskuto) 14:58, 1 nov. 2024 (UTC)
- Ve, vere la "diferenco inter spiro kaj spirado estas semantike nula", do spirado kaj spiro estas faktaj sinonimoj (la naturo de spiro estas ke ĝi okazas plurfoje, alikaze la organismo jam mortis), tial havi unu artikolon "spiro" kaj alian "spiro" estas iom stranga, sed havi artikolon "homa spirado", kiu temas pri "animala spirado ĉe senvertebruloj kaj ĉe vertebruloj" estas simile strange. Klaras ke ni ne povas premi ĉiujn lingvoversiojn kunfandi la du artikolojn kiuj duoble ekzistas en 50 lingvoj, kaj fari kiel la germanoj kiuj en unu el la du tute evitas la vorton spiro/spirado en la titolo kaj nomas ĝin "pulma ventilado" ankaŭ estas iom trompa, ĉar fakte "pulma ventilado" estas spirado. Kaj fari kiel faris la angloj kaj iuj aliaj lingvanoj kiuj baze diferencigas inter "spirado" kaj "spirado (fiziologio)" same strangas, ĉar ambaŭ tekstoj en ĉiuj lingvoj temas pri fiziologio. Mi nur vidas la eliron, fari kiel nun klarigas la unuaj frazoj de homa spirado (de multaj animaloj), spiro kaj Spiro (apartigilo), nome akcenti ke la unua procezo nepre bezonas pulmon kaj la dua, pli vasta koncepto ankaŭ priskribas interŝanĝon de oksigeno sen pulmo. Rezulto estus nomi la unuan tekston "pulma spirado" kaj la duan, pli vastan simple "spirado", laŭplaĉe ankaŭ sen "-ad-". ThomasPusch (diskuto) 16:19, 31 okt. 2024 (UTC)
- Ne farite laŭ la propono, sed mi ŝanĝis Homa spirado al Pulma spirado laŭ la ideo de ThomasPusch. Mi mem enplektis la novan materialon en la artikolon Spiro, krom parto kiu rilatas al nehomaj pulmohavantoj kaj restas en Pulma spirado.
- Mi ne povas fari la ŝanĝon de Spiro al Spirado ĉar mi ne estas administranto. Arbarulo (diskuto) 21:02, 17 nov. 2024 (UTC)
- Farite La paĝo estis kreita en 2016 kiel Spirado. Poste okazis pluraj alinomigoj kaj renomigoj. Estis diversaj opinioj pri kiu materialo estu en diversaj similtemaj artikoloj, kaj mi protektis tiun kiel unu el la Mil havendaj artikoloj kun la dekomenca titolo, simila al la plimulto de la aliaj lingvoj kaj kun materialo ankaŭ simila al multaj el tiuj lingvoj. Fakte mi eraris montrante ĉi tie ŝajnan kazon de alinomado, kvankam vere temis nur pri restarigo de la origina nomo. Ĉi tie okazis opinidebatoj, sed neniu klara tendenco kolektiva.--kani (diskuto) 00:14, 20 nov. 2024 (UTC)
- @Kani:, vi asertas ke via ŝanĝo estas restarigo de origina nomo (de 2016). Eble vi ne rimarkis ke la titolo "Spirado" origine apartenis al la artikolo kiu nun nomiĝas "Spiro", ekde ĝia kreo en 2004. Alaudo ŝanĝis "Spirado" al "Spiro" kaj kreis la duan artikolon "Spirado" ŝajne sen iu ajn konsulto aŭ interkonsiliĝo kun aliaj vikipedianoj. Do se temus pri restarigo de la originala situacio, la solvo estus kunigi la du artikolojn. Fakte mi jam proponis tion kiel eblan solvon. Ĉu vi konsentus al kunigo de la artikoloj? Se jes, ne necesos paroli pri aliaj aferoj. Arbarulo (diskuto) 01:12, 20 nov. 2024 (UTC)
- @Arbarulo: Kunigi ambaŭ artikolojn estus lasi sen esperantlingva versio Spiro, kiu povus esti alinomita al Spiro (fiziologio) same kiel estas en angla, hispana kaj aliaj lingvoj. Pri ĝia enhavo mi ne zorgos. Pro la restigado de Spirado tia kia ĝi estas mi opinias ĝin utila, estante unu el la Mil havendaj artikoloj, kun aparta rangigo en kiu Esperanto estas en tre alta konsidero.--kani (diskuto) 00:02, 22 nov. 2024 (UTC)
- Mi jam rimarkigis ke la vikipedioj kiujn vi citas estas fuŝaj, kaj eĉ ne sammaniere fuŝaj. Bonvolu ne trudi iliajn fuŝojn ankaŭ al ni. Se vi ne povas klarigi kiel malsamas spirado kaj spiroj, aŭ kia spirado ne estas fiziologia - eĉ entute "ne zorgos" pri la afero - kaj tamen insistas ke la artikolo ekzistu, vi ne plu verkas enciklopedion, sed celas ion alian - prefere mi ne provu diveni kion. Arbarulo (diskuto) 15:22, 22 nov. 2024 (UTC)
Ĉi tio estas malrespekto al Vikipedio, kian mi ĝis nun ne vidis en Alinomendaj Artikoloj.
Kani malrespektas la bazan principon, ke ĉiu artikolo havu apartan temon. Tio estas principo de iu ajn enciklopedio. En Vikipedio, nia gvidpolitiko Helpo:Kiel verki bonan artikolon tre klare diras, "Vi ja ne kreu artikolojn kiuj jam ekzistas (eble sub alia nomo)". Ankaŭ la unua kialo por kunigi paĝojn estas tio, ke "estas du aŭ pli da paĝoj pri ĝuste la sama temo." Se ankoraŭ neniu skribis politikon, kiu diras rekte, "ne ŝanĝu la temon de ekzistanta artikolo tiel, ke ĝi fariĝas sama kun alia," mi supozas ke neniu imagis, ke bonintenca vikipediisto provos fari tion.
Kani malrespektas la politikon de interkonsento. Ni supozu momente ke neniu baza principo estas tuŝita. Tiam oni devas fari decidojn per interkonsento. Kiam en 2022 mi trovis la problemon de du artikoloj praktike samtitolaj (tiam ankoraŭ ne vere samtemaj), mi afiŝis proponon ĉi tie, faris interkonsenton kun DidCORN, kaj sufiĉe laboris por plenumi ĝin. Tiam nek Kani nek iu ajn alia argumentis kontraŭe aŭ entute interesiĝis pri la afero. Nun, du jarojn poste, Kani unue malrespektas tiun rezulton per radikala ŝanĝo; nur poste faras proponon por la ŝanĝo; kiam konsento al la propono ne tuj aperas, bojkotas la diskuton; kiam do mi parte (eĉ ne tute) malfaras lian unuopulan trudon, ree trudas ĝin; kaj post tio aŭdacas akuzi sur mia diskutpaĝo, ke mi estas malĝentila kaj malkunlaborema.
Kani misuzas siajn administrajn privilegiojn por trudi sian preferon. En granda perspektivo tio estas la plej danĝera aspekto de ĉi tiu disputo. Kani mem anoncis, ke li protektis Spirado. Sed "Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj" (Vikipedio:Administrantoj). Tiuj cirkonstancoj ne estas tute precizigitaj, sed mi certas ke "mi protektis tiun kiel unu el la Mil havendaj artikoloj" ne estas taŭga pravigo. Aliflanke ĉesigi redaktomiliton jes estas bona kialo kaj alia administranto verŝajne rajtus apliki ĝin al ĉi tiu okazo, - sed estas malnormale kaj misuzo de privilegioj, ke administranto mem komencas redaktomiliton kaj tuj ŝlosas la paĝon en la stato preferata de li.
Mi volas emfazi ke antaŭe ĉi tia konduto ne estis tipa de Kani. Tial mi ĝis nun provadis trovi ian interkonsenton, kaj ankoraŭ nun esperas ke li poste komprenos la situacion pli bone. Arbarulo (diskuto) 15:22, 22 nov. 2024 (UTC)
Ig-Nobel-premio => ? 2024 09 26
redaktiLa artikolo estas malbona kaj parta traduko de anglalingva artikolo. Kvalito de la artikolo estas aparta temo.
Mi opinias, ke la nomo de temo estas tre stranga anglaĵo, kiun elpensis ne esperantisto kaj la kreinto ne scias regulojn de Esperanto. -Ig estas sufikso, kiu havas tre certan sencon. Nun la nomo de artikolo havas jenan sencon: igi Nobelpremio, Nobelpremiigi.
Sed senco de artikola temo estas ŝerca analogo de Nobelpremio. Atentu, la temo ne estas malNobelpremio, ŝar la premio neniun maligas. Temo de la artikolo estas mokaindaj atingoj de scienculoj kaj ne nur scienculoj. La premio havas trajtojn de scienca premio, sed ĝi ne estas scienca. Nun la nomo de la artikolo ne kongruas al temo de la artikolo.
Mi ne scias al kia nomo necesas alinomigi, sed lasi nunan nomon estas moki Esperanton, ties regulojn kaj lingvouzadon. VladimirPF (diskuto) 07:24, 26 sep. 2024 (UTC)
- Komento: La titolo estas anglaĵo ĉar la nomo de la temo estas angla vortludo, do ne rekte tradukebla. La nuna versio havas la avantaĝon ke ĝi videbligas la aludon al la Nobel-premioj. Ebla alternativo estas konservi eĉ pli laŭvorte la anglan nomon: Premio Ig Nobel aŭ Ig Nobel Prize. Mi pensas ke la risko, ke iu interpretus ĝin kiel "Nobelpremiigo," ne estas pli granda ol la risko, ke iu interpretus Nobel-premion mem kiel premion por nobeloj. Arbarulo (diskuto) 20:51, 26 sep. 2024 (UTC)
- Al mi tre plaĉas varianto elektita en ukraina vikio: Ігнобелівська премія. Certe ruslingva vercio multe pli plaĉas Шнобелевская премия, sed tio estas vortludo (bonega, sed rekte ne tradukebla).
Mi opinias ke en esperanto bone taŭgas Ignobel-premio:- ni bone prezentas la anglalingvan nomon
- ĝi estas memstara vorto kaj ĝin ne eblas erare miksi kun aliaj vortoj
- ĝi ne aspektas kiel mallongigo kaj neniu prononcos la nomon "Igo-Nobel-premio"
- la vorton eblas kombini kun prepozicioj, konjukcioj, akuzativo, pluralo ktp.
- VladimirPF (diskuto) 08:03, 27 sep. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: Ignobel-premio La propono estas malavantaĝa je punkto 1, ĉar ĝi unuvortigas nomon kiun la angla prezentas kiel du vortojn. Ĝi gajnas nenion je 2, ĉar kunmetaĵoj kutime ne havas strekon en Esperanto, do se iu povus interpreti "Ig-Nobel" kiel Esperantan kunmetaĵon (kion mi trovas malverŝajna), tiu povus same misinterpreti "Ignobel". Eble ĝi gajnas iomete je 3, sed mi trovas misinterpreton de "Ig-Nobel" kiel mallongigon tre malverŝajna. Ĝi gajnas nenion je 4. Pli ĝenerale, mi malkonsentas kun la ideo, ke simileco inter alilingva nomo kaj Esperanta radiko estas bona kialo por aliformigi la nomon en Vikipedio. Arbarulo (diskuto) 21:04, 27 sep. 2024 (UTC)
- Komento: Mi proponas por la premio kaj la artikolo la nomon Malnobela premio. Ĝi klare kaj precize esprimas la spiriton de la vortludo kaj estas neriproĉebla esperantigo. Amike, -Filozofo (diskuto) 19:04, 7 okt. 2024 (UTC)
- Komento: Mi povas akcepti Malnobela premio. Arbarulo (diskuto) 23:20, 7 okt. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: mi kontraŭas ĉar en Eo prefikso "mal-" havas strikte certan sencon kaj la premio tutcerte ne estas mala rilate al Nobelpremio. VladimirPF (diskuto) 07:53, 8 okt. 2024 (UTC)
- Komento: Kara - la vorto "mal/nobel/a" estas regula Esperanta vorto, derivaĵo de la radiko "nobel-" (Radiko nobel/ en PIV). La implico, ke temas pri Alfred Nobel aperas en ĝi nur kiel kalembureca ŝerca aludo, esence same kiel en la angla esprimo ignobel prize (en kiu forte kaj klare aŭdiĝas la adjektivo ignoble, t.e. mal-noble = malnobela, kaj, fone, vole-nevole aŭdiĝas ankaŭ Nobel Prize = Nobel-premio). Temas do pri maksimume fidela traduko de la origina angla esprimo kune kun ĝiaj konotacioj kaj ŝerca aludo. Amike, -Filozofo (diskuto) 10:44, 8 okt. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: Ĉar mi vidas, ke Ig-Nobel-premio ne estas same kiel Igi Nobel-premio, bazo de la debato; resume "Ig" en la propra nomo Ig-Nobel ne samas al sufikso "ig-" en nepropranoma vorto. Ankaŭ Nobel ne estas konfuzebla kun "nobel-". Eble "Ig-Nobel premio" povus esti solvo.--kani (diskuto) 12:30, 11 okt. 2024 (UTC)
- Komento: Kara Kani - bedaŭrinde, la formo "Ig-Nobel premio", stranga sinsekvo de neesperantigita propra nomo Nobel kun prefikse alkroĉita Esperanta sufikso -ig- (kio formas nekompreneblan "vorton" "Ig-Nobel" aperanta en nekomprenebla gramatika funkcio -- bonvolu noti, ke ankaŭ "Nobel premio" en Esperanto estas malebla en la senco de senprobleme Esperantaj formoj kiel "Nobel-premio", "premio Nobel", "premio de Nobel" aŭ simile), kiun sekvas tute regula sed neniel rilata Esperanta substantivo "premio", estas neniel interpretebla en Esperant-lingva kunteksto... Amike, -Filozofo (diskuto) 21:32, 11 okt. 2024 (UTC)
- Komento: Estas klare, ke necesas trovi vortludon en Esperanto kompareble amuzan kaj trafan, sed ne nepre bazitan sur la samaj metaforoj kiel la anglalingva aŭ ruslingva formoj. Tiu, kiu ne ŝatas la formon Malnobela premio, serĉu ion alian. Ĉu eble Bobel-premio, kiu sufiĉe proksime similas al "Nobel-premio" kaj baziĝas sur metaforo, kiu estas eĉ pli elvoka ol la sufiĉe arbitraj anglalingva kaj ruslingva kalemburecaj aludoj, ja kiel "premio" pro stultaĵo rilatas al nobeleco aŭ nobleco aŭ al slanga nomo de nazo, dum nomi stultan malgravaĵon bobelo aŭ stultulon bobel-kapulo estas tute nature! Amike, -Filozofo (diskuto) 21:48, 11 okt. 2024 (UTC)
- Por: Bobel-premio - por mi la nomo bone transdonas esencon de la premio. VladimirPF (diskuto) 07:20, 14 okt. 2024 (UTC)
- Por: Bobel-premio. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:07, 13 okt. 2024 (UTC)
- Ankaŭ mi akceptas Bobel-premio. Kvankam mi ne vidas tian tutmondan gravon en la afero, ke ĝi indus je Esperantigo, tamen se ni devas Esperantigi, tiu Esperantigo estas bonega. Arbarulo (diskuto) 21:00, 14 okt. 2024 (UTC)
- Mi ne certas ke "estas klare, ke necesas trovi vortludon en Esperanto kompareble amuzan kaj trafan". Mi mem, kaj certe pli-malpli ĉiuj aliaj esperanto-parolantoj, dekomence tute ne komprenis kiun sencon havus la vorto "bobel-premio", ankaŭ se oni bone konas ambaŭ bazajn vortojn. Estas aliel, se en ĉiuj esperantaj gazetoj kaj blogoj estas amase multaj Esperantaj artikoloj pri "bobel-premioj" sub tiu nomo, eblus citi almenaŭ 5 de tiaj eksteraj esperantlingvaj referencoj, kaj pli-malpli ĉiu ke kapablas legi la lingvon jam legis la vorton ekster vikipedio. Sed dum tio ne estas, laŭ mi la titolo "malnobela premio" aŭ prefere malnobla premio" estas pli akceptebla kaj klara - "malnobela premio" tute akcepteblas, se PIV jam oficialigis duan signifon de "Nobelo"=Nobel, kvankam multaj homoj daŭre pli tradukis la adjektivon "nobela" al "grafa, princa", kaj ne kiel "iel rilata al s-ro Nobel". Aidas (diskuto) 13:28, 25 okt. 2024 (UTC)
- Ankaŭ mi estas kontraŭ ne tuj komprenebla Bobel-premio kaj kontraŭ la origina titolo Ig-Nobel-premio="fara?? Nobel-premio" de antaŭ 20 jaroj fare de anonimulo. konsidereblus simple lasi la tuton en usona angla kaj prezenti ĝin en tri ne-ligitaj vorto kaj nepre klinitaj literoj angle "Ig Nobel Prize" [ˈɪɡ nə͡ʊbˈɛl pɹˈa͡ɪz], tiel ke tute klaras ke temas pri fremdlingva koncepto kaj kampanjo. Sed mi tamen timas ke poste revenas iuj entuziasmaj esperantistoj kiuj tamen inventas iun ajn "esperantigon" por la premio. Krome la tradukoj de angle Ig Nobel Prize al france Prix Nobel Ig kaj es hispane Premio Ig Nobel aspektas al mi baze sensencaj en ĉiuj tri lingvoj kaj nek aspektas angla nek franca nek hispana vorto (pri aliaj lingvoj kompreneble estus same). Sume mi pensas ke la propono por mal-Nobela premio kun iom malbela sed necesa majusko meze de la adjektivo estas la malplej malbona solvo. Ja PIV 2020 konfirmas ke Nobelo majuskle havas duan signifon aludi al s-ro Nobel, do signifas ne nur "grafa, princa", sed ankaŭ "iel rilata al s-ro Nobel". Sed aparte al tiu diskuto pri la titolo mi eksplicite atentigas al la katastrofa ĝenerala stato de la artikolo, el lingva vidpunkto sed ankaŭ el ĝenerale teknika (Vladimir aludis tion per la frazo "Kvalito de la artikolo estas aparta temo"). Tio ne estas granda problemo kaj eblas ripari la mankojn, sed nepre necesas fari tion (tiom "aparta" de la titolo tiu kritiko ne estas: malmatura titolo de 2004 staras kun malmatura teksto)! ThomasPusch (diskuto) 14:58, 31 okt. 2024 (UTC)
- Mi ne certas ke "estas klare, ke necesas trovi vortludon en Esperanto kompareble amuzan kaj trafan". Mi mem, kaj certe pli-malpli ĉiuj aliaj esperanto-parolantoj, dekomence tute ne komprenis kiun sencon havus la vorto "bobel-premio", ankaŭ se oni bone konas ambaŭ bazajn vortojn. Estas aliel, se en ĉiuj esperantaj gazetoj kaj blogoj estas amase multaj Esperantaj artikoloj pri "bobel-premioj" sub tiu nomo, eblus citi almenaŭ 5 de tiaj eksteraj esperantlingvaj referencoj, kaj pli-malpli ĉiu ke kapablas legi la lingvon jam legis la vorton ekster vikipedio. Sed dum tio ne estas, laŭ mi la titolo "malnobela premio" aŭ prefere malnobla premio" estas pli akceptebla kaj klara - "malnobela premio" tute akcepteblas, se PIV jam oficialigis duan signifon de "Nobelo"=Nobel, kvankam multaj homoj daŭre pli tradukis la adjektivon "nobela" al "grafa, princa", kaj ne kiel "iel rilata al s-ro Nobel". Aidas (diskuto) 13:28, 25 okt. 2024 (UTC)
La aliaj lingvoj listigas epikajn filmojn, kaj ne epokajn, eble kun la senco historiaj filmoj, sed jam ekzistas Kategorio:Italaj historiaj filmoj.--kani (diskuto) 12:01, 11 okt. 2024 (UTC)
- Por: la propono, kaj simile por ŝanĝi la nunajn Kategorio:Epokfilmoj, Kategorio:Epokfilmoj laŭ landoj, Kategorio:Sovetiaj epokfilmoj, Kategorio:Usonaj epokfilmoj. Arbarulo (diskuto) 02:11, 13 okt. 2024 (UTC)
- Komento: Se mi ĝuste komprenas, temas pri du iom interrilataj, sed principe malsamaj nocioj: (1) historiaj filmoj; (2) kinoepopeoj. Kiam aperos klareco, pri kiu el la du nocioj temas, oni miaopinie apliku ĝuste tiajn terminojn. Bonvolu noti, ke la vorto "epopeo" estas oficiala (1a Oficiala Aldono), sed "epiko" ne estas oficiala kaj verŝajne neniam estos, ĉar ĝi (miakomprene) estas pli-malpli plena sinonimo de "epopeo", kaj la Akademio kutime evitas senbezone oficialigi sinonimojn de jam oficialaj vortoj. Amike, -Filozofo (diskuto) 22:23, 13 okt. 2024 (UTC)
- Mi subtenus ankaŭ (eĉ prefere) Kategorio:Epopeaj filmoj aŭ simile.
- La koncernaj kategorioj ŝajne estas ligitaj al alilingvaj kategorioj, kiuj temas pri epikaj/epopeaj filmoj. Kaj mi vidis almenaŭ unu filmon de Star Wars, mi kredas, kiu apartenus nur al tre vasta difino de "epoka"! Tial mi subtenas la ŝanĝon. Tamen estus plej bone, se iu kontrolus ĉu estas iu filmo en la kategorioj, kiu efektive estas pli "epoka" ol "epika", kaj se jes, transmetus ĝin en kategorion pri historiaj filmoj. Arbarulo (diskuto) 21:00, 14 okt. 2024 (UTC)
- "Kategorio:E...filmoj laŭ landoj" estas en kategorio "Kategorio:E...filmoj" kaj tiu estas en supera kategorio Kategorio:Eposoj. Tial "Kategorio:Eposaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj laŭ mi eĉ pli bonas ol "Kategorio:Epopeaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj. Do por "Kategorio:Eposaj filmoj" kun variaĵoj laŭ landoj. Konsentite ke la vorto "epiko" "ne estas oficiala kaj verŝajne neniam estos", sed eposo Z kaj epopeo ambaŭ estas oficialaj vortoj, kun enhava nuanco, kaj mi ŝatas la vorton eposo ĉi tie pli ol la enhave malvastan nomon "epopeo" kiu nepre bezonas prikanti "heroojn, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto".PIV Ĉu la usona komerca filmaro Star Wars © estis produktita el "patruja, religia, mora vidpunkto" ? ? Mi forte pridubas tion! ThomasPusch (diskuto) 15:12, 31 okt. 2024 (UTC)
- Fakte, laŭ mia nebula memoro de Star Wars, la heroo Luke Skywalker jes reprezentas patrujan, religian, moran vidpunkton. Eĉ se ne, la kerna malsamo inter "epopeo" kaj "eposo" estas, ke "epopeo" havas certan specon de enhavo ("rakontanta la aventurojn de herooj"), dum "eposo" estas nur forma kategorio ("La rakonta poezio, sen speciale heroa signifo"). Kaj la heroa enhavo estas la aludenda eco de la filmoj, pri kiuj temas. Certe Star Wars havas neniun apartan similecon kun neheroa rakonta poemo. Do laŭ mi "epos-" estas malpli taŭga radiko ol "epope-", kvankam pli taŭga ol "epok-". Arbarulo (diskuto) 15:39, 1 nov. 2024 (UTC)
- Mi el mia rigardado de la filma serio ankaŭ ne havas la impreson, ke "la usona komerca filmaro Star Wars © estis produktita el "patruja, religia, mora vidpunkto". Kaj ŝajnas al mi ke "epos-" simple estas pli vasta difino ol "epope-", despli ke la kategorio jam nun estas en kategorio "eposoj" (kvankam konsentite ke kategoriojn oni povas relative facile adapti). Do mia voĉodono estas por eposaj filmoj, kaj ĉiukaze kontraŭ epok/epikaj filmoj, sed pri tio, ŝajnas al mi, ĉiuj konsentas. Aidas (diskuto) 16:12, 24 nov. 2024 (UTC)
- Pardonu, mi devis diri ke la difinoj de "epope-" kaj "epos-" en mia komento venis de PIV. Ĉu vi havas iajn pruvojn kontraŭ ili? Arbarulo (diskuto) 05:20, 11 jan. 2025 (UTC)

Afrikanso -> Afrikansa lingvo 2024 10 20
redaktiOni ŝanĝis la titolon al "Afrikanso" antaŭ kelkaj jaroj pro ĝia artikolo en PIV, sed 1) la formo "la afrikansa" estas multe pli ofta nomo por la lingvo ol "afrikanso", ankaŭ inter la plej grandaj kaj respektataj revuoj de Esperanto; 2) la sekva versio de PIV tre verŝajne ŝanĝos ĝian rekomendon al "afrikansa" por la lingvo kaj "afrikanso" por homo de la rilata etna grupo. Vidu pli da detaloj ĉe Diskuto:Afrikanso#Titolo. --Spenĉjo (diskuto) 21:33, 20 okt. 2024 (UTC)
- Mi supozas ke ĉiuj aktivaj uzantoj bonvenigos la adapton de la ĝisnuna indiko de PIV 1970 ĝis 2020 de "afrikanso = lingvo de la nederlanddevenaj sudafrikanoj" al "la afrikansa", kiu respegulos la lingvouzon jam de jaroj. "La afrikansa" ŝajnas tiom normala etna lingvo kiel miloj da aliaj lingvoj, ke homoj simple ne venus al la ideo kompreni ke "Afrikanso"© estus substantiva "markonomo" kiel Esperanto©, Volapuko©, Interlingvao© aŭ Sanskrito©. Kaj eĉ se, homoj scias ke kvankam la lingvo de Romio origine nomiĝas Latino©, tamen eblas adjektivigi baze ĉiun substantivon, do se diri latina poezio, gramatiko, civilizacio, tiam ankaŭ eblas diri 'la latina lingvo', kaj en koncizigo forlasante la vorton lingvo oni alvenas al adjektiva formo "la latina", kiu estas la praktike uzata formo por la lingvo. Paralele, oni supozas ke tia adjektivigo eblas ankaŭ ĉe Sanskrita ("Kamasutro estas sanskrita libro"PIV, do libro en la sanskrita), kaj same ankaŭ devus ebli aludi al "afrikansa poezio, gramatiko, literaturo" kaj analogie devus ebli ankaŭ paroli pri "la afrikansa lingvo", do koncize pri "la afrikansa". Lingvo devos esti sufiĉe ekzotika, ke oni sentos strangan senton diri, "mi flue parolas la volapukan kaj la idan", sed pri pli modaj artefaritaj lingvoj eĉ tio eblas, "mi pli bone parolas la klingonan ol la navian". Tial homoj simple ne atentos pri la ĝisnuna averto de PIV, ke formo afrikansa ne ekzistas, ĉar "Afrikanso" estas komerca persona nomo kaj la o estas ne disigebla parto de la nomo, kiel ekzemple en Macudo (japane 松戸市) la o estas japana kaj ne esperanta o - kie la "o" de "Afrikanso" tiam estas en la nacilingva formo Afrikaans? Do ĉiu bonvenigo la novan permeson nomi la sudafrikan lingvon "la afrikansa" samkiel la antikvan romian lingvon "la latina".
- Sed tamen, por ŝanĝi iun vorton en vikipedia titolo, pri kiu miloj da esperanto-vortaroj avertas ke ĝi estas erara kaj ne eblas uzi ĝin, oni bezonas iun pri fortan pruvan eksteran referencon ol nur iun personan nomon en vikipedia diskutpaĝo "mi esperas ke en ĉiuj estontaj vortaroj estos tiu nova vorto", aŭ "mia amiko parolis kun la kara edzino de Bertilo, kaj ŝi diras ke li diras ke nepre en la nova PIV estos la formo 'la afrikansa'". Ni bezonos iun citeblan fonton, aŭ en retejo ekster Vikipedio, aŭ en presita bulteno, kun numeroj de la eldono kaj de la paĝo. Eĉ se oni eble produktas artikoleton aparte por esti citebla pruvo (ekzemple "La Ondo de Esperanto mallonge intervujis Sp. van der Meulen kaj M. Cramer pri la progresoj de la redaktoj por nova eldono de PIV kaj pri iuj ŝanĝoj, pri kiuj estas aparte unuanimaj proponoj en la teamo"), devos esti io kion oni devos povi citi en referenco. Ĉu iu havas krean ideon, kiel oni povos produkti tian citeblan referencon? Eĉ Wolfram Diestel en Reta Vortaro ne povas simple malfermi artikoleton "la afrikansa" kaj noti kiel referencon "tiun formom mia fratino opinias ekstreme mojosa". Se ne alporteblas iu ajn citebla referenco, tiam ni fakte devos atendi, ĝis la nova PIV estos aĉetebla, kaj ankaŭ estas rete daŭre konsultebla. ThomasPusch (diskuto) 00:03, 21 okt. 2024 (UTC)
- Ankaŭ mi bonvenigus ŝanĝon kun almenaŭ unu ekstera referenco. Mi ne havus altan postulon pri tia referenco, ankaŭ se Spencer skribas pli-malpli tion kion li skribis en la paĝa diskutpaĝo, sed vidigas tion en ekstera retejo, kaj tiun noton oni povas reference enplekti ĉi-tie, tio sufiĉus al mi. Aidas (diskuto) 13:10, 25 okt. 2024 (UTC)
- Estas nova artikolo pri "afrikanso" kaj "afrikansa" en Reta Vortaro. Tiu estus laŭ mi la plej uzinda ekstera referenco. Alia eblo estus citi la personan retejon de Bertilo Wennergren, en kiu li rekomendas "la afrikansa" por la lingvo kaj "afrikansoj" por la popolo en siaj notoj pri lingvonomoj kaj en siaj kritikaj notoj pri PIV 2002 kaj 2005. Spenĉjo (diskuto) 14:04, 28 okt. 2024 (UTC)
- Por: Afrikansa lingvo, same kiel "la sveda". Ĉi vi emas eklerni Svedon? Taylor 49 (diskuto) 13:41, 25 okt. 2024 (UTC)
- Tamen, Taylor, tiom simple ne estas. Tute eblas lerni Esperanton, Latinon, Volapukon, Sanskriton kaj laŭ la nuna stato de la vortaroj ankaŭ Afrikanson. Tio aparte eblas, ĉar svedo klare estas individua homo el certa kulturo, kaj "esperanto, latino, volapuko, sanskrito kaj afrikanso" laŭ la nuna stato de la vortaroj ne estas individua homo. Do ne temas nur pri tio, per levo de tri aŭ kvin manoj ĉi tie ŝanĝi la esperantajn vortarojn, sed temas pri tio efektive ŝanĝi la vortarojn kaj, se tio ankoraŭ daŭros, almenaŭ klare kaj konvinke dokumenti argumentojn kial la esperantlingva Vikipedio malatentas la esperantlingvajn vortarojn. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 31 okt. 2024 (UTC)
- @ThomasPusch: Mi tute konsentas kun vi, ke "ĝi estos tre verŝajne en la sekva PIV" estas aĉa argumento por titolŝanĝo. Mi menciis tion nur por kontraŭi la argumenton, ke "Afrikanso" estus pli uzinda nur pro tio, ke ĝi estas en PIV; kaj tio estis menciinda, ĉar tio estas la argumento iam uzita por ŝanĝi la artikoltitolon al "Afrikanso". Mia ĉefa kialo por rekomendi titolŝanĝon estas, ke "la afrikansa" estas klare multe pli uzata en fidindaj fontoj ol "afrikanso". Kiel mi diris ĉe Diskuto:Afrikanso#Titolo, en Tekstaro facile troveblas multaj citindaj artikoloj de diversaj aŭtoroj, redaktoroj kaj revuoj, kiuj povas subteni rekomendon de "la afrikansa". Multaj citaĵoj de tiaj artikoloj aperas nun kiel fontoj en la nova sekcio pri "afrikansa" en Reta Vortaro, kiu espereble estas kontentiga fonto por vi. Spenĉjo (diskuto) 13:55, 28 okt. 2024 (UTC)
- Mi tute ne opinias, ke "ĝi estos tre verŝajne en la sekva PIV" estas aĉa argumento por titolŝanĝo: kun konvinka(j) referenco(j) estas bona argumento. Nur sen estas problemo. La noton en ReVo oni povas citi, bone, la du fontojn de Bertil ankaŭ kaj eblas amasigi konvenajn teksterojn el la Tekstaro, kvankam daŭre je la alia flanko pezas kvar eldonoj de PIV (1970, 2002, 2005 kaj 2020). ThomasPusch (diskuto) 14:23, 28 okt. 2024 (UTC)
- Kial la diskuto silentiĝis? Mi estus por alinomigo jam antaŭ publikigo de la eldono de "PIV post 2020", SE estas rete alirebla skriba aprobo de la PIV-redakcio aŭ de la retejo de AdE, aŭ almenaŭ alvoko de la ĉefkunveno de la landa asocio de UEA en Sudafriko pri propono de estonta nomigo "afrikansa lingvo", ne nur "Afrikanso" en la vortprovizo de Esperanto. Sed ĉar mi tian oficialan dokumenton ankoraŭ ne vidis, la nun plej lastmomenta referenco estas el PIV 2020, kaj ĉiuj scias kion tio signifas. Tial mi estas Kontraŭ: alinomigo, kaj alvokas atendi ĝis kiam estos konvinka referenco por alinomigo. Aidas (diskuto) 15:57, 24 nov. 2024 (UTC)
- Mi tute ne opinias, ke "ĝi estos tre verŝajne en la sekva PIV" estas aĉa argumento por titolŝanĝo: kun konvinka(j) referenco(j) estas bona argumento. Nur sen estas problemo. La noton en ReVo oni povas citi, bone, la du fontojn de Bertil ankaŭ kaj eblas amasigi konvenajn teksterojn el la Tekstaro, kvankam daŭre je la alia flanko pezas kvar eldonoj de PIV (1970, 2002, 2005 kaj 2020). ThomasPusch (diskuto) 14:23, 28 okt. 2024 (UTC)
- Por: "Afrikansa lingvo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:32, 26 nov. 2024 (UTC)
Substrato -> Substrato (kemio) -> Substrato (ĥemio) 2024 11 15
redaktiLa ceteraj lingvoj havas specifan artikolon anstataŭ apartigilon. La tasko estas iom komplika, ĉar postulas krei la novan artikolon (eĉ se per ĝermo) por ligi ĝin al la aliaj lingvoj, plus serĉi taŭgan apartigilon alilingvan por ligi tiun malnovan artikolon.--kani (diskuto) 12:57, 15 nov. 2024 (UTC)
- Mi ĵus ŝanĝis la intervikiajn ligilojn. Ĉu ĉiuj konsentas ke la nunaj ligiloj estas taŭgaj? Kompreneble ankoraŭ estus bone havi la artikolon pri "Substrato (kemio)", se iu volas verki ĝin. Arbarulo (diskuto) 21:49, 15 nov. 2024 (UTC)
- Dankon. Nun estas ankaŭ ruĝa ligilo substrato (kemio) en la apartigilo, ĝis iu kemiisto kreu ĝermon.--kani (diskuto) 13:14, 16 nov. 2024 (UTC)
- Laŭ mi, estas preferinde, ke la novkreita paĝo aperu kun la Fundamenta formo "ĥemio": t e. Substrato (ĥemio).
- Vidu: "ĥemio" en Akademia Vortaro Filozofo (diskuto) 13:40, 16 nov. 2024 (UTC)
- Difino ne disponeblas tie. Do kio estas "ĥemio"? Taylor 49 (diskuto) 09:55, 17 nov. 2024 (UTC)
- Ĥemio = Scienco studanta per analizo kaj sintezo la konsiston de la materiaj substancoj kaj la fenomenojn, ĉe kiuj ŝanĝiĝas la interna strukturo de la korpoj;
- kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto
- Reta Vortaro (kun referenco al Plena Vortaro de Esperanto, SAT, Parizo, 1934)
- Amike, Filozofo (diskuto) 11:18, 17 nov. 2024 (UTC)
- Kontraŭ: alinomigo, interwikioj jam ĝustas. Por: kreo de aparta plenvalora artikola paĝo Substrato (kemio). Kontraŭ: "ĥemio". Taylor 49 (diskuto) 19:50, 16 nov. 2024 (UTC)
- Difino ne disponeblas tie. Do kio estas "ĥemio"? Taylor 49 (diskuto) 09:55, 17 nov. 2024 (UTC)
- Dankon. Nun estas ankaŭ ruĝa ligilo substrato (kemio) en la apartigilo, ĝis iu kemiisto kreu ĝermon.--kani (diskuto) 13:14, 16 nov. 2024 (UTC)
- Por: la vorto "ĥemio" en la titolo "Substrato (ĥemio)". Amike, -Filozofo (diskuto) 21:23, 16 nov. 2024 (UTC)
- Laŭ PIV kaj aliaj vortaroj en mia bretaro, la vortoj ĥemio kaj kemio estas identaj sinonimoj. Ambaŭ same eblas. Kaj ĉar aparte "ĥemio" en Akademia Vortaro kaj Reta Vortaro aparte pledas pri la suspektige pli aĝa formo "ĥemio", mi estas tute Por: la vorto "ĥemio" en la titolo "Substrato (ĥemio)"... Nur, ke ĉio tio ankoraŭ ne kreas artikolon! Krei ruĝajn ligilojn simple estas signo de (foje naiva) espero en la proksiman estontecon. Necesas teksto! ThomasPusch (diskuto) 15:45, 24 nov. 2024 (UTC)
- Al mi plene egalas ĉu estonta teksto uzos vortumon ĥemio aŭ kemio en la titolo, sed ĉar mi konceptas ke iuj esperantistoj pro pure persona malŝato diskriminacias la malnovan vorton ĥemio, mi estas Por: "ĥemio". Sed Thomas pravas, esencas la kreo de artikolo. Krei ruĝajn ligilojn ne estas granda merito (tion diras mi, ne li)... Aidas (diskuto) 16:03, 24 nov. 2024 (UTC)
- La temo ankoraŭ pendas ĉi tie, ĉar daŭre eĉ plej baza teksto por "substrato (ĥemio)" tute mankas, kiu havos sian lokon en d:Q12119506. Bone, estos kun "ĥ", laŭ referencoj en PV 1934, PIV 1970, Akademia Vortaro kaj Reta Vortaro, kun 3 poraj voĉoj kaj subjektiva vetoo de Taylor, sed tio ne estas la esenca problemo. Necesas teksto por dece fini la voĉdonon. Cetere, en d:Q12119506 estas granda kvanto da lingvoj (bg, bs, ca, de, fi, hr, nl. oc, ru, sh, sk, stq kaj uk), kiuj plidetaligas la titolon al "substrato (bioĥemio)", sed la aldono de la fake tute senca vortero bio- ne ŝanĝas la problemon ke artikolo simple mankas. ThomasPusch (diskuto) 11:06, 4 feb. 2025 (UTC)
- Farite Mi hodiaŭ faris la mankan tekston, en titolo "substrato (bioĥemio)", kaj ankoraŭ faris novan libropaĝon pri La Serĉado de la Vivo, nia ŝajne sola bioĥemia libro, tute rekomendinda. Tiel eblas fini la temon. Kiel dirite, "substrato (ĥemio)" kaj "substrato (bioĥemio)" same eblas laŭ la alilingvaj versioj, mi havis "bioĥemian" nacilingvan tekston por ekverki kaj tial decidis per aldono de la vortero bio-. Ambaŭ estos ligitaj, kaj ankoraŭ multaj tekstoj en la apartiga paĝo substrato atendos tekston. ThomasPusch (diskuto) 17:57, 4 feb. 2025 (UTC)
- La temo ankoraŭ pendas ĉi tie, ĉar daŭre eĉ plej baza teksto por "substrato (ĥemio)" tute mankas, kiu havos sian lokon en d:Q12119506. Bone, estos kun "ĥ", laŭ referencoj en PV 1934, PIV 1970, Akademia Vortaro kaj Reta Vortaro, kun 3 poraj voĉoj kaj subjektiva vetoo de Taylor, sed tio ne estas la esenca problemo. Necesas teksto por dece fini la voĉdonon. Cetere, en d:Q12119506 estas granda kvanto da lingvoj (bg, bs, ca, de, fi, hr, nl. oc, ru, sh, sk, stq kaj uk), kiuj plidetaligas la titolon al "substrato (bioĥemio)", sed la aldono de la fake tute senca vortero bio- ne ŝanĝas la problemon ke artikolo simple mankas. ThomasPusch (diskuto) 11:06, 4 feb. 2025 (UTC)
- Al mi plene egalas ĉu estonta teksto uzos vortumon ĥemio aŭ kemio en la titolo, sed ĉar mi konceptas ke iuj esperantistoj pro pure persona malŝato diskriminacias la malnovan vorton ĥemio, mi estas Por: "ĥemio". Sed Thomas pravas, esencas la kreo de artikolo. Krei ruĝajn ligilojn ne estas granda merito (tion diras mi, ne li)... Aidas (diskuto) 16:03, 24 nov. 2024 (UTC)
Mi nun pene reduktis la plenŝtopiĝintan paĝon per arkivigo de 260 al 170 mil bitokoj, kaj eĉ ne komprenas kial tiu arkivigo kostas tiom da energio. Ĉiukaze nepre necesas fini diskutojn ĉi tie kaj ankoraŭ pli sveltigi la paĝon... Bonvolu indulgi ke mi ne sukcesis eltranĉi kaj forporti pli ol trionon de la granda monto! ThomasPusch (diskuto) 21:25, 8 nov. 2024 (UTC)
- La 9-an de novembro mi ankoraŭ povis redukti la paĝon de 170 al malpli ol 120 mil bitokoj, intertempe en 12 semajnoj novalvenis 40 mil, tio estas tute nature, kaj hieraŭ eblis elmeti preskaŭ 30 mil. Estas iuj tre malnovaj diskutoj, kiujn estos bone fine. Sed la tendenco estas bona, kaj la tuj finotaj temoj ankaŭ estos pli-malpli 30 mil da malpeziĝo. ThomasPusch (diskuto) 19:55, 4 feb. 2025 (UTC)
En la koncerna diskutpaĝo ekde la unuaj tagoj de la milito en Ukrainio estas la retorika demando: «Kiam la invado fariĝas milito?»
Mi konstatas ke multaj diverslingvaj vikipedioj daŭre hezitas respondi tiun demandon kaj hezitas ŝanĝi la nomon de tiu ĉi paĝo de "invado" al "milito". Kaj mi povas vivi kun tio: jes la armea agreso estas sole de la rusia flanko, kion la nomigo "invado de Rusio en Ukrainion" bone respegulas (kvankam kutime en militoj estas unu pli agresa kaj alia pli defenda flanko, kaj la evito nomi militon milito neniel ŝanĝas la realon). Sed kio klaras, estas ke nun estas 2025 kaj la invado da defendo de la invadintoj ankoraŭ same ardas kiel en marto 2022. Do la interkrampa aldono "(2022)", kiu asertas ke la invado komencis kaj finiĝis en 2022, estas klare malĝusta kaj propaganda mensogo. Estis iom pli ol naŭ monatoj da agresa konkerado en 2022, ekzakte 24 monatoj da agresa konkerado en 2023-2024 kaj ne estas ajna indiko pri oficiala paciĝo kaj fino de la milito en 2025. Tial la interkrampa aldono "(2022)" devas foriri el la titolo, jam ekde plej laste printempo 2023. La plej minimuma paŝo estas ŝanĝi la titolon al "Invado de Rusio en Ukrainion ekde 2022". Min tute ne tuŝas la demando ĉu nomi la militon "invado" aŭ "milito", ĉar mi scias ke la esperantlingva titolo en Vikipedio ne kaŭzas eĉ unu bombon aŭ pafon malpli, sed la interkrampa aldono "(2022)" devas foriri el la titolo. Tial mi ĉi tie oficiale proponas la alinomigon, ĉar laŭ mi ne ĝustus se unu sola administranto simple diktus alinomigon. ThomasPusch (diskuto) 18:58, 3 jan. 2025 (UTC)
- Kontraŭ: Invado de Rusio en Ukrainion ekde 2022. La invado daŭris nur kelkajn horojn. Ĉu oni nomus iun artikolon "Invado de Ĉinlando en Tibeton ekde 1950" ? Do Por: Agresmilito de Ruslando kontraŭ Ukrainlando ekde 2022. Taylor 49 (diskuto) 21:14, 3 jan. 2025 (UTC)
- Mi ne kontraŭas pli grandan ŝanĝon. Sed ne inventu novajn alternativajn landonomojn kiuj tute ne kutimas ĝis nun en la e-lingva literaturo kaj gazetaro. Guglo-serĉo trovas la vorton "Ukrainlando" nur en 2 frazoj (du frazoj) de EdE, "Miĥalski en Stalino (U.)..." kaj "gubernio de Poltava (U.)...", robote kopiitaj kaj cititaj en 4 pliaj kopioj. Kompare, la vorto "Ukrainio" laŭ guglo aperas en 177 diversaj retejoj - tiu nombro ankaŭ aspektas al mi surprize malalta, sed tamen estas 180-foje pli multnombra ol tiu unu libro EdE, kiu en du frazoj uzis vorton "Ukrainlando" kaj sendube oftege pli normalan landonomon (ankoraŭ por komparo: la vorto "Ukrainujo" laŭ guglo aperas en 131 retejoj). Mi ne scias kial guglo trovas laŭ mia miro tiom malmultajn retejojn, sed tamen devas fidi la algoritmon, ĉar neniu homo povus individue trakalkuli la kompletan interreton. Kaj la vorto "Agresmilito" ŝajnas al mi troiga, kvankam mi persone forte kondamnas la militon de Rusio. Milito ĉiam estas agresa milito, "karesa milito" ne ekzistas. Do, alternative al mia unua, malpli ŝanĝobezona propono, mi same estas Por: Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022. Eblus ankaŭ tute ne mencii la ekjaron, kiel faras la bulgaroj: "Rusa atako kontraŭ Ukrainio", kaj araboj, bosnoj, ĉeĥoj, angloj, estonoj, francoj kaj pliaj lingvoversioj: "Rusa invado de Ukrainio". Tie mi nur ne konsentas pri la egaligo "rusa" = "rilata al la armeo kaj la agresa politiko de la nuna registaro de Rusio". Tion la notitaj naciaj lingvoj ne povas diferencigi, sed Esperanto povas. Do mi ankaŭ estus Por: la variaĵo de multaj lingvoversioj "Rusia invado de Ukrainio" sen ekjaro, kaj ankaŭ kontentus pri kopiado de la bulgara variaĵo "Rusia atako kontraŭ Ukrainio". Sed mi plene konvinkitas, ke la provizora titolo "Invado de Rusio en Ukrainion (2022)" improvizita en februaro 2022 estas malĝusta en 2025 kaj nekontentiga. Cetere, PIV ne asertas ke unu el la agresaj adoj "invado", "atako" aŭ "milito" devus esti tute mallonga. Kabe pravas ke "la invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion", kaj ili daŭris plurajn jarcentojn. Tial ĉiuj agresaj vortoj "invado", "atako" aŭ "milito" teorie taŭgus, kaj plej bonas havi nomon laŭeble similan al multaj lingvoversioj. Se Kabe skribis pri la "invadoj de la Barbaroj en la Roman imperion", tio ne signifas ke li timis la barbarojn kaj tial ne kuraĝis skribi pri la "militoj de la Barbaroj". Kiel ajn, la titolo devas adaptiĝi al la situacio de post 2022: el la diversaj variaĵoj akcepteblaj, mi plej estus por la variaĵo de multaj lingvoversioj "Rusia invado de Ukrainio", kiu tute taŭgas sen jaro, ĉar malgraŭ la genocido de la 1930-aj jaroj temas pri ĝis nun unika agreso de la organizita ŝtato Rusio kontraŭ Ukrainio kaj kontraŭ la homoj tie (la rusia armeo ja bombas ankaŭ rusojn en Ĥarkivo, Odeso kaj ĉie alie). ThomasPusch (diskuto) 20:26, 5 jan. 2025 (UTC)
- Por: Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022, kun jaro, ĉar la artikolo ne temas pri invado en Krimeon dum jaro 2014. Taylor 49 (diskuto) 21:38, 5 jan. 2025 (UTC)
- Por: [Milito aŭ] Invado de Rusio en Ukrainion ekde 2022. Kiel argumentite, ĝi estas la minimuma necesa ŝanĝo. Pri tio, ĉu diri "invado" aŭ "milito", mi ne opinias. Laŭ mia kompreno ambaŭ bone priskribas la aferon. Arbarulo (diskuto) 05:10, 11 jan. 2025 (UTC)
- Kontraŭ: La artikolo rilatas nur pri la okazaĵoj dum 2022. Aparte ĝi ne rilatas al la invado de Ukranio en Rusion dum 2024.DidCORN (diskuto) 09:30, 17 jan. 2025 (UTC)
- DidCorn pravas, ke ni ĉesis pluredakti la tekston post la militaj eventoj de aŭtuno 2022, kvankam iuj redaktantoj, parte anonimaj, faris tian esperantan "taglibron" en la "tagaj tekstoj", kiel ekzemple kristnaskotage, la 25-an de decembro (tiuj listoj estas kiel konate misuzataj por naciisma propagando en aliaj lokoj, sed pri tio ĉi tie ne temas: jen nur gravas ke esperanta noto pri la 25-a de decembro 2023 (!) ligiĝas al la teksto nomata "invado de 2022"). Sed eĉ se neniu el ni havis la nervojn plu fari tian milittaglibron en la esperanta teksto "Invado de Rusio en Ukrainion (2022)", tio ne signifas ke pro tio la milito ĉesis. Kaj la titolo "Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022" daŭre ĝustas, eĉ se ni ne dokumentigis kiom da bomboj falis kie ekzakte en kiuj tagoj de 2023, 2024 kaj 2025. ThomasPusch (diskuto) 20:41, 3 feb. 2025 (UTC)
- Por: la titolo "Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022", kaj kontraŭ la imperiisma milito mem, kompreneble. Sed mi ankaŭ voĉdonas por fermo de tiu diskuto, ĉar ankaŭ diskuton pri tia amase malagrabla kaj multe tro longdaŭra koŝmaro necesas fini. Aidas (diskuto) 23:23, 3 feb. 2025 (UTC)
- DidCorn pravas, ke ni ĉesis pluredakti la tekston post la militaj eventoj de aŭtuno 2022, kvankam iuj redaktantoj, parte anonimaj, faris tian esperantan "taglibron" en la "tagaj tekstoj", kiel ekzemple kristnaskotage, la 25-an de decembro (tiuj listoj estas kiel konate misuzataj por naciisma propagando en aliaj lokoj, sed pri tio ĉi tie ne temas: jen nur gravas ke esperanta noto pri la 25-a de decembro 2023 (!) ligiĝas al la teksto nomata "invado de 2022"). Sed eĉ se neniu el ni havis la nervojn plu fari tian milittaglibron en la esperanta teksto "Invado de Rusio en Ukrainion (2022)", tio ne signifas ke pro tio la milito ĉesis. Kaj la titolo "Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022" daŭre ĝustas, eĉ se ni ne dokumentigis kiom da bomboj falis kie ekzakte en kiuj tagoj de 2023, 2024 kaj 2025. ThomasPusch (diskuto) 20:41, 3 feb. 2025 (UTC)
- ATENTON Mi legas la "voĉdonon por fermo de tiu diskuto". Se fari tiel, estas 4 voĉoj por Milito de Rusio kontraŭ Ukrainio ekde 2022, kaj 1 voĉo de DidCorn kontraŭ la origina propono Invado de Rusio en Ukrainion (2022) > Invado de Rusio en Ukrainion ekde 2022 kun laso de la unuaj kvar vortoj. Mi ne scias ĉu DidCorn povus akcepti la ŝanĝitan formon, sed laŭ lia klara voĉdono mi supozas ke ne. Do estos voĉdono de kvar poraj voĉoj kaj unu vetoa, kontraŭa. Do ĉi-teme ne unuanimeco, sed tio ankaŭ okazas en voĉdonoj. Se nun ne ankoraŭ aldoniĝos maso da pliaj voĉoj, mi morgaŭ fermos la diskuton je 4:1. ThomasPusch (diskuto) 10:49, 4 feb. 2025 (UTC)
- Por: Milito inter Rusio kaj Ukrainio aŭ Rusia-Ukraina milito (kiel ĝis nun estis nomataj plejparto de duflankaj konfliktoj) — sen iuj ajn datoj aŭ aliaj aldonaĵoj, ĉar tio estas la unua kaj sola konflikto inter la du landoj. Kievaj regantoj nomas la konflikton grandskala invado por ŝajnigi ke etskala invado komenciĝis en 2014 kaj do ne temis pri interna konflikto kaj popola ribelo kontraŭ ŝtatrenverso en Kievo en 2014, sed nur pri invado de malicaj rusoj. Ĉiu homo esplorinta la fontojn scias ke tio estas la plej senhonta propagando kaj manipulado. La milito sendube daŭros ĝis unu el la flankoj atingos kontentigan rezulton, do certe ne havas sencon mencii iujn ajn datojn. RG72 (diskuto) 15:00, 6 feb. 2025 (UTC)
Taroko (kartoj) -> Tarokoj 2025 01 13
redaktiLa artikolo, kiu antaŭe troviĝis ĉe Tarokoj, nun troviĝas ĉe Tarokludoj (kio pli taŭgas por sia enhavo). Tial indas alinomi la artikolon Taroko (kartoj) por ke ĝi havu la plej ĝeneralan titolon. --Kwekubo (diskuto) 12:02, 13 jan. 2025 (UTC)
- La propono aspektas saĝa: konkretigaj aldonaĵoj inter krampoj pravigeblas nur kiam ili urĝe necesas. Mi ne vidos obstaklon kontraŭ la simpligo, do por. ThomasPusch (diskuto) 20:19, 3 feb. 2025 (UTC)
- Kial ne, Por: Aidas (diskuto) 23:17, 3 feb. 2025 (UTC)
- Por: Kiel argumentite, interkrampa specifigo estas superflua. Arbarulo (diskuto) 13:41, 16 feb. 2025 (UTC)
Farite per kvar poraj voĉoj. ThomasPusch (diskuto) 14:26, 28 feb. 2025 (UTC)
- La propono eksplicite signifis ŝanĝon de Taroko (kartoj) en singulara formo al Tarokoj en plurala formo. Mi esperas ke ĉiuj atentis pri tio. Mi nun akcidente dum la alinomigo unue simple forstrekis la aldonon inter krampoj kaj poste aldonis la pluralon, do movis Taroko (kartoj) > Taroko > Tarokoj. Tio estas tute bona tiel, ĉar sencas ke ne Taroko estas ruĝa ligilo kaj Tarokoj estas artikolo. Fino de movado. ThomasPusch (diskuto) 14:40, 28 feb. 2025 (UTC)
«Mentala retardeco» estu «Intelekta malfruiĝo» 2025 01 22
redakti«Mentala retardeco» estas duoble erara:
- La angla mental esperantlingve estas mensa.
- La angla retardation esperantlingve estas malfruiĝo.
Tial CEED taŭge tradukas mental → intelekta malfruiĝo, konforme al PIV:
|
Mi ne kompetentas juĝi, ĉu pli konvenas intelekta … aŭ pli ĝenerala mensa malfruiĝo, tamen «Mentala retardeco» estas nepre korektenda. «Intelekta» havas almenaŭ vortaran tradicion; «mensa» pli proksimas al la angla termino (kvankam ŝajnas ke la nuna termino estas en:Intellectual disability).--Sergio (diskuto) 10:33, 22 jan. 2025 (UTC)
- Por: Intelekta malfruiĝo. Cetere, la tutan artikolon necesas lingve korekti. Filozofo (diskuto) 11:06, 22 jan. 2025 (UTC)
- Por: Intelekta malfruiĝo. Retardeco estas barbarismo. Mi iomete polurigis l'artikolon.-DidCORN (diskuto) 11:33, 31 jan. 2025 (UTC)
- nepre por Intelekta malfruiĝo, el psikiatra vidpunkto. PIV jam en 1970 simple difinis "menson" kiel "la pensanta parto de la spirito; la intelekto". Ĉar "spirito" estas malpli facile difinebla el medicina, neŭrologia, psikiatra, laboratoria vidpunkto, plej bone estas tuj uzi la bazan klarigon de PIV, "menso estas la intelekto". Kaj kompreneble la vorto "malfruiĝo" estas iom ĝentila vorto, ekzakte kiel la angla formo "retardation". Ne ĉiu debila homo nur malfruas trovi sian gigantan intelekton. Sed tiu ĝentileco (la grekoj dirus eŭfemismo) estas en ordo por psikaj kaj intelektaj malhelpoj. ThomasPusch (diskuto) 19:46, 3 feb. 2025 (UTC)
- Por: intelekta malfruiĝo, kun ĉiu kuracista diplomatio por gepatroj, kiuj havas tian intelekte "malfruan" infanon... Aidas (diskuto) 23:16, 3 feb. 2025 (UTC)
- decidite per 6 poraj voĉoj kaj neniu duba esprimo unuanime decidita. ThomasPusch (diskuto) 10:37, 4 feb. 2025 (UTC)
- PS: Mi malfacile povas kredi ke pri la temo estas nur tekstoj en la hungara kaj Esperanto. Mi serĉis kaj ĝis nun ankoraŭ trovis pliajn tekstojn en la ĉeĥa, slovaka kaj germana, kiujn mi kunigos kun la tekstoj en la hungara kaj Esperanto. Kaj mi preskaŭ certas ke ankaŭ en iuj aliaj lingvo ankoraŭ troveblos tekstoj, kiuj nur ne estas dece interlingve ligitaj. ThomasPusch (diskuto) 18:39, 4 feb. 2025 (UTC)
- PPS: Mi nun ankoraŭ traserĉis la vikipediojn en la romanidaj lingvoj itala, franca, hispana kaj portugala, kaj krome serĉis en la litova, nederlanda kaj angla versioj, kaj tie nenie trovis iun korespondan tekston. Sed kompreneble povas esti ke mi ne plej ruze serĉis. ThomasPusch (diskuto) 19:13, 4 feb. 2025 (UTC)
- Vidu la artikolon Intelekta malkapablo, kiu estas interligita kun de:Geistige Behinderung, en:Mental retardation, la:Tarditas intellegentiae… — entute 62 Vikipedioj. Supozeble necesas kunigi tiujn du artikolojn.--Sergio (diskuto) 13:59, 5 feb. 2025 (UTC)
- Mi ne certas pri tio: en la teksto de la artikolo Intelekta malfruiĝo aperas frazo:
- Se la kialoj de malfruiĝeco malestiĝas kaj la edukado estas adekvata, ili povas multe favore evolui. Ili [intelektaj malfruiĝintoj -Filozofo] ne estas vere intelektaj malkapabluloj.
- Tio miaopinie signifas, ke la du artikoloj implicite distingas tiujn du kondiĉojn pli-malpli per tio, ĉu la intelekta devio estas riparebla aŭ neriparebla.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 10:00, 6 feb. 2025 (UTC)
- @Filozofo: Mi ne kompetentas pri tio, sed la angla artikolo en:Intellectual disability komenciĝas per la frazo:
- Intellectual disability (ID), also known as general learning disability (in the United Kingdom), and formerly mental retardation (in the United States)…
- @Filozofo: Mi ne kompetentas pri tio, sed la angla artikolo en:Intellectual disability komenciĝas per la frazo:
- Kaj inter la intervikiaj ligiloj de tiu Intelekta malkapablo estas pluraj kies laŭvorta signifo estas ĝuste «Intelekta malfruiĝo», ekz-e
- У́мственная отста́лость, ранее — малоу́мие, олигофрени́я (др.-греч. ὀλίγος «малый» + φρήν «ум»)…
- (kaj poste la sama konstato pri la termino Usona kaj KIM-11 (2018) «malgraŭ certaj diferencoj». Mi ne kompetentas.--Sergio (diskuto) 03:03, 7 feb. 2025 (UTC)
- @Sergio: Bonvolu noti tiun formerly kaj, pli grave, la Esperanta artikolo Intelekta malfruiĝo tuj en la komenco diras, ke temas pri infanoj, kaj poste en la teksto klare kaj eksplicite kontrastigas tion al la nocio intelekta malkapablo kaj pri iama termina konfuzo en la anglalingva faka literaturo.
- Ĝuste tia eksplicita terminodistingado en la tekstoj mem igas min diri: mi ne certas pri kunigo de la du artikoloj. Mi do lasas decidon pri tio al tiuj, kiuj estas fake pli kompetentaj pri la temo, kiaj ni ambaŭ (propraagnoske) ne estas. Necesas fakta scio pri la reala faka uzado de tiuj terminoj kaj tion, kian lokon ili okupas en la faka terminaro kiel sistemo.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 11:12, 7 feb. 2025 (UTC)
- Mi ne certas pri tio: en la teksto de la artikolo Intelekta malfruiĝo aperas frazo:
- Vidu la artikolon Intelekta malkapablo, kiu estas interligita kun de:Geistige Behinderung, en:Mental retardation, la:Tarditas intellegentiae… — entute 62 Vikipedioj. Supozeble necesas kunigi tiujn du artikolojn.--Sergio (diskuto) 13:59, 5 feb. 2025 (UTC)
- PPS: Mi nun ankoraŭ traserĉis la vikipediojn en la romanidaj lingvoj itala, franca, hispana kaj portugala, kaj krome serĉis en la litova, nederlanda kaj angla versioj, kaj tie nenie trovis iun korespondan tekston. Sed kompreneble povas esti ke mi ne plej ruze serĉis. ThomasPusch (diskuto) 19:13, 4 feb. 2025 (UTC)
- PS: Mi malfacile povas kredi ke pri la temo estas nur tekstoj en la hungara kaj Esperanto. Mi serĉis kaj ĝis nun ankoraŭ trovis pliajn tekstojn en la ĉeĥa, slovaka kaj germana, kiujn mi kunigos kun la tekstoj en la hungara kaj Esperanto. Kaj mi preskaŭ certas ke ankaŭ en iuj aliaj lingvo ankoraŭ troveblos tekstoj, kiuj nur ne estas dece interlingve ligitaj. ThomasPusch (diskuto) 18:39, 4 feb. 2025 (UTC)
- decidite per 6 poraj voĉoj kaj neniu duba esprimo unuanime decidita. ThomasPusch (diskuto) 10:37, 4 feb. 2025 (UTC)
- Por: intelekta malfruiĝo, kun ĉiu kuracista diplomatio por gepatroj, kiuj havas tian intelekte "malfruan" infanon... Aidas (diskuto) 23:16, 3 feb. 2025 (UTC)
- Kompreneble mi, kiel kuracisto kiu ankaŭ faris multajn testojn de intelekto kun ĉiaj rezultoj, ne nur traktas kun pacientoj de intelekta malfruiĝo kaj intelekta malkapablo, sed ankaŭ foje, kaj mi klare juĝas ke divido de la du temoj pravigeblas kaj sencas, eĉ se iuj alilingvaj vikipedioj (foje malpli fake) simpligas la temon kaj ĝis nun havas nur unu tekston. Tial mi malrekomendas perfortan kunigon de la du konceptoj. Estas en ordo kiel estas nun, no immediate action needed (almenaŭ en la esperanta teksto, eble en la alilingvaj branĉoj bonvenus pliĝustigoj, sed ni ne nepre devas danci en ĉiuj baloj). ThomasPusch (diskuto) 14:23, 28 feb. 2025 (UTC)
"Sulaveso" 2025 02 03
redaktiMi havas ankoraŭ alian temon, kiu estas pli sciigo ol invito al diskuto pri erara formo "Sulaveso", sed tamen eblas decidi kiun formon uzi anstataŭe:
En la esperanta vikipedio en paĝaj titoloj, tekstoj, kategorioj kaj en vikidatumoj ekde 2010 la unuavice tute esperanto-aspekta insula pseŭdonomo "Sulaveso" estas en grandaj kvantoj uzita. Tamen, en eksteraj fontoj dokumentiĝas nur la nomoj
- Celebeso - Celebeso en PIV 2020 ĉe vortaro.net, ankaŭ jam en PIV 1970, p. 137 - en la esperantlingva poŝatlaso de la mondo, Pago 1971, mapo 40, dokumentiĝas eĉ la variaĵo Celebo, sed tiu formo post 1971 ne estis uzata kaj
- alternative dua esperantlingva nomo Sulaŭesio - Sulaŭesio en PIV 2020 ĉe vortaro.net, en PIV 1970 ankoraŭ ne, sed jam en PIV 2002, p. 1097, kaj en PIV 2005 same. Do temas pri la pli nova vorto. En tiu vortpropono la litero "aŭ" estas en ordo, ĉar ne temas pri izolita "ŭ".
Mi en Esperanto trovis neniun referencon, ke eĉ plia nova nomo, "Sulaveso", estus pravigebla, tia formo do estas eraro. Ni bedaŭrinde en 15 jaroj ne rimarkis nian eraron, sed eraro kiun oni 15 jarojn faras, per tio ne fariĝas ĝusta. Do necesas senspure forigi la malĝustan tajperaron "Sulaveso" - ĉar la tasko de vikipediaj fuŝoj ne estas "ĝustigi la vortarojn".
Mi principe reflekse revenus al la unua esperanta vorto. Sed internacie estas klare, ke ĝuste en la 1970-aj jaroj la antaŭa kolonia vorto "Celebes" (portugala, poste nederlanda) anstataŭiĝis per la loka vorto "Sulawesi" (kiu ankaŭ antaŭe ĉiam estis, sed ne estis oficiala). Tion tre bone montras [https://books.google.com/ngrams/graph?content=Sulawesi%2CCelebes&year_start=1800&year_end=2020&corpus=15&smoothing=3&share=&direct_url=t1%3B%2CSulawesi%3B%2Cc0%3B.t1%3B%2CCelebes%3B%2Cc0 grafikigo pri la angla lingvouzo de ambaŭ vortoj, kiu ĝuste ŝanĝiĝis inter 1972 kaj 1976. Ĉar ni havas du formojn je elekto en PIV, ni povas decidi pri "Celebeso" aŭ pli moderna "Sulaŭesio": sed la eraro "Sulaveso" ne estas elekto! Mi tendencus ne konservative voli subteni la kolonian vorton "Celebeso", kaj tio signifas ke nur restas la alternativo Sulaŭesio. ThomasPusch (diskuto) 19:00, 3 feb. 2025 (UTC)
- Ne temas pri eraro aux "Vikipedia vortokreaĵo", sed pri esperantigo. En la tekstaro estas tri trafoj por "Sulaveso" sed NUL por "Celebeso". Kontraŭ: koloniisma "Celebeso", Por: "Sulaveso" aux "Sulawesi". Taylor 49 (diskuto) 19:52, 3 feb. 2025 (UTC)
- La tekstaro ne estas vortaro, nur reflektas la efektivan lingvouzon, inkluzive de eblaj inventaĵoj. Ke en la tekstaro estas nul trafoj por Celebeso, jam signifas ke ni bone ŝanĝis nian liongvouzon konforme al la indonezia kaj sekve ankaŭ angla vortuzo. Sed se la esperanta vikipedio dum 15 jaroj reklamis tute senreferencan, libere vikipedie inventitan vorton, tiam tute ne mirigas ke iuj esperantistoj influiĝas de tio kaj erare kredas ke ĉio kio estas en la esperanta vikipedio estas ĝusta (ankaŭ mi alkutimiĝis al la pseŭdovorto "Sulaveso" kaj neniam pensis pri tio serĉi fonton). Laŭ la nuna stato, ŝajnas ke ambaŭ viaj favorataj formoj, "Sulaveso" kaj "Sulawesi", ne estas esperantlingvaj. Sulawesi estas klare bahasa indonesia, kaj "Sulaveso" estas eble Ido aŭ Occidental, sed ne estas eĉ unusola fidinda referenco ke ĝi estus pli ĝusta formo ol la esperanta formo "Sulaŭesio" de PIV 2002/2005/2020 ... rete ĝis 2025, kaj ke ĝi oficiale anstataŭigus la formon "Sulaŭesio" en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 20:05, 3 feb. 2025 (UTC)
- Mi rigardis en la tekstaro: ĉiuj 3 trafoj estas el "Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010", kaj ĉi tie jam ekde marto 2007 estas la vikipedia teksto "Sulaveso" en kiu Verdulo enkondukis la novan nomon. Kiu en 2007 ankoraŭ havis nul trafojn en la tekstaro. Kiel nederlandano li sendube tre sekvis la evoluon post la nederlanda kolonia epoko de Indonezio, kaj certe tre atentis pri la politike ĝusta adapto de la antaŭa vorto Celebes al nova vorto Sulawesi en la nederlanda. Ke li ne kontrolis la vorton en vortaro estas domaĝe - sed mi eĉ ne scias ĉu li povus rigardi en kompetenta vortaro en 2007 - se mi estintus en lia loko, mi havintus mian malnovan PIV de 1970, havintus mian vortaron NL-EO-NL de Middelkoop kiu entute ne mencias iun insulon "Celebes" - kaj vortaro.com tiam ankortaŭ ne estis "en la reto"... ThomasPusch (diskuto) 22:20, 3 feb. 2025 (UTC)
- Eble estas problemo por mondolingvo kiam duono de oficialaj vortaristoj estas germanuloj kaj la alia duono estas rusuloj. "Sulaveso" certe ne estas Ido, sed la plej natura esperantigo de "Sulawesi". Cetere, kelkaj forte trouzas aliajn planligvojn (kiel Ido, Novial, kaj malofte eĉ Occidental) por atentigi ion kion ili ne ŝatas. Taylor 49 (diskuto) 22:21, 3 feb. 2025 (UTC)
- Ne estu paranoja. La ĉefaj oficialaj vortaristoj de PIV 1970 estis denaskaj parolintoj de la franca (16) kaj angla (10), kaj en la teamo de 2021 estas bunta miksaĵo ĉirkaŭ Bertil Wennergren, sed se estas iu grupo da nacilingvanoj kies teamanoj havas pli grandan procentaĵon ol en la monda loĝantaro, tiam estas la svedoj kaj nederlandanoj-flandroj. Nenio pri "duono germanuloj duono rusuloj"... Sed ĉiukaze ili juĝas aŭ provas juĝi laŭ esperantaj kriterioj, ne defendas interesojn de siaj naciaj gepatraj lingvoj, kaj ankaŭ ne ŝanĝadas la leksikon de Esperanto de jaro al jaro laŭ propra gusto. ThomasPusch (diskuto) 22:39, 3 feb. 2025 (UTC)
- LMS Bertilo jam vivis en Germanlando dum jardekoj, do probable alkutimiĝis al la sistemo kaj ĉesis esti svedo. Sed alinomu al "Sulaŭesio" pro neraciaj argumentoj, eble poste iu alvenos kaj postulos ke la sola ĝusta formo estu " Sulaŭesujo " pro same neraciaj kaj kontraŭ-idaj argumentoj. Taylor 49 (diskuto) 23:53, 3 feb. 2025 (UTC)
- Cetere, se vi ekhavas la impreson ke mi "simple ne malŝatas la plej naturan esperantigon Sulaveso", tiam vi malpravas. Mi kutimiĝis al la vikipedia vorto "Sulaveso", kaj neniam pridemandis ĝin, ĝis hodiaŭ mi unuafoje legis la tekston kaj vidis ke tie estis unua vorto Sulaveso sen referenco, tiam dua vorto Celebeso kun referenco PIV kaj tria vorto Sulaŭesio kun referenco PIV. Mi miris ĉar tri vortoj por indonezia insulo pri kies E-movadon mi ankoraŭ nenion aŭdis estas iom multe, kaj pensis ke mi plej ofte aŭdis kaj legis la unuan formon, kaj simple iu por la "plej natura esperantigo" forgesis meti la vortaran referencon. Tiam mi serĉis kaj ne trovis iun ajn vortaran referencon. En tiu situacio nur restis al mi konstati, ke ŝajne mi kaj ni ĉiuj alkutimiĝis al libera inventaĵo. Mi ne volas kondamni min ke mi ne kontrolis en la "beta-versio de reta PIV" kiu jam estis enrete ekde aprilo 2012, kaj ne volas kondamni iun alian, sed mi vere ne trovas konvinkajn eksterajn argumentojn por la vorto "Sulaveso", krom la tute nefakan argumenton ke ni ĉiuj jam alkutimiĝis al la nova vorto kaj ĝi aspektas kvazaŭ ĝi povus esti Esperanto-vorto (tial mi uzis komparon kun Ido, ne kun Volapuko aŭ la finna aŭ litova, ĉar la vortoj de tiuj lingvoj ne frape similas al Esperanto-vortoj, tiuj de Ido jes). Sed malŝpari tiom da vortoj tute ne utilas: Iu konvinku nin ĉiujn kun konvinkaj referencoj, ke Sulaveso estas la nova oficiala Esperanto-vorto por la insulo, kiu anstaŭas la malnovan-novan vorton "Sulaŭesio" oficiala ekde 2002/2005, kaj tiam tute ne necesas ŝanĝi unu vikipedian kategorion. Mi ne trovas argumenton, nur tiun ke mi kaj Taylor ŝatas la vorton "Sulaveso", kaj ke por mi tiu persona ŝato ne estas argumento. 23:01, 3 feb. 2025 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
Mi alkutimiĝis al la (ŝajne misa) formo "Sulaveso", ankoraŭ neniam vidis en Vikipedio la PIV-an formon "Sulaŭesio", kio sekve ŝajnas al mi stranga, kiel ĉio kion mi ne konas. Sed mi rigardis, nun (!), en vortaro.net, kaj Thomas pravas. Ke oni alkutimiĝis al origine fantazia inventaĵo, ne igas ĝin ĝusta. Do kontraŭ Sulaveso pro manka referenco, kaj kontraŭ Celebeso pro la kolonia konotacio en 2025. Restas nur la nekutima PIV-a vorto kun la "aŭ" en la mezo ... Aidas (diskuto) 23:12, 3 feb. 2025 (UTC)
Komento: "Sulaveso" estas natura maniero esperantigi fremdan vorton "Sulawesi" [sulaŭési]. Komparu tion kun, ekzemple, la nekontestata esperantigo "Okinavo" (ankaŭ laŭ PIV) de la fremda propra nomo "Okinawa" [okináŭa]. Amike, -Filozofo (diskuto) 05:48, 4 feb. 2025 (UTC)
- Tial Por: Sulaveso. -Filozofo (diskuto) 05:48, 4 feb. 2025 (UTC)
- Kiel mi diris, al mi tute simpatias la vorto "Sulaveso", nur mi dubas ĉu estas esperanta vorto - estas multaj vortoj en multaj lingvoj kaj ankaŭ tute belaj inventitaj vortoj, kiuj havas o-finaĵon, malhavas fremdajn literojn (wqxyöḁ), kaj tamen ne dokumentiĝis esperantaj vortoj. Kaj laŭ la "15-a regulo" de LLZ ni rajtas alinventi vortojn se ekestas koncepto pri kiu bezonatas sed mankas esperanta vorto, nur tiam. Pri la insulo jam estas malnova, koloniisma esperanta vorto "Celebeso", kaj ankaŭ nova, neimperiisma vorto, "Sulaŭesio", elektita probable en la 1970-aj jaroj, ĉiukaze inter 1970 kaj 2002, al kiu probable neniu vere alkutimiĝis, ankaŭ mi ne, sed kiu nun estas la dokumentita nova vorto por la insulo. Do ne mankas esperanta vorto, eĉ estas du je dispono. Per kiu rajto ni, manpleno da redaktantoj de komuna retejo, havas la licencon simple korekti la lingvouzon de PIV kaj ŝanĝi vorton en ĝi? Kaj se ni rajtas, ĉu iu granda Facebook-grupo pri Esperanto ankaŭ havas tiun rajton? Aŭ ĉu ni rajtas per simpla guglo-serĉo decidi pri ŝanĝo de nia vortaro, aŭ per serĉo en la retejo tekstaro.com aŭ en google-books? Mi ne kritikas uzon de tiuj enketiloj, kiujn ankaŭ mi uzas, sed ĉi tie temas pri la rajto simple de eta grupo da certe bonintencaj kaj diligentaj movadanoj superi la norman vortaron de Esperanto. Estus multe pli simple se estus neŭtralaj eksteraj referencoj pri propono de nova "plej natura esperantigo" aldone al la tradicia vorto kaj de nova, nekolonia vorto, ambaŭ dokumentitaj en la 20-a jarcento, la nova formo plej laste en 2002. Mi dubas ĉu mi havas la rajton en tiu situacio inventi kaj oficialigi "vorton pli belan ol tiu kiu estas skribita en PIV", kaj mi dubas ankaŭ ĉu ni ĉiuj havas la legitimon. Sed ŝajnas ke neŭtralajn eksterajn referencojn pri defendo de la bela nova vorto "Sulaveso", kiu laŭ mia nuna kompreno arbitre inventiĝis en marto 2007 kiam ni komencis vikipedian teksteton pri la insulo, ankoraŭ neniu trovis. Nur la 3 uzoj en "Le monde diplo..." el 2008-2010, post kiam nia teksteto kun la nova nomo jam estis. Aŭ ĉu iu havas legitimigan fonton? Fonton, kiu almenaŭ asertas ke estas oficiala vorto de la fina 20-a jarcento "kiu hazarde kaptiĝis en PIV 2002" kaj estas plia oficiala vorto "Sulaveso" kiu konkurencas kun la PIV-a vorto? ThomasPusch (diskuto) 10:32, 4 feb. 2025 (UTC)
Komento: Laŭ en:Sulawesi,
- The name Sulawesi possibly comes from the words sula ("island") and besi ("iron")…
— do, la probabla prononco estas /su.la.we.si/, ne /sul.aŭ.e.si/ (kion sugestus la misesperantigo «Sula ͡uesi»); en la vorto estas la konsonanto /w/, ne diftongo /aŭ/, kaj la silaba limo supozeble estas /la.we/. Kaj la normala esperantigo de la konsonanto /w/ estas per v (kiel en O.ki.na.vo, Taj.va.no ktp). Ankaŭ la hezito inter b kaj w (besi/wesi) apogas la konsonantan version.
Cetere, guglante pri «"Sulaveson" OR "Sulaveso" kiu kaj» mi trovas ege pli multe da trafoj (ne nur Vikipediaj), ol por «"Sulaŭesion" OR "Sulaŭesio" kiu kaj».
Tial Por: Sulaveso, Kontraŭ: Sulaŭesio.--Sergio (diskuto) 15:00, 5 feb. 2025 (UTC)
- Okazis sendiskuta alinomigo kiu eble rilatas al problemo de esperantigo de Sulawesi. Kontraŭ: la ĵusa alinomigo de Tokorozava. Taylor 49 (diskuto) 14:07, 6 feb. 2025 (UTC)
- La plej bona moderna fonto kiun mi trovas interrete estas artikolo de Heidi Goes, kiu uzas "Celebeso". Tial mi voĉdonas Por: Celebeso. Se poste montriĝos ke "celebesaj" aŭ aliaj indoneziaj esperantistoj uzas alian nomon, kompreneble tiam ŝanĝo estos prava.
- Mi pensas ke la afero pri "Tokorozava" ne rilatas al ĉi tiu diskuto, sed dankon al Taylor 49 pro la atentigo al la sendiskuta alinomado. Ĉu ni prefere ne sekvu niajn deklaritajn politikojn? Ĉi-kaze nek la antaŭa nek la ŝanĝita formo faras tion. Kaj se iu volas ŝanĝi la politikojn, ĉu ni ne prefere aperte diskutu? Arbarulo (diskuto) 14:29, 16 feb. 2025 (UTC)
- Kompreneble la temo pri Tokorozava estas komplete alia temo: tie temas pri Transskribo de la japana lingvo en Esperanton (kaj ŝajne la protesto de Taylor nun kaŭzis ke la teksto pri la japana urbo nun fuŝe ne estas vikidatume ligita, sed jes, komplete alia temo), ĉi tie pri esperantlingva nomo de insulo. La malnova kolonia nomo Celebeso ĉiukaze estas dokumentita en PIV, same kiel la nova, postkolonia formo "Sulaŭesio" de PIV, kiu estas ankoraŭ nekutima, kaj kion ŝajne ĉi tie ĉiu bojkotas (kvankam mi demandas al mi kiom arogantaj ni estas se ni simple bojkotas vorton el la norma plej referenca vortaro). Do se ni decidas fajfi pri postkolonia ĝusteco, tiam Celebeso estas bona alternativo. Ĉiukaze mi estas kontraŭ la simpla inventado de nova nomo "Sulaveso", kiom ajn bela la literaro sonas kaj kiom la trovoj en guglo-paĝoj diras - sed ni ĉiuj scias ke la trovoj en guglo-serĉoj fluas, kaj tia momenta kalkuleto ne estas vera aŭtoritata referenco. Ĉi tie, ŝajnas, estas alternativoj malnova Celebeso kaj nova Sulaŭesio, kaj se ni volas bojkoti la novan vorton "Sulaŭesio" de PIV 2002/2005/2020 ... rete ĝis 2025, tiam nur restas la malnova, kolonia formo Celebeso, kun referenco de 4 PIV-oj kaj de Heidi Goes kaj sendube ankoraŭ en aliaj pli malnovaj fontoj. Ĉiukaze kontraŭ meminventita vorto "Sulaveso", ĉar la opinio ke tiu meminventita vorto estas "natura maniero esperantigi fremdan vorton" (mi tute dividas tiun privatan opinion) ne estas aŭtoritata skriba referenco. Ni memoru ke ni ne estas la Akademio de Esperanto ĉi tie kaj ni ne estas la redakta teamo de estonta "PIV 2030"! Tiuj grupoj povas verki referencojn, ni kiel enciklopedianoj nur povas kolekti kaj citi referencojn. ThomasPusch (diskuto) 14:22, 27 feb. 2025 (UTC)
- Mi fakte indigniĝas, ke ni per 4-5 voĉoj de simplaj redaktantoj arogas al ni ĝustigi la norman vortaron PIV, kiu, eĉ se iuj ne ŝatas iun aserton en ĝi, estas la norma vortaro en Eo. Tial mi daŭre estus por la PIV-a postkolonia formo "Sulaŭesio", sendepende ke ekzistas alia, alilanda insulo Okinavo kiu estas sendiskuta vorto en Japanio, kun almenaŭ 3 aŭtoritataj referencoj. Sed se vi sincere decidas bojkoti la nomon "Sulaŭesio" de PIV, nomante ĝin nur "persona propono" de kelkdekpersona PIV-komitato, kun argumento ke Taylor malrespekte opinias pri kolego Wennergren kaj juĝas lin "malbonigita pro tro da jaroj ekster Svedio", kio laŭ mi estas konsternige malserioza argumentado, tiam efektive la sola alternativo estas la malnova e-lingva nomo "Celebeso". Do mi voĉdonas prefere por la postkolonia nomo "Sulaŭesio", duarange por la malnova formo "Celebeso", kaj klare protestas kontraŭ meminvento de (bela) formo "Sulaveso", pri kiu Thomas alvokis alporti aŭtoritatajn referencojn, sed evidente neniu havas ilin. Aidas (diskuto) 14:49, 27 feb. 2025 (UTC)
- Kompreneble la temo pri Tokorozava estas komplete alia temo: tie temas pri Transskribo de la japana lingvo en Esperanton (kaj ŝajne la protesto de Taylor nun kaŭzis ke la teksto pri la japana urbo nun fuŝe ne estas vikidatume ligita, sed jes, komplete alia temo), ĉi tie pri esperantlingva nomo de insulo. La malnova kolonia nomo Celebeso ĉiukaze estas dokumentita en PIV, same kiel la nova, postkolonia formo "Sulaŭesio" de PIV, kiu estas ankoraŭ nekutima, kaj kion ŝajne ĉi tie ĉiu bojkotas (kvankam mi demandas al mi kiom arogantaj ni estas se ni simple bojkotas vorton el la norma plej referenca vortaro). Do se ni decidas fajfi pri postkolonia ĝusteco, tiam Celebeso estas bona alternativo. Ĉiukaze mi estas kontraŭ la simpla inventado de nova nomo "Sulaveso", kiom ajn bela la literaro sonas kaj kiom la trovoj en guglo-paĝoj diras - sed ni ĉiuj scias ke la trovoj en guglo-serĉoj fluas, kaj tia momenta kalkuleto ne estas vera aŭtoritata referenco. Ĉi tie, ŝajnas, estas alternativoj malnova Celebeso kaj nova Sulaŭesio, kaj se ni volas bojkoti la novan vorton "Sulaŭesio" de PIV 2002/2005/2020 ... rete ĝis 2025, tiam nur restas la malnova, kolonia formo Celebeso, kun referenco de 4 PIV-oj kaj de Heidi Goes kaj sendube ankoraŭ en aliaj pli malnovaj fontoj. Ĉiukaze kontraŭ meminventita vorto "Sulaveso", ĉar la opinio ke tiu meminventita vorto estas "natura maniero esperantigi fremdan vorton" (mi tute dividas tiun privatan opinion) ne estas aŭtoritata skriba referenco. Ni memoru ke ni ne estas la Akademio de Esperanto ĉi tie kaj ni ne estas la redakta teamo de estonta "PIV 2030"! Tiuj grupoj povas verki referencojn, ni kiel enciklopedianoj nur povas kolekti kaj citi referencojn. ThomasPusch (diskuto) 14:22, 27 feb. 2025 (UTC)
- Komento: Karaj - la formon kun silabo -ŭe- klare malebligas jena dokumento de Akademio de Esperanto: "Deklaro pri la Esperanta litero ŭ"; ĝi detale klarigas la kialon kaj (implicite) aludas simplan solvon: "Sulaveso". Amike, -Filozofo (diskuto) 16:40, 27 feb. 2025 (UTC)
- Nu, bedaŭrinde tio estas ruza advokata argumentado: la PIV-an formon "Sulaŭesio" kun silabo -aŭ- klare ebligas la "Deklaro pri la Esperanta litero ŭ" (de 2023): la «litero ŭ plej ofte aperas (A1) - kaj klare permeseblas (A2) - en la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ"». La deklaro tute ne esprimas ion pri litero post la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ", tie povas esti vokalo aŭ konsonanto aŭ nenio (aŭ, ankaŭ, ankoraŭ). Tial ankaŭ la argumento ke en la deklaro «implicite» jam estas la vorto «Sulaveso» tiel ne ĝustas. PIV 2002/2005/2020 do ne draste fuŝis. Necesas iu vera, ne dubinda «implicita» interpretita referenco, ĉar nia referenco ĝis nun estas "Vikipedio:Alinomendaj artikoloj", niaj propraj personaj opinioj ĉi tie, kaj socia diskutejo en vikipedio ne kalkuleblas kiel ekstervikipedia referenco. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 28 feb. 2025 (UTC)
- Kara kolego ThomasPusch - Mi havas la impreson, ke via repliko estas pli advokatece ruza, ol mia komento, al kiu vi respondis ;)
- Unue, la esprimo sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ" estas simple komunlingva maniero diri diftongoj "aŭ" kaj "eŭ", evitante fakan terminon. Estas klare, ke la literkombino "aŭe" en "Sulaŭesi" enhavas sonkombinon [wa] (Su-la-ŭe-si laŭ silabodivido sed ne Su-laŭ-e-si kun diftongo "aŭ"!), kion la akademia decido rekte malrekomendas kaj detale klarigas tian decidon. Bonvolu noti, ke tiu decido ne povis diri pli rezolute, ke la _literkombinoj_ "ŭa" kaj "ŭe" estas evitendaj, ĉar, la vortoj de la tipo "baldaŭa" (bal-daŭ-a laŭ silabado) kaj "antaŭe" estas, memkompreneble, tute akcepteblaj. Via "refuto", do, estas tre lerta, sed nevalida ;)
- Due, ja estus bone havi precedencan uzon en lingve modela fonto, sed tio ne ĉiam eblas. Tamen, ekzemple, la fonologie tre simila "Okinavo" (ne "Okinaŭo"!) tute klare montras la ĝustan vojon.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 17:10, 28 feb. 2025 (UTC)
- Jes, la fonologie tre simila, kvankam alilingva "Okinavo" estas sendiskuta: sed tie estas pluraj fidindaj fontoj, nelaste en PIV, kaj neniu havas ion kontraŭ tiu nomo. Sed ĉi tie, damne, estas fidinda fonto, kiu postulus alian formon, kiu ĉi tie al neniu vere ŝajnas hejmeca (eĉ al Aidas ne, kvankam li daŭre pledas simple sekvi la fonton de PIV, negrave ke la vorto subjektive ŝajnas ekzotika) ... kaj estas neniu ajn vera fonto kontraŭpezanta la voĉojn de 3 PIV-oj, nur la arbitra novbapto de Verdulo en 2007 kaj argumentadoj en tiu ĉi diskuto... kaj, en vasta senco, eblus ankoraŭ konstati ke la guglo-tradukilo ŝtelis la vorton Sulaveso el la "fidinda fonto" Vikipedio en Esperanto al sia traduka vortaro, kaj tiel suzpozeble faris ankaŭ aliaj robotaj tradukaj algoritmoj (ekz. la jena lingva kirlaĵo). Sed se tiel argumenti, ni denove estas ĉe la novbapto de Verdulo en 2007. Mi supozas ke se ni volas "bojkoti la voĉon de PIV" ĉi-tie, restas nur la salomona propono de Arbarulo: la pura solvo konservative ŝajnigi ke ni estas en 1975 kaj tiam la solaj alternativoj estis "Celebeso" (PIV, Parizo 1970, p. 137) kaj la unufoje uzita "Celebo" ("Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, mapo 40). Mi ne bone scias kion refuti, se iu junulo protestas "ke ni per 4-5 voĉoj de simplaj redaktantoj arogas al ni ĝustigi la norman vortaron PIV", ĉar la kritiko estas sekvebla. Dubindas ĉu eĉ estus konvinka iniciato verki grandan artikolon pri la "insulo Sulaveso" en la revuo Monato kun mencio ke en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj provizore instaliĝis alternativa vortumo sed intertempe la vorto Sulaveso estas firme konstanta kaj estos la vorto en "PIV 2030". Do plej saĝos simple lasi la formon "Celebeso" el 1970 kiel titolo, kaj pri la intertempa populariĝo de la indonezia vorto Sulawesi, esperante tradukebla al "Sulaŭesio" en 3 PIV-oj kaj al "Sulaveso" 3x en La Monde diplomatique ekde 2008, oni povas skribi en la teksto (simple ne atentante ke mi ne bone scias kion refuti se iu junulo protestas). ThomasPusch (diskuto) 18:17, 28 feb. 2025 (UTC)
- Mi ne akceptas karakterizon de PIV kiel "norma vortaro". Iuj formoj kaj multaj difinoj en ĝi ankoraŭ restas harstarige fuŝaj, sed espereble sekva eldono korektos multajn el tiuj misaĵoj.
- Cetere, nun okazas ambicia projekto pri plivastigo kaj plibonigo de la (efektive norma, sed ne plena) Akademia Vortaro, sed la Akademio apenaŭ oficiale traktos la nomon por Sulaveso.
- Mi konsultos kelkajn aliajn akademianojn pri la nun diskutata geografiaĵo.
- Tio postulos iom da tempo, ĉar ĵus finiĝis elektoj de novaj membroj, kaj nun oni okupiĝas pri preparado por elektoj de la nova Estraro kaj direktoroj de sekcioj kaj komisionoj. Amike, Filozofo (diskuto) 20:05, 28 feb. 2025 (UTC)
- Jes, la fonologie tre simila, kvankam alilingva "Okinavo" estas sendiskuta: sed tie estas pluraj fidindaj fontoj, nelaste en PIV, kaj neniu havas ion kontraŭ tiu nomo. Sed ĉi tie, damne, estas fidinda fonto, kiu postulus alian formon, kiu ĉi tie al neniu vere ŝajnas hejmeca (eĉ al Aidas ne, kvankam li daŭre pledas simple sekvi la fonton de PIV, negrave ke la vorto subjektive ŝajnas ekzotika) ... kaj estas neniu ajn vera fonto kontraŭpezanta la voĉojn de 3 PIV-oj, nur la arbitra novbapto de Verdulo en 2007 kaj argumentadoj en tiu ĉi diskuto... kaj, en vasta senco, eblus ankoraŭ konstati ke la guglo-tradukilo ŝtelis la vorton Sulaveso el la "fidinda fonto" Vikipedio en Esperanto al sia traduka vortaro, kaj tiel suzpozeble faris ankaŭ aliaj robotaj tradukaj algoritmoj (ekz. la jena lingva kirlaĵo). Sed se tiel argumenti, ni denove estas ĉe la novbapto de Verdulo en 2007. Mi supozas ke se ni volas "bojkoti la voĉon de PIV" ĉi-tie, restas nur la salomona propono de Arbarulo: la pura solvo konservative ŝajnigi ke ni estas en 1975 kaj tiam la solaj alternativoj estis "Celebeso" (PIV, Parizo 1970, p. 137) kaj la unufoje uzita "Celebo" ("Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, mapo 40). Mi ne bone scias kion refuti, se iu junulo protestas "ke ni per 4-5 voĉoj de simplaj redaktantoj arogas al ni ĝustigi la norman vortaron PIV", ĉar la kritiko estas sekvebla. Dubindas ĉu eĉ estus konvinka iniciato verki grandan artikolon pri la "insulo Sulaveso" en la revuo Monato kun mencio ke en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj provizore instaliĝis alternativa vortumo sed intertempe la vorto Sulaveso estas firme konstanta kaj estos la vorto en "PIV 2030". Do plej saĝos simple lasi la formon "Celebeso" el 1970 kiel titolo, kaj pri la intertempa populariĝo de la indonezia vorto Sulawesi, esperante tradukebla al "Sulaŭesio" en 3 PIV-oj kaj al "Sulaveso" 3x en La Monde diplomatique ekde 2008, oni povas skribi en la teksto (simple ne atentante ke mi ne bone scias kion refuti se iu junulo protestas). ThomasPusch (diskuto) 18:17, 28 feb. 2025 (UTC)
- Nu, bedaŭrinde tio estas ruza advokata argumentado: la PIV-an formon "Sulaŭesio" kun silabo -aŭ- klare ebligas la "Deklaro pri la Esperanta litero ŭ" (de 2023): la «litero ŭ plej ofte aperas (A1) - kaj klare permeseblas (A2) - en la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ"». La deklaro tute ne esprimas ion pri litero post la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ", tie povas esti vokalo aŭ konsonanto aŭ nenio (aŭ, ankaŭ, ankoraŭ). Tial ankaŭ la argumento ke en la deklaro «implicite» jam estas la vorto «Sulaveso» tiel ne ĝustas. PIV 2002/2005/2020 do ne draste fuŝis. Necesas iu vera, ne dubinda «implicita» interpretita referenco, ĉar nia referenco ĝis nun estas "Vikipedio:Alinomendaj artikoloj", niaj propraj personaj opinioj ĉi tie, kaj socia diskutejo en vikipedio ne kalkuleblas kiel ekstervikipedia referenco. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 28 feb. 2025 (UTC)
- Kiel promesite:
- Kelkaj (entute naŭ) akademianoj (eksterofice) interŝanĝis opiniojn pri la propono ŝanĝi la nomon de vikipedia artikolo "Sulaveso" al "Sulaŭesio":
- 1. El tiuj, sep (Marc Bavant, Cyril Brosch, Edmund Grimley Evans, Valentin Melnikov, Carlo Minnaja, Paŭlo Moĵajev kaj Alexander Shlafer) opinias, ke la formo kun "v" (sed ne "ŭ") estas preferinda esperantigo de la nomo de tiu indonezia insulo ("Sulawesi" [sulawési] en la indonezia kaj simile en multaj aliaj lingvoj, kiuj havas fonemon /w/).
- La decid(ig)a argumento kontraŭ la formoj "Sulaŭeso" aŭ "Sulaŭesio estas, ke la tradicia kaj kutima esperantigo de la fremda fonemo /w/ estas esperanta fonemo /v/ (litero "v" prononcata kiel [v]).
- 2. Iom alia sepopo (Marc Bavant, Edmund Grimley Evans, Markos Kramer, Valentin Melnikov, Carlo Minaja, Paŭlo Moĵajev kaj Alexander Shlafer) krome opinias, ke la tradicio de esperantigoj ne sugestas enmeton de "i" (Sulavesio) - komparu, ekzemple: la kartvela ĉefurbo [tbilísi] iĝas en Esperanto "Tbiliso" [tiel, ekzemple, en PIV, ReVo kaj Vikipedio]; krome, tia sufikseca -i- povas krei misgvidan kaj facile eviteblan impreson, ke temas pri landonomo sed ne pri nomo de insulo.
- Tial ni forte preferas la formon "Sulaveso".
- P.S. Bonvolu noti, ke tio ĉi estas privata (eksterofica) opiniesprimo de grupo da akademianoj kiel kompetentaj lingvanoj, sed ne oficiala decido de la Akademio.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 22:12, 5 mar. 2025 (UTC)
- Plie mi sciigas ke en la lasta numero de Esperanto, Amri Wandel raportas pri vizito skribante trifoje "Sulavesi" kaj dufoje "Sulavesio". Tamen, se indonezia fonto ne haveblas, mi ankoraŭ opinias ke ni devas sekvi Heidi Goes, la eksterulon kiu plej multe kunlaboris kun la indonezia Esperanto-movado. --Arbarulo (diskuto) 18:59, 3 apr. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Kolektante ĉiaspecajn fontojn pri la diversaj formoj: kiu estis la monatonomo/numero de tiu "lasta numero de Esperanto", kaj en kiu paĝo aperis la raporto de A. Wandel? Kaj la rekomendo aparte konsideri la lingvouzon de Heidi Goes ankaŭ aspektas senca: ĉu krom la citita artikolo estas ankoraŭ ie alia loko rn kiu Heidi Goes skribas pri la insulo? Rememoru: ni ĉi tie ne voĉdonas pri personaj preferoj aŭ pri privataj rezonadoj en vikipedia(j) diskutpaĝo(j), kial aparte la vorto Sulaveso preferindas al aliaj variaĵoj. Sed temas pri trovoj de fidindaj, ekstervikipediaj referencoj, kiuj kontraŭpezus la fidindajn, ekstervikipediajn referencojn de PIV 2002, 2005 kaj 2020. Mi volonte ankaŭ konsiderus la privatan opiniosondon de Filozofo kun ses kunakademianoj, se mi havus fidindan, ekstervikipedian referencon pri ĝi. Sed referenco "vidu la diskuton en 'Vikipedio:Alinomendaj artikoloj'" laŭ mia kompreno ne nomeblas "ekstervikipedia"... Tial la diskuto tiom stagnas. Ni laŭ la vikipedia logiko ne simple povas referenci al niaj propraj privataj preferoj. Se estus tiel, mi gaje kunvoĉdonus pri nova vikipedia vorto "Sulaveso" nun kaj pri samtempa malvalidigo de "PIV 2002, 2005, 2020" kaj de ĉiuj aliaj referencoj, kiuj statas iun alian. ThomasPusch (diskuto) 13:50, 15 apr. 2025 (UTC)
- PS: Ĉar la artikolo de H. Goes komenciĝas sur "paĝo 23", klaras ke estas 22 paĝoj antaŭ tio, do ne estas iu PDF-dosiero komputile farita kaj komputile alŝutíta en la reton, sed io kio jam iam estis presita. En kiu kadro ĝi publikiĝis? Kiel nomiĝis la presaĵo? ThomasPusch (diskuto) 21:21, 15 apr. 2025 (UTC)
- Kara ThomasPusch,
- Jen kelkaj tiaj referencoj (eksteraj ligoj):
-
- Artikolo "Sulaveso" en Reta Vortaro (ReVo), kie troviĝas ekzemploj kaj pluaj referencoj;
- Kio estas insularo?;
- Megalitoj de Bada, Besoa kaj Napu-valoj, Sulavesa InsuloValo Besoa, Sulaveso;
- Megalitoj de Bada, Besoa kaj Napu-valoj, Sulavesa Insulo;
- Mapado de Tradicia Teritorio;
- English-Esperanto Dictionary, kun registritaj frazo-specimenoj kun la vorto "Sulaveso" en Esperanto.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 20:21, 15 apr. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Kolektante ĉiaspecajn fontojn pri la diversaj formoj: kiu estis la monatonomo/numero de tiu "lasta numero de Esperanto", kaj en kiu paĝo aperis la raporto de A. Wandel? Kaj la rekomendo aparte konsideri la lingvouzon de Heidi Goes ankaŭ aspektas senca: ĉu krom la citita artikolo estas ankoraŭ ie alia loko rn kiu Heidi Goes skribas pri la insulo? Rememoru: ni ĉi tie ne voĉdonas pri personaj preferoj aŭ pri privataj rezonadoj en vikipedia(j) diskutpaĝo(j), kial aparte la vorto Sulaveso preferindas al aliaj variaĵoj. Sed temas pri trovoj de fidindaj, ekstervikipediaj referencoj, kiuj kontraŭpezus la fidindajn, ekstervikipediajn referencojn de PIV 2002, 2005 kaj 2020. Mi volonte ankaŭ konsiderus la privatan opiniosondon de Filozofo kun ses kunakademianoj, se mi havus fidindan, ekstervikipedian referencon pri ĝi. Sed referenco "vidu la diskuton en 'Vikipedio:Alinomendaj artikoloj'" laŭ mia kompreno ne nomeblas "ekstervikipedia"... Tial la diskuto tiom stagnas. Ni laŭ la vikipedia logiko ne simple povas referenci al niaj propraj privataj preferoj. Se estus tiel, mi gaje kunvoĉdonus pri nova vikipedia vorto "Sulaveso" nun kaj pri samtempa malvalidigo de "PIV 2002, 2005, 2020" kaj de ĉiuj aliaj referencoj, kiuj statas iun alian. ThomasPusch (diskuto) 13:50, 15 apr. 2025 (UTC)
- Plie mi sciigas ke en la lasta numero de Esperanto, Amri Wandel raportas pri vizito skribante trifoje "Sulavesi" kaj dufoje "Sulavesio". Tamen, se indonezia fonto ne haveblas, mi ankoraŭ opinias ke ni devas sekvi Heidi Goes, la eksterulon kiu plej multe kunlaboris kun la indonezia Esperanto-movado. --Arbarulo (diskuto) 18:59, 3 apr. 2025 (UTC)
- Mi akceptas la plej multajn el la retpaĝoj, kiujn mi nur supraĵe rigardetis, kiel "fidindaj, ekstervikipediaj referencoj", kvankam retpaĝoj estas ne ĉiam konstantaj dokumentoj kaj ankaŭ ne ĉiam fidindaj fontoj. Nur "Mapado de Tradicia Teritorio" ŝajnas al mi konfuza kaj fuŝeta aŭtomata kirlaĵo, ĝin mi persone ne nomus konvinka (iom senespera paĝaro se eĉ ne eblas skribi la vorton "hejpaĝo" sen eraro). Kaj pri ReVo mi ne akcentus la "pluajn referencojn" plurale: estas unu (singulara) mizera paĝeto el reta vortareto litova-esperanta, kiu ĉe mi hodiaŭ daŭre kraŝas, kaj evidente ne ŝajnas solide programita. Sed iel ajn: ReVo pure estas bona referenco, eĉ se ties ekzemploj mizeras. Do necesus enigi la referencojn por formo "Sulaveso" en la tekston, tre bone se iu ankoraŭ trovus referencon el "plumo" de Heidi Goes, sed ankaŭ poste aldoni ion ĉiam eblas. Ĉu vi enmetos la alportitajn referencojn krom "Mapado de Tradicia Teritorio"?? Tiam oni havos plimulton da referencoj por "Sulaveso" (la 3 trovoj de tekstaro.com de Taylor 49 ankaŭ kalkuleblas), havus malplimulton de 3 referencoj de "PIV 2002, 2005 kaj 2020" por "Sulaŭesio" kaj bone, unu de "revuo Esperanto 2025" por "Sulavesio". Ke momente cirkulas tri alternativoj por la malnova vorto "Celebeso", oni nepre ne kaŝu, sed se estas deca kvanto referencoj por "Sulaveso", ĉio estas en ordo. Tio estis tio kio mankis ĉi tie. Vidu: mi hodiaŭ volis bluigi ruĝan ligilon pri la goraontala lingvo, unu el tiuj lingvoj kiuj havas propran vikipedian projekton, kaj vere sakris kiam mi vidis la tiu lingvo aparte paroliĝas en Sulaveso... Do mi - kion fari? - laŭeble koncize menciis ĉiujn kvar variaĵojn, sen preferi unu, sed mi vere esperas ke tia danco pri referencoj nun ne ĉiam necesos kiam hazarde la insula nomo aperos en iu teksto. La aliaj lingvotekstaj ĝermoj, kiujn mi hodiaŭ bluigis, pri la ŝana kaj saraika, "bonŝance" ne estis de tiu insulo kaj estis multe pli rapide fareblaj miniature... ThomasPusch (diskuto) 20:59, 15 apr. 2025 (UTC)
- Al la referencoj por "Sulaveso" eblas aldoni ankaŭ la tri ekzemplojn el Le Monde Diplomatique en Esperanto, kiujn montras tekstaro.com. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:12, 15 apr. 2025 (UTC)
- Kompreneble, ĝuste tion celis mia duonfrazo "la 3 trovoj de tekstaro.com de Taylor 49 ankaŭ kalkuleblas". Tiel mi ankaŭ faris en la artikola ĝermo goraontala lingvo de antaŭ kelkaj horoj. ThomasPusch 21:22, 15 apr. 2025 (UTC)
- Al la referencoj por "Sulaveso" eblas aldoni ankaŭ la tri ekzemplojn el Le Monde Diplomatique en Esperanto, kiujn montras tekstaro.com. Amike, -Filozofo (diskuto) 21:12, 15 apr. 2025 (UTC)
- Mi akceptas la plej multajn el la retpaĝoj, kiujn mi nur supraĵe rigardetis, kiel "fidindaj, ekstervikipediaj referencoj", kvankam retpaĝoj estas ne ĉiam konstantaj dokumentoj kaj ankaŭ ne ĉiam fidindaj fontoj. Nur "Mapado de Tradicia Teritorio" ŝajnas al mi konfuza kaj fuŝeta aŭtomata kirlaĵo, ĝin mi persone ne nomus konvinka (iom senespera paĝaro se eĉ ne eblas skribi la vorton "hejpaĝo" sen eraro). Kaj pri ReVo mi ne akcentus la "pluajn referencojn" plurale: estas unu (singulara) mizera paĝeto el reta vortareto litova-esperanta, kiu ĉe mi hodiaŭ daŭre kraŝas, kaj evidente ne ŝajnas solide programita. Sed iel ajn: ReVo pure estas bona referenco, eĉ se ties ekzemploj mizeras. Do necesus enigi la referencojn por formo "Sulaveso" en la tekston, tre bone se iu ankoraŭ trovus referencon el "plumo" de Heidi Goes, sed ankaŭ poste aldoni ion ĉiam eblas. Ĉu vi enmetos la alportitajn referencojn krom "Mapado de Tradicia Teritorio"?? Tiam oni havos plimulton da referencoj por "Sulaveso" (la 3 trovoj de tekstaro.com de Taylor 49 ankaŭ kalkuleblas), havus malplimulton de 3 referencoj de "PIV 2002, 2005 kaj 2020" por "Sulaŭesio" kaj bone, unu de "revuo Esperanto 2025" por "Sulavesio". Ke momente cirkulas tri alternativoj por la malnova vorto "Celebeso", oni nepre ne kaŝu, sed se estas deca kvanto referencoj por "Sulaveso", ĉio estas en ordo. Tio estis tio kio mankis ĉi tie. Vidu: mi hodiaŭ volis bluigi ruĝan ligilon pri la goraontala lingvo, unu el tiuj lingvoj kiuj havas propran vikipedian projekton, kaj vere sakris kiam mi vidis la tiu lingvo aparte paroliĝas en Sulaveso... Do mi - kion fari? - laŭeble koncize menciis ĉiujn kvar variaĵojn, sen preferi unu, sed mi vere esperas ke tia danco pri referencoj nun ne ĉiam necesos kiam hazarde la insula nomo aperos en iu teksto. La aliaj lingvotekstaj ĝermoj, kiujn mi hodiaŭ bluigis, pri la ŝana kaj saraika, "bonŝance" ne estis de tiu insulo kaj estis multe pli rapide fareblaj miniature... ThomasPusch (diskuto) 20:59, 15 apr. 2025 (UTC)
- Heidi Goes certe kaj multe skribis pri la temo en sia granda historio de Esperanto en Indonezio, Movadaj insuletoj. Bedaŭrinde mi fordonis mian ekzempleron. Tamen la enhavotabelo, kiun ŝi montras surekrane en ĉi tiu prelegofilmo ĉe sekundo 2:03:53 [8], vortumas "Sulaveso (antaŭe Celebeso)". Tial mi nun ŝanĝas mian voĉon Kontraŭ: alinomigo, t.e. por "Sulaveso."
- Se iu interesiĝas pri la aliaj menciitaj fontoj, la kompleta cito de la artikolo kiun mi antaŭe trovis estas ĉi tie [9], kaj la artikolo de Amri Wandel estas en Esperanto Aprilo 2025, p. 92-3. --Arbarulo (diskuto) 15:09, 20 apr. 2025 (UTC)
Okazis ia konfuzo ĉe la apartigo de Printilo. Nun printilo plusendas al Presmaŝino, do al la Gutenbega metodo de amasa eldonado; tio estas la rekta kontraŭo de la celata apartigo, «Printilo» devas plusendi al «Komputila presilo»! La lastaj linioj de «Presmaŝino» diras:
- Vidu ankaŭ
- • komputila presilo aŭ printilo
kaj ties «printilo» cikle referencas la referencatan artikolon ☹ --Sergio (diskuto) 04:26, 6 feb. 2025 (UTC)
- Por: Korekto de misaĵo
- Komento: Tia triviala misligo miaopinie eĉ ne bezonas diskutadon: mi ĵus korektis tion, alidirektinte Printilon al Komputila presilo.
- Farite -Filozofo (diskuto) 09:33, 6 feb. 2025 (UTC)
- Por: supre menciita riparo. redaktomilito Diskuto:Komputila_presilo Eble Komputila presilo alinomindas al Printilo. Taylor 49 (diskuto) 14:03, 6 feb. 2025 (UTC)
- @Taylor 49:: Ankaŭ mi preferas la apartajn terminojn Presilo — Tajpilo — Printilo; eble la vivo donis por tio novan argumenton per Tridimensia printado (por mi «3D-presilo» sonas absurde). Cetere, mi opinias ke en «Kategorio:3D printado» mankas streketo, estu «3D-printado».--Sergio (diskuto) 03:47, 7 feb. 2025 (UTC)
Komputila presilo -> Printilo
redaktiKomputila presilo -> Printilo. Printilo estas maŝino sufiĉe malsama al Presmaŝino. La vorto "presilo" simple ne taŭgas por ĝi. Krom tio jam ekzistas artikolo Tridimensia printado. La katon Kategorio:3D printado mi alinomus al Kategorio:Tridimensia printado por eviti malklarecon pri vortospeco de "3D" kaj rezulte necertecon pri uzo aŭ neuzo de streketo. Taylor 49 (diskuto) 18:32, 7 feb. 2025 (UTC)
Komento: Mi ne obĵetas kontraŭ «Tridimensia printado», sed preferas la formon «3D-printado», ĉar sufiĉe regulan kaj la plej rekoneblan. Krome, estas avantaĝa havi terminon unuvorta. Mi ne dubas ke la streketo estas necesa. Normale la sigloj estas uzataj substantive, kaj tiel mi perceptas ankaŭ la siglon 3D: «prezenti ion en 3D». Kaj en Esperanto (malkiel en la angla) substantivo ne estas uzebla kiel antaŭmetita atributo; en Esperanto (samkiel en la germana) tia kombino apartenas al vortosintakso: angle town hall = urbodomo. Kp la germanan de:3D-Druck. Tial ni havas: X-sistemo, Nobel-premio, HTML-paĝo, IFA-sistemo, UEA-delegito, PDF-dosiero, SAT-Kongreso, SI-unuo XML-skemo, TTT-servilo, E-vikipedio… Kun la streketo tio estas pli klara ol en la angla.--Sergio (diskuto) 04:27, 8 feb. 2025 (UTC)
Por: Komputila presilo → Printilo; Por: Kategorio:3D printado → Kategorio:3D-printado--Sergio (diskuto) 04:27, 8 feb. 2025 (UTC)
Por: Komputila presilo → Printilo. RG72 (diskuto) 06:22, 19 feb. 2025 (UTC)
Por: Komputila presilo → Printilo. ThomasPusch (diskuto) 13:44, 27 feb. 2025 (UTC)
Por: Komputila presilo → Printilo; kaj Kategorio:3D-printado kun streketo ankaŭ akcepteblus, sed la propono de Taylor laŭ la artikola titolo ankoraŭ pli klaras, tial Por: Kategorio:tridimensia printado. Stano kaj Tomaso ne esprimiĝis pri la kategorio, eble eblos ankoraŭ esprimiĝi, kvankam origine, mi konsentas, pri tiu aldona demando tute ne temis. Aidas (diskuto) 12:24, 28 feb. 2025 (UTC)
Por mi same, Kategorio:3D-printado kun streketo ankaŭ bonus, sed la propono de Taylor laŭ la artikola titolo ankoraŭ pli klaras, tial Por: Kategorio:tridimensia printado. ThomasPusch (diskuto) 14:42, 28 feb. 2025 (UTC)
- Farite Taylor 49 (diskuto) 21:29, 7 mar. 2025 (UTC)
Al la latineca „(sic!)“ en Esperanto respondas „(tiel!)“ aŭ „(tiele!)“. La Tekstaro de Bertilo donas 18 trafojn por la formoj Esperantaj, kaj 0 trafojn por la latinaĵo. La formoj Esperantaj estas dokumentitaj en PAG kaj PMEG.
La artikolo estas reverkenda, necesas referenci la fontojn ktp. Tamen unue necesas alinomigi la artikolon.
Krome, eble konvenus aldoni krisignon: «tiel!» aŭ «tiele!». Kun la krisigno la celata senco estus iom pli rekonebla jam unuarigarde.
Cetere, mi vidas ankaŭ ke la por la fundamenta vorto «tiel» la Esperanta Vikipedio donas informojn pri malmule konata nederlanda urbeto. Tio estas malkonvena. Se oni volas konservi la fremdan misgvidan skribon, oni almenaŭ precizigu: «Tiel (urbo)».--Sergio (diskuto) 11:47, 14 feb. 2025 (UTC)
- Prefere Por: "tiel", sen superflua -e, sed ĉiuokaze por ajna Esperanta titolo anstataŭ latina. Mi pensas ke iu specifigo necesas, ĉar la celata uzo de "tiel" estas relative malofta. Por tio Sergio proponas aldoni krisignon, sed mi opinias ke ankaŭ tio estas tro ambigua. Ĉu eble Tiel (en citaĵoj)? Arbarulo (diskuto) 14:47, 16 feb. 2025 (UTC)
- Vi pravas, ke pli bone ol esperanta artikolo pri latina eldiro "Sic!" estas esperanta artikolo pri esperanta eldiro "Tiel!" (sed la enhavo pri la humanisma latina eldiro "Sic!" ne perdiĝu, sed zorge transportiĝu). Do la demando estas nur, kiu titola formo plej elegantas. Laŭ mi Tiel (en citaĵoj) aspektas komplikece, mi favorigus la proponon de Sergio Tiel! kun sama krisigno kiel la latina eldiro "Sic!" kaj estas por Tiel!. Jes, tio estas teorie ne tute malambigua, kiel ĉiuj mallongaj titoloj, kiuj ĉiam havas riskon kompreniĝi ambigua. Sed, kun kio eblos konfuzigi la titolon "Tiel!"? Kun la nederlanda urbeto Tiel, prononco [Ti:l]? Neniu titolo pri vilaĝo aŭ urbonomo finiĝas per krisigno, do estas nul risko pri ambigueco. Cetere ŝovo de la nederlanda urbeto, kiu estas tute konata en okcidenta Eŭropo, al Tiel (urbo) estas bona kroma ideo. Sergio skribas "se oni volas konservi la fremdan misgvidan skribon...": ne temas pri voli - niaj reguloj priskribas ke nur mondgravaj urbegoj, kiuj havas esperantan nomon en PIV aŭ en "Poŝatlaso de la mondo" aŭ en alia konvinka vortara referenco rajtas je esperanta nomo. Kaj iu tia por "Tiel" (NL) ne ekzistas. Do, la vidipedia titolo Tiel povos esti apartigilo por Tiel (urbo), Tiel!, pri "Tiele parolis Zaratuŝtro", eble ankoraŭ "Kaj Tiel Plu" (la muzikgrupo) kaj certe pri titolo "Tabelvorto". ThomasPusch (diskuto) 13:43, 27 feb. 2025 (UTC)
Por: [[Sic!] -> Tiel!. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:02, 27 feb. 2025 (UTC)
Por: [[Tiel] -> Tiel (urbo). Amike, -Filozofo (diskuto) 14:02, 27 feb. 2025 (UTC)
- Aspektas bone: por Tiel! kaj Tiel (urbo). Aidas (diskuto) 15:01, 27 feb. 2025 (UTC)
Farite Mi alinomis Sic→Tiel! kaj reverkis la artikolon; tamen mi ne havas sifiĉajn rajtojn por ŝanĝi Tiel al «Tiel (urbo)» (t.e. forigi la nudan Tiel).--Sergio (diskuto) 10:46, 28 feb. 2025 (UTC)
- Farite Mi renomis Tiel al «Tiel (urbo)» kaj ne postlasis alidirektilon (kvankam alidirektilo estus pli bona ol tute ruĝa ligilo Tiel). Sed tiel la vojo liberas por fari sub la titolo Tiel novan apartigilon kun tabelvorta informo, kaj kiel supre notite de la aliaj proksimaj signifoj. ThomasPusch (diskuto) 12:02, 28 feb. 2025 (UTC)
- Farite Mi rekreis la paĝon «Tiel» estkiel apartigilon.--Sergio (diskuto) 15:30, 28 feb. 2025 (UTC)
La artikolo prezentas "salikoko" kiel nomon de certa infraordo Caridea de dekpieduloj. Sed laŭ la Akademio [10], PIV [11], kaj ordinara lingvuzo "salikoko" ne nomas iun taksonomie validan kategorion, sed estas ĝenerala vorto por diversaj malgrandaj dekpieduloj kun pli-malpli similformaj korpoj. Oni rimarku ke la difinoj eksplice inkludas peneojn, kiuj ne estas Caridea. Ni ankoraŭ ne havas artikolon pri salikokoj ĝenerale. Por Caridea kaj aliaj infraordoj de dekpieduloj mi trovas neniun indikon, ke Esperantaj nomoj ekzistas. Arbarulo (diskuto) 13:24, 16 feb. 2025 (UTC)
- Komento: Ŝajnas, ke ankaŭ vikipediaj artikoloj en aliaj lingvoj (ekzemple, angla, rusa, pola kaj greka) egaligas la komunuzan nomon ekvivalentan al (esence, kulinara vorto) "salikoko" kun la zoologia taksono Caridea.
- Tamen, agnoskante, ke ne ĉiuj salikokoj, laŭ la hodiaŭa stato de taksonomio, apartenas al taksono Caridea, ili diras, ke laŭbezone eblas pli pedante karakterizi tiun taksonon kiel "veraj salikokoj".
- Miaimprese, tio estas kutima maniero adapti reale uzatan lingvaĵon al la bezonoj de (konstante reviziata kaj nestabila) biologia klasado. Tia subteno unuavide ŝajnas al mi pli prudenta, ol rekte uzi neesperantigitan sciencan nomenklaturon en titoloj aŭ arbitre enkonduki neekzistantajn esperantigojn. Amike, Filozofo (diskuto) 15:09, 16 feb. 2025 (UTC)
- La problemo estas ke la nuna enhavo de la artikolo estas misa se oni komprenas ĝin kiel informon pri salikokoj. Se oni ŝanĝus la vorton "salikokoj" al "Caridea", ĝi fariĝus vera. Cetere, veraj informoj pri salikokoj certe estas havendaj, sed Vikipedio ne havas lokon por ili, ĉar la nuna misa artikolo okupas la titolon. Ĉu vi havas iun alian solvon por tiuj problemoj?
- Mi ne legas la rusan, polan, aŭ modernan grekan, do ne povas mem konstati la solvojn en tiuj lingvoj. En la angla estas granda artikolo pri shrimp ("salikokoj"), tute aparta de la artikolo "Caridea" (kiu jes uzas true shrimp "veraj salikokoj" ene de la teksto, sed ne en la titolo). Arbarulo (diskuto) 16:15, 16 feb. 2025 (UTC)
- Komento: Ĉu do eble la artikolo pri la "kulinara"/komunlingva nocio nomiĝu "Salikoko" kaj tiu pri faka zoologia taksono estu "Veraj salikokoj" kun ligo de alidirektilo "Caridea"?
- Por komparo: la artikolo "Настоящие креветки" [t.e. Veraj salikokoj] en Rusa Vikipedio komenciĝas jene: "Креветки, или настоя́щие креве́тки (лат. Caridea)..." [t.e. Salikokoj, aŭ veraj salikokoj (lat. Caridea).. ].
- Ĉu tia solvo kontentigus ĉiujn?
- Amike, -Filozofo (diskuto) 17:19, 16 feb. 2025 (UTC)
- Simile komenciĝas la pola artikolo pl:Krewetki:
- Krewetki, krewetki właściwe (Caridea) –…
- — t.e. Salikokoj, salikoloj propraj (Caridea) –…
- kaj la angla:
- The Caridea, commonly known as caridean shrimp or true shrimp…
- Mi opinias, ke endas fari du artikolojn respondajn al en:Shrimp (tiu estu «Salikokoj»), kaj al en:Caridea (tiu estu «Salikokoj veraj» aŭ «Salikokoj propraj»). Fakte, tiu situacio estas nemalofta, kaj devas ekzisti (ĉu jam ekzistas?) regula epiteto responda al la rusa «настоящие», la pola «właściwe», la germanaj «eigentlich», «echt»:
- ru:Настоящие быки (Bos) — de:Eigentliche Rinder = Bovo (genro)
- ru:Настоящие ежи (Erinaceinae)
- ru:Настоящие лягушки (Ranidae) — en:True frog = Ranedoj
- ru:Настоящие сверчки (Gryllidae) — de:Echte Grillen = Grilo
- ru:Настоящие воробьи (Passer) — de:Passer (Gattung) = Pasero …
- Ĝusta epiteto estus «striktasencaj» (salikokoj ktp), sed ĝi estas iom longa. Tial eble «salikoko (infraordo)»?--Sergio (diskuto) 18:58, 16 feb. 2025 (UTC)
- Simile komenciĝas la pola artikolo pl:Krewetki:
- @Filozofo: Jes, tiu propono ŝajnas solvi la ĉefajn problemojn. Do, Por: Veraj salikokoj.
- Mi estus pli kontenta se ni havus pruvon, ke tiu vortumo jam ekzistas en Esperanto. Mi scias neniun sencon, laŭ kiu "salikokoj" estas pli vere aplikebla al Caridea ol al aliaj salikokoj. Sed mi supozas, ke mem traduki plurlingve uzatan fakterminon estas akceptebla elekto kiam ankoraŭ neniu proponis Esperantan ekvivalenton. Arbarulo (diskuto) 19:45, 16 feb. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Efektive, la franca etimo de «salikoko» estas fr:salicoque, do Solenoceridae el la superfamilio Penaeoidea. Kaj laŭ fr:Penaeoidea,
- Ce groupe contient la plupart des espèces commerciales de « grandes crevettes » ou crevettes roses (prawns en anglais et gambas en espagnol), qui ne sont donc pas à proprement parler des crevettes (qui forment l'infra-ordre des Caridea).
- {Tiu grupo entenas plimulton da komercaj specioj de «grandaj salikokoj» aŭ «rozaj salikokoj» (angle prawns, hispane gambas), kiuj do striktasence ne estas crevettes (kiuj lastaj formas la infraordon Caridea).}
- Alia franca nomo por salicoques estas bouquets:
- Les crevettes roses dont les crevettes "bouquet". Ce terme dénomme les espèces du genre Pandalus ou Palaemon. Ce sont les crevettes « types », et les plus connues.
- {La salikokoj (crevettes) rozaj, inter kiuj bouquets (= salicoques). Tiu termino nomas la speciojn de la genro Pandalus (menciita en la difino laŭ 9OA!) aŭ Palaemon. Tiuj estas la salikokoj «ĉeftipaj» kaj la plej konataj.} (Laŭ fr:Grevette)
- Do, dum por la angla Vikipedio kaj ĝiaj paŭsantoj la ĉeftipa salikoko (prototype shrimp) estas Caridea, por Z tiun rolon havis Solenoceridae. Kp en en:Shrimp:
- Prawn is often used as a synonym of shrimp for penaeoidean and caridean shrimp, especially those of large size.
- Sekve de tio mi ŝanĝis mian opinion: kvankam malmultaj esperantistoj konas la etmon de salikoko, tamen por tiuj kiuj ĝin konas la termino vera salikoko estus misgvida — ĝi devus signifi Solenoceridae. La artikolo «Salikoko» temu pri la komunlingva signifo, kiel en:Srimp kaj fr:Crevette; kaj pri la zoologio mi min detenas (mi malŝategas la barbarajn latinaĵojn, sed la Vikipedia fetiĉismo ne toleras asimiladon).--Sergio (diskuto) 04:47, 18 feb. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Efektive, la franca etimo de «salikoko» estas fr:salicoque, do Solenoceridae el la superfamilio Penaeoidea. Kaj laŭ fr:Penaeoidea,
- Du respondis. Estas klara interkonsento alinomi la artikolon kaj tiel liberigi la titolon "Salikokoj" por nova artikolo. Ne estas interkonsento pri la titolo por la nuna artikolo. Ĉu iu alia esprimos opinion? Arbarulo (diskuto) 23:48, 20 feb. 2025 (UTC)
- Por: Veraj salikokoj, laŭ la argumentoj notitaj (adjektivo antaŭ substantivo estas pli kutima lingvouzo ol la ankaŭ pripensita variaĵo «Salikokoj veraj», kompreneble gramatike same ĝusta, sed pli malkutima, pli kaprica). ThomasPusch (diskuto) 13:20, 27 feb. 2025 (UTC)
- por "salikokoj" (resp. salikoketoj, se pli etaj) por ĉiuj manĝeblaj similformaj bestetoj, kiel kutime en ĉiutaga lingvouzo, sen konsidero de zoologia taksonomio, kaj "veraj salikokoj" por la ekzakta taksonomia paĝo. Aidas (diskuto) 15:29, 27 feb. 2025 (UTC)
- Do estas kvar voĉdonoj por labortitolo "veraj salikokoj", kaj unu sindeteno de Sergio, kiu ankaŭ principe konsentas, sed simple volus eviti ĉian plej etan riskon de misgvido. Tio fakte sufiĉus por renomo. Mi lasas la temon ankoraŭ du tagojn, ĝis la semajnfino (cetere, bonan karnavaladon tiam). Se ĝis dimanĉo ne venos forta aldona vetoo, eblos fini la temon. ThomasPusch (diskuto) 12:08, 28 feb. 2025 (UTC)
- por "salikokoj" (resp. salikoketoj, se pli etaj) por ĉiuj manĝeblaj similformaj bestetoj, kiel kutime en ĉiutaga lingvouzo, sen konsidero de zoologia taksonomio, kaj "veraj salikokoj" por la ekzakta taksonomia paĝo. Aidas (diskuto) 15:29, 27 feb. 2025 (UTC)
- Por: Veraj salikokoj, laŭ la argumentoj notitaj (adjektivo antaŭ substantivo estas pli kutima lingvouzo ol la ankaŭ pripensita variaĵo «Salikokoj veraj», kompreneble gramatike same ĝusta, sed pli malkutima, pli kaprica). ThomasPusch (diskuto) 13:20, 27 feb. 2025 (UTC)
Farite Mi ne atendas la verŝajne okupatan ThomasPusch. Mi intencas fari novan artikolon Salikoko baldaŭ. Arbarulo (diskuto) 20:10, 6 mar. 2025 (UTC)
- Klare, tute bone fini la temon. Ĝis dimanĉo (2025-03-02) ne venis "forta aldona vetoo", kaj la tendenco estis tute klara. Bone ke jam estas nova artikolo "Salikoko" ThomasPusch (diskuto) 23:54, 12 mar. 2025 (UTC)
Mi trovis paĝon en Vikipedio (fakte pri Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), filo de Stalin), kiu elstarigas ruĝan ligilon Kaĉa. La ruĝaj literoj informas ke e-lingva paĝo pri tiu loĝloko ne ekzistas, sed ĝi jes ekzistas, sub longeta titolo "Kaĉo (Sebastopola municipo)", iom surprize kun alia fina vokalo, kun substantiva o-finaĵo, kiu do informas ke temus pri Esperanto-vorto. Mia PIV tamen informas ke kaĉo estas nur grenkaĉo, kaj krimea loĝloko kun esperantlingva nomo "Kaĉo" ne ekzistas. Do, por malpliigi miskomprenojn inter niaj propraj paĝoj, rekomendindas nomi la loĝlokon kaj ankaŭ samnoman riveron al latinliterigita formo de la ukraina kaj rusa nomoj (nomigo laŭ la krime-tatara nomo ankaŭ belus, sed ĉar en Sovetunio granda parto de la krime-tataroj murdiĝis, nun la krime-tatara nomo supozeble malpli konatas ol la rusa kaj ukraina). Escepto kompreneble estus, se eblus noti 2-3 konvinkajn kaj konfirmeblajn referencojn, ke la loĝlokonomo "Kaĉo" estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. PIV ne nepre estas la sola ebla referenco. Sed mi tute ne trovas tiajn konvinkajn kaj konfirmeblajn referencojn, kaj dubas ke ili troveblas. Kaj konsiderante ke la loko estas eĉ ne municipo, sed nur parto de ĝi, mi forte dubas ke sencas inventi propran esperantlingvan geografian nomon. Do la loko nomiĝu Kaĉa - efektive eblus rezigni pri la longa nomo "Kaĉa (Sebastopola municipo)" kaj interkonsenti ke la titolo de la loĝloko estos simple Kaĉa kaj la rivero, kiu nun troveblas sub titolo Kaĉo (rivero) nomiĝos Kaĉa (rivero). ThomasPusch (diskuto) 14:59, 27 feb. 2025 (UTC)
- Laŭ esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, kies rekomendoj ankaŭ uzeblas por "simpla esperanta latinliterigo" sen kreo de vera esperanta nomo, la transliterigo de Кача al Kaĉa estas sendube bona, kaj vere ankaŭ mi nur trovas esperantan formon de la municipo Sebastopolo en PIV (2020) kaj la "Poŝatlaso de la mondo" (1971), sed ne la municipoparton. Kompreneble la mapo 17 de la poŝatlaso bildigas tutan Krimeon en dimensio 3 x 2 cm: kiel tie povus esti iuj municipopartoj? Kaj tio ankaŭ ne necesas: "Esperantigo de loknomo eblas, se tiu esperantigita loknomo estas vaste uzata en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Tion en kazo de dubo devas ebli pruvi per almenaŭ du sendependaj referencoj." Do, sen referenco neniu esperantigo, nur latinliterigo, sekve Kaĉa. Aidas (diskuto) 15:24, 27 feb. 2025 (UTC)
- Mi opinias tiun Vikipedian regulon malbona kaj kontraŭesperanta. Por Esperanto la morfologia asimilado same gravas kiel por la litova, kaj Vikipedio povus esti grava rimedo por evoluigi Esperantan nomaron. «Томск» iĝas «Tomsko», laŭ la lingvaĵo de la tieaj esperantistoj kaj analogie al lt:Tomskas; sed «Барнаул», ĉiurilate egala (kaj litove egale asimilita: lt:Barnaulas), aperas malesperante kiel Barnaul.
- @ThomasPusch: Kvankam la tataroj estas malmultenombraj en Krimeo, ili restas grava politika forto, kaj iliaj historiaj rajtoj je tiu regiono estas iel agnoskitaj; ĉiuj vikipedioj (ankaŭ la rusa) citas en siaj informkestoj la tataran nomon Qaçı. Kaj eĉ en la slavaj nomoj, la radiko estas nur Кач- (Kaĉ-), la nominativa finaĵo -a aperas nur en 1 kazo el la 6 (aŭ el la 7, se kalkuli la ukrainan vokkazon).--Sergio (diskuto) 02:56, 28 feb. 2025 (UTC)
- Kompreneble mi nepre defendas mencion de la tatara nomo Qaçı en la informkesto kaj en la unua frazo - sendiskute. Sed povas esti nur unu baza titolo de la teksto, kaj en tuta Krimeo post la stalinaj "purigoj" de la 1940-aj jaroj en la censo de 2002 estis 57 % da ruslingvanoj, la resto plejparte ukrainlingvanoj kaj nur eta malplimulto krime-tataroj (en la armee dominita loĝloko en 2014 estis 80 % da rusoj, 14 % da ukrainoj kaj la resto aliuloj, se la informoj en wiki.ru ĝustas, kaj supozeble ĉiuj iel komprenis kaj parolis la rusan). Tial nomi la esperantan titolon "Qaçı" ŝajnus al mi iom radikala, despli ke inter la 4 literoj estas 3 ne-esperantaj. Ankaŭ mi sentas la tentiĝon inventi iun esperantan nomon kun o-finaĵo, ĉar tiam oni ne devas favorigi unu/du plimultajn lingvojn super malplimulta lingvo. Sed la baza ideo estas, ne inventi amason da novaj informoj kiuj nur disvastiĝas kaj reklamiĝas en vikipedio, sed enpreni en Esperanton nur tion kio estas iel uzata en la "vera vivo", kaj povi pruvi tion se necese per referencoj. Narvalo iam antaŭ 20 jaroj malnete diris "ni ne esperantigas ĉiun ajn domaron, vilaĝon, urbeton aŭ municipoparton, sed nur mondgravajn urbojn, kies nomojn rekonas esperantistoj en aliaj kontinentoj ankaŭ sen rigardi en vortaron" (do Vladivostoko, Rio-de-Ĵanejro aŭ Melburno, sed ne esperantigas ĉiun kvartalon kaj ĉiujn antaŭurbojn de tiuj urbegoj). Baza ideo estas trovi esperantigon aŭ en PIV, aŭ en iu alia vortaro, aŭ en internacia ĵurnalo, la literaturo ktp, kaj mencii du aŭ pli de tiuj referencoj. Sed, sincere dirite, la loĝloko "Kaĉ'" ESTAS nur municipoparto, kaj ne mirigas ke pri ĝi ekster Vikipedio ne estas referenco pri ĝenerale uzata esperantigo. La litova vikipedio tute ne havas tekston pri la municipoparto; se ili iam havos, ili senhezite litovigos la nomon, ĉar la litova ankoraŭ pli radikale asimiligas vortojn ol Esperanto. Sed la litova lingvo gramatike havas plurajn finaĵojn je dispono, kaj oni kutime prenas tiun finaĵon kiu plej laŭ sono similas al la origina formo. Tio ĉi tie certe estos "Kača" (lt), tutcerte ne "Qaçı" kaj ne "Качa", ĉar tiuj formoj havas ne-litovajn literojn (do la loko en la litova estos gramatike "virina nomo"). Sed mi opinias tre grave, ke la esperantistoj ne forgesas, ke vikipedio estas projekto malferma al ĉiu, kiu priskribas la mondon kaj kolektas la tutmondan sciaron, kaj oni ne ĉi tie produktas "originalajn informojn kaj subjektivajn ideojn" - konsciante ke ofte eksteraj fontoj esperantlingvaj estos malmultaj, almenaŭ tiuj aktuale tuj videblaj interrete. Tial la limoj kiom da urboj rajtas esti esperantigeblaj estas detale diskuteblaj. Sed se estas duba kazo, despli gravas ke estas referencoj (pri la titolo "Londono" eĉ ne estas vikipedia referenco, ĉar ne estas dubo pri la e-lingva vorto, kaj ĉiu ajn povas facile kontroli la ĝustecon de la o-finaĵo rete en vortaro.net kaj reta-vortaro.de). Baze mi dirus ke Narvalo pravis per sia resumo "ni ne esperantigas ĉiun ajn domaron, vilaĝon, urbeton aŭ municipoparton", kio estas koncizigo de VP:EN. Kaj kiel dirite, "Kaĉ'" ESTAS nur municipoparto, tial ne mirigas ke iuj uzantoj simple metas ruĝan ligilon Kaĉa en tekston kaj mise supozas se la literoj estas ruĝaj ke teksto ankoraŭ ne estas. ThomasPusch (diskuto) 11:49, 28 feb. 2025 (UTC)
- Se (o)ni verkas Esperantan vikipedion, (o)ni prefere uzu ĝuste Esperanton, ĉu ne? La formo "Kaĉa" en la Esperanta vikipedio havas neniun avantaĝon antaŭ "Kaĉo" (tiu lasta ja estas esperantigita nomo!). Anstataŭ zorgi pri la alinomado oni prefere zorgu pri la aktualigo de la jam ekzistantaj artikoloj aŭ pri verkado de la pliaj. Ne rompu tion, kio eĉ sen via interveno tute bone funkcias! Mi havas nenion plian por aldoni. Mevo (diskuto) 11:43, 1 mar. 2025 (UTC)
- Komento: Karaj - Mi emas konsenti kun Sergio kaj Mevo. Krome, konsiderante, ke la origina tatara nomo estas [kaĉi] kaj la radiko de rusa kaj ukraina nomo estas [kaĉ] kun variaj fleksiaj finaĵoj, la plena esperantigo "Kaĉ/o" ŝajnas tute natura kaj pli preferinda ol la preskaŭ arbitre kripligita parta esperantigo "Kaĉa".
- La argumento, ke oni evitu geografian formon "Kaĉo", ĉar ĝi estas homonima kun la komunuza vorto "kaĉo", ne estas valida (sufiĉas rememori la tute kutiman nomon de insulo kaj lando Kubo), kaj, cetere, tiurilate la formo "Kaĉa" ne estas pli homonim-imuna.
- Tial mi pledas Kontraŭ: alinomigo, t.e. por konservo de la nomo "Kaĉo" kaj por tiu ĉi rivero en Krimeo, kaj por la tiea loknomo/municipo).
- Amike, -Filozofo (diskuto) 15:43, 1 mar. 2025 (UTC), esperantistiĝinta en Tomsko (tiel! ;)
- Ĉi tio fakte estas Kontraŭ: alinomigo? Taylor 49 (diskuto) 20:15, 7 mar. 2025 (UTC)
- Jes, Kontraŭ: alinomigo! Samtempe, mi alĝustigas mian ĉi-supran voĉdonan vortumon, kiu kaŭzis konfuzon. Dankon pro atentigo! Amike, -Filozofo (diskuto) 20:44, 7 mar. 2025 (UTC)
- Ĉi tio fakte estas Kontraŭ: alinomigo? Taylor 49 (diskuto) 20:15, 7 mar. 2025 (UTC)
- Por: daŭrigi nian ĝisnunan politikon, kiun ThomasPusch ĝuste raportis. Aliaj Esperantistoj ne Esperantigas ĉiun urbeton, do ankaŭ vikipediistoj ne Esperantigu ilin. Arbarulo (diskuto) 20:33, 6 mar. 2025 (UTC)
- Mi timas ke la komparo de la municipoparto Качa aŭ Qaçı al la urbegoj Tomsko aŭ Barnaul estas iom misa, ĉar la grandecoj estas tute aliaj. Sed tamen, ankaŭ referencoj pri la esperanta urbonomo Tomsko ne facile troveblas: PIV kaj ReVo (kaj ankaŭ ĉiuj aliaj vortaroj kiujn mi havas en miaj bretaroj, sed kompreneble mi ne ĉavas ĉiujn, ne konas esperantigon "Tomsko"), la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbon Tomsk en la mapoj 15 kaj 19 - latinlitere, sed ne esperantigite, same faras ĉiuj eldonoj de la Jarlibro de UEA, kaj la retejo de la klubo ŝajne ekde 15 jaroj estas morta. Sed kun iom da peno eblas trovi arkivigon de la retejo el 2010, kie videblas la esperantigo Tomsko, kaj la serĉilo tekstaro.com montras ankaŭ trovojn en La Ondo de Esperanto - do pri Tomsko esperantigo sendube pravigeblas. Pri Barnaul mi nun ne volas ripeti la tutan serĉadon, ĉar en tiu paĝo ĝis nun neniu proponis esperantigon "Barnaŭlo", sed principe la serĉado sekvus saman vojon. ThomasPusch (diskuto) 22:27, 12 mar. 2025 (UTC)
Do, kie estas la eksteraj referencoj por esperantigo "Kaĉo"? Kompreneble ke se PIV kaj ReVo eĉ ne mencias Tomskon, ke des malpli ili mencias tiun kvartalon. Kaj ankaŭ por la ĝenerale grandaj mapoj de la "poŝatlaso" la loko multe tro etas. La Ondo de Esperanto kaj la "tekstaro" havas multajn citaĵojn pri grenkaĉo sed nenion pri loko en Krimeo... Kaj ankaŭ la vortaro de Pacjurko, ne mirinde, ne havas ajnan trovon. Ankaŭ aliaj vortaroj garantiita ne helpos, se entute, tiam iuj lokaj esperantaj gazetoj aŭ retejoj. @Mevo: Eble vi ja trovos ion. Se ne, vi malpravas: la esperantigita vikipedia artikolo neniel "multajn jarojn perfekte funkciis", sed ĝi simple ne atentiĝis kaj neniu rimarkis ke ĝi kontraŭas la esperantigon redaktopolitikon de la e-lingva vikipedio. Do, krom se alvenos konvinkaj kaj konfirmeblaj eksteraj referencoj - Por: alinomigo. Kompreneble la temo estas room flanka, kaj malatentata, ke oni povas ankaŭ decidi plu ignori ĝin. Sed tio malkredigos nian tutan argumentadon. Kaj ĝustas, ke plibonigo de la ekzistaj kaj kreado de novaj artikoloj bezonas nian energion, tiel ni laŭeble ne malŝparu pliajn semajnojn en diskuto pri fakte evidenta temo - sen referencoj, neniuj dubindaj esperantigoj. Aidas (diskuto) 23:36, 12 mar. 2025 (UTC)
- Ne estas mirinde, ke neniu fidinda E-lingva fonto uzas la formon Kaĉo, ĉar la loĝloko neniel estas rimarkinda mondskale. Sed mi vidas neniun kialon por preferi kriplan transskribon en la formo "Kaĉa" anstataŭ la plene esperantigitan formon "Kaĉo". Ambaŭokaze ja temos pri homonimeco. Se oni preferas muŝbugradon pri malmulte gravaj nomoj anstataŭ plibonigi la enhavon de la vikipedio - nu, mi lavas la manojn. Faru la Esperantan vikipedion nur kaĉo el diverslingvaj nomoj, mi jam delonge fajfas pri tio. Ve, mi ja memoras la tempojn, kiam E-vikipedio estis iom avangarda kaj eĉ "elita" projekto. Nun ĝi fariĝis setlejo por duonkleraj nenifarantoj, kiuj zorgas ĉefe pri ĝenado al alte kvalifikitaj aŭtoroj. Mi fajfas, amen! Pardonu min pro iom libera sincereco! Faru, kion vi volas! Mevo (diskuto) 20:00, 13 mar. 2025 (UTC)
Saluton. Mi kredas, ke humanismaj rilatas al Humanismo, kio ne estas precize la samo. Mi kredas, ke tiu artikolo devus nomiĝi Homaj sciencoj, same kiel en ĉiuj aliaj lingvoj, al kiuj ĝi estas ligita. Mi scias, ke estas alia artikolo Homa scienco, kun simila sed ne sama enhavo, kaj la pluralo povas savi la diferencon. Tiu artikolo kun plurala titolo ekzistis, sed nur kiel alidirektilo al Homa scienco, kaj mi nuligis ĝin por ke ĝi povu esti la nun kreita artikolo. Se finfine oni preferas reteni la dekomencan titolon, mi restarigus la nuligitan alidirektilon.--kani (diskuto) 14:20, 3 mar. 2025 (UTC)
- Komento: La titolo "Humanismaj sciencoj" estas ankaŭ miaopinie erara. "Homaj sciencoj" estas sendube pli taŭga, sed eble eĉ pli taŭga estus titolo "Homsciencoj", t.e. sciencoj, kies precipa intereso senpere fokusiĝas sur hom(ar)o. Mi do uzus titolon "Homsciencoj", sed en la enkonduka frazo dirus simile sl jeno: " Homsciencoj aŭ Homaj sciencoj estas ..." Mi ĵus kontrolis kaj vidas, ke la formoj "homsciencoj" kaj "homscienca" jam aperas en titoloj kaj tekstoj de multaj artikoloj. Tio konfirmas mian proponon. Amike, -Filozofo (diskuto) 14:41, 3 mar. 2025 (UTC)
- Jes, «homsciencoj» estas pli bona formo. Tamen ili estas ne «homaj sciencoj», sed «prihomaj sciencoj». Historie studia humanitatis estis kontrastigataj al teologio (Studia Divinitatis), kaj nun la angla Vikipedio avertas kontraŭ konfuzo inter en:Human sciencie(s) kaj en:Humanities, kvankam ĝi mem konfuzas ilin kun en:Social science: ja history, philosophy, sociology, psychology, justice studies folkloristics… temas pri socio, sed ial estas listigitaj sub en:Human science. Ŝajnas ke tiuj dividoj malsamas en diversaj landoj, kaj la disdivido de angla Vikipedio ne estas racia.--Sergio (diskuto) 13:15, 4 mar. 2025 (UTC)
- Por: Homaj sciencoj aŭ Homsciencoj, senprefere, ĉar human- ne havas la bezonatan signifon. Mi rimarkigas ankaŭ ke PIV registras tiun sencon de humanisma kiel evitindan.
- Parenteze, mi pensas ke en la angla, social sciences normale estas subkategorio aŭ sinonimo de human sciences. Mi ne scias ĉu ie tiuj terminoj estas ekskluda divido. Arbarulo (diskuto) 20:04, 6 mar. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Jes, tiu fako lamas pri logiko, samkiel la angla ortografio. La ĉiama konflikto inter sistememo kaj internaciismo.--Sergio (diskuto) 07:30, 7 mar. 2025 (UTC)
- Mi tre subtenus movon de "humanismaj sciencoj" al "homaj sciencoj" , sed ne feliĉas pri tio ke tiam estas du konkurencaj tekstoj "homa scienco" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj) kaj "homaj sciencoj" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj). kaj la difinoj en grandaj naciaj lingvoj rekte kontraŭdiras sin reciproke, kaj ne eblas havi unuecan tradukon kiu kontentigos ĉiujn naciajn difinojn. Ĉiukaze ofte estas unu superkategorio, kontraste al "ekzaktaj sciencoj" (fiziko, ĥemio, geologio ktp), kaj unu historia koncepto kiu devenas el la renesanco kaj kontrastigas la fakon al teologio, tio do ne malproksimas fakte al la filozofio de "humanismo" ankaŭ el tiu epoko. Se ni konsentas ke ni serĉas kunan vorton por multaj prihomaj sciencoj, mi pledus ke ni havus unu tekston, ne du, "homa" kaj "homaj". Aŭ: iuj devus konvinke kaj simple klarigi al mi la bazan diferencon inter la titolo plurala kaj tiu singulara... ThomasPusch (diskuto) 16:21, 1 apr. 2025 (UTC)
- Nun rigardinte la enhavon, mi facile konsentus al kunigo, ĉar ŝajne estas neniu koncepta distingo inter la esperantaj artikoloj --Arbarulo (diskuto) 18:46, 3 apr. 2025 (UTC)
- Mi tre subtenus movon de "humanismaj sciencoj" al "homaj sciencoj" , sed ne feliĉas pri tio ke tiam estas du konkurencaj tekstoj "homa scienco" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj) kaj "homaj sciencoj" (vasta kategorio kun multaj subsciencoj). kaj la difinoj en grandaj naciaj lingvoj rekte kontraŭdiras sin reciproke, kaj ne eblas havi unuecan tradukon kiu kontentigos ĉiujn naciajn difinojn. Ĉiukaze ofte estas unu superkategorio, kontraste al "ekzaktaj sciencoj" (fiziko, ĥemio, geologio ktp), kaj unu historia koncepto kiu devenas el la renesanco kaj kontrastigas la fakon al teologio, tio do ne malproksimas fakte al la filozofio de "humanismo" ankaŭ el tiu epoko. Se ni konsentas ke ni serĉas kunan vorton por multaj prihomaj sciencoj, mi pledus ke ni havus unu tekston, ne du, "homa" kaj "homaj". Aŭ: iuj devus konvinke kaj simple klarigi al mi la bazan diferencon inter la titolo plurala kaj tiu singulara... ThomasPusch (diskuto) 16:21, 1 apr. 2025 (UTC)
- @Arbarulo: Jes, tiu fako lamas pri logiko, samkiel la angla ortografio. La ĉiama konflikto inter sistememo kaj internaciismo.--Sergio (diskuto) 07:30, 7 mar. 2025 (UTC)
La proponatan vortumon uzas nia kara Prezidanto Charters [12] (mem fakulo pri la afero). Krome ĝi aperas en PIV, sed kiel ekzemplo, do sen difino. [13] Ĉi tiu propono rilatas al la tuj supra. Arbarulo (diskuto) 20:04, 6 mar. 2025 (UTC)
- Ial Esperanto estas aparte malfacila por lingvistoj kaj filologoj, kvankam ekzistas eminentaj esceptoj. «Humanismaj studoj» estas ĝene ambigua. Kial la priaj fakuloj ne aplikas siajn fakajn sciojn kaj ne uzas samsencan varianton senambiguan, ekz-e ion surbaze de wiktionary:humaniora? La latinaĵo implicas aron (plurnombron; sed por Esperanto pli bone sonus "humaniaro"), do humanio → humaniisto, humaniaro … Sed Vikipedio tabuas malkaŝan kreadon de terminoj.--Sergio (diskuto) 07:27, 7 mar. 2025 (UTC)
Kvar esprimoj estas menciitaj en la diskutopaĝo. La esprimo bienaŭto ŝajnas pli uzata ol kombinaŭto. Lingvano (diskuto) 14:06, 19 mar. 2025 (UTC)
- Mi iritigas pri la vorto "bienaŭto", ĉar mi neniel asociigus la aŭton kun bieno, kampara vivo, agrikulturo. Laŭ mi estas simpla aŭtotipo por familioj, homoj kiuj foje havas pli da aĉetaĵoj, sportiloj aŭ valizoj - do simple aŭto por pluraj uzoj aŭ kombinitaj uzoj. Tial kombinaŭto povus Esti bona vorto, se iu vortaro reklamus ĝin, sed ŝajne ne estas tiel, kombiaŭto havas vortaran referencon, sed sincere dirite ne estas Esperanta vorto: kio estus "kombio aŭ kombia"??? Pluruza aŭto malkomforta havas unu silabon pli, sed ĉiukaze donas bonan komprenon, ĉiukaze pli ol la agrikultura veturilo "bienaŭto", egale ke ĝi menciiĝas en pluraj vortaroj. ThomasPusch (diskuto) 15:59, 1 apr. 2025 (UTC)
- Mi konsentas, ke la vorto bienaŭto estas arbitra, sed tio ne ĝenas min. La vorto almenaŭ klare indikas specon de aŭto. La esprimo pluruza aŭto al mi ŝajnas tute sensenca kaj eĉ ne klare indikas specon de aŭto. Pluruza manĝilo estas manĝilo, kiun oni ne forĵetas post unu uzo, ĉu ne? Kiel aŭto povus ne esti "pluruza"? Eĉ se oni komprenus "plurajn uzmanierojn", la senco restas tute enigma. Kiu aŭto ne havas plurajn uzmanierojn? Cetere, pri kiuj aŭ kiaj uzmanieroj temus? Kaj longajn kaj mallongajn distancojn? Ĉu ankaŭ tiri plugilon per ĝi? Lingvano (diskuto) 10:11, 7 apr. 2025 (UTC)
La artikolo mem diras, ke la proponata nomo uziĝas "pli ofte". En PIV ĉerkes- ekzistas (kvankam ĝi ne eksplice aplikiĝas al lingvo, nur al popolo), kaj adig- ne. Oni jam proponis la alinomigon ĉe "Kunigendaj artikoloj", do mi transprenas la ideon ĉi tien. Rimarku ke ĉerkesa lingvo nun estas alidirektilo al Abĥaz-adigea lingvaro, kiu nomas la koncernan temon ĉerkesaj lingvoj (ŝajne estas kutimspeca disputo "ĉu lingvoj aŭ dialektoj"). --Arbarulo (diskuto) 20:07, 25 mar. 2025 (UTC)
- Mi ne kompetentas pri la tre komplikita temo pri la Nord-Kaŭkazaj lingvoj, tamen
- la formo ĉerkes- estas multe pli internacia (vd la liston);
- la formo adiga en Esperanto estas maloportuna pro la ŝajnaj sufiksoj: ad·ig·a.
- Cetere, en Adygha nek y (ы) estas i, nek gh (г) estas g.
- Resume, mi estas Por: «Ĉerkesa lingv(ar)o» aŭ «Ĉerkesaj lingvoj».--Sergio (diskuto) 06:51, 26 mar. 2025 (UTC)
- Por: Mi ne kontraŭas al apliko ke la pli internacia kaj PIV-a radiko "ĉerkes' " ĉi tie." ThomasPusch (diskuto) 15:46, 1 apr. 2025 (UTC)
- Ŝajne neniu kontraŭas, sed nur administranto povas fari la ŝanĝon. --Arbarulo (diskuto) 19:59, 1 maj. 2025 (UTC)
- Por: Mi ne kontraŭas al apliko ke la pli internacia kaj PIV-a radiko "ĉerkes' " ĉi tie." ThomasPusch (diskuto) 15:46, 1 apr. 2025 (UTC)
"Necelo" estas neologismo nelogika kaj tute ne uzata, evidente elpensita unuafoje en Novembro 2024 por tiu ĉi vikipedia artikolo. Cetere, ĝi kontraŭas la fundamentan regulon 15. Inselo ŝajnas bona alternativo, se vere necese (malpli konfuza ol incelo en ĉi kunteksto). --Kwekubo (diskuto) 15:39, 28 apr. 2025 (UTC)
- Por: Incel, laŭ la rezonoj de Kwekubo. --Arbarulo (diskuto) 19:55, 1 maj. 2025 (UTC)
Homaj vivetapoj
redaktiNi daŭre havas apartajn artikolojn pri infano kaj infanaĝo, malakceptinte mian proponon kunigi ilin. Infanaĝo konsistas nur el konsideroj pri la nomo mem kaj ĝia difino, dum ĉiuj signifaj informoj estas en infano. Por ĉiuj aliaj partoj de la homa vivociklo ni havas po unu artikolon, kaj ili konsistas el signifaj informoj pri la homoj mem kiuj apartenas al la aĝoklaso, kiel infano kaj malkiel infanaĝo. Tial mi proponas ŝanĝi almenaŭ:
Mi restas neŭtrala pri eventualaj aldonaj ŝanĝoj:
- Plenkreskeco > Plenkreskulo ("Plenskreskeco" estas tia ĝermeto ke ĝi ne havas tute klaran temon)
- Adolesko > Adoleskanto ("Adoleskanto" estas preferinda laŭ la ĉi-supra argumento, sed "Adolesko" estas preferinda laŭ la kriterio de lingva simpleco)
Krome mi proponas Preadolesko > Antaŭadolesko aŭ Antaŭadoleskanto por forigi la superfluan prefikson pre-. --Arbarulo (diskuto) 19:55, 1 maj. 2025 (UTC)
- Por: Mi subtenas la proponojn de Arbarulo. Sen detale studi la aferon, mi apriore opinias, ke pli bazaj kaj pli konkretaj nocioj infano, junulo, maljunulo ktp pli taŭgas kiel titoloj de enciklopediaj artikoloj, ol la pli abstraktaj derivitaj nocioj infanaĝo, junaĝo, maljunaĝo ktp. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:07, 3 maj. 2025 (UTC)
- Maljunaĝo estas alinomita. Por Junaĝo necesas administranto. --Arbarulo (diskuto) 16:54, 12 maj. 2025 (UTC)