Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2020

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, jaro 2020

>> ordigo laŭ dato de unua mencio


Ne plu aktivaj (2020) redakti

JANUARO

Kurtadistanca kuro → Mallongdistanca kuro 2020 01 03 redakti

Mallonga estas tute taŭga mal-vorto kaj pli ofte uzata vorto ol kurta. En la PIV la radiko kurt/a nur estas priskribita per mallonga. En ReVo ĝi eĉ ne troviĝas.--LoMo600 (diskuto) 16:56, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 11:48, 4 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Pipalo ==> Fikuso religia 2020 01 05 redakti

La planto ŝajne ne havas jaman esperanto-nomon, do oni proponis esperantigi ĝin laŭ latina modelo. Jen unu el variantoj, aliaj en diskuto aliloke. RG72 (diskuto) 16:00, 5 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: En la esperanta lingvo kutime la aadjekto estas antaŭ la substantive, ekzemple "ĝardena penseo" en NPIV aŭ arbara violo en nia Vikipedio. Ĉu Religia fikuso taŭgus pli bone? DidCORN (diskuto) 21:20, 6 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Eble. Mi ne scias kia tradicio formiĝis en biologia terminologio. RG72 (diskuto) 05:26, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La arbo ja havas Esperantan nomon, kiu eĉ troveblas en PIV: bodiarbo. "Fikuso" estas unu el la botanikaj nov-elpensaĵoj en PIV-2002. Eĉ PIV mem donas al ĝi la sinonimon figarbofigujo. --Surfo 15:12, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Jes Marek, la scienca nomo Ficus religiosa estas la pli internacia. DidCORN (diskuto) 14:13, 8 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 08:16, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko. 2020 01 10 redakti

Alinomu al Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko (sen fina punkto)? - Moldur (diskuto) 16:05, 10 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Ekzistas diversaj sistemoj por ligi titolon al subtitolo. Karl Marx. Lia vivo kaj lia verkoKarl Marx: Lia vivo kaj lia verko aŭ eĉ alia maniero. Estas malsamaj manieroj en malsamaj landoj. Ĉu nia Vikipedio konsekvence uzas unu sistemon? — Warddekock 22:40, 10 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 08:13, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon! Moldur (diskuto) 11:11, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Holcus => Holko 2020 01 12 redakti

Mi proponas alinomi artikolon al holko ĉar la nomo ekzistas en PIV http://vortaro.net/#holko Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:04, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Ankaŭ la nova Plena Vortaro Esperanto-Germana jam konas la terminon "holko", en la unua volumo, sur la paĝo 499. --Tlustulimu (diskuto) 20:07, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 06:56, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Dominik (diskuto) 04:11, 14 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:51, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Varianco (optiko)Disperso (optiko) 2020 01 12 redakti

Varianco kun tia senco aperas nek en ReVo nek en NPIV, ĉar tie varianco estas nur uzata en matematiko. DidCORN (diskuto) 18:45, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 10:54, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Hordeum => Hordeo 2020 01 14 redakti

Mi proponas alinomi artikolon al Hordeo ĉar la nomo ekzistas en PIV http://vortaro.net/#hordeo Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:36, 14 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 02:33, 14 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Dominik (diskuto) 04:08, 14 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 06:23, 14 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:50, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Lemnoj => Lemno 2020 01 16 redakti

Mi proponas alinomi artikolon al Lemno ĉar la nomo ekzistas en PIV http://vortaro.net/#lemno kaj artikolo estas pri genro (Vikipedio:Titoloj de artikoloj) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:28, 16 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 06:52, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: LoMo600 (diskuto) 21:27, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: (Mi korektis la ligilon al NPIV en la komento de Uzanto:Marek Mazurkiewicz) Osteologia (diskuto) 23:34, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Osteologia (diskuto) 20:52, 30 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Antinaskismo => Kontraŭnaskismo 2020 01 17 redakti

Ŝajnas al mi ke kontraŭnaskismo estus pli natura nomo en Esperanto. Mi trovas neniun el la vortoj en PIV, ReVo aŭ la Tekstaro, do ŝajnas al mi ke Vikipedio estas la aŭtoritato ĉi tie. Mi pensas ke la argumentoj por kontraŭfaŝismo validas ankaŭ ĉi tie. --Bpeel (diskuto) 13:33, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Rimarkindas ke la nomo de la kategorio de la paĝo estas “kontraŭnaskismo”, do estas jam malkongruo tie. --Bpeel (diskuto) 13:52, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Prave, ke la artikolo havas misan nomon, sed la proponon mi ne opinias ĝusta. Ekzistas kaj pasiva kaj aktiva formoj de «anti-natalité», ĉi tial estus dube ĉu unu el la respektivaj «kontraŭ-» aŭ «anti-» prefiksoj estus taŭga ĉi tie. Ja estas faka termino propra al filozofio, kies formo plej internacie rekoneblas per «antinatal/ismo». Ne tre eleganta, sed estus ludi se klopode stumbli pro internaj kreaĵoj kontraŭfundamentaj kiam ĉiele akceptebla formo sin prezentas. Pauchjo (diskuto) 14:15, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: LoMo600 (diskuto) 21:28, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 12:25, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:04, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: ni strebu al tuja komprenebleco. --Dominik (diskuto) 05:47, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 11:02, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Konstanta Revolucio→Permanenta revolucio 2020 01 17 redakti

Simpla miskompreno de la kreinto.

Delonge ekzistanta, ĝi freŝdate estas reverkata (parte tradukita el la franca paĝo ĉe Daŭrigata revolucio) de anonima uzanto. La du artikoloj estu kunmetotaj. Pauchjo (diskuto) 23:03, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi kunigis la artikolojn Konstanta revolucio kaj Daŭrigata revolucio; ni devos nun elekti inter "daŭrigata revolucio" kaj "permanenta revolucio". DidCORN (diskuto) 16:07, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Bone por la kunigo. Kial ŝanĝi al permanenta? Mencii ambaŭ nomigojn en la komenco de la artikolo sufiĉas. Batali inter permanenta, konstanta, daŭrigata, daŭrigota, daŭriginda, daŭrigenda estus perdotempo iamaniere. Kaj ĉiuj eblus. Eblas ankaŭ krei alidirektilojn por tiuj nomigoj konsiderataj necesaj, se tiuj ne jam ekzistas.--kani (diskuto) 18:26, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

@Kani: Ne temas pri batalo, temas pri demokratio. Mia vidpunkto estas ke inter tiuj tri formoj «permanenta» estas la ĝusta titolo, same kiel prekaŭ ĉiuj alilingvaj paĝoj. Tial mi proponis la ŝanĝon. Se via vidpunkto vere estas ke ĉiuj inter ili eblas, mi petas ke vi rekonsideru la aferon. Pauchjo (diskuto) 19:28, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Do, se mi rekonsideras, jam ne estos batalo sed nur demokratio. Tio estas, akcepti vian proponon. Ĝenerale se ne temas pri evidenta eraro, tajperaro ktp., mi preferas dediĉi energion al kreado, plibonigo aŭ pliampleksigo de artikoloj, anstataŭ al alinomado, eĉ se tio iomete plibonigetas la aferon. Kompreneble tendencoj respektindas, sed personaj preferoj dubindas. Se en tiuj debatoj intervenus dudek vikipediistoj, oni povus paroli pri demokratio, sed kiam ĉio bedaŭrinde dependas de du, tri personoj...--kani (diskuto) 20:13, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Certe ne opinias tion mi. Ĉiu rajtas sian perspektivon. Mi simple petas rekonsideri, retiri la «esperantujo»-lensojn por demandi sin kial la «internacia» lingvo aktive rezistas sendisputajn internaciajn formojn. Se atentigi tion kaj meti ĝin al komuna diskuto ŝajnas provoko, mi plenkore volus aserti ke tio ne estas mia intenco.
Bedaŭrinde, kani pravas pri la malmulto da reale aktivaj kontribuantoj. Bonvenon al freŝaj uzantoj...opiniojn....Pauchjo (diskuto) 20:52, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mia opinie, pli bona titolo estus "Daŭra revolucio". --Dominik (diskuto) 09:46, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ankaŭ mi pensis pri Daŭra revolucio. RG72 (diskuto) 12:17, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: NE amikoj, la verbo "daŭri" estas netransitiva verbo, kun pasiva senco; ĉi tie temas pri politika ideologio, pri kiu la anoj "igas" la revolucion "daŭra", do endas la uzo de daŭrigi. Eble vi respondos al mi, kial ne Daŭriga revolucio? Sed laŭ PIV, daŭrigo signifas ion daŭrigitan, kio ne validas ĉi tie pro tio, ke la celo de tia politika sistemo estas ĉiam subfose agadi. La adjektivo daŭrigata estas do pli preciza kaj klara ol eĉ permanenta. DidCORN (diskuto) 14:12, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Konforme al kion mi skribis supre, NE necesas uzi l'adjektivon permanenta ĉi tie, kiam Daŭrigata revolucio pli bone taŭgas. DidCORN (diskuto) 11:48, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ne estas nia tasko interpreti la nuancojn de la signifo, kiun atribuas al la nomo la adeptoj de la politika movado. Temas simple pri nomo. Origine la verko de Trockij estis titolita "Перманентная революция" (Permanentnaja revoljucija), kaj la plej eleganta traduko por tio certe estas "daŭra revolucio", sed oni ja povas traduki ankaŭ alivorte, ekz. daŭra, konstanta, senĉesa, senhalta, permanenta.... Ekzistas ankaŭ parenca Maŭisma teorio, kiun oni povas nomi ekz. "kontinua revolucio" . Por elekti la nomojn, nia ĉefa gvidilo povas esti nur ekzistantaj esperantaj tekstoj, eble tradukoj de tiutemaj ĉefverkoj. Almenaŭ la Germana, Franca kaj Angla tradukoj el Trockij ŝajnas havi titole vorton similan al "permanent", verŝajne ĝuste pro simileco de la vorto, ne tiom pro absolute samaj signifoj. Ĉiuokaze, necesas en la Vikipediaj artikoloj klare averti pri konfuzoj inter similsencaj terminoj. --Surfo 12:19, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite Intertempe, iu jam shanghis la nomon al "daurigata revolucio". Kani pravas, ke "Batali inter permanenta, konstanta, daŭrigata, daŭrigota, daŭriginda, daŭrigenda estus perdotempo iamaniere.". Neniu povas disputi ke la ghusta nomo estas ja "permanenta revolucio", li povus nur kovi personan preferon. Pauchjo (diskuto) 20:27, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Deviga militservo→Konskripcio 2020 01 18 redakti

Deviga militservo estas nur parto de konskripcio, la koncepto kiun traktas la artikolo kaj alilingvaj vikioj. Pauchjo (diskuto) 12:00, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Se oni ne volus uzi la neologismon konskripcio, mi proponas la titolon deviga militvarbo, kaj certe ne "deviga militservo", kiu ne rilatas ekzakte al la temo de l'artikolo. Fakte la "Deviga militvarbo" permesas varbi konskripton, po ke li poste faru sian devigan militservon. DidCORN (diskuto) 10:20, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
@DidCORN:   Komento: Spritan vi donis alternativon anstataŭ «konskripcio». Tamen, mi notu ke mia instinkto interpretas el tio termino devigon al la varbanto kaj ne al varbito. Instinktaj por mi alternativoj estus, «deviga rekrutado/rekrutiĝo», sed eĉ tiuj povus semi malcertecon. En spontanea diskuto, mi forte dubas ke mi stumblus inter kunmetaĵoj kaj simple uzus la neologisman «konskripcio». Ĉu vi estas iam uzinta/leginta je «deviga militvarbo», aŭ elpensis ĝin? Pauchjo (diskuto) 16:22, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Ŝajnas ke por eviti konfuzojn, la elekto de la neologismo trudiĝas. DidCORN (diskuto) 09:05, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La neologismo Konskripcio ne vere plaĉas al mi. Ĝi estas apenaŭ uzata vorto. Serĉi konskripci en tekstaro.com donas nur kvar rezultojn. En la rezultoj de militservo 11-foje ankaŭ troviĝas la vorto deviga. Mi ankaŭ pensas, ke oni ja povas mencii ĉiojn necesajn partojn sub la titolo deviga militservo. Ekzemple la angla artikolo temas pri la historio, argumentoj kontraŭ kaj por devigo aŭ la situacio en diversaj landoj. Ĉion oni povas mencii sub la nuna titolo. LoMo600 (diskuto) 22:26, 21 jan. 2020 (UTC) PS: redaktita[Respondi]
  Komento: @LoMo600: Evidente ke vi trovos pli da rezultoj pri militservo ol pri konskripcio, pro la fakto ke militservo inkludas kaj la laǔ proprajn volajn kaj la devigajn militservojn. Plie konskripcio ne rilatas al la servoj mem, sed estas sistemo per kiu estas dungitaj leĝe junuloj por militservo KAJ por ebla civila servo. DidCORN (diskuto) 13:18, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
@DidCORN: Mi forigis la nombron da rezultoj ĉe militservo en mia antaŭa komento, ĉar ĝi ne utilas, kiel vi prave skribis. Sed mi ankoraŭ opinias, ke oni ĉion povas mencii sub la nuna titolo. Bonvolu pardoni min, se mi vin ne ĝuste komprenas, sed vi volas per sistemo esprimi ekzemple kiujn homojn ŝtato devas devigi, kiel ĝi varbas homojn aŭ ĉu oni rajtas rifuzi militservon, ĉu ne? Miaopinie la nuna titolo ankaŭ povas mencii tion kaj civilan servon, ĉar tia civila servo estas alternativo nur por tiuj, kiuj estas divigitaj al militservo.
Jam skribinte la komenton mi ekpensis pri esprimo 'deviga servo', se oni ne volus uzi la neologismon konskripcio, ĉar kaj militservo kaj ebla civila servo estas devigaj.--LoMo600 (diskuto) 21:20, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tiu paĝo estas normala paĝo por proponoj, kaj ĉiuj proponoj por plibonigi nian Vikipedion konsiderindas.
Miaflanke kiam mi priskribis la terminon 'konskripcio' kiel neologismon esti rilate al PIV, en kiu tiu vorto mankis; sed delonge ĝi estas nun agnostika en NPIV. DidCORN (diskuto) 11:35, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: La faktermino troviĝas en NPIV (konskripci/o) kaj en la Angla-Esperanta Vortaro de John C. Wells. Ĝi estas pli specifa ol la ĝenerala priskribo "deviga militservo" (konskripcio temas pri ŝtata, sistema, laŭleĝa devigo, por la ŝtata armeo, de la civitanoj — kaj ne pri ekz. militkaptitoj, milicoj, geriloj, ktp. aŭ alispecaj militkrimoj). Osteologia (diskuto) 23:12, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite la nura kontraua vochdono donis la kialon ke "Konskripcio ne vere plaĉas al mi", kiu ne estas valida kialo kontrau alinomigo. Pauchjo (diskuto) 20:32, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Nur unu rimarko: Vi nur citis la unuan frazon de mia kontraŭ-komento. Mi ja donis validajn kialojn. Ili troviĝas en la aliaj frazoj.

OndorajdadoSurfado 2020 01 18 redakti

Memevidentaĵo. Pauchjo (diskuto) 13:10, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Adam Zakrzewski => Adam Zakrzewski (sciencisto) 2020 01 25 redakti

Mi proponas alinomi al Adam Zakrzewski (scienculo) ĉar estis kelkaj homoj je tiu nomo: pl:Adam Zakrzewski. Ĉiu same gravaj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:59, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉu li hobie okupiĝis pri scienco? Se ne kaj li faris tion profesie, la ĝusta termino estas "sciencisto". Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, pli bone sciencisto Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 11:01, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

DekabristojDecembristoj 2020 01 29 redakti

La artikolo temas pri la nesukcesaj ribelintoj kontraŭ la caro en la Rusia Imperio en la decembro de 1825 (la Decembrista revolucio).

Osteologia (diskuto) 23:27, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Pauchjo (diskuto) 08:12, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Dominik (diskuto) 10:11, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:30, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: La vorto "decembristoj" aperas kiel derivaĵo sub la kapvorto "decembro" en la plej aktuala libro "Plena Vortaro de Esperanto-Germana", sur la paĝo 231, kun germana traduko, dum ke "dekabristoj" tie aperas sur la paĝo 234 nur kun sago al la vorto "decembristoj". --Tlustulimu (diskuto) 21:09, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 05:33, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite RG72 (diskuto) 05:33, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

FEBRUARO

"Klefo" aŭ "kleo" laŭ la PIV 2020 02 02 redakti

  Por: --2606:A000:1313:8275:C199:EF4A:E6EF:FE6D 13:22, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

"Klefo" estu "kleo" laŭ la PIV. —La komenton aldonis, sen subskribo, 46.132.31.147 (diskuto • kontribuoj) 10:06, 15 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

  Por: DidCORN (diskuto) 18:24, 19 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 09:42, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ambaŭ formoj estas en PIV. Ĉi tiu artikolo uzas la titolon "klefo" jam dum pli ol 10 jaroj. Mi ne vidas bonan kialon por alinomi la artikolon, krom se iu povas sukcese pruvi, ke la vorto "kleo" pli oftas ol "klefo" en la efektiva lingvouzado de Esperanto. Mi kontrolis per Google, kaj ŝajne la vorto "klefo" pli oftas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:33, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
  Komento: La termino klefo estas malutila kaj malnecesa neologismo, kiam ekzistas de pli ol 55 jaroj la vorto kleo en PIV (en mia eldono de 1964, paĝo 233) kaj evidente en NPIV. DidCORN (diskuto) 12:48, 27 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Tute ne gravas, ĉu vi konsideras vorton "malutila" aŭ "malnecesa". Ni sekvu la efektivan lingvo-uzadon. Se la esperantistoj pli ofte uzas certan vorton, ni uzu tiun vorton kiel ĉeftitolon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:58, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Ne estas mia persona sento por forlasi tian neologismon kiam ĝi estas nek utila nek necesa, estas el LA fundamenta principo difinita de nia moŝta iniciatoro de Esperanto, L.L. Zamenhof li mem. Tielmaniere se pri ĉiu vorto oni enmetas en Vikipedion kaj Esperantajn vortarojn la du aŭ tri terminojn uzatajn por la sama signifo, la ĉefa avantaĝo de Esperanto havi maldikan vortaron estos kaduka, kaj la Esperanta vortaro iĝos plurfoje pli dika ol vortaroj de aliaj lingvoj. DidCORN (diskuto) 12:11, 10 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Bertilo konsideras la vorton "kleo" evitinda. Mi nun pli forte preferas la formon "klefo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:58, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La terminaro de Bertilo Wennergren bedaŭrinde ne mencias kial kleo estas evitinda vorto, sed mi supozas, ke li havis bonan kialon nomi ĝin evitinda. --LoMo600 (diskuto) 19:12, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
  Por: --141.136.137.207 10:31, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: pro du kialoj:
  • Unue: La formo «klefo», kun konsonanto, pli fidele konservas la devenon de la latina clavis kaj de la latinidaj lingvoj, nome: clef (angle kaj france); chiave (itale); clave (hispane). Do, oni povas tutrajte argumenti, ke «klefo» pli konformas al la 15-a regulo de la Fundamento, ol «kleo».
  • Due: Responde al la ĉi-supra komento de Uzanto:DidCORN pri neologismo, mi respekte notas, ke la formo «klefo» aperas en anglo-esperanta vortaro de la 1908-a jaro (!) fare de Joseph Rhodes (alirebla jene). Do ne estas konvinkanta la argumento, ke «klefo» estas neologismo.
Elkore, Aŭdrea 01:10, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  Komento: Se mi bone komprenas kleo estus neologismo kaj ne klefo; tamen ankoraǔ en NPIV la difino estas donata pri kleo, dum klefo estas nur konsiderata kiel kromvorto (klefo = kleo). Eble la du terminoj originis de la konfuzo inter la du anglaj terminoj pri muziko clef kaj key (esperante tonalo). DidCORN (diskuto) 09:16, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi redonas ĉitie la argumento de la aǔtoro, kiu originis tiun diskuton: "Guglo: "kleo"+"kaj"+"la"=Proksimume 23 300 rezultoj, "klefo"+"kaj"+"la"=Proksimume 1 390 rezultoj. La PIV preferas la formon "kleo", la formo "kleo" estas KLARE la plej uzata. Ni ne kreu novan vikipedian dialekton. --46.132.31.147 18:22, 30 jun. 2019 (UTC)". Sed Robin skribis la tutan kontraǔan argumenton. Kiu povos doni al ni la bonan kvanton pri la uzo de ĉiu vorto (espereble kun la bono signifo, se estas du terminoj pri finfine du malsamaj muzikaj nocioj)? DidCORN (diskuto) 10:24, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi kredas ke oni ne tuj akceptu laŭaspekte la kvanton da Guglo-trafoj kiel objektivan mezurilon de uzado. Serĉante la tekston "kleo"+"kaj"+"la" oni trovas, ke multmultaj rezultoj por «kleo» fakte rilatas al aliaj, nemuzikaj temoj. Jen kelkaj ekzemploj, kiujn mi facile trovis: propra nomo Kleo; mallongigo KLEO; fuŝiĝintaj transskriboj celantaj al «nukleo», interalie. Kaj koncerne al eĉ la ĝustaj laŭtemaj trafoj: multaj povas esti nur kopioj («speguloj») de la unusama fonto, do nuligante la supozitan pligrandnombrecon. Mallongigite: Oftecon Guglo-trafoj ne nepre egalas.
Ĉi tiel mi ne volas kategorie argumenti kontraŭ «kleo», sed nur montri, kiaj estas la problemoj. Miaj du antaŭaj ĉi-supre kialoj, kune kun la malrekomendo de Bertilow kontraŭ «kleo», min ankoraŭ klinas al «klefo».
Afable via, Aŭdrea 23:09, 13 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  Por: Osteologia (diskuto) 19:19, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --109.240.194.60 13:27, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por kle/o:

  • a. La PIV havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • b. Vollstandiges Wörterbuch Esperanto-deutch de KRAUSE havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • c. English-Esperanto-English Dictionary (2010) de WELLS havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed donas nur ”kleon” kiel traduko.
  • ĉ. La Granda vortaro esperanta-kroata havas havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • d. La Ezperantó-magyar szótar havas havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • e. Diccionario Amika, Español-Esperanto havas nur ”kleon”, ”klefon” ĝi ne havas.
  • f. 新撰エス和辭典~Nova vortaro Esperanto-Japana havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • g. La du finnaj poŝvortaroj nur kleon havas.
  • ĝ. La interreta uzo:

Laŭ kukolo:

kleo: Proksimume 169 000 rezultoj (0,38 sekundoj) https://www.google.be/search?q=kleojn+OR+kleoj+OR+kleon+OR+kleo+kiu&hl=eo&tbs=&plusoj=999

klefo: Proksimume 4 870 rezultoj (0,60 sekundoj) https://www.google.be/search?q=klefojn+OR+klefoj+OR+klefon+OR+klefo+kiu&hl=eo&tbs=&plusoj=999

Laŭ (Esperantlingva) Guglo:

"kleo"+"kaj"+"la"+"estas": Proksimume 5 580 rezultoj (0,38 sekundoj) "klefo"+"kaj"+"la"+"estas": Proksimume 1 710 rezultoj (0,49 sekundoj)

  • h. Esperanto-Dansk Ordbog nur kleon havas.
  • ĥ. Есперанто–български джобен речник~Esperanto–bulgara poŝvortaro nur kleon havas.
  • i. Esperanto–lietuvių ir lietuvių–esperanto kalbų žodynas nur kleon havas.
  • j. Dictionnaire Espéranto-Français (1957, 1976) de Gaston Waringhien havas kleon kaj klefon, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • ĵ. Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro kompilita de Cho Chao-ming havas nur kleon.
  • k. 에스페란토–한국어 대사전~Granda Vortaro Esperanto–Korea havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • l. Hugh Martin – Esperanto-íslensk orðabók – Esperanta-Islanda Vortaro havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • m. Nederlands–Esperanto–Nederlands havas kleon kaj klefon, sed preferas kleon kaj donas nur kleon kiel tradukaĵo en la nederlanda parto.
  • n. Esperanta-rusa vortaro de Bokarev havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • o. Granda Esperanta-ukraina vortaro de Volodimir Pacjurko havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • p. La Simpla Vortaro havas nur “kleon”.

Por klef/o:

  • a. エスペラント日本語辞典~Esperanto–Japana Vortaro havas ”kleon” kaj ”klefon” sed ĝi preferas ”klefon”.
  • b. Vikipedio en Esperanto uzas ”klefon” kiel la ĉefa vorto kaj en la titolo. Iuj homoj provis ĝin ŝanĝi, sed ŝajnas ke vikipediistoj pensas ke la vorto ”klefo” estas absolute kaj klare la plej uzata formo kaj la plej taŭga nomo.
  • c. ReVo notas ke oni uzas la vorton “klefo” en Vikipedio.
  • ĉ. Bertilo preferas ”klefon” kaj diras ke “kleo” estas evitinda esprimo.
  • d. English Esperanto Dictionary (1908) de Joseph Rhodes havas nur “klefon”, ĝi ne havas “kleon”.

Do klare, Vikipedio uzu kleon en la titolo kaj kiel la ĉefa esprimo.

--109.240.194.60 13:27, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --109.240.8.84 18:33, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --68.199.175.153 20:28, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --68.199.175.153 20:35, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --141.136.137.207 10:34, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --82.9.76.67 10:48, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --
  Por: -- --195.237.90.72 10:03, 4 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --195.237.90.72 10:10, 4 feb. 2020 (UTC) Nature oni sekvu la fontverkojn, oni uzu la plej ofte uzatan nomon. Multe da vortaroj ne ecx havas "klefon". Ni uzu kleon![Respondi]
  Por: --194.157.230.107 10:25, 4 feb. 2020 (UTC) Temas pri tutklara afero. Kleo estas la preferata formo, gxin la vortaroj rekomendas, gxi estas la plej uzata formo. Kial ni ecx diskutas pri cxi tiu afero?[Respondi]
  Por: -- --217.152.116.140 11:56, 4 feb. 2020 (UTC) Karaj sekvantoj de la klefisma religia ideologio: EĈ UNU unulingva (esperantlingva) vortaro sufiĉas! Montru al mi EĈ UNU unulingvan (esperantlingvan) vortaron kiu diras ke homoj "klefon" uzu. Tiuj vortaroj ne ekzistas, temas pri via fantazio. Ĉiuj unulingvaj, esperantlingvaj vortaroj kiuj vorton pri ĉi tiu afero havas rekomendas kleon. Ne ekzistas unulingvaj esperantlingvaj vortaroj kiuj "klefon" rekomendas. Pensu pri tio. Klare vi nur volas dialektigi Esperanton. FORTEGE por KLEO.[Respondi]
  Komento: Oni nur rajtas unufoje voĉdoni, kaj nur per konto, kiu havas uzantpaĝon kaj pli ol 40 redaktojn. Ĉi tiu subita inundo de IP-adresaj voĉdonoj ŝajnas al mi kiel evidentaj vandalismo kaj uzado de gantopupo. Ĉi tio estas kompreneble malpermesita en Vikipedio. Anonima uzanto ne rajtas voĉdoni laŭ niaj reguloj. Mi petas, ke administranto zorgeme kontrolu, kio okazis. Eble bonas nun simple atendi: mi aŭdis, ke iu sendis demandon al la Akademio de Esperanto pri tio, kiu formo estas preferinda. Eble indas atendi la respondon, kiu estos publikigita ĉi tie kaj decidi surbaze de ĝi poste. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:48, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Pluraj voĉdonoj fare de anonimuloj, kiuj faris neniun alian redakton ekster tiu ĉi diskuto (aŭ vandalis) estas sufiĉe suspektinda afero. Nuntempe nur administrantoj povas alinomi artikolon al Kleo, do eĉ ne indas ŝlosi la titolon. Kiel Robin atentigis, decido de la Akademio povas veni relative baldaŭ, do mi konsentas iom atendi por ĝi. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:46, 19 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendas la uzadon de la vorto "klefo". Ĉi tie legeblas detala respondo de ili. Do mi proponas, ke ni ne ŝanĝu la titolon kaj ke ni lasu ĝin. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:49, 3 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Jes, Robin lasu ni la titolon sen ŝanĝo. Mi pensas, ke la problemo venas de la esperantigo de la anglaj terminoj, pri kiuj Clef signifas muzikan simbolon komence de muziklinerao (traduko klefo ĉi tie) kaj Key signifas tonan bazon de verko (natura traduko kleo sed fakte anstataŭigita senambigue de tonalo). DidCORN (diskuto) 15:35, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Ne farite--Pro decido de la Akademio. DidCORN (diskuto) 14:32, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Viro kiel normo => Virseksulo kiel normo => → Maskla normo 2020 02 02 redakti

Uzanto Paculo sen antaŭe diskuti ĉi tie alinomis la artikolon Viro kiel normo al Virseksulo kiel normo. Nun Uzanto:Petr Tomasovsky alinomi ĝin reen al Viro kiel normo. RG72 (diskuto) 05:39, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉar la artikolo temas ne nur pri vortoj por viroj (adoltaj virseksaj homoj), sed por vortoj rilate virseksulojn (ajnaĝaj virseksaj homoj), la vorto "virseksulo" pli taŭgas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:39, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi demandos tiel. Kiu estas homo, kiu estas seksulo? Laŭ -ul- tio estas homo, kiu havas sekson (simile barbulo rilate al barbo, do persono kiu havas barbon). Seksulo do estas homo, kiu havas sekson, sed ne seksumanta. Ĉar seksulo estas vorto markanta viron (virino estus seksulino), kiu estas tiu, kiu estas virseksulo? Ĉu iu, kiu krom tio, ke estante viro, estas ankaŭ ankoraŭ seksulo? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:52, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La artikolo estas ligita al du aliaj vikioj kiuj ambaŭ nomiĝas «maskla kiel normo.» Temo kaj fontoj konsiderite, la ĝusta titolo ja estus «maskla normo». Uzo de (an.) «as», (hi.) «como» kaj, el la fontoj, (fr.) «comme» estas uzataj pro filozofia konvencio imiti klasikan gramatikon, t.e. (la.) «~ qua ~», (he.) «ως». Sen predikato, tia uzo ŝajnas al mi misa en esperanto. Pauchjo (diskuto) 17:59, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La vorto "virseksulo" estas la zamenhofa vorto por "estaĵo de la vira sekso", angle "male", neologisme "iĉo" aŭ "masklo". (El PMEG: Se oni volas paroli pri virseksaj homoj sendepende de aĝo, mankas oportuna vorto en klasika Esperanto, kio kredeble kontribuis al la populariĝo de la vorto iĉo.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:54, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]


Koronaviruso ==> Koronoviruso => Koronviruso 2020 02 03 redakti

La gramatikisto Bertilo Wennergren dum fejsbuka diskuto proponis koronoviruso kaj forte kontraŭis kronaviruso. Ĉu ni ŝanĝu la nomon? RG72 (diskuto) 07:59, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Analizebla kiel kunmetitaĵo de koron/o (NPIV) kaj viruso. Osteologia (diskuto) 08:59, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La Universala Medicina Esperanto-Asocio rekomendas la formon "koronaviruso" (fonto) kaj malrekomendas la formojn "koronaria viruso", "kronaviruso" kaj "kronoviruso" (fonto). Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:09, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Pauchjo (diskuto) 12:16, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Prefere ni uzi la fakan terminon, se ĝi ekzistas. --Tlustulimu (diskuto) 12:35, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi pensas ke ĉi-foje UMEA eraras, evidente erare opiniante ke temas pri anglalingvaĵo. Dume, kiel atentigis gramatikisto Bertilo Wennergren en aliloka diskuto, temas pri tipa por Esperanto kunmetaĵo, ja la virusoj estis nomitaj tiel pro la suna korono. Do mi plu opinias koronoviruso preferinda, ĉar kreita surbaze de komuna por tiaj kazoj modelo. RG72 (diskuto) 02:44, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Koronaviruso havas nenion komunan kun korono. Estas mirinde, ke ĉiuj lingvoj nomas la viruson korona... , sed esperanto atendas, kion diros fejsbukaj diskutoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:12, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Vi eraras. La virusoj de tiu ĉi tipo ŝuldas sian nomon al simileco de sia formo al la suna korono. Tion konfirmas pluraj alilingvaj artikoloj en Vikipedio (angle) kaj eksteraj informfontoj (ekzemplo). Kaj certe opinio de lingvisto ne dependas de loko, kie li esprimas ĝin. RG72 (diskuto) 05:08, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Laŭ alia fonto la viruso ŝuldas sian nomon al simileco kun krono. En la ĉina oni laŭlitere nomas ĝin "kroneca". Ĝuste pro la hezito inter "krono" kaj "korono" mi persone preferas preni la internacian radikon KORONAVIRUS/, kaj formi per tio la vorton. Ni ja ankaŭ uzas la radikon RINOVIRUS/ por ĉi tiu viruso, kaj ni ne uzas "nazoviruso", kiel jam argumentis la Universala Medicina Esperanto-Asocio. Hodiaŭ AdE publikigis respondon pri ĉi tiu viruso, sed ĝi ne vere forte konvinkas min, precipe pro tio, ke ĝi ne elektas definitivan preferon. Mi plusendis la respondon al UMEA kaj petis ilian opinion. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:54, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Golfestro sciigis en diskutpaĝo de la artikolo: "Venis propono de la Akademio (http://akademio.info/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#Esperantigo_de_la_angla_.22coronavirus.22). Ni sekvu tiun proponon." Do la problemo estas solvita definitive. Mi korektis la menciojn de tiu ĉi vorto en Vikipedio. RG72 (diskuto) 07:53, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ankoraŭ hezitas diri, ke la problemo estas definitive solvita. Des pli, ke tiu propono de la Akademio eĉ ne faras definitivan elekton por la nomo... Mi plusendis la respondon al UMEA. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:00, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kial? La rekomendo estas klara: du variantoj (koronviruso kaj kronviruso), el kiuj la unua estas preferinda. La nomo koronaviruso estas markita kiel malrekomendinda. RG72 (diskuto) 08:02, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kial la unua estas preferinda? La respondo eksplicite diras, ke la du formoj estas en alfabeta sinsekvo, ĝuste por eviti diri, kiu formo estas preferinda. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:04, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ah jes, bone. Do ni havas du variantojn. Alilingvaj fontoj referencas al la suna korono, do... Ajnakaze la nuna nomo estas evitinda. RG72 (diskuto) 08:16, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne tute certas, ĉu la nuna nomo vere estas evitinda. Fakuloj ĉe la Universala Medicina Esperanto-Asocio hodiaŭ denove skribis, ke oni uzu la terminon "koronaviruso", do ni havas almenaŭ 3 variantojn: https://twitter.com/UMEAeo/status/1226805542749949952 Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:25, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu estas ia ajn indiko, ke la prefero por "koronaviruso" fare de la tvitera kanalo de UMEA estas bazita je la opinio de pluraj fakuloj? Mi suspektas, ke temas pri unuopa fakulo, kiu regas tiun kanalon kaj persone havas tiun lingvan preferon.
La respondo de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto aliflanke estas bazita je intensa mesaĝ-interŝanĝo inter preskaŭ dudek membroj de la Akademio de Esperanto, kiuj ene de kvin tagoj interŝanĝis pli ol cent mesaĝojn pri la temo por konsideri ĉiajn argumentojn por kaj kontraŭ ĉiu el la proponitaj esprimoj, inkluzive de argumentoj prezentitaj de medicinaj fakuloj. Por ne tro prokrasti publikigon de nia decido, ni decidis produkti relative koncizan respondon, kiu ne donas detalajn klarigojn por la termin-prefero, kiun ni rekomendas. Aliflanke, la motivo por la malrekomendo de "koronaviruso" ja estas koncize aludata per la vortoj "kiel facile misanalizeblan": Se oni analizus "koronaviruso" kiel "koron/a/virus/o", ĝi estus ege problema termino (kial la "a" en la mezo"). Do "koronaviruso" funkcius nur kiel unuradika termino "koronavirus/o". Sed pro tio, ke "koron/" kaj "virus/" jam estas radikoj en Esperanto, oni nature emus analizi "koronaviruso" kiel "koron/a/virus/o". Ĉi tiu termino do kaŭzus konfuzon. La du kunmetitaj vortoj rekomendataj de la Akademio evitas ĉi tiun problemon kaj samtempe estas sufiĉe facile rekoneblaj surbaze de la internacia nomo "coronavirus".
La Vikipediistoj nun povas decidi, kiun el la du terminoj proponitaj de la Akademio ili preferos por la artikoltitolo. Sed elekti alian terminon malrekomendatan de la Akademio nur pro tio, ke ĝin rekomendas (unuopulo (?) de) UMEA, nur kaŭzus nenecesan konfuzon kaj daŭran batalon pri ĉi tiu termino. Marcos (diskuto) 17:44, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la detala klarigo. Mi nun subtenas ŝanĝi la titolon al "koronviruso". Kion opinias la aliuloj? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:50, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi preferas "kronviruson". Lingvano (diskuto) 20:22, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi proponas, ke por gardi striktan neŭtralecon inter *kronviruso* kaj *koronviruso* Vikipedio plu disvastigu la formon *koronaviruso*. Fakte mi ne proponas tion, sed mi konstatas, ke tion oni faras! Lingvano (diskuto) 21:01, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

AdE kaj Bertilo Wennergren prezentis argumentojn. Kiel klarigas sian preferon UMEA? RG72 (diskuto) 12:15, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Titolo Koronaviruso estas ĝusta. Estas nekredeble, ke ĉiuj lingvoj, en kiuj estas paĝo pri tio, uzus eraran titolon. Vidu tien. Aŭ ĉu ni estas en Abdero? Petr Tomasovsky (diskuto) 18:26, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Sufiĉe ofte aliaj lingvanoj stulte prenas la saman vorton el la anglaj medioj sen alia pripensado. Golfestro (diskuto) 18:46, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Se vi bone rigardas, pluraj aliaj lingvoj permesas al si iom adapti la elementon "corona-" al la kutimoj de la lingvo. Estas ofte "korona", kelkfoje "kuruna", "coroni", "coroín",... Tute ne estas klare, kial oni insistu pri tiu "-a-" en "koronavirus/o"! Lykke71 (diskuto) 13:05, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Estus bone scii kial UMEA preferas la vorton Koronaviruso; ĉu ili ne interŝanĝis kun Akademianoj?!. Mi pli fidas al la Akademio. Estu ankaŭ bone scii kial ĉiu preferas iun solvon. La propono Kronviruso ŝajnas al mi pli Esperanta. Interalie ĝi estas pli mallonga, kaj sribe kaj parole, eĉ pli facile prononcebla. Golfestro (diskuto) 18:44, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Petr tute pravas. «Koronaviruso» estas egale la fundamenta nomo same kiel «-o» indikas substantivon. Kunmetado ofte estas oportune, sed tro ofte neglektigas plej bazan principon: akcepto de internaciaj vortoj. Se AdE ne povas akcepti «koronaviruso» kiel vorton, ĝi montras sin nekompetenta laŭ sia propra statuto.Pauchjo (diskuto) 20:24, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ne vidas kialon unue demandi opinion de la Akademio kaj post ricevi respondon plu serĉi aliajn variantojn. RG72 (diskuto) 05:31, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kiel klarigis Marcos, la problemo pri "koronavirus/o" estas ke ĝi ne enhavas la radikon "virus" kiel analizeblan parton. Se oni akceptas la radikon "koronavirus", oni same devus aldoni unuopajn radikojn por ĉiuj specioj kaj familioj de virusoj kaj ekzistas miloj (vidu la liston en la angla Vikio). Tio estus tute kontraŭe al la principoj de Zamenhof, kiu volis simpligi la grandajn vortarojn de nacilingvoj per sufiksoj kaj vortokunmetado. Tio eĉ estus kontraŭe al la vortformado en (ekz-e) la angla, kie la nomoj de virusoj estas analizeblaj. Mi persone estas por "koron/virus/o", ĉar ĝi estas kunmetaĵo de ekzistantaj radikoj, ĝi respektas la etimologion de la nacilingva nomo, kaj ĝi oportune disigas la ĉiutagaĵajn uzojn de "kron/" disde la pli sciencaj kaj teknikoj uzoj de "koron/". Notu ankaŭ ke NPIV difinas "koron/" tro malvaste: krom en astronomio, ĝi havas aliajn signifojn en optiko, fiziko (elektro), matematiko ktp. Lykke71 (diskuto) 12:57, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi nun retiras mian subtenon por "koronviruso", post kiam mi legis, ke "la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo de kronviruso, ĉar la scienca termino corona ja ĝuste signifas „krono”, kaj ĉar „korono” jam havas en Esperanto astronomian signifon".   Por: ŝanĝo al "kronviruso". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:58, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne estas facile elekti inter krono kaj korono, sed miaopinie estus domaĝe decidi la aferon per tiom trosimpligita argumento. La latina vorto "corona" estas tradukita en la anglan per "crown" aŭ "corona", depende de la teknikeco de la senco. En esperanto ni havas kaj "krono" kaj "korono" kaj estas tente uzi "korono" por la plej teknikaj sencoj, el kiuj NPIV bedaŭrinde nur registras tiun pri la suna atmosfero. Sed tiu ĉi optika fenomeno https://en.wikipedia.org/wiki/Corona_(optical_phenomenon) kaj tiu ĉi elektra https://en.wikipedia.org/wiki/Corona_discharge ankaŭ nomiĝas "corona" en la angla kaj plejverŝajne devus nomiĝi "korono" en esperanto. La angla nomo "coronavirus" estis elektita post la malkovroj en tiu ĉi artikolo https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC224637/ el la jaro 1967. Estas interese rigardi la foton en tiu artikolo (faritan per elektronmikroskopo) kaj demandi sin, ĉu plej aspektas kiel "krono" aŭ "korono". Mi restas favora al korono. Lykke71 (diskuto) 12:50, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Jes ekzistas artikolo Korono sed kial ne pli simple paroli pri Suna krono? Ĉu necesas du radikoj por la sama baza signifo? Ĉu Esperanto plu estu lingvo facile lernebla sen senutilaj radikoj? Mi plu preferas la nomon Kronviruso. Golfestro (diskuto) 13:44, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

La afero jam ŝajnas sufiĉe firme koncentriĝi al kronviruso. La Ĉina Radio Internacia kaj Monato jam uzas la formon kronviruso, kaj ĝi ankaŭ estas unu el la vortoj rekomenditaj en la respondo de la Akademia Konsultejo. Oni nomu ankaŭ la artikolon kronviruso, eble kronvirusoj, kaj menciu en la teksto la medicinistan preferaĵon koronaviruso, kiun tiuj bone povas uzi en siaj tekstoj. Plej grave estas stabiligi la lingvouzon. Mi komprenas, ke "koronon" amas la astronomoj kaj fizikistoj, ekster kies rondoj la vorto estas apenaŭ konata. "Koron(o)viruso" restos piednoto en la historio de nia vortfarado. --Surfo 14:06, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Laŭ la fina stato de ĉi tiu diskuto mi nun ŝanĝis la titolon de la artikolo al kronviruso. La du alternativoj "koronviruso" kaj "koronaviruso" estas menciataj artikolkomence. Krome jam ekzistas sufiĉe detala sekcio pri la diversaj Esperantaj vortoj kaj la instancoj, kiuj ilin subtenas. Marcos (diskuto) 14:28, 15 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu Koron-Viruso aŭ Kron-Viruso?

Aktuale oni vidas por la nomo de la nova viruso du variantojn en Esperantujo, nome „koron-viruso“ (jam pli longe) kaj „kron-viruso“ (lastatempe).

Argumentoj por „koron“: Ĉefa argumento por „koron“ estas la 15a regulo de la fundamenta gramatiko, pro la fakto, ke en la plej multaj lingvoj de la mondo uzatas la radiko „koron“. Do oni laŭ ties internacieco tranprenu tiun radikon al Esperanto. Alia argumento troveblas en la fakto, ke la viruso en elektronika mikroskopo aspektas kiel la korono de la suno (la greka vorto „corna“ havas la singnifon kaj de „korono“ kaj de „krono“…

Argumentoj kontraŭ „koron“ estas iu laŭdira diskuto en la akademio kun esprimo favore al „kron“, tamen mi ĝis nun ne vidis ties oficalan rekomendon …

Argumento por „kron“: La greka radiko „coron“ signifas en Esperanta-traduko „kron“ – la nomo laŭdire estis donita al ĝi pro la pintoj de la viruso, kiuj similigas ĝin en elektronika mikroskopo al „krono“.

Argumentoj kontraŭ „kron“: La internacieco de la radiko „koron“ estus forta argumento kontraŭ tio, ke unike Esperanto utiligu komplete alian signifon. Krome la etimologio de la greka radiko „coron“, kiu ja ne vere baziĝas sur pruvitaj fontoj, eĉ se efektive ĝia nomigisto intencis la koncepton de „kron“-simila aspekto, estas sen ajna graveco por la radiko, ĉar ja la viruso en nenia maniero rilatas al krono, tia metaforo nur por malgranda kvanto da fakuloj povas havi ian signifon. Por la ĝenerala publiko tiu nomo estas komplete arbitra kaj en kazo de tia arbitreco, memkompreneble gravas nur la argumento de internacieco. Zamenhof ja forte rekomendis la uzadon de internaciaj vortoj kaj radikoj.

Tre interese: La pranepino de Zamenhof en la intervjuo kun Katalin Kovats tuj spontanee uzis la radikon „koron“, same Amri Wandel, estrarano de UEA parolas en la komitata listo pri „koronozo“ (nomo de la malsano) do ankaŭ li uzas la radikon „koron“. Tiun liston de gravuloj de la movado, kiuj utiligis la radikon „koron“, mi povas libere longigi.

Konklude: Nuntempe certe ambaŭ radikoj uzatas. La etimologio „kron“ nur de fakuloj estas sekvebla, ĝi entute ne havas rilaton kun la vera signifo de la vorto, sed estas historia metaforo. Persone mi forte rekomendas utiligi la internacian radikon „koron“ evitante ne-necesan malinternaciecon de Esperanto. – Kiel dirite, tio estas mia pure privata opinio sen ajna oficiala efiko.

Kun amikaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 14:43, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Antiusonismo => Kontraŭusonismo 2020 02 04 redakti

Longa diskuto ĉe respektiva artikolo finiĝis en 2008, sed sen klara rezulto. RG72 (diskuto) 12:46, 4 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Ili ne estas sinonimaj; «anti-» havas ĝenerale aktivan sencon, kontraste al la ĝenerale pasiva senco de «kontraŭ-», simila al la distingo inter «-enda» kaj «-inda». Ekz-e, kiam Francio rifuzis partopreni la usonan invadon de Irako, tio estas ekzemplo de «kontraŭusonismo». Kvazaŭ venĝe, Usono blokis kelkajn francajn varojn de la usona merkato, tio estas ekzemplo de «antifranc(i)ismo». En ĉiutaga konversacio, miksi la du ne prezentas konfuzon, sed la distingo ne nur estas utila kaj praktika, sed ankaŭ plej internacia. Pauchjo (diskuto) 15:23, 4 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Tiu diferenco estas dubinda. Simple kontraŭ- estas iel pli esperanta ol anti-, kiu ja estas esperanta sed odoras al nacilingva influo.--kani (diskuto) 01:16, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: 'Kontraŭ' troviĝas en bazaj vortaroj dum 'anti' ne. Ni strebu al tuja komprenebleco. --Dominik (diskuto) 03:24, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Pro la samaj kialoj kiel la du supraj komentoj. --LoMo600 (diskuto) 16:40, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani:Ne estas dubo pri la distingo ĉe leksikologoj. Kaj... «odoras al nacilingva influo»? Certe mi miskomprenas kion vi volas diri...? @Dominik:Ni strebu al la ĝusta termino, malgraŭ niaj personaj preferoj. Pauchjo (diskuto) 17:11, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Pauchjo: Eĉ se temas pri via persona prefero.--kani (diskuto) 17:23, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani:Prave dirite. Miajn asertojn apogas fontoj kiujn mi pretas provizi, sed ili estas franc- kaj angla-lingvaj. Mi afiŝos se tio ne odoros tro...Pauchjo (diskuto) 17:33, 13 feb. 2020 (UTC) @Pauchjo: Pri tio temas «odoras al nacilingva influo», ja franc- kaj angla-lingvaj. En diversaj lingvoj oni multe uzas prefikson anti-, sed Esperanto estas Esperanto, ne aliaj lingvoj. Ne lacigu nin, nelacigeblulo. Ni estas ĉi tie por kunlabori, ne por rerereargumenti.--kani (diskuto) 17:46, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Pauchjo: Mi tute ne perceptas ian sencdiferencon inter "Antiusonismo" kaj "Kontraŭusonismo" aŭ inter "Antifrancismo" kaj "kontraŭfrancismo". --Dominik (diskuto) 04:05, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: "Kontraŭusonismo" estas klare la pli esperanteca maniero esprimi ĉi tiun ideon. Ŝajne Pauchjo opinias, ke Esperanto devas ĉi-rilate funkcii same kiel la angla kaj la franca. Tiel kompreneble ne estas. En Esperanto, "kontraŭ" estas oficiala lingvoelemento, kiu ofte estas uzata prefiksece, ofte ĝuste por esperantigi vorotjn, kiuj en la angla kaj franca komenciĝas per "anti-" (ekzemple kontraŭrasismo). La elemento "anti-" aliflanke ne estas oficiala lingva elemento de Esperanto, sed nur neoficiala prefikso, kiu plej ofte estas rigardebla kiel parto de senŝanĝe transprenita radiko (ekzemple Antikristo). Vidu ankaŭ la klarigojn en PMEG pri "anti-". Marcos (diskuto) 14:37, 15 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Marcos:Pura sektismo, tio. Pauchjo (diskuto) 17:28, 15 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 10:59, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Arbitrulo (sporto)Arbitraciisto 2020 02 06 redakti

"arbitr/ul/o" estas ulo, kiu estas arbitra. Laŭ PIV oni nomas ĉi tiun profesiulon "arbitraci/ist/o". La radiko "arbitraci/" estas oficialigita en la jaro 1921. Arbitraciisto ne decidu arbitre, sed surbaze de ekzistantaj reguloj. Mi preferas la formon "arbitraci/ist/o" anstataŭ "arbitraci/ant/o", ĉar temas pri profesio. Ni ankaŭ uzas "futbalisto" kaj "kantisto", kaj ne "futbalanto" kaj "kantanto", por paroli pri profesiuloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:20, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:20, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi, kiu kreis la paĝon, simple misnomis ĝin. Tial mi ŝanĝis ĝin al la prava propono de Uzanto:Robin van der Vliet.

Kvankam la vorto "arbitraciisto" troveblas en PIV por la sporta signifo (sed – nekredeble – ne por la jura), ĝi estas strange komplika termino. Pluraj vortaroj, kiujn mi konsultis, proponas ludgvidistojuĝisto (tre malofte oni devas precizigi sporta juĝisto). Ankaŭ Ujlaky-Nagy en sia La Sporta Lingvo en Esperanto parolas nur pri juĝistoj (ĉiuj vortoj povas aperi ankaŭ kun -anto ĉe la fino). --Surfo 09:12, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: La vorto "Arbitracio" estas oficiala termino, dum arbitra signifas "libervola". Eble Arbitraciisto (sporto) taŭgus pli bone pri la artikolo. DidCORN (diskuto) 21:43, 9 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Osteologia (diskuto) 15:07, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Juĝisto ne taŭgas, ĉar en kelkaj sportoj estas kaj arbitraciistoj kaj juĝistoj samtempe. Diferenco estas ke arbitraciistoj plej ofte estas sur la ludejo, dum juĝistoj ĉetable.--kani (diskuto) 01:18, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite de Uzanto:Pauchjo. Osteologia (diskuto) 16:47, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Lago de nacia parko Torrens -> Nacia parko Lago Torrens 2020 02 07 redakti

Jen sufiĉe fuŝe nomita artikolo, kiu ial eĉ traktas en la nuna formo la lagon, sed ne la nacian parkon, kvankam estas intervikie ligata kun artikoloj pri nacia parko, per d:Q1631337. Diversaj alilingvaj vikipedioj havas artikolojn pri ambaŭ temoj. Por eviti ĥaoson de la intervikioj, mi proponas, ke nia artikolo estonte temu pri la nacia parko, kiel la ceteraj intervikie ligataj artikoloj. Artikolo pri la lago estu nove kreata kaj ligata poste per d:Q163855. Krome ĝia titolo estu Lago Torrens. Ĉu bone?

Mi mem emas tion trakti post diskuto, pro la komplekseco de la intervikiaj ligiloj kaj la mikso de temoj, parte kaŝe en la nuna artikolo. Krome eĉ la informkesto devus esti rearanĝata. --Tlustulimu (diskuto) 14:10, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Dankon pro via preteco malfuŝigi tiun aferon! - Sincere, Moldur (diskuto) 16:00, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 07:17, 8 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Osteologia (diskuto) 15:06, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite RG72 (diskuto) 08:17, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus korektis la enhavojn de la du artikoloj Lago Torrens kaj Nacia parko Lago Torrens. --Tlustulimu (diskuto) 09:33, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La lingve fuŝajn alidirektilojn "Lago de nacia parko Torrens" kaj "Diskuto:Lago de nacia parko Torrens" mi ĵus forigis. --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 16 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Hispaniaj futbalistoj => Kategorio:Hispanaj futbalistoj 2020 02 10 redakti

Laŭe al la ĝenerala titolado. RG72 (diskuto) 12:13, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi iom hezitas pri la propono, ĉar ni ankaŭ havas la kategoriojn Kategorio:Aŭstriaj futbalistoj kaj Kategorio:Bosniaj futbalistoj, Kategorio:Rusiaj futbalistoj. Ĉu ni ankaŭ ŝanĝu ilin? Ĉu katalunoj, kiuj nun aperas en tiu kategorio kiel subkategorio, estas hispanaj, hispaniaj aŭ ambaŭ? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:12, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne scias pri aliaj landoj, sed en Rusio ekzistas kaj gravas distingo inter etna kaj nacia apartenoj. Ĉiu civitano de Rusio estas rusiano (ruse россиянин), sed ne ĉiu estas ruso (ruse русский). Kiam eksterlandaj amaskomunikiloj parolas pri "rusa teamo", "rusa armeo" ktp, tio ĉiam konfuzas la rusianojn, ĉar en nia lando loĝas 150 etnoj, kiuj plu gardas siajn kulturojn kaj senton de etna aparteno. Neniu ĉeĉeno, tataro aŭ judo en Rusio nomus sin ruso, sed rusiano — sendube. Eble en aliaj menciitaj landoj nocioj etno/nacio koincidas aŭ almenaŭ malpli gravas. RG72 (diskuto) 05:22, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉiuj futbalistoj (hokeistoj, korbopilkistoj... do sportistoj ĝenerale) ludantaj je "sia" lando estas nomitaj laŭ la nomo de tiu lando. Etnoj havas nenian rolon en tio. Adjektivo ĉikaze de Hispanio estas hispana. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:34, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Marmelado (Jam) kaj Pasto Pri Frukto kaj Marmelado (Frandaĵo)-->Frukta pasto 2020 02 13 redakti

Mi dubas pri ĝusteco de ĉiuj tri titoloj, el kiuj lasta servas kiel alidirektilo al la dua. RG72 (diskuto) 08:16, 13 feb. 2020 (UTC)   Komento: :Marmelado (Jam): miaopinie sufiĉas "Marmelado" (sen Jam)[Respondi]

Pasto Pri Frukto: jam ekzistas artikolo kun sama bildo Ĵeleo. --Dominik (diskuto) 08:28, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kial ne Frukta pasto, tute simple? Marmelado estas alia aĵo. DidCORN (diskuto) 09:13, 24 mar. 2020 (UTC)   Por: Frukta pasto RG72 (diskuto) 03:34, 25 mar. 2020 (UTC)   Por: Frukta pasto.--DidCORN (diskuto) 14:19, 25 mar. 2020 (UTC)   Farite RG72 (diskuto) 02:31, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Franca Esperanto vortaro Andrieu -> Dictionnaire Pratique d'Esperanto 2020 02 14 redakti

La nomo de Andrieu ne aperas en la 1-a k 2-a eldonoj dum Edmond Dazun kunordigis ilin. Andrieu direktis la redaktadon de la 3-a eldono kaj tiun de 1974. --Dominik (diskuto) 07:03, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Osteologia (diskuto) 15:05, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 07:06, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Post 10 tagoj ne venis kontraŭaj voĉdonoj. --Dominik (diskuto) 03:27, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Cotswold OlimpikojOlimpikoj de Cotswold 2020 03 15 redakti

Laŭ la paĝo Oftaj gramatikaj eraroj epitetoj devas stari post la alia substantivo. Ĉar Olimpikoj Cotswold sonas iom strange al miaj oreloj, la proponita nomo aspektas al mi taŭga.--LoMo600 (diskuto) 10:30, 15 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: - Moldur (diskuto) 12:05, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite LoMo600 (diskuto) 11:39, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

DactylisDaktiliso 2020 02 17 redakti

La artikolo temas pri genro de plantoj, ekonomie grava kiel furaĝo (speciale la specio D. glomerata), ĉar ĝi kreskas facile kaj havas grandan enhavon da sukero. Pro ĝia ekonomia graveco, ĝi estis enkondukita en Aŭstralion kaj Amerikon; tamen, la genro indiĝene kreskas en Eŭropo, Afriko, kaj Azio. Pro ĝia ofteco, ĝi havas multajn vulgarajn nomojn (angle cock's-foot, germane Knäuelgras, ruse Ежа, koree 오리새 ktp.)

La genronomo troviĝas en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kiel daktilis/o, rekta Esperantigo de la latina genronomo. Pro ĝia ofteco kaj ekonomia graveco, la nomo de ĉi tiu genro estas Esperantiginda. Osteologia (diskuto) 20:28, 16 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --Dominik (diskuto) 09:52, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --Se oni komencos alinomi ĉiujn titolojn kun sciencaj nomoj, ni ekigos senfinan laboron! DidCORN (diskuto) 10:18, 17 feb. 2020 (UTC)ğ[Respondi]
Mi argumentas nur pri ekonomie aŭ alimaniere speciale gravaj aŭ notindaj specioj. Tiu genro estas tiel grava. Osteologia (diskuto) 11:09, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

FlugpilkadoVolejbalo 2020 02 17 redakti

Certe, la angla vorto «volley» venas el franca «volée», sed la sencoj de tiuj du vortoj semantike diferencas multe inter si; plue, apud la angla diferencas inter si la ĉefa kaj sporta signifoj de «volly» tiel ke la nomo «flugpilkado» apenaŭ havas sencon. PIV ankaŭ donas «retpilko», sed tion oni nepre ekskludu kiel alternativon pro la ekzisto de alia sporto kiu nomiĝas retpilko. Sendispute, la formo «volejbalo» ne nur estas tuj komprenebla, sed ĝi ankaŭ estas la plene internacia nomo por la sporto. Pauchjo (diskuto) 17:55, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Ni ankaŭ havas basbalo, futbalo kaj softbalo. Kohereco bonas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:26, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: En la reta-vortaro volejbalo estas priskribita nur per la vorto flugpilkado. En "La sporta lingvo en Esperanto" la sporto nomiĝas flugpilkado (paĝoj 7 kaj 51) kaj en la "Bildvortaro Rudiger Eichholz" ĝi ankaŭ nomiĝas tiel (paĝo 287). Pri la kohereco ankaŭ menciindaj estas, ke ni havas korbopilkon, manpilkon, akvopilkadon kaj diversajn variaĵojn de piedpilkado.--LoMo600 (diskuto) 13:00, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite Pauchjo (diskuto) 20:41, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Memlevio => Mevlevio 2020 02 18 redakti

Kredeble nura mistajpo. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:22, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 07:05, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon! - Moldur (diskuto) 07:19, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Navigilo:Komunumoj de la Distrikto Locarno --> Ŝablono:Komunumoj de la Distrikto Locarno 2020 02 21 redakti

"Navigilo:" en la titolo estas maloportuna. --Dominik (diskuto) 04:45, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Eble estas nur la ":" post "Navigilo" kiu kaŭzas problemeton) --Dominik (diskuto) 04:58, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --DidCORN (diskuto) 09:25, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: - Prefere estu konsekvenca pri la nomado. Ekzistas amaso da similnomaj ŝablonoj pri tiaj distriktoj en Kategorio:Navigilo:Svislando. Prefere alinomi ilin ĉiujn, aŭ neniujn, sed ne unu solan. - Sincere, Moldur (diskuto) 10:49, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi nuligas mian peton pri alinomado - mi korektis etan eraron en la interne deklarita nomo, la problemo ne devenis de la titolo. --Dominik (diskuto) 14:51, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

ScientologioSciencologio 2020 02 18 redakti

Vidu la diskutopaĝon: Diskuto:Scientologio

  Kontraŭ: Eble se temus pri interna doktrino, tiam «sciencologio» estus ĝusta, sed ĉe propraj nomoj mi ne certas ĉu oni devus semi konfuzon inter ekzistebla (sed ne ekzistanta disciplino «scienc/ologi/o») kaj efektiva organizaĵo «Scientologi/o». Pauchjo (diskuto) 11:53, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Sed tiu "konfuzo" estas intenca kaj ekzistas en aliaj lingvoj, inkluzive la anglan. Se oni volus eviti la konfuzon, oni komencus per ŝanĝo de la angla nomo. (La vorto scientology havas tri sencojn en Oxford English Dictionary.) Lingvano (diskuto) 12:25, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Lingvano:Trafa observaĵo kiu menciindas en la artikolo. Tamen «Scientology» ja estas «Scientology™». Ĝusta traduko de «YouTube» estus ekzemple «teleVIdo», sed ĉe propraj nomoj la normo estas simple transskribi la nomon, ĉi tial «JuTubo» same kiel «Scientologio». Pauchjo (diskuto) 15:17, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Vidu ekzemple ĉe https://www.scientology.cat/novedades.php. Tie oni uzas la markonomon "Scientology" kaj ankaŭ la tradukon "Cienciologia", kiu supozeble kongruas al la kutimoj de la kataluna lingvo. Mi proponas, ke oni faru simile en Esperanto. "Scientologio" ŝajnas al mi fuŝaĵo, kiu respektas nek la markonomon nek la lingvon Esperanto. Lingvano (diskuto) 17:44, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Tiu nomo jam faras parton de la ĉiutaga lingvo. --Dominik (diskuto) 15:53, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Eĉ la diverslinga paĝaro de la organizaĵo mem (scientology.org) neniel zorgas pri disvastigo de la menciita "intenca konfuzo", sed nomas sin "scientology" aŭ per simpla fonetika transskribo (ekz. Ruse "sajentologija") en la diversaj lingvoj. Esperante oni uzu la jam kutiman Scientologio. Eĉ la originala "Scientology" estas pli bona ol iu "Sciencologio".--Surfo 19:00, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: La vorto "Scientologio" estas registrita en Reta Vortaro kaj en la vortaro Nepivaj Vortoj de André Cherpillod. La formo "Sciencologio" estas apenaŭ uzata kompare al ĝi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:22, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Ne farite --DidCORN (diskuto) 20:37, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Unuiĝinta Reĝlando => Britio 2020 02 22 redakti

Ĉu jam temas solvi tion? RG72 (diskuto) 07:00, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Jen unu ebla vidpunkto: Britio kaj Unuiĝinta Reĝlando estas du manieroj mallongigi la plenan nomon Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, sed en Esperanto la unua maniero, Britio, estas multe pli kutima. Lingvano (diskuto) 09:02, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  •   Por: Britio, ĉar tio estas la normala nomo de la lando en Esperanto. (Ne Granda Britio! Mi divenas, ke la origino de tiu strangaĵo estas la franca lingvo, kiu devas aldoni adjektivon por distingi inter Britio kaj Bretonio: ambaŭ estas Bretagne en la franca.) Lingvano (diskuto)
  Kontraŭ: Pauchjo (diskuto) 21:55, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La vorto Britio ekskluzivas Nord-Irlandon, kiu troviĝas ĉe alia insulo ol Britio. Ĝi ankaŭ estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando. Eble oni malformale uzas la vorton Britio por paroli pri la tuta Unuiĝinta Reĝlando, simile kiel oni kelkfoje uzas la vorton Holando por paroli pri Nederlando aŭ la vorton Ameriko por paroli pri Usono, sed en enciklopedio tia malformala/komunuza lingvo-uzado estas evitinda. PIV ankaŭ markas tiun uzadon de "Britio" kiel komunuzan. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:30, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Oni devas konservi la nunan titolon por eviti konfuzon kun Britio (insulo). DidCORN (diskuto) 18:50, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Plejparto malaprobis la ŝanĝon, do mi forigas ŝablonon kun tiu propono. RG72 (diskuto) 12:57, 11 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Eksterleĝulo ==> Rabisto ==> Proskribito 2020 02 23 redakti

Vd ankaŭ diskutan paĝon. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:11, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Samtempe kun tio ankaŭ Kategorio:Eksterleĝuloj ==> Kategorio:Rabistoj Petr Tomasovsky (diskuto) 14:14, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La propono "rabisto" ne ŝajnas multe pli bona al mi. La artikolo temas pri persono, kiu faras ĉiajn krimojn, ne nur rabadon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:02, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Eksterleĝulo havas sufiĉe klaran signifon en priskriboj historiaj. Ĝia kerna signifo estas kiun oni oficiale deklaris, pro krimoj, ne protektata de leĝoj. Tiu signifo povis esti vastigita al proksimaj sencoj. La vorto neniel estas samsignifa kun rabisto. Nuntempa uzo de la vorto povas esti figura, sed en enciklopedio gravas nur la historia signifo. --Surfo 15:56, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

La vorto Eksterleĝulo signifas ĉiun personon, kiu vivas "ekster leĝo", sed specifas neniun leĝon, ekster kiu oni vivas. La samon ni povus diri pri vorto Okupito, kio estas ĉiu homo, kiu estas okupita, sed difinas neniun okupon, per kiu oni okupas. Mi poste rigardis la intervikiojn kaj mi eksciis, ke ekz. la ligilo al la ĉeĥa kondukas al Proskribito, kio estas sensencaĵo. Eskterleĝulo ne estas ja proskribito. Se oni tiameniere ligas al alilingvaj Vikipedioj, mi do devas diri, ke vikipediaj intervikioj mensogas. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:54, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Eksterleĝulo pli respondas per ĉi tiea enhavo en la paĝo, sed mi ne scias, ĉu per esperanta vorto (ĉu tiam - en la 16-a jarcento - estis iaj leĝoj?) al cs:Zbojník, sk:Zbojník, pl:Zbójnicy kaj aliaj lingvoj tie ligitaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:18, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Jen la PIV-a difino: eksterleĝulo. Homo, kiu, rompinte la leĝon, ne plu ĝuas ties garantiojn. --Dominik (diskuto) 05:01, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Tio rezultas el la vorto mem, sed "eksterleĝulo" povas esti ŝtelisto, rabisto, murdisto, trompisto kaj multaj aliaj "profesiuloj", vivantaj ekster leĝo. Ĉu ekz. ninĵo povas esti konsiderata kiel eksterleĝulo? Ĉu Ali Babo (Ali Babo kaj kvardek eksterleĝuloj - tio efikas ridinde) estis eksterleĝulo? Certe jes, se eksterleĝuloj estas ŝtelistoj, rabistoj kaj aliaj profesioj. La enhavo de paĝo "Eksterleĝulo" respondas al iu specifa signifo. Ŝajnas, ke kreinto de tiu paĝo ne sciis, kiel nomigi la paĝon, tial li simple nomigis ĝin "eksterleĝulo", kio estas alinomenda. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:40, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: La artikolo bezonas neniun ŝanĝon de titolo. Nuntempaj rabistoj, ŝtelistoj kaj murdistoj normale ne estas eksterleĝuloj. krom eble en figura senco, ĉar malgraŭ la krimoj ili plu ĝuas leĝan protekton de sia ŝtato. Proskribito estas tute maltaŭga vorto ĉi tie. --Surfo 10:07, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kaj kio estas malo de eksterleĝulo? Ĉu laŭleĝulo? El gramatika vidpunto tia vorto eblas, same kiel eblas ekz. surulo (tio ne estas malo de subulo, malo de subulo estas superulo), interulo - eksterulo ktp. Sed ĉu laŭleĝulon ne eblas nomi alimaniere? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:24, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Proskribcio havas tutan alian signifon (Vd en PIV). DidCORN (diskuto) 09:14, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Ne farite --DidCORN (diskuto) 20:35, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Dniprodzerĵinska rezervujo 2020 02 25 redakti

Saluton. Mi proponas alinomi Dniprodzerĵinska rezervujo al "Kamjanska rezervujo". En 2017 okazis nomŝanĝo de la rezervujo. --Tlustulimu (diskuto) 12:31, 25 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: El la 12 alilingvaj artikoloj jam 11 estis alinomitaj.--LoMo600 (diskuto) 21:43, 25 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: pro la sama kialo (vd ankaŭ Kamjansko) --Dominik (diskuto) 08:29, 26 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --DidCORN (diskuto) 16:50, 26 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:44, 26 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 05:12, 28 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite RG72 (diskuto) 05:12, 28 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kulturpomo -> Doma maluso -> Doma pomarbo Malus domestica 2020 02 27 redakti

Mi proponas alinomi artikolon el Kulturpomo al Doma maluso ĉar en PIV ekzistas la nomo http://vortaro.net/#maluso Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:49, 27 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Se oni volus esperantigi tiun specion kun scienco nomo Malus domestica, prefereblus uzi la du komunajn vortojn, kiuj kondukas al Doma pomarbo, kiu plufoje jam troviĝas en nia Vikipedio. Plie pomarbo estas la ĉeftitolo pri tia arbo, kun "Maluso" kiel krom nomo, dum en PIV pomarbo kaj maluso estas sinonimoj. DidCORN (diskuto) 14:32, 1 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kiu referenco diras ke ekzistas nomo "doma pomarbo"? google nomo ne ekzistas Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:15, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Marek, en la artikolo pri pomarbo, ĉiuj arboj kun sciencaj terminoj "Malusx----" estas tradukataj per "---- pomarbo". DidCORN (diskuto) 14:40, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
@DidCORN kaj? Vikipedio ne povas esti referenco al Vikipedio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:13, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Preferebla estas «doma maluso» ol «pomarbo» kaj «doma pomarbo». Tion dirite, domesticus ne signifas doma. Esperanto ne havas ekvivalenton, sed la plej proksimaj vortoj estus familiarahejma, sed erare estus uzi doma malgraŭ la fonto. Ĉu domaĝe se la artikolo portus la sciencan nomon Malus domestica? Pauchjo (diskuto) 15:49, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Jes, Malus domestica povas est laŭ mi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:35, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: "Maluso" estas nur unu el la botanikaj strangaĵoj, kvazaŭsciencaj neologismoj, de PIV-2002, kiujn multe kritikis gravaj verkistoj. Mi volus vidi eĉ unu realan tekston ekster PIV (aŭ alia vortaro kopiinta la vorton el PIV), en kiu estas uzata la vorto "maluso". La sola vorto, kiun oni regule uzadis pri la arbo, dum la tuta historio de Esperanto, estas pomarbo aŭ la iomete arĥaika pomujo. Se la vorto foje estis uzata por alia arbo ol Malus domestica, ĝi certe estis precizigita per adjektivo, ekz., sovaĝa pomarbo. La nuna artikoltitolo estas stranga, ĉar ĝi unuavice montras la frukton, kvankam la artikolo temas pri la fruktarbo. En alilingvaj Vikipedioj la titolo povas esti ankaŭ io simila al pomo (ekzemple en la Angla Vikipedio). Anstataŭ la nuna Kulturpomo plej bone oni titolu la artikolon simple Pomarbo, kaj se tio ŝajnas nesufiĉe preciza, oni precizigu Kultura pomarbo, Ĝardena pomarboHejma pomarbo (domestica plej bone tradukiĝas per malsovaĝa, sed la tasko ne estas traduki la sciencan nomon). Fantaziaĵoj kiel maluso' ne estu uzataj. --Surfo 13:19, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Jes Malus domestica. DidCORN (diskuto) 21:44, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Certe oni povas distingi inter la frukto (pomo), la subfamilio (pomarbo) kaj ties diversaj specioj (inter kiuj malus domestica). Ombrela artikolo ignora je la varioj ne sufiĉas, do oni havas ĝenerale 2 opciojn: A) uzi la sciencan nomon, t.e. malus domestica; B) uzi esperantan nomon. Opcio A estas facila pro tio ke ĝi estas internacia, kaj sendisputeble preciza nomo. Opcio B estas pli malfacile elektebla ĉar apenaŭ iuj (se eĉ unu?) botanikistoj, biologoj, aŭ terkultivistoj priverkas poman hortikulturon. En si mem, Pomarbo [adjektiv]a povas esti akceptebla, sed tio mem povas inviti disputojn. Ekzemple, oni supre vidas, ke iu tradukis domesticus per «malsovaĝa»?! (trovu eĉ unu ekzemplon de tia uzo!) Akceptebla estas «pomarbo malsovaĝa» kiel propono por la artikolo, sed ankaŭ estas tia pluraj aliaj proponoj. Tial, opcio A ŝajnas la plej taŭga. Pauchjo (diskuto) 22:20, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Ni uzu esperantlingvan nomon se estas referenco pri ĝi. Se ne aŭ referencoj diras diverse ni uzu scienancan nomon. Ni, kiel vikipedistoj, ne povas mem konstrui/ekpensi nomoj de taksonoj (neniu nomoj). Inkluzive ni ne povas mem konstrui/ekpensi nomoj de specioj ankaŭ kiam ni havas nomon de genro kaj ni komprenas sciencan adjektivon. Se ni scias ke Malus estas pomarbo kaj ke domesticus en alia specio estas malsovaĝa do ni NE povas skribi ke Malus domestica estas "pomarbo malsovaĝa" - ni bezonas referencon (ekster vikipedia) kiu diras ke Malus domestica estas "pomarbo malsovaĝa". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:01, 4 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Oni jam ne scias, kio estas la proponita nova nomo. Do, plej bone estas ne ŝanĝi. Almenaŭ la titolo estas pripensita de iu vera aŭtoro de la artikolo. Tio estas pli bona stato ol okaza rezulto de la kaprica nomŝanĝa diskuto. --Surfo 10:58, 4 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: NE Surfo, endas ŝanĝi, ĉar la artikolo NE temas pri vario de pomo, sed pri iu specio de pomarbo. Mi jam elektis por mia prefero. DidCORN (diskuto) 09:04, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 10:54, 19 mar. 2020 (UTC) MARTO[Respondi]

Longtempaj arestantoj => Longtempaj malliberuloj (Sud-Koreio) 2020 03 08 redakti

Vikipedisto Kani pensas, ke la nomo Longtempaj arestitoj (Koreio) estus pli bone pri la kunteksto. --Fenikals (diskuto) 10:47, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: eble "Longtempaj malliberuloj"? --Dominik (diskuto) 12:05, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Jes, Dominik. Eble "Longtempaj malliberuloj (Sud-Koreio)" estus ankoraŭ pli bone kaj pli precize. DidCORN (diskuto) 20:15, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 09:00, 9 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: DidCORN (diskuto) 11:30, 9 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Dominik (diskuto) 06:41, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 10:48, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio => Konstanteno la Granda 2020 03 08 redakti

Mi proponas alinomi la artikolon «Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio» al «Konstanteno la Granda». - Sincere, Moldur (diskuto) 09:36, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 12:55, 11 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: LoMo600 (diskuto) 10:34, 15 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: - Evidente mi kiu proponas ankaŭ estas por. - Moldur (diskuto) 05:26, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:36, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Viken ==> Viken (lago) 2020 03 12 redakti

Saluton. Mi proponas ŝanĝon de la titolo de Viken al "Viken (lago)", ĉar en 2020 estiĝis la norvega provinco "Viken" kun tiu titolo. Vidu ankaŭ la distingon en la germana vikipedio inter de:Viken kaj de:Viken (See). Krome pri la provinco ankoraŭ ne ekzistas artikolo en nia vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 14:09, 12 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: - Moldur (diskuto) 18:51, 12 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: - DidCORN (diskuto) 11:33, 13 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: - LoMo600 (diskuto) 10:03, 15 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:23, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 10:50, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Marmelado (Jam) => Marmelado 2020 03 17 redakti

Mi proponas alinomi artikolon el marmelado (Jam) al marmelado ĉar ne ekzostas aliaj similaj artikoloj "marmelado (X)" (Uzanto:פארוק, vidu) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:40, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --DidCORN (diskuto) 14:47, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Enkrampa anglismo estas sufiĉe stranga por mi kaj ne utila por esperantistoj, kiuj ne scipovas tiun lingvon. Hazarde mi konas kelkajn tiajn homojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:00, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Apartigilo ne necesas. --Dominik (diskuto) 06:39, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 10:52, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Haleluja (kanto per Leonard Cohen) --> Hallelujah (kanto de Leonard Cohen) 2020 03 18 redakti

Mi proponas alinomi la artikolon "Haleluja (kanto per Leonard Cohen)" al "Hallelujah (kanto de Leonard Cohen)" pro du kialoj:

  1. la originala nomo estas "Hallelujah" kaj ne "Haleluja"
  2. "kanto per" ne estas korekta, devas esti "kanto de"

--Dominik (diskuto) 05:17, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --Tlustulimu (diskuto) 09:10, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: -- Moldur (diskuto) 12:34, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:22, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Sindetena: Mi estas neŭtrala ; ĝi estis mia unua artikolo, kaj mi nun lernas viajn praktikojn ene de eo.Vikipedio. Do vi preferas kantotitolojn en originala versio kiel artikolaj titoloj, sen esperanta traduko ; notita. Dankon pro la tuta helpo ("per"/"de", kaj ĉiuj aliaj korektoj en la korpo de la teksto ). Dankon pro via afableco, via indulgo kaj via pacienco. --Eric.LEWIN (diskuto) 01:41, 19 mar. 2020 (UTC).[Respondi]

) Vi povas uzi esperantan titolon se ekzistas esperantlingva fonto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:37, 19 mar. 2020 (UTC)   Farite RG72 (diskuto) 02:20, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Mirinda Nova Mondo => Brava Nova Mondo 2020 03 19 redakti

...kiel eĉ en la Ŝekspira citaĵo en la artikolo mem. Sincere, Moldur (diskuto) 10:02, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Tamen rigardu: http://digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_2899644&order=1&view=SINGLE (paĝo 89)
Ho ! Miro ! Kiom da kreitoj belaj
Nun staras tie ! homaro nobla !
Belega, nova !
--Dominik (diskuto) 10:33, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Nu, Ŝekspiro tien aŭ reen, tio estis nur flanka afero. Sed ĉiuokaze, Brave New World estu evidente Brava Nova Mondo. Se iu ajn konas la libron angle kaj volas trovi ĝin en Eo-Vikipedio, tiam tiu spontane tajpus "brava nova mondo". Kiam oni parolas pri la libro en esperanta konversacio, oni normale diras "brava nova mondo", kaj nenion alian. Iu ajn provo anstataŭi "brava" per "bela" aŭ "mirinda" aŭ io alia estas nur stulta kaj senbaza.
Mi simple volas renormaligi la nunan nenormalan situacion.

  Por: Pauchjo (diskuto) 09:50, 20 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi provis fari la alinomadon Mirinda Nova Mondo => Brava Nova Mondo, sed ne sukcesis. Eble oni bezonas iujn administrajn rajtojn kiujn mi ne havas. - Moldur (diskuto) 08:23, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi petas, ke iu kiu havas sufiĉajn privilegiojn faru la movon. Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 10:45, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite Ĉar ne estis kontraŭoj, mi ĵus alinomis la artikolon kaj korektis la komencon de la artikolo. La ŝablonon pri alinoma propono mi elprenis jam. --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Marso => Marso (planedo) 2020 03 19 redakti

Mi proponas alinomi al Marso (planedo) simiel kiel Jupitero (planedo). Ĉar ekzistas Marso (dio). Mi pensas ke mi bezonas paĝon apartigilo simile al Jupitero Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:23, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: ĉiu alia artikolo pri sunsistema planedo ankaŭ nomiĝas tiel--LoMo600 (diskuto) 20:29, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: - Moldur (diskuto) 12:01, 20 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 13:51, 20 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:59, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Pauchjo (diskuto) 17:59, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 04:39, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

AkrobataĵoAkrobatado 2020 03 21 redakti

La artikolo ne temas pri aĵoj sed pri agado. DidCORN (diskuto) 11:22, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: En mia lingvo (pl) ankaŭ estas artikolo pri agado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:40, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 04:37, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: DidCORN (diskuto) 18:04, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:37, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Bakdash (glacia kreĉambro) ==> Bakdash (glaciaĵejo) 2020 03 28 redakti

Mi ne komprenas kio estas kreĉambro kaj la verkinto ne povas (nek eĉ provas) klarigi tion. RG72 (diskuto) 09:56, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas al mi ke "kreĉambro" devus signifi ĉambron, destinitan al kreado. Mi pensas ke en la artikolnomo estas necese forigi la kunetenilojn kune kun ilia interhavo. Paculo (diskuto) 12:44, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kial ne elekti tute simple la jenan Bakdash (glaciaĵejo)? kio konformas al la teksto. DidCORN (diskuto) 19:57, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 07:04, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Artileria tirilo => Artileria trenaŭto => Artileria traktoro 2020 03 23 redakti

Nun ekzistas artikolo Artileria tirilo, kio sonas kiel laŭvorta traduko de la rusa Артиллерийский тягач. Sed mi ne certas ke tirilo estas ĝusta traduko ĉi-foje kaj ekzemple la Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev proponas trenaŭto. Do necesas decidi ĉu lasi ĉion kiel nun aŭ ŝanĝi. En lasta kazo necesos ŝanĝi la vortuzon en ĉiuj rilataj artikoloj. RG72 (diskuto) 10:02, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Temas pri traktoro, chu ne?Pauchjo (diskuto) 13:58, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Verŝajne jes. RG72 (diskuto) 15:28, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Estas la kialo, pro kiu mi proponas alinomi al Artileria traktoro. DidCORN (diskuto) 18:08, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Tirilo estas miaopinie ĝusta, ĉar tiu veturilo tiras post si kanonojn (aŭ ion alian, memkompreneble, ke ne sur ŝnureto, sed kunigita per ia kuplilo). Kaj traktoro? Certe ne. Ankaŭ tie estas ĉe bildo priskribo artileria tirilo. PIV diras pri treni: 1 Tiri post si ion kun malfacilo pro ties pezo aŭ frotiĝo sur la grundo. 2 (pp veturilo) tiradi post si motortrenŝipo, ĉareto trenata de aŭtomobilo. El tio rezultas por mi, ke treni estas tiri. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:55, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kio estas ĝusta? Ĉu - li tiris lin je la mano, por ke li iru, aŭ ĉu - li trenis lin je la mano, por ke li iru? Petr Tomasovsky (diskuto) 20:00, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Artileria traktoro Pauchjo (diskuto) 08:20, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Artileria traktoro, ĉar tia veturilo nek trenas, nek tiras, sed havas funkcion de traktoro tra iu ajn grundo, estas la kialo pro kiu la ekvivalenta vorto tractor troviĝas en aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 14:16, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Nu, efektive ĝia destino estas treni post si kanonon aŭ haŭbizon. RG72 (diskuto) 03:03, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Arkivigo 2020 03 25 redakti

La paĝo jam ege kreskis kun multaj jam fermitaj diskutoj. Ĉu ni ne movu la fermitajn al iu arkiva paĝo, kaj lasu nur la aktualajn? Moldur (diskuto) 15:47, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Ĉe okazo mi pensas ke pli bone uzi sistemo de subpaĝoj. Simile al: pl:Wikipedia:Poczekalnia kie ĉiuj diskutoj havas sian subpaĝo: pl:Wikipedia:Poczekalnia/artykuły/2020:03:25:Fundacja "Tętniące życiem"
  Por: DidCORN (diskuto) 18:23, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Pauchjo (diskuto) 08:13, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Eble bona ideo. Ĉu iu pretas rearanĝi la paĝon tiel, kaj ankaŭ movi fermitajn petojn al iu arkivo? - Moldur (diskuto) 19:59, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: La paĝo jam estas ne regebla. Se estas malfacile krei arkivan sistemon, kial ne simple forigi la malaktualajn diskutojn? Tiuj estos troveblaj en la historio de la artikolo. --Surfo 09:18, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Necesas drasta malpliigo de la enhavo. Mi proponas, ke oni forigu ĉiun diskuton, pri kiu okazis nenia decido dum du monatoj. Ĉiam eblas denove komenci. --Surfo 09:18, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi nun kreis Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo kaj komencis movi ne plu aktivajn erojn tien.

Sed mi ne havas bonajn ilojn por tio, nur povas movi etajn erojn. Mi petas ke iu alia movu la restantajn neaktivajn erojn al Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo. Dankon! Moldur (diskuto) 12:02, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite.--DidCORN (diskuto) 15:18, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Juro kaj Justeco => Prawo i Sprawiedliwość 2020 03 25 redakti

Mi proponas alinomi artikolon el Juro kaj Justeco al Prawo i Sprawiedliwość ĉar ne ekzistas esperantligva referenco pri tiu nomo de la partio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:27, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kara Marek! En Vikipedio ni ne inventu proprajn esperantigojn, prefere uzu formon kiuj jam ekzistas ekster Vikipedio. Tie mi konsentas kun vi. Tio specife validas kiam pluraj malsamaj esperantigoj estas eblaj kaj ne estas klare kiu plej taŭgas. Tamen, ni ja ne estu stulte superideologiaj pri tio. Esprimo kiu estas rekte kaj klare tradukebla al esperanto, estu kompreneble tradukata! Se "Prawo i Sprawiedliwość" laŭvorte signifas "Juro kaj Justeco", tiam nepre ni uzu la esperantan tradukon. Iu stulta insistado ke "ne ekzistas esperantligva referenco" nenion pozitivan kontribuas al Vikipedio. -   Kontraŭ: Moldur (diskuto) 14:46, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
"formon kiuj jam ekzistas ekster Vikipedio" - ni rajtas uzi nur formojn kiuj ekzistis ekster Vikipedio. "kompreneble tradukata" - en artikolo estis du du tradukoj: "Juro kaj Justeco" aŭ "Rajto kaj Justeco" - do traduko ne estas komprenebla/simpla. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:20, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Do mi proponas ke: La artikolo havu la nunan nomon, sed tuj en la unua frazo oni menciu ke eblas traduki per la alia variaĵo ankaŭ. La alia traduko kaj la pola nomo estu alidirektiloj al la artikolo.
Por nepollingvanoj la pola nomo estas nek komprenebla, nek prononcebla, nek memorebla, nek uzebla en iu ajn maniero. Moldur (diskuto) 16:48, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La informkesto jam klarigas per grasaj karakteroj la du eblecojn. do mi estas -
  Kontraŭ: DidCORN (diskuto) 18:51, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara Marek Mazurkiewicz! Tio kion vi faras estas ne plu Vikipedio:Kontrolebleco, ĝi estas ekstreme absurda troigo de Vikipedio:Kontrolebleco, kiu ne kontribuas ion pozitivan al nia Vikipedio. Investu vian energion al veraj, valoraj kontribuoj (kaj mi scias kaj aprezas ke vi fakte faras tion!), tiel vi helpas Vikipedion kreski kaj pliboniĝi. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:39, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Vikipedio estos plej bona kiam havos nur informoj kiuj havas referencojn. Mem-tradukoj de propraj nomoj kiuj kreis vikipedistoj (=informj kiuj ne havas referencoj) signifas ke vikipedio estas malbone farita. Se neniu neniam ekster vikipedio uzis nomon "X" do uzi nomon "X" en Vikipedio estas kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:12, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La ekstremismo de Marek Mazurkiewicz kondukas al absurdaj konkludoj. Ekzemple, ekzistas pluraj aferoj, sciencaj kaj aliaj, pri kiuj ne eblus skribi eĉ noteton en nia Vikipedio, ĉar simple ne ekzistas io ajn skribita pri la temo en Esperanto. --Surfo 21:12, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Ne farite --DidCORN (diskuto) 20:31, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatroj Akhundov 2020 03 28 redakti

Mi proponas forigi la titolparton "Akhundov", ĉar temas pri neesperanta transskribo, kiun mi en alilingvaj Vikipedioj nur unufoje trovis kiel parton de la titolo, nome ĉe la rusa artikolo. Krome la pluralo ĉe "teatro" superfluas, ĉar temas nur pri unu konstruaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 17:10, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Se oni lasus ĝin ene, ĝi estu Aĥundov. Sed amiko Tlustulimu pravas: Forlasi ĝin tute estas pli bone. Moldur (diskuto) 17:26, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: la proponita solvo. DidCORN (diskuto) 19:57, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite Supozeble Kani ial preterlegis la aferon pri la pluralo, kion mi ĵus forigis, tiel ke la artikolo nun havas la titolon Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro Aĥundov de Azerbajĝano. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:29, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Mastikso glaciaĵoj ‎ 2020 03 30 redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke lingva nelertulo ĵus alinomis artikolon Mastikaj glaciaĵoj al Mastikso glaciaĵoj. Mi proponas malfari tion, ĉar la nuna titolo estas lingve fuŝa. --Tlustulimu (diskuto) 09:27, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Mastikaj glaciaĵoj DidCORN (diskuto) 10:03, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite Kani intertempe alinomis al Mastik-glaciaĵo. Mi pensas, ke tio estas eĉ pli bona titolo, ĉar pluralo superfluas. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Princoj de Transilvanio 2020 03 30 redakti

Ekde 1570 ekzistis titolo "princo de Transilvanio".

Estus taŭge havi por ili kategorion Kategorio:Princoj de Transilvanio, sed ĝis nun ili nur havas la pli vagan Kategorio:Regantoj de Transilvanio. Mi proponas meti ilin en novan kategorion "Princoj ...", kaj la nuna "Regantoj ..." povus malaperi, aŭ esti superkategorio de "Princoj ..."

Sincere, Moldur (diskuto) 19:02, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Pauchjo (diskuto) 08:49, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Farite. - Moldur (diskuto) 10:27, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Tuvoj -> Tuvinoj 2020 03 30 redakti

Saluton. Laŭ la vortarego "Plena Vortaro Esperanto-germana", de p-ro Krause, paĝo 1401, la termino estas "tuvinoj". Ĉar en vortaro.net ne ekzistas termino por tiu popolo, mi proponas alinomadon de la artikolo al "Tuvinoj". Krome la rilataj artikoloj Tuva lingvo (al "Tuvina lingvo", ankaŭ laŭ la menciita vortaro de p-ro Krause) kaj Tuvio ankaŭ devus esti alinomataj. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Se "tuvo" estas en neniu fama vortaro, dum "tuvino" estas, ni, kompreneble, uzu sur la Vikipedio "tuvino". Se la demando tamen estos tro malfacila, ni turnu nin al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto. Paculo (diskuto) 23:44, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: "tuvo" simple estas retroformo el "tuvio", chu ne? se oni prenus formon "tuvino", chu ankau do "tuvinio"? Pauchjo (diskuto) 08:48, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Memnomo de tiu etno estas тыва, kio esperantigeblas kiel tivo. La respubliko nacilingve nomiĝas Тыва. Ruslingve respektive тувинцы kaj Тува. Ajnakaze neniuj -in-oj pravigeblas. Mi proponas lasi ĉion kiel ĝi estas. RG72 (diskuto) 05:50, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: --Surfo 12:53, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Ne farite --DidCORN (diskuto) 20:28, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Feldmarŝalo -> Kampmarŝalo 2020 03 30 redakti

Mi proponas ne plu uzi "Feldmarŝalo" sed nur "Kampmarŝalo".

La vorto "Kampmarŝalo" estas analizebla el "kampo" + "marŝalo", kio korespondas al la sama konstruo en la naciaj lingvoj. Tio inkluzivas la germanan "Feldmarschall", kie "Feld" estas simple "kampo".

La vorto "Feldmarŝalo" estas neniel analizebla. Ĝi nur povas esti aparta vortradiko, kies lasta parto ial iel similas al alia vortradiko.

Sincere, Moldur (diskuto) 18:46, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: ambau formoj shajnas maloftaj. almenau feldmarshalo aperas en kelkaj tekstoj (https://tekstaro.com/?s=5e830450eef8b), PIV, kaj apud Zam. "kampmarshalo" estas kalkeo, kiu estas akceptebla nomo, sed kial ajn vortoj estu nepre analizeblaj? Pauchjo (diskuto) 08:55, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Vortoj ne bezonas nepre esti analizeblaj. Sed kiam mi havas elekton inter analizebla kaj ne analizebla formo, mi klare preferas la unuan.
Plue, "Feldmarŝalo" estas germandevena kaj nur uzebla por germanaj tiaj marŝaloj.
Se oni uzas "Feldmarŝalo" por germanoj, oni ankoraŭ bezonas "Kampmarŝalo" por negermanoj. Tiel necesas du apartaj vortradikoj "Feldmarŝal-" kaj "Marŝal-", kies interilato ne estas tre klara.
Krome, tio donus la impreson ke "Feldmarŝalo" kaj "Kampmarŝalo" estus iel malsamaj konceptoj - sed la esenco ja estas ke temas pri precize la sama koncepto, do ni uzu ankaŭ la saman vorton.
Sincere, Moldur (diskuto) 09:10, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
se mi komprenas, "marshalo" estas ia chefoficiro, chu ne? sekve, "feldmarshalo/kampmarshalo" estas chefoficiro de terarmeo, "marmarshalo" de mararmeo, "aermarshalo" de aerarmeo, ktc.? se tiel estas, mi konsilus ke "marshalo" estu chefa artikolo en kiu la variantoj estu priskribitaj...Pauchjo (diskuto) 11:17, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi vidas, ke estas jam farita en la artikolo Marŝalo. DidCORN (diskuto) 12:44, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ne konas detalojn pri diversaj marŝaloj, por mi nur gravas la unuigo Feldmarŝalo -> Kampmarŝalo. - Moldur (diskuto) 12:57, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Bone, ke tiel jam estas che Marŝalo, sed pri kiu artikolo temas chi tiu peto por alinomigo?...la sola artikolo kiun mi trovas kun "feldmarshalo" estas Feldmarŝaloj de Tria regno. Pauchjo (diskuto) 20:52, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Fakte por kohereco, se oni ŝanĝas, oni devas ankaŭ ŝanĝi la titolon de la alia artikolo Feldmarŝaloj de Tria regno al Kampmarŝaloj de Tria regno pro la tradukto de la rilatata ĉehia artikolo estas: Kampaj Marŝaloj de Nazia Germanio. DidCORN (diskuto) 09:36, 5 apr. 2020 (UTC)][Respondi]
Jes DidCORN, mia intenco estas ke ni vere estu konsekvencaj kaj ŝanĝu ĉie, eĉ en nomoj de artikoloj kaj kategorioj kie necese. Se tio montros sin esti tre granda laboro, tiam eble oni povos uzi roboton? - Moldur (diskuto) 10:25, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon Moldur, mi ne vidis, ke estis "Kategorio:Feldmarŝaloj de Tria regno" kaj eĉ Ŝablono; mi komprenas vin pro mia malfacila eksperimento provi ŝanĝi la nomojn de kategorioj. DidCORN (diskuto) 16:22, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Feldmarŝalo eĉ esperante laŭvorte tradukita Kampmarŝalo ne estas sinonimo de Marŝalo sed estas aparta termino nur uzita por Marŝaloj de Germanio kaj Rusio ne por aliaj landoj; do ĝi endas esti konservata sen ŝanĝado en ĉiuj niaj artikoloj, ĉar ili ĉiuj temas pri germanaj marŝaloj. Plie en multaj aliaj Vikipedioj la termino Feldmarŝalo (eĉ Feldmarschall) estas uzata. En kelkaj aliaj lingvoj, "kampmarŝalo" havas apartan kaj malsaman signifon ol marŝalo. DidCORN (diskuto) 08:55, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi dufoje emfazas ke "kampmarŝalo" havas malsaman signifon ol "marŝalo". Sed pri tio ni ja jam konsentas – neniu kontestis tion. Temas pri la du terminoj "kampmarŝalo" kaj "feldmarŝalo" kaj ĉu ĉi-lasta estas bezonata.
"feldmarŝalo" estas simple "germana kampmarŝalo" (aŭ eble rusa). Kiam oni parolas pri tiu, oni povas citi la germanan vorton 'Feldmarschall', aŭ diri "germana kampmarŝalo", aŭ plej ofte simple "kampmarŝalo" kiam laŭ kunteksto estas jam klare ke temas pri germana.
Do mi vere ne vidas bezonon por aparta esperanta vorto "feldmarŝalo", ĝi estas pli malutila ol utila, kiel mi jam argumentis pli supre.
Sincere, Moldur (diskuto) 14:06, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ne Moldur, oni ne devas kunigi Feldmarŝalo-n kun Kampmarŝalo, Feldmarŝalo estas germana Marŝalo (eĉ dum certa periodo de historio), dum Kampmarŝalo estas Maréchal de camp, kiun ni trovas kiel ĉeftitolo de aliaj Vikipediaj artikoloj. Sincere, DidCORN (diskuto) 09:07, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Tio estas tipa pruntovorto, kies analizo ne necesas kaj kiu estas komprenata en sia nuntempa formo. La Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev registras nur unu formon: feldmarŝalo. RG72 (diskuto) 10:08, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Ne farite--DidCORN (diskuto) 16:36, 1 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Pri Vikipedio:Kontrolebleco kaj fontindikoj 2020 03 31 redakti

Kelkaj grandaj Vikipedioj havas tre seriozan, preskaŭ profesian nivelon. Ekzemple, en la germana aŭ sveda Vikipedio, se mi skribus la jenajn asertojn:

  • Reĝino Viktoria regis inter 1837 kaj 1901.
  • Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando.
  • La neŭtrala elemento de adicio estas nul.
  • Zlatan Ibrahimović estas fama sveda futbalisto.
  • La sildavia estas fikcia lingvo en la bildstrioj pri Tinĉjo.

...tiam tuj diskutos dek fakuloj pri la plej taŭgaj fontoj por la asertoj, ili citos el la pola konstitucio kaj el matematikaj aksiomaroj kaj el tinĉjologiaj disertaĵoj, kaj debatos ĉu la "fameco" de Zlatan estas objektive pruvebla. La rezulto estos teksto kun profesi-nivelaj fontoj kaj referencoj.

Kompare, nia Vikipedio estas manpleno da entuziasmaj amatoroj. Se vi skribas (sen fontindiko):

  • Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando

en iu artikolo kaj revizitos ĝin post dek jaroj, vi trovos la aserton neŝanĝita kaj ankoraŭ sen fontindiko. --sen subskribo

Postuli la saman nivelon de fontindikoj ĉe ni simple ne estas realisma. Nia Vikipedio ne estas sur tiu nivelo - kaj ĝi neniam estos.

Sincere, Moldur (diskuto) 05:49, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Pauchjo (diskuto) 20:45, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: tia polemiko, kiu havas nenion fari ĉitie sen proponi iun ajn alian titolon.--DidCORN (diskuto) 19:38, 23 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Serio Oriento-Okcidento 2020 03 31 redakti

Mi proponas alinomi {{Serio Oriento-Okcidento}} al {{SOO}}.

Kialo: tio estas pure interna help-ŝablono, uzata nur en unu tabelo en Serio Oriento-Okcidento. Ne neceas ke la nomo estu komprenebla, sed pli bonus se la nomo estus mallonga, ĉar ĝi estas uzata en linioj kiuj estas tre longaj kaj jam nun malfacile redakteblaj.

Sincere, Moldur (diskuto) 09:18, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Plue, oni eble volos iam havi alian ŝablonon kun ĝuste tiu nomo {{Serio Oriento-Okcidento}}, navigilo kiun oni enmetas en la unuopajn artikolojn de la serio. - Moldur (diskuto) 11:36, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

APRILO

The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex => La deveno de homoj kaj selektado rilate al sekso 2020 04 02 redakti

La Esperanta nomo de libro estus pli ĝusta nomo de artikolo. --Fenikals (diskuto) 08:19, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Pauchjo (diskuto) 21:02, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Marek Mazurkiewicz! Relegu kion mi jam skribis sub "Juro kaj Justeco => Prawo i Sprawiedliwość". Jen denove, por ke vi komprenu:

Mi legi. Mi esperas ke ni povas esti tiel bona kiel plej bonaj vikipedioj. Do, se ne ekzistas en esperantlingva-literaturo nomo de d:Q1165434 do ni uzu orginalan nomon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:53, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne ekzistas ekzaktaj, klaraj reguloj kiam traduki kaj kiam ne. Oni ankaŭ bezonas iom da ekvilibrado, prijuĝo kaj komuna prudento. En tiu ĉi kazo, kiel ankaŭ supre pri PiS, mi ja preferas traduki, ĉar la esperantigita titolo estas multe pli utila por leganto ol la originala. - Amike Moldur (diskuto) 16:38, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Lucia Santos => Lúcia Santos 2020 04 03 redakti

La artikolo mem diras ke la ĝusta nomo estas Lúcia Santos. Kial do la artikolo havas malĝustan nomon? - Moldur (diskuto) 03:10, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Post komparo kun alilingvaj Vikipedioj mi nun alinomis al Lúcia dos Santos, kio ŝajnas la plej ĝusta. - Moldur (diskuto) 18:29, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite--DidCORN (diskuto) 20:23, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Prova subpaĝo 2020 04 03 redakti

Kion Vi opinias pri uzado sistemo de subpaĝoj en ĉi tiu parto de vikipedio? Tiu paĝo estas ekzemplo: Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Prova subpaĝo. Tio funkcias en:

Ĉu ankaŭ en viaj Vikipedioj?

Dank al tio oni povas simple arkivigi, kategorigi kaj ne mortigi ligilojn. Oni povas ankaŭ prezenti diskuton en kelkaj lokoj. @Moldur: vidiu, mi tion proponis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:10, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Tre bone, dankon! Moldur (diskuto) 15:51, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 01:39, 31 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite.--DidCORN (diskuto) 17:41, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Permanenta revolucioKonstanta Revolucio/Daŭrigata revolucio 2020 04 06 redakti

Laŭ antaŭa diskuto estis pli da voĉoj kontraŭ alinomo ol por, tamen la paĝo estis alinomita.

Ĉe tekstaro la vorto permanenta aperas 92-foje kaj konstanta pli ol 1000-foje. Ankaŭ kaj NPIV kaj ReVo referencas de permanenta al konstanta.

Alternativo povas esti Daŭrigata revolucio. En la katalogo de la UEA troviĝas du libroj pri tiu temo. Unu pri konstanta revolucio kaj unu pri daŭrigata revolucio, sed neniu pri permanenta revolucio. LoMo600 (diskuto) 10:00, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Kiun el la du titoloj oni elektas ne gravas al mi, sed la nuna nomo ne estas taŭga nomo, ĉefe pro la laste menciita kialo. LoMo600 (diskuto) 10:00, 6 apr. 2020 (UTC) PS: Ĉar la supre ligita libro La daŭirgata revolucio aperas en la referencoj kaj ests la ununura el la tri eblaj titloj, kiu aperas tie. Ĉar estas bone uzi efektive uzatan nomon, mi preferas Daŭrigata revolucio. LoMo600 (diskuto) 21:46, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Estis mi kiu ŝanĝis la nomon kaj jen la kialo: nur 2 personoj voĉdonis ‹kontraŭ›; unu pro deziro eviti disputojn pri la nomo, la dua estis iu kiu intertempe ŝanĝis la titolon al la sia preferita. La nedisputebla formo estas «permanenta», kaj servas al nenio utila ke ĉi tiu temo reiru al debato. Se la vorto «permanenta» ne plaĉas al vi, priplendu ĝin ĉe la diskutpaĝo – ne ĉi tie. Pauchjo (diskuto) 10:55, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Estis du artikoloj pri la sama temo: unu kun "Konstanta revolucio" la alia kun "Daŭrigata revolucio", kiujn mi kunigis. Neniu el tiuj aŭtoroj proponis la neologismon "permanenta revolucio", kiu kodiaŭ estas la propono de nur unu Vikipediisto, Pauchjo. Jes mi elektis "Daŭrigata revolucio", kiu ŝajnas pli taŭga pri tia temo, sed tamen restas elektota. DidCORN (diskuto) 12:38, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Prave pri kunigo de la du artikoloj...ja estis pli disorda kiam ni du havis. Nu, mi provis helpi, nun rezignas malshpari tempon pri chi tio. Pauchjo (diskuto) 15:15, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Daŭrigata revolucio, kiu estis ankaŭ elektita de la unua aŭtoro de l'artikolo. DidCORN (diskuto) 12:20, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 15:28, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

«La dame aux camélias» => «La sinjorino kun kamelioj» 2020 04 08 redakti

Laŭ la artikolo mem, ekzistas jam esperanta traduko kun tiu titolo. Kiam sen-kontroversa esperantigo ekzistas, tiu estas preferinda super fremdlingva titolo.

Sincere, Moldur (diskuto) 18:30, 8 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Referenco ne mankas! La artikolo mem citas ke ekzistas esperanta traduko kun tiu nomo. Tio klare estas sufiĉa referenco. Do ni uzu tiun referencon kaj tiun nomon. Moldur (diskuto) 00:07, 9 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Pardonu! Mi malbone kontrolis. Se estis eldona traduko do   Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 04:03, 9 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

😉

Farita. - Moldur (diskuto) 04:48, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Murdaraj filmoj => Kategorio:Trileraj filmoj 2020 04 12 redakti

Konforme al la ekzistantaj Trilero ("thriller") kaj Kategorio:Trileroj, tiu kategorio havu la nomon Kategorio:Trileraj filmoj. Tio ankaŭ kongruas kun la intervikiaj ligoj.

Trilera filmo ne nepre estas "murdara", kaj "murdara" filmo ne nepre estas trilero.

Ankaŭ la subkategorioj estas alinomendaj.

Sincere, Moldur (diskuto) 06:13, 12 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

P.S. Eble oni kunigu tiun kategorion kun Kategorio:Suspensfilmoj, kiu havas similan temon ("suspensfilmo" = "trilera filmo"?) kaj havas neniujn intervikiajn ligojn.

Mi ankaŭ estas iom duba pri la vorto "trilero", sed ĉiuokaze nun kiam Trilero kaj Kategorio:Trileroj jam ekzistas, mi pensas ke Kategorio:Trileraj filmoj pli bonas ol Kategorio:Murdaraj filmoj.
Mi ne volas alinomi Trilero ĉi tie nun; tio estas aparta demando. Se oni volus alinomi, tiam ebla alternativo por Kategorio:Trileraj filmoj povus esti Kategorio:Suspensfilmoj, sed kio pri Trilero mem? Ĉu "Verko de la suspensa ĝenro"? Aŭ ĉu simple "Thriller" kun la neesperanta, internacie sufiĉe konata angla vorto?
Sincere, Moldur (diskuto) 13:21, 12 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite. - Moldur (diskuto) 07:53, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kiĥoto -> Don Kiĥoto 2020 04 15 redakti

Laŭ VP:TA pri fikciaj personoj.

Realaj personoj ne havu titolon, kiel ekz-e "Don", en la artikolnomo, sed fikciaj personoj jes, se ili normale estas konataj kun tiu titolo.

Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 10:58, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 09:31, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 10:16, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi provis mem alinomi la artikolon, sed mi ne havas la necesajn rajtojn. Tial mi petas ke iu alia, kun la necesaj rajtoj, faru la alinomadon. Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 10:38, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Mi ĵus alinomis la artikolon kiaj forigis la markan ŝablonon el la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 12:21, 4 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Koran dankon! - Moldur (diskuto) 20:42, 4 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Emanuelo la 1-a (Portugalio) > Manuelo la 1-a (Portugalio) 2020 04 28 redakti

Nur la litova lingvo montras similan nomon. Manuelo estas PIV-a, kvankam ankaŭ Emanuelo ekzistas. Mi proponas renomi al Manuelo.--kani (diskuto) 17:44, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Fakte la litova, dana, finna, greka kaj nederlanda Vikipedioj havas nomon similan al Emanuelo. Sed la plimulto havas ion similan al Manuelo. - Moldur (diskuto) 18:15, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Ĉar neniu kontraŭis dum du monatoj.--kani (diskuto) 10:41, 27 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Meksikurbo (Filipinoj) > Meksiko (Filipinoj) 2020 04 30 redakti

Pri la esperantigo de tiu filipina urbo mi havas dubojn. Mi ne scias ĉu oni jam vidis ie tiun nomon referencitan al la filipina urbo: tiuokaze oni devus meti ĝin kiel referenco. Male, mi komprenas, ke Meksikurbo estas utila nomo por distingi en Meksiko la urbon disde la landon. Tie oni diras Meksiko D.F. (Federacia Distrikto) aŭ simple Deefe (D.F.) por aludi la urbon. Do, en Esperanto tio estas en ordo. Sed por Filipinoj ne estas tia neceso (kompreneble temas pri urbo, sed tiu aldono oni ne metas por ĉiu urbo) kaj la tendenco de Esperanto al simpligo devus konduki nin simple al Meksiko, do la artikolo devus esti alinomita al Meksiko (Filipinoj).--kani (diskuto) 16:38, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: . - Moldur (diskuto) 17:22, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite--kani (diskuto) 09:58, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

MAJO

Nacia Memorialhalo Por la Falintoj de IsraeloNacia Memormonumento por la Falintoj de Israelo 2020 05 04 redakti

Saluton. La radiko memorialo ne ekzistas en Esperanto, memormonumento estas taŭga. Ankaŭ memorhalo estus taŭga.--kani (diskuto) 22:03, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Nacia Memorhalo por la Falintoj de Israelo. DidCORN (diskuto) 08:42, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ne uzu "fali" kun la senco "morti en milito". Eble do Nacia Memorhalo por la Militmortintoj de Israelo, aŭ simile. Moldur (diskuto) 12:04, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Jes Moldur, Militmortintoj aŭ Viktimoj de batalkampo ŝajnas pli bone, sed Falintoj estas laŭvorte traduko de la terminoj en alaij Vikipedioj, kiuj ne uzas la kutimajn vortojn. Historiistoj povos eble klarigi kial. DidCORN (diskuto) 09:52, 7 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite--kani (diskuto) 12:43, 11 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Allahabad 2020 05 30 redakti

Mi trovis noton pri alinomo de Allahabad, ŝajnas, la notanto pravas. Nur unu lingvo uzas la formon Prajag, la ceteraj kun finaĵo r (Prajagr) aŭ restas Alla.... Kiel milionurbo, nepre necesas o-finaĵo (Prajagro). Opiniu! --Crosstor (diskuto) 04:12, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

En 2018 la urbo estis oficiale alinomita de "Allahabad" al "Prayagraj" [praja:gra:ĝ]. La nomparto "raj" rilatas al raĝo. Esperantigita formo estu "Prajagraĝo". - Moldur (diskuto) 06:58, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite --Crosstor (diskuto) 13:46, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Juda Militara Asocio --> Juda Militista Asocio 2020 05 30 redakti

Militara estas la adjekto de militaro, tio estas aro de militoj. Ne estas alia signifo en PIV, kaj certe ĝi ne estas sinonimo de militista. Mi supozas, ke oni devus alinomigi tiun artikolon al Milita, Militista aŭ io tia.--kani (diskuto) 13:09, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Certe. Mi preferus “militista” — la anoj en tiu asocio estas militistoj (kaj judoj). “Milita” estus malpli klara. Osteologia (diskuto) 10:45, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: -- DidCORN (diskuto) 08:31, 2 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: -- Laŭ mi pli facile komprenebla   JabieroKubo (diskuto) 01:33, 7 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite --DidCORN (diskuto) 12:30, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

JUNIO

Falsaj novaĵoj --> Novaĵaĉoj --> Trompaj novaĵoj 2020 06 08 redakti

Ĉi tie temas pri intencaj mistifikaĵoj (angle: fake news), dum falsaj novaĵoj povas esti ne intencaj (do kun pli ĝenerala senco). DidCORN (diskuto) 17:09, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Estas multaj vortoj kiuj fore kaj proksime rilatas al novaĵaĉoj; falsaj informoj, falsaj novaĵoj, misinformoj, propagando, konspiraj teorioj, trolaĵoj, mensogoj, intencaj sensencaĵoj, ktp. Mi subtenus pli vastan, abstraktan terminon kiel "novaĵaĉo", se la paĝo ankaŭ temas pri la interrilato de tia vasta terminaro. La dezirindeco devenas de la neapartigebla interrilato de la terminoj. Ekzemple troloj ofte dissendas grandan kvanton da intencaj sensencaĵoj por detrui onian sencon pri vereco, kaj tielmaniere efikigi la sukceson de falsaj novaĵoj kaj propagando. Se ni akceptos la proponitan titolon kun tiu signifo, ni povas verki tre bonkvalitan paĝon. — Warddekock 17:58, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 20:15, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La termino "novaĵaĉoj" ne donas ajnan rezulton en Google. Male, la termino "falsaj novaĵoj" estas uzata de TEJO, kern.punkto, Beletra Almanako kaj eĉ en esperanta ludo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:57, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tio signifas nur, ke la esperanta komunumo estis mallerta krei taŭgan korespondon al tiu esprimo fama nur dum la 21a jarcento, kvankam rilataj konceptoj jam ekzistis de antaŭe. Eble oni povus krei alian terminon pli konvenan kiel "finovaĵoj" aŭ io tia. Sed la fakto, ke la traduko falsaj novaĵoj estas tro simpla.--kani (diskuto) 23:03, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Alia vortkunigo povus esti trompaj novaĵoj, kiuj trompas la legantojn aŭ aŭskultantojn... Petr Tomasovsky (diskuto) 16:09, 9 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Vortoj kun "aĉ" kaj "fi" celas veki emociojn kaj estas maltaŭgaj por enciklopedio, dum "falsa" estas la ĝusta vorto ĉi tie. La aserto "falsaj novaĵoj povas esti ne intencaj (do kun pli ĝenerala senco)" (DidCORN, ĉi-supre) estas nepravigebla – sufiĉas legi vortarajn difinojn ("mansoge, "perfide", "artefarita"). --Surfo 07:15, 10 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Surfo, vi konvinkis min; mi konfuzis la adjektivojn "falsa" kaj "malvera". La bona titolo restas do Falsaj novaĵoj. La pruvo estas ke en la angla Vikipedio False news redirektas al fake news. DidCORN (diskuto) 09:00, 11 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Tiuj argumentoj konvinkas ankaŭ min. Mi akceptas Falsaj novaĵoj. Tamen, tio ne malhelpas, ke se iu el la proponintoj deziras krei alidirektilo(j)n el unu el la proponitaj ebloj, tio estu farita, ĉu ne?--kani (diskuto) 09:47, 14 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Ne farite--DidCORN (diskuto) 20:05, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Natura persono --> Korpa persono --> Fizika persono 2020 06 15 redakti

Mi proponas alinomi paĝon pri Natura persono al Korpa persono. Ĉu ekzistas ankaŭ artefarita persono? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:38, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Nek Natura persono, nek Korpa persono estas la bonaj fakaj terminoj, la bona estas Fizika persono, (Vd en PIV [1]). DidCORN (diskuto) 20:37, 16 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Laŭ PIV la vorto "fizika" rilatas al fiziko. Oni ne diras en E-o "fizike peza laboro" (eble en pluraj naciaj lingvoj jes), sed "korpe penega laboro", ne "fizika puno", sed "korpa puno". Miaopinie do "korpa persono" estas ĝusta. Krome ekzistas ankaŭ jura persono. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:02, 19 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Fizika persono estas la faka jura termimo konforme al NPIV, pri kiu "fizika" signifas "korpa-n", kio estas ekzakte la senco rilatante al la estanta ulo en la tribunalo; kontraŭe al Jura persono, kiu estas organizo aŭ grupo da individuoj. DidCORN (diskuto) 09:46, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi tute konsentas kun la tialoj havigitaj de DidCORN.--kani (diskuto) 13:54, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite--DidCORN (diskuto) 18:04, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Song of the southSong of the South 2020 06 22 redakti

Hi, this was pointed out by Uzanto:Dominik. I believe that Song of the south should be renamed to the original title: Song of the South. I also believe that Sleeping Beauty (1959) should be renamed to Sleeping Beauty (filmo de 1959). Two more that are not following the naming conventions are The Parent Trap (1961) and Peter Pan (1953). Dominik asked me to request these page moves here. I'd also contacted Uzanto:ThomasPusch about unprotecting Disney articles such as The Fox and the Hound, but so far, nothing has happened except for minor corrections. Does anyone think that the protection status should be lifted? This may not be the right place to talk about that but Vikipedio:Diskutejo is protected as well, and ThomasPusch declined unprotecting the article. I still have more ideas for what should be written about each Disney movie, but I may have to set up an account to do it if they can't be unprotected. I also would like to upload the movie posters for these movies but I don't know if it's allowed. If it is, I will upload it. If not, I won't bother. 2600:1700:53F0:AD70:A069:7764:C50D:6E27 05:18, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Plaĉas al mi nek tio ke iu venas diri al esperantistoj kion ili devas fari uzante la anglan nek tio ke tiu volas trudi la anglalingvajn konvenciojn al Esperanto. Song of the south restu tiel kaj oni ne diras tialojn por ŝanĝi Sleeping Beauty (1959).--kani (diskuto) 13:53, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: En nia esperanta Vikipedio, kiam ni reprenas la originalan titolon kun kursiva formo, ni ĉiam konservas la titolon kun ĝiaj maskulaj kaj munusklaj vortoj. DidCORN (diskuto) 20:54, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: La filmo nomiĝas "Song of the South", ne "Song of the south". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:57, 24 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: "the South" referencas al la Sudaj ŝtatoj de Usono, do majusklo estus normala, ne temas ĉi tie nur pri la geografia lokiĝo. --Dominik (diskuto) 14:29, 24 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Se ni konservas la originalan anglan titolon ĉi tie, ni konservu ankaŭ la majusklecon. - Moldur (diskuto) 17:02, 24 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  FariteRG72 (diskuto) 05:09, 28 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

JULIO

KalilgrafioKaligrafio 2020 07 13 redakti

Fakte ne temas nur pri evidenta tajperaro. Tiu artikolo, unu el la 1000 havendaj artikoloj estis unue Skribadarto kaj vikipediisto Alifono decidis, ke Kaligrafio estas pli konvena titolo, sed unue Kaligrafio jam estis alidirektilo tien kaj due li mistajpis Kalilgrafio. Mi ne havas personan preferon inter Skribadarto kaj Kaligrafio. Evidente la unua respondas al evito de supozebla neologismo uzante pli esperantajn radikojn kaj la dua celas kongruon kun internacia termino. Tamen ĉiuokaze urĝas nuligi la titolon Kalilgrafio. Argumentoj por unu aŭ alia eblo estos bonvenaj en artikolo al kiu konvenas pliampleksigo por statistikaj aferoj de la 1000 havendaj artikoloj. Preterdire ni estis inter la tri unuaj lokoj en la rangigo de la kvar lastaj monatoj (eble pro la pandemio?). Rigardu en Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj.--kani (diskuto) 17:57, 13 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi vidas ke la evidenta eraro estas jam korektita. Mi vidas ankaŭ ke la vorto "kaligrafio" jam ekzistas en NPIV do ne estas neologismo, kontraŭe al la neologisma kaj ne internacia "skribadarto". Preterdire pri la malnumbraj partoprenatoj al la proponoj de plibonigi la titolojn, ŝajnas al mi ke la plimulto da esperantistoj preferas krei novajn artikolojn, kaj malmultaj esperantistoj preferas, kiel mi, pli bonigi la jam multnombrajn artikolojn, por doni eksteren pli bonajn bildojn de nia lingvo (ekzemple tro da ĝermoj, aŭ ankoraŭ fuŝaj titoloj). DidCORN (diskuto) 11:47, 14 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tiukadre mi forigis la averton pri alinomigo el la artikolo.--kani (diskuto) 10:32, 20 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite -- DidCORN (diskuto) 12:17, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

KomunumoKomunumo (administracio) kaj Homa komunumoHoma komunumo 2020 07 20 redakti

Tie la problemo estas ke ĝenerala artikolo kun enhavo de komunumo ligita al pli ol 70 lingvoj ne estas Komunumo, sed Homa komunumo, tiel ke homoj kiuj serĉas gravan artikolon pri komunumo ne trovas ĝin sed trafas artikolon Komunumo kiu estas ligita nur al kvar neunuarangaj lingvoj kun enhavo fakte ne pri komunumo sed pri Komunumo (administracio). Pri la enhavo en la aliaj kvar lingvoj mi tute povas diri absolute nenion.--kani (diskuto) 10:41, 20 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: En NPIV troviĝas 5 signifoj de la vorto "komunumo"; mi proponas do krei novan apartigilon Komunumo, kiu klarigos la 5 signifojn kaj tielmaniere alinomi "Komunumo" al Komunumo (administracio) kaj konservi la titolon Homa komunumo, kun la enhavo de la nuna Komunumo, laŭ la trafa rimarko de Kani.--DidCORN (diskuto) 12:14, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Se neniu kontraŭdiras, mi pretas krei la apartigilon konforme al mia supra propono, tiele permesante la alinomadon, kiun mi proponis. --DidCORN (diskuto) 16:22, 1 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite,--DidCORN (diskuto) 13:37, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Norda duonglobo Suda duonglobo -> norda hemisfero suda hemisfero 2020 07 23 redakti

Mi proponas alinomi el Norda duonglobo kaj Suda duonglobo al norda hemisfero kaj suda hemisfero ĉar en PIV ekzistas klara difino, ke duonglobo rilatas al geometrio kaj hemisfero al geografiko, astronomio kaj medicino http://vortaro.net/#Hemisfero Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:07, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Interese ReVo ne distingas tiel. Hemisfero tie estas priskribita nur per duonsfero aŭ takstia evitinda. Ĉe duonsfero troviĝas priskribo, kiu temas pri la geografia signifo. Ankaŭ duonglobo listigas geografiajn ekzemplojn.--LoMo600 (diskuto) 06:51, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu laŭ vi ReVo estas pli fidinda ol PIV? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:40, 30 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Iomete jes, pro la kritiko pri PIV. --LoMo600 (diskuto) 15:17, 31 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Kvankam eble iom prava estas nenecesa.--kani (diskuto) 19:37, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --Surfo 07:13, 27 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Kial? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:50, 29 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ:   JabieroKubo (diskuto) 11:07, 29 jul. 2020 (UTC) ne bezonata, duonglobo estas facile komprenebla kaj pli esperanta![Respondi]
  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 07:18, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Kipranoj laŭ religiloj 2020 07 29 redakti

Oni proponas alinomi la paĝon «Kategorio:Kipranoj laŭ religiloj» al «Kategorio:Kipranoj laŭ religioj».

Kialo: Evidenta tajperaro (troa "l")

Moldur (diskuto) 18:02, 29 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite. - Moldur (diskuto) 18:32, 29 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

AŬGUSTO

Afantazio => Senfantazieco => Nefantazipovo 2020 08 10 redakti

Vorto kun Esperanta prefikso estus pli ĝusta nomo de artikolo. --Fenikals (diskuto) 17:28, 10 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Mi persone preferas uzi la internacian esprimon "afantazio", interalie ĉar la proponitaj kunmetaĵoj ne precize indikas pri kiu mensa fenomeno temas. Afantazio ja ne simple estas "manko de fantazio" aŭ "nepovo fantazii", sed ofte ankaŭ estas nekapablo rememorigi sonojn, odorojn, ktp. Ni ankaŭ havas la similajn nomojn por la artikoloj afazio kaj afonio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:48, 12 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Tiu termino estas faka termino, kies radiko ne rilatas al fantazio.--DidCORN (diskuto) 16:27, 12 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Ne farite. DidCORN (diskuto) 09:32, 24 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Skeptikoj -> Skeptikuloj 2020 08 20 redakti

Mi proponas alinomi la paĝon «Kategorio:Usonaj skeptikoj» al «Kategorio:Usonaj skeptikuloj». Sincere, Moldur (diskuto) 20:01, 20 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 05:19, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite. - Moldur (diskuto) 21:21, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

«Kategorio:Tehrananoj» al «Kategorio:Teherananoj» redakti

Oni proponas alinomi la paĝon «Kategorio:Tehrananoj» al «Kategorio:Teherananoj».

Pro la urbo Teherano. - Moldur (diskuto) 18:01, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: .--DidCORN (diskuto) 18:16, 6 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 11:55, 13 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite. - Moldur (diskuto) 17:40, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

«Misora reĝlando» al «Majsura reĝlando» 2020 08 23 redakti

Oni proponas alinomi la artikolon «Misora reĝlando» al «Majsura reĝlando». Kialo: pro la urbo Majsuro.

Sincere, Moldur (diskuto) 12:53, 23 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: .--2A02:120B:7FA:C9D0:869:F3CC:D859:230A 17:28, 26 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

La reĝlando estas nomata laŭ la urbo, kies nomo estas angle Mysore, en Vikipedio jam esperantigita kiel Majsuro. Ni do uzu la saman esperantigon ankaŭ por la reĝlando. La artikolo Tipu Sultan konfuze miksas malsamajn nomformojn: "Tigro de Majsur", sed "Misora reĝlando". - Moldur (diskuto) 08:40, 29 aŭg. 2020 (UTC)   Por: RG72 (diskuto) 05:18, 2 sep. 2020 (UTC)   Farite. Dankon! - Moldur (diskuto) 17:51, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Cisterianoj -> Kategorio:Cistercianoj 2020 08 27 redakti

Oni proponas alinomi la paĝon «Kategorio:Cisterianoj» al «Kategorio:Cistercianoj».

Mankas litero "c". Alinomendas ankaŭ pluraj subkategorioj kun la sama manko.

Sincere, Moldur (diskuto) 07:36, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --kani (diskuto) 10:56, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --DidCORN (diskuto) 16:31, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Petr Tomasovsky (diskuto) 17:57, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonege, dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 19:26, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

SEPTEMBRO

Ibn Ruŝd, Ibn Ĥaldun 2020 09 16 redakti

Sincere, Moldur (diskuto) 10:39, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite. - Moldur (diskuto) 20:50, 10 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

7209 Kiro -> 7209 Ciro, Kiro la Juna -> Ciro la Juna 2020 09 22 redakti

La persa reĝo estas "Ciro" en PIV. Komparu la faritan alimomadon de Kiro la 2-a al Ciro la 2-a. Vidu en: Diskuto:Ciro la 2-a. - Moldur (diskuto) 18:24, 22 sep. 2020 (UTC}}.--´´´´

  Por: .--DidCORN (diskuto) 20:04, 23 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite. - Moldur (diskuto) 19:50, 10 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

OKTOBRO

Bahaaj nomoj 2020 10 24 redakti

Laŭ la oficiala bahaa ortografio:

ʿAbbás)

Notu la etajn diferencojn inter la signoj: ' ʼ ʾ ` ʻ ʿ

Detale:

  • La signo ' (apostrofo) estas uzata por elizio (ellasita litero), ekz-e la A de Alláh en Baháʼu'lláh
  • La signo ʼ (alta komo, similas al eta 9) estas uzata por hamza en arabaj/persaj literoj
  • La signo ʻ (inversa alta komo, similas al eta 6) estas uzata por ʻajin en arabaj/persaj literoj
  • La signo ` estas ne uzenda. Ĝi estas nur malbona (kaj malbela) substituo de ʻ
  • La signoj ʾ kaj ʿ estas uzataj en la sistemo de DMG anstataŭ ʼ kaj ʻ

Sincere, Moldur (diskuto) 20:25, 24 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 11:46, 25 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Moldur (diskuto)

XXX

Kronvirusoj --> Koronvirusoj 2020 04 11 redakti

Mi rimarkis, ke DidiWeidmann hodiaŭ ŝanĝis la titolon de la artikolo Kronvirusoj al Koronvirusoj. La koncerna diskuto estas jam arkivita kaj tial malaperis el ĉi tiu paĝo, sed li sldonis siajn ĥaosajn pensojn en la diskutpaĝon de la artikolo kaj ŝajnas opinii sian gurdadon La Decida Argumento. Tio estas netolerebla konduto. Bonvolu nuligi la titolŝanĝon kaj ankaŭ la redaktojn en la teksto. --Surfo 14:29, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Certe ne estas bona ideo ŝanĝi la titolon sen antaŭa diskuto. Aliflanke la debato ne finiĝis. Ŝajnas ke UMEA (la kuracistoj), el la du proponoj de la Akademio, preferas la nomon koronviruso. Golfestro (diskuto) 15:02, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi nuligis la ŝanĝon. Ŝajnas al mi, ke plejparte da homoj preferas la formon "kronviruso", ankaŭ en la antaŭa diskuto. Ĉina Radio Internacia uzas la formon "kronviruso". Kaj Monato aldonis al siaj konvencioj "la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo de kronviruso". Ni ne denove ŝanĝu la nomon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:43, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Robin, mi ne komprenas kial vi forviŝis mian indikon favore al kronviruso, pro tio ke vi konsentas kun mi al tiu termino. Tiuj paĝoj concernas alinomadon de artikoloj, ne sterilajn senfinajn diskutojn sen klara(j) alternativo(j), kiel tio aperiĝas ĉi tie. DidCORN (diskuto) 10:51, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi forigis mian komenton kaj anstataŭigis ĝin per komento de vi. Mi malfaris tiun ŝanĝon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:09, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Robin, mi forigis nenion kontraŭ al vi, kiu estas la ŝtelisto de mia kunlaboro de la 12-a de aprilo, mi nur aldonis nunforviŝitajn komentojn, laŭ la tuta etika regulo de tiu paĝo. Via komento de la 11-a de aprilo ĉiam aperas, kaj ĉiuj el viaj antaŭaj komentoj aperas en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo pro la fakto, ke la decido de nia komunumo klare elektis la terminon, estas la kialo, laŭ kiu tia diskuto nun mistaŭgas. DidCORN (diskuto) 16:47, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi hieraŭ je 19:36:32 (UTC) forigis mian komenton, vidu [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj&diff=6937531&oldid=6937195 ĉi tie vian ŝanĝo.
  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 15:33, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Fraŭlino Granda Internacio -> Grandinternacia FraŭlinoMiss Grand International 2020 04 27 redakti

Gramatike estas malĝusta. Aŭ oni lasas la internacian anglalingvan nomon aŭ oni alinomas al Grandinternacia Fraŭlino, Granda Internacia Fraŭlino, Internacia Granda Fraŭlino ktp. Sed evidente ne temas pri Internacio, sed pri Fraŭlino, Belulino ktp.--kani (diskuto) 17:43, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kial ne lasi devenan titolon? Miss Grand International? Tio estas la nomo de konkurso pri beleco. Ni havas ĉi tie ankaŭ Miss AmericaKategorio:Miss Francio, kiuj dum neniun ĝenas. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:18, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun Petr. La devena nomo funkcias plej bone ĉi-kaze. Estas malfacile trovi bonan esperantigon. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:31, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Miss Grand International konforme al la aliaj belecaj konkursoj (ekz. Miss America). DidCORN (diskuto) 17:13, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Miss Grand International --kani (diskuto) 17:42, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Miss Grand International Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:01, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 08:35, 15 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite RG72 (diskuto) 08:35, 15 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

TU Wien 2020 05 16 redakti

--Crosstor (diskuto) 07:12, 16 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Moldur (diskuto) 17:08, 16 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 23:18, 19 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Osteologia (diskuto) 10:23, 25 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite--Crosstor (diskuto) 10:33, 25 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Ege stranga ŝanĝo. Nun ŝajnas, ke la nomo de la universitato estas "Teknika Universitato" kaj "(Vieno)" estas nur akcesora precizigilo aldonita por diferencigo. Se mi ĝuste komprenas, la oficiala nomo estas Technische Universität Wien, do tiu Wien estas esenca parto de la nomo, ne ia parenteza helpvorto. Ĉu neniu komparis, kiel aliaj similaj universitatoj estas titolitaj en Vikipedio?
  Komento: Jes, jam ekzistas Teknika Universitato Delft, Teknika Universitato Ilmenau, kial ne Teknika Universitato Vieno? DidCORN (diskuto) 20:25, 27 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

YMCA de Hong Kong kristana Altlerneja 2020 05 05 redakti

Saluton. Novulo kreis la artikolon YMCA de Hong Kong kristana Altlerneja. Sed bedaŭrinde ĝia titolo estas lingve fuŝa. Kiu havas proponon pri korekto?

Krome la ŝablonuzo de la artikolo estas polurenda resp. korektenda. Sed tion prefere faru lertulo pri ŝablonoj, ĉar estas granda amaso de la sama referenca ŝablono. Krome la korektanto havu sperton pri la eltrovo de la valoroj por la mankantaj parametroj "titolo" de la koncernaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 21:12, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus denove legetis la artikolon kaj konstatis, ke la lingvaĵo aspektas kiel aŭtomata tradukaĵo. La hispana versio jam havas markilon por rapida forigo. Ĉu ni eble faru same? --Tlustulimu (diskuto) 21:25, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉar neniu proponis sin por la peza laboro vikipediigi, mi akceptas proponon por rapida forigo.--kani (diskuto) 12:46, 11 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Domaĝe, mi komencis polurigadon. Anstataŭ forviŝi la tutan, eblus nur (minimume provizoire) forviŝi la referencojn. Finifine, suficus skribi ke la fonto estas la angla versio, kaj ne necesus esperantigi la longan liston de referencoj, kiu estas la ĉefa fuŝaĵo. DidCORN (diskuto) 21:25, 12 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Estis forigita.--kani (diskuto) 23:13, 19 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
La normala proceduro por forigi artikolon, kiu ne estas vandala, estas proponi ĝin al baloto en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Aliflanke ĉi tie la alinomo povus esti Kristana Altlernejo YMCA de Hongkongo. DidCORN (diskuto) 10:25, 20 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Tion oni faris. Ne indas havi taŭgan titolon por netaŭga artikolo.--kani (diskuto) 12:57, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite forviŝo.--DidCORN (diskuto) 15:39, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Ŝakaj malfermadoj > Kategorio:Ŝakaj malfermoj 2020 05 14 redakti

Mi proponas alinomigi ĉiujn tiajn artikolojn kaj la kategorion mem per pli ĝusta, simpla kaj kutima "malfermoj". Ial oni uzis malfermadoj dum nenie tia fakvorto aperas...
Mi opinias ke ĝi estu "malfermoj" aŭ io simila sed certe sen AD. Bedaŭrinde estas pluraj tiaj artikoloj jam... eĉ en la faka Ŝako mem!!! Jam pri la temo estis diskuteto ĉe: Diskuto:Malfermado en ŝako sed tio rezultis en neniu konkreta decido/plibonigo. Mi ankaŭ demandis ĉe lingvejo
Jam ekzistas: Malfermo de la kvar ĉevaloj, skota malfermo,... mi ŝatus daŭrigi tiun laboron sed mi hezitas pri la vortuzo.
La plej katastrofa estas: Kategorio:Ŝakaj malfermadoj Krome mi trovis: Ofera malfermado de reĝino, Ofera malfermado, Malfermadoj de la reĝa peono, Malfermadoj de la Dama Peono kaj plej interese sub la artikolo mem Ŝako#Malfermado.
Mi ne kuraĝas ĉion ŝanĝi sen bona kialo. Ĉu la sufikso AD estas superflua, ne necesa aŭ ĝena? Laŭ mi jes.  JabieroKubo (diskuto) 03:19, 14 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  1.   Por:   JabieroKubo (diskuto) 03:19, 14 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  2.   Por: --Surfo 19:45, 14 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  3.   Por: Warddekock 13:50, 16 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite--   JabieroKubo (diskuto) 09:48, 15 jun. 2020 (UTC) post nur poraj voĉoj kaj neniu kontraŭo![Respondi]

  Komento: Mi trovis plian vortaron en kiu aperas la vorto malfermoj (anstataŭ malfermadoj) la kreinto mem preferas malfermoj (mi rete demandis). Fakvortaro pri ŝako de Sonja Elen Kisa

Nigra pulvo > Pulvo 2020 05 19 redakti

Kelkaj lingvoj postulas la adjekton nigra, sed Esperanto ne, kaj tion konfirmas PIV kaj aliaj vortaroj. Oni povas konservi Nigra pulvo kiel alidirektilo sed la normala koncepto estas simple pulvo.--kani (diskuto) 23:18, 19 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon.--kani (diskuto) 17:17, 9 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite.--DidCORN (diskuto) 20:38, 26 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Arbarklarigado --> Forhakado, Senarbejo (ekologio) --> Forhakejo 2020 05 31 redakti

Tiu ĉi titolo estas tute stranga. Pri kia klarigado en arbaro temas? Ĉu pli bona estus hakado, forhakado? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:26, 31 maj. 2020 (UTC

  Komento: Jes ja, la titolo estas erarema kaj pensigi al selektiva tranĉado, kio ne estas la temo de l'artikolo, forhakado taŭgus pli bone al mi. DidCORN (diskuto) 10:58, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La titolo estas malklara. Mi unue pensis ke ĝi temis pri senarbarigoselektiva lignoproduktado. Kio precize estas la afero priskribita? Selektiva senarbarigo? — Warddekock 18:01, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉar verŝajne devus temi pri loko, kie oni forhakis arbojn, eble pli bona ol forhakado estus forhakejo = loko, kie oni forhakis arbojn en arbaro. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:14, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Post mallonga kontrolo mi iom korektus mian proponon: senarbejo (ekologio) povus esti forhakejo (ne nur pro ekologio), sed ekz. en mezepoko pro konstruado de domoj kaj fondado de domaroj, kaj arbarklarigado --> forhakado (almenaŭ bildo respondas al tio). Post forhakado restas do forhakejo. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:14, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Kiam ni estos forhakintaj la tutan arbaron, estiĝos senarbejo, kiam ni estos forhakintaj nur kelke da arboj interne de arbaro, estiĝos forhakejo. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:44, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Petr, vi pravas; tamen la titoloj en la angla Clearcutting kaj en la franca Coupe-rase koncernas la agon, ne la loko. DidCORN (diskuto) 08:28, 2 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi alinomis la malklaran titolon "arbarklarigado" al forhakado, kio respondas al intervikioj kaj aldonis tien novan tekston. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:45, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Nun la titolo de la artikolo estas iomete (tre ete) pli bona, sed la enhavo iĝis senvalora kaj eĉ enkondukis ege suspektindajn vortdifinojn. Almenaŭ la renominto-modifinto nun forigu la ligojn al la alilingvaj Vikipedioj (krom eble la ĉeĥa, kiu ŝajnas esti la fonto), kiuj serioze traktas konatan sed eble kritikatan arbarmastruman metodon. --Surfo 19:34, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi memorigas, ke la unua signifo de klar/a en PIV estas Tia, ke oni povas distinge vidi tra ĝi; pura, malkonfuza. Do, krei maldensejon ene de arbaro (arbarklarigado) ne estas tiom konfuza koncepto kiom oni volas komprenigi. Depende de la nacilingvaj influoj kaj de la ideoj kiuj estas en onia kapo. Nun oni proponas forigi artikolon Arbarklarigado anstataŭ konverti ĝin en alidirektilo al Forhakado; ankaŭ mi aldonis tien novan tekston kiu "klarigas" tion. Ne ĉiuj alidirektiloj devas esti puraj sinonimoj. Se la koncepto eblas, kial nuligi tion? Krome mi ne vidas la forigoproponon en la koncerna paĝo por forigendaj, nur en la artikolo mem, nun malplena.--kani (diskuto) 23:41, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Alia komento: Estis artikolo Arbarklarigado kun 3 000 bitokoj; nun venas iu al kiu ne plaĉas tiu titolo, forigas ĉion anstataŭ ripari kaj kreas novan pli ĝustan artikolon de 600 bitokoj. Kompreneble kvalito estas pli bona ol kvanto kaj forhakado pli bona ol forhatado.--kani (diskuto) 23:49, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Lasta komento: mi gratulas esperantlingvan vikipedion; ĝi disponas el tre bonkvalitaj forhakistoj, tre ĝentilaj kaj afablaj. Ili posedas la energion de la certa pravo.--kani (diskuto) 13:00, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Saluton Kani, klarigi arbaron oni povas ankaŭ tiel, ke oni eklumigos en ĝi lampojn, sed la arbaro restos malluma eĉ post tio. Sed tia provo klarigi la arbaron postulus grandan energion ol "klarigi" ĉambron. Sed ĉu tia vorto estas entute konvena por tia laboro, kiam oni forhakas arbojn por fari forhakejon? Certe ne. Ĉu vi povus klarigi al mi la situacion, kiel oni "klarigas" (en) la arbaro(n)? Dankon por via klara respondo. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:15, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi memorigas, ke la unua signifo de klar/a en PIV estas Tia, ke oni povas distinge vidi tra ĝi; pura, malkonfuza. Do, krei maldensejon ene de arbaro (arbarklarigado) okazigas, "ke oni povas distinge vidi tra ĝi" ĉar estos malpli da arboj, kiuj antaŭe ne permesis vidi la arbaron. Tiu estas mia klara respondo; se eĉ tiel oni ne vidas klare, necesas tuta forhakado, kio estas alia afero (alia nuanco), kaj post la forhakado de ĉiuj arboj, certe jam oni vidos pli klare, sed jam ne la arbaron kiu jam ne ekzistos, sed la malferman kamparon.--kani (diskuto) 12:05, 9 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite --DidCORN (diskuto) 09:25, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Beboĉaro -> Beboĉareto 2020 12 19 redakti

Laŭ NPIV, paĝo 147, kapvorto "bebo", el la titolo "Beboĉaro" devus farigi la titolo "Beboĉareto". --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 2 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: .--DidCORN (diskuto) 21:10, 19 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite Konforme al NPIV kaj sen kontraŭdiro dum pli ol 6 monatoj.--DidCORN (diskuto) 11:56, 21 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Metroo de Nurembergo -> Metroo de Nurenbergo 2020 11 11 redakti

Pro Nurenbergo. - Sincere, Moldur (diskuto) 00:12, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --Dominik (diskuto) 04:46, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite. - Moldur (diskuto) 09:35, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]


Kategorio:Teatrejoj --> Kategorio:Teatroj 2020 06 19 redakti

Mi ŝatus mem alinomi kaj ordigi paĝojn en fuŝe nomita Kategorio:Teatrejoj (kiu estas poste forigenda) en Kategorion:Teatroj, sed tio estas laboro por roboto. Kiu estas por? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:54, 19 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Mi ne trovis "teatrejo" en PIV, "teatro" estas kutima vorto, eĉ por konstruaĵo. --Dominik (diskuto) 11:08, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 20:20, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: --Tamen en la germana Vikipedio estas distingo inter Kategorio:Teatroj kaj Kategorio:Teatrejoj (subkategorio de la antaŭa). DidCORN (diskuto) 17:00, 30 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: (post "Farita") --Ĉu iu alia vikio faras tiel? Mi ŝatus konservi la distingon inter (abstrakta) "teatra arto" kaj (konkreta) "loko kie teatro estas spektata". Ni havas kategorion Kategorio:Kinejoj kaj mi ankaŭ ŝatus fari kohere pri teatro kaj kino. Taylor 49 (diskuto) 18:35, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite.--DidCORN (diskuto) 17:49, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

  Ne farite.-- Post kontrolado hodiaŭ, mi vidas ke Taylor kontraŭis kaj ke la kunigo ne estas farita.--DidCORN (diskuto) 17:46, 15 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Tridekjara milito, Dua mondmilito -> Tridekjara Milito, Dua Mondmilito, ktp. redakti

Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj:

 
 Majusklaj estu

La artikoloj havas nun malĝustajn titolojn. Ĝustaj estas Tridekjara Milito, Dua Mondmilito ktp. kun majuskloj.

Sincere, Moldur (diskuto) 06:33, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Mi konsentas. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 00:18, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 17:52, 8 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite--Salatonbv (diskuto) 20:24, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon! - Moldur (diskuto) 20:36, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

MahābhāratamMahabarato redakti

La artikolo temas pri la eposo Mahabarato.

  1. Tiel ĝi aperas en PIV
  2. Tiel ĝi aperas en la listo de havendaj artikoloj
  3. Tiel ĝi aperas en la koncerna kategorio
  4. Tiel ĝi estas nomita en la plimulto de la artikoloj
  5. La esperantigita nomo estas sufiĉe disvastigita
  6. Tiel ĝi nomiĝas laŭ la esperantigo de vortoj el sanskrita fonto
  Por: RG72 (diskuto) 09:31, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 10:55, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Kaj ni ankaŭ menciu la varianton "Mahabharato", kiun mencias André Cherpillod en sia "Etimologia vortaro de propraj nomoj", sur la paĝo 135, kun indiko pri PIV. --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Certe. La varianto de André Cherpillod estas nun menciita en noto apud la ĉefa titolo. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 03:34, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 08:25, 29 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Moldur (diskuto) 08:32, 29 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite--Salatonbv (diskuto) 18:06, 22 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Tuvo => Tuvio kaj Tuvanoj => Tuvoj redakti

Mi ĵus vidis ke tiuj du artikoloj estis alinomitaj sen antaŭa diskuto ĉi tie. Mi opinias la alinomon malĝusta pro jenaj kialoj.

  • Tuvoj estas nomo delonge kaj vaste uzata kiam oni parolas pri tiu etno. Ĝi estas en la oficiala listo de etnonomoj de Etnismo (revuo). Ĝin uzas Ĉina Radio Internacia ekzemple ĉi tie. Tuvoj estas etno dum tuvianoj estas ĉiuj loĝantoj de Tuvio. Same kiel rusoj estas etno dum rusianoj estas ĉiuj civitanoj de Rusio. Diferenco gravas, ja ne ĉiu tuvo loĝas en Tuvio (multaj loĝas en Mongolio kaj Ĉinio) kaj ne ĉiuj loĝantoj de Tuvio estas tuvoj (haveblas ankaŭ rusoj, ukrainoj, tataroj ktp).
  • Tuvio estas formita surbaze de etnonomo same kiel nomoj de ĉiuj aliaj respublikoj en Rusio: Ĉeĉenio (kie loĝas precipe ĉeĉenoj), Kabardio-Balkario (kie loĝas balkaroj kaj kabardoj), Tatario (kie loĝas tataroj), Baŝkirio (kie loĝas baŝkiroj) ktp. Por kio elpensi strangan nomon por tiu regiono, malkongruan al ĝenerala tradicio?

Do mi proponas alinomi ambaŭ artikolojn, restariginte iliajn antaŭajn nomojn. RG72 (diskuto) 04:39, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Mi konsentas kun viaj kialoj, mi estis misinformita pri la titolo de la respubliko. (Fakte ja estas alia respubliko de Rusio, kiu ne havas etnobazan nomon, nome Dagestano.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:39, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĝuste — ĉar tie loĝas kelkdek etnoj, do tio ne eblas. Dagestano estas ekzemplo de la plej komplika etna ekvilibro, kie unu etno tradicie kontrolas impostojn, alia komercon ktp. Tuvio tiurilate estas pli simpla kaj ankaŭ pli sovaĝa, ĉar ekstreme malriĉa kaj krimeca. RG72 (diskuto) 11:57, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite.--DidCORN (diskuto) 15:29, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Parolparto -> Vortospeco redakti

"parolparto" estas trompa termino kaj aĉa anglaĵo, "vortospeco" estas logika kaj komprenebla. Taylor 49 (diskuto) 13:41, 17 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --DidCORN (diskuto) 20:04, 18 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 20:51, 18 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite. Taylor 49 (diskuto) 14:46, 25 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝvebotrajno de Wuppertal -> Pendotrajno de Wuppertal redakti

La veturilo en Wuppertal pendas, ne ŝvebas. Nur Maglevo ŝvebas. Diskuto:Maglevo Taylor 49 (diskuto) 12:28, 12 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Taylor 49 (diskuto) 17:43, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Artefarita perlo -> Bido redakti

Termino "Artefarita perlo" estas konfuzema: Cultured_pearl. Taylor 49 (diskuto) 13:39, 29 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Artefarita perlo estas ĝenerala termino pri iu ajn artefarita perlo (ekz. sen truo), dum bidoj estas traboritaj.--DidCORN (diskuto) 14:14, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: La termino "Bido" troveblas en NPIV, eĉ en la reta versio: https://vortaro.net/#bido_kd --Tlustulimu (diskuto) 14:22, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite--Salatonbv (diskuto) 11:30, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Teatrejo --> Spektaklejo redakti

Se mi devus kompari vorton "teatrejo" kun ekz. "lernejo" = "ejo, kie oni lernas", "teatrejo" devus esti "ejo, kie oni teatras". Tio ŝajnas al mi estis sensencaĵo. Kio estas "teatri"? Ĉar lernejo estas konstruaĵo, konstruaĵo, kie oni ludas spektaklojn (teatraĵojn), estas teatro. Spaco, kie homoj-teatraj aktoroj ludas (aŭ rolas), estas spektaklejo. Spaco, kie la spektantoj spektas (rigardas) la teatraĵon okazanta sur spektaklejo, estas spektantejo. Ĉu ne? Mi do proponas alinomi teatrejon al spektaklejo. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:35, 19 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: La vorto ja estas iom stranga, ĉar normale tiajn konstruaĵojn oni nomas simple teatroj. Tamen, via motivo por la ŝanĝo estas nekonvinka. Ĉu en ĉevalejo oni ĉevalas aŭ en densejo densas? "Teatrejo" estas sufiĉe logika derivaĵo, sed pli bonaj titoloj certe estus ekz. "Teatro (arkitekturo)", "Teatro (konstruaĵo)" aŭ "Teatro (domo)".--Surfo 21:14, 19 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Fakte en PIV la unua signifo de teatro estas la konstruaĵo (ejo) dum la agado estas nur la kvara.--kani (diskuto) 20:12, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Mi preferas konservi la bonan vorton "teatrejo", eĉ por la kategorio (vidu supre). Taylor 49 (diskuto) 18:38, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

  Ne farite.^^DidCORN (diskuto) 14:11, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

"Ĝŭanga lingvo" -> "Ĝuanga lingvo" (necesas administranto) redakti

La litero "ŭ" aperu nur post "a" kaj "e" por eviti diftongon, "ŭ" post konsonanto estas evidenta eraro. Taylor 49 (diskuto) 17:31, 13 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: @Taylor 49: "Ĝŭango" estas en "Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro Malneta Versio" sed mi nun trovis "Ĝuanga" en [2]. Parenteze estas ankaŭ aŭtonoma regiono "Gŭangŝjio" eĉ en PIV ([3]) sed Gvanŝio en la ligilo de Bertilo.--Salatonbv (diskuto) 05:18, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite ... sed ekzistas (almenaŭ) du paĝoj pri sama temo ... iu adminstranto bonvole kunpuŝu ilin: "Ĝuangaj lingvoj" kaj "Ĝuanga lingvo". Taylor 49 (diskuto) 23:55, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite @Taylor 49: mi ankaŭ alinomis la titolon Gvanŝio.--Salatonbv (diskuto) 08:20, 20 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

MiliumMilioMilio (genro) redakti

Mi proponas alinomi el scienca nomo Milium al Milium milio kiu ekzistas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 3 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: La propono ne estas klara, ĉu al milio ĉu al Milium. Krome, kiam ne estas klareco nek interkonsento, plej bone lasi tion.
Pardonu, mi jam korektis peton. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:07, 10 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La propono estas tute klara, kaj proponas alinomi la sciencan terminon Milium al la fundamenta termino Milio konforme al NPIV [4]. Finfine ne gravas se unu termino redirektas al alia, se la nuna artikolo Milio estas alinomata al Mileo (Vidu NPIV suben).--DidCORN (diskuto) 19:52, 15 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La propono estas klara, ankaŭ laŭ mi. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:13, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: El PIV, Milio - G. (Milium el poacoj) de 4 sp-oj de unu- k plur-jaraj herboj el la N-hemisfera mezvarma Malnova Mondo, i.a. la sterna milio. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:13, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tiu artikolo prave alidiraktitas al Milio (genro).--DidCORN (diskuto) 18:31, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite.--~~

Milio -> Milio (genro) redakti

Mi proponas alinomi el milio al mileo ĉar [5] kaj [6] Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:18, 6 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Ankaŭ estas kontraŭdiroj en PIV kion oni indikas kiel tialo. Oni markas "mileo" kiel evitinda. Estas pliaj fuŝoj: en Milio ne aperas alilingvaj ligiloj dum en en:Proso millet aperas ligo al Milio.--kani (diskuto) 18:09, 8 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Temis pri misligado. Tio estas jam solvita. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:24, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Temas pri tri malsamaj aferoj nome genro, specio kaj grupo de similaj plantoj. En PIV pere de esprimo milio oni montras genron Milium, sekve sub la esprimo mileo oni montas specion Panicum miliaceum, tamen samtempe iu decidis al la esprimo milio doni la duan signifon, kiu koncernas grupon de simil-specaj plantoj. Pro tio, kavankam ankaŭ mi vidas similecon inter ambaŭ esprimoj, mi proponis alinomi, ĉar la vikipedia priskribo estas erara.
  • specio: Panicum miliaceum - > mile/o (d:Q165196)
  • genro; Milium -> milio (d:Q164783)

Mi proponas mencii pri la dua signifo (grupo de simil-specaj plantoj) en artikolo mileo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:17, 10 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Mileo estas specio, do per tia alinomado estos neniu konfuzo kun la genro MiliumMilio.--DidCORN (diskuto) 15:03, 13 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: sed ja ankaŭ la enhavo de la artikolo estas dubinda kaj klarigenda antaŭ eventuala nomŝanĝ o; "milio" estas Fundamenta vorto kun tre vasta senco, dum "mileo" estas reformpropono de PIV --Surfo 08:22, 14 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La titolo de tiu artikolo estas tute erara kaj la enhavo tute ne dubinda, ĉar ĝi koncernas la specion Panicum miliaceum konforme al NPIV kaj do devu esti Mileo [7], dum Milio laŭ la Fundamento ja rilatas al la genro (Milium) kiel ankaŭ skribita en NPIV [8].--DidCORN (diskuto) 16:05, 15 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La artikolo NE traktas nur pri Panicum miliaceum, ĝi havas bildojn pri aliaj specioj kaj evidente la verkintoj intencis pritrakti ĉiujn grenojn, kiujn povas celi la Fundamenta vorto "milio". Estas tute nova konfuza elpensaĵo de la plej novaj PIVoj, ke milio signifu la genron Milium. En PIV-1970 "milio" estis difinita kiel "P. miliaceum, kaj la Fundamenta signifo estas multe pli vasta. --Surfo 12:21, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Oni povus konsideri la terminon milio kiel komuna nomo pri iu ajn poaco kaj verki apartan artikolon pri ĝi kiel ekzistas en aliaj Vikipedioj. Sed tie la artikolo estas ligata al aliaj la Vikipedioj, kiuj traktas la specion Panicum miliaceum el la genro panico, t.e. Mileo laŭ NPIV.--DidCORN (diskuto) 08:24, 17 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Temis pri misligado al Wikidata, manko de unu artikolo, kaj misnomado. Estas tri malsamaj konceptoj:
  1. Panicum miliaceum (d:Q165196): Nomo de specifa planto el genro Panico, ankaŭ nomita milia panicomileo.
  2. Mileo (d:Q259438): Netaksonomia termino por pluraj plantoj el malsamaj genroj de la familio Poacoj (i.a. Panicum, Setaria, Sorghum), kiuj havas la vorton mileo en siaj netaksonomiaj nomoj.
  3. Milio (d:Q164783): Genro Milium de la subfamilio Pooideoj (ekz. sterna milio).
La artikolo pri la planto Panicum miliaceum ne ekzistis en Esperanto, tial ties enhavo estis miksita kun tiu de la vastasenca netaksonomia termino mileo, en artikolo kiu havis la nomon de la genro Milio. Striktasence, la planto mileo estas mileo, sed ne Milio, ĉar ĝi estas Panico. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 13:20, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La tri artikoloj estas nun verkitaj kun klaraj komentoj pri la du aliaj. Milio prave alidirektatas al Milio (genro), po rmi, tiu nuna pli klara titolo akcepteblas; ĉu estas kontraŭulo por lasi la titolon tiele?--DidCORN (diskuto) 18:38, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

  FaritePro neniu kontraŭdiro ekde pluraj monatoj kaj klarigoj komence de la tri artikoloj.--DidCORN (diskuto) 13:47, 20 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Gepatra lingvo → Denaska lingvo redakti

Tradicie (kaj oficiale...) la vorto "gepatra" signifas "de patrino(j) kaj de patro(j)" (laŭ la Universala Vortaro, t. e. laŭ la Fundamento, la signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj"; "gepatroj" do signifas "patrino(j) kaj patro(j)", dum "gepatro" signifas personon kiu estas samtempe kaj patrino kaj patro), sed ne "de parento(j)" ("parento" estas neologismo, signifanta "patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato"). Oni ne povas diri ke ies denaska lingvo estas "gepatra" se ĝi estas instruita nur de patrino(j) aŭ nur de patro(j) aŭ nur de neduuma(j) parento(j). https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/ge.html

Mi proponas ŝanĝi la nomon de la artikolo "Gepatra lingvo" je "Denaska lingvo". Krom tio, ĉi tia nomo estas pli preciza. Ekzemple se orfoj pasigis sian fruan infanaĝon en orfejo, ilia(j) denaska(j) lingvo(j) povas esti la lingvo(j) de la vartisto(j) kaj/aŭ edukisto(j); do, de tiuj kiuj zorgadis ilin, kvankam la zorgadintoj ne estis iliaj gepatroj. Paculo (diskuto) 08:28, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Se oni konsideras, ke nia Vikipedio devas sekvi la komunan uzon, ne endas ni inventi novajn esprimojn, kiam la nunaj terminoj estas de ĉiuj esperantistoj bone kompreneblaj. En aliaj lingvoj ni trovas la ekvivalentan terminon "parrina lingvo" (franca langue maternelle, germana Muttersprache, hispana Lingua materna ktp), kiu estas uzata eĉ pri orfoj edukataj nur de siaj patroj. DidCORN (diskuto) 10:38, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
La esprimo "denaska lingvo" ankaŭ estas bone konata kaj facile komprenebla kaj, malsimle al "gepatra lingvo", ne estas tiom disputebla. Paculo (diskuto) 11:34, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Eble en aliaj lingvoj oni diras "patrina lingvo" ankaŭ pri ies denaska lingvo kiu tute ne estas patrina; sed kio tuŝas mian denaskan lingvon, la tataran, en ĝi ankaŭ estas la esprimo "ana tele" ("patrina lingvo"). Mi tamen pensas ke estas tre ofende kaj neĝentile diri "ana tele" pri denaska lingvo de tiu persono, kiu ne parolas la efektivan lingvon de sia patrino. Normale oni diras "tuğan tel" ("denaska lingvo") sendepende de tio ĉu la "tuğan tel" estis instruita de patrino(j), patro(j), neduuma(j) parento(j), infanisto(j), mamnutristo(j) aŭ iu(j) alia(j). Paculo (diskuto) 11:49, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Simpla sercho che la tekstaro: (gepatra lingvo) https://tekstaro.com/?s=5e7d07bc54c3e ; (denaska lingvo) https://tekstaro.com/?s=5e7d080d688d8 Pauchjo (diskuto) 19:53, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Fakte, por mi gepatra lingvo kaj denaska lingvo ne estas ekzakte sinonimoj. Ekzemple la gepatra lingvo de iu homo povas esti la azerbajĝana lingvo, kaj lia denaska lingvo povas esti la esperanta lingvo, kiun liaj azeraj gepatroj instruis al li ekde lia plej juna aĝo. Tielmaniere unu esprimo aŭ alia indas esti uzita laŭ la nuanco, kiun oni intencas elmontri. Ĉu valoras ŝanĝi la titolon pro tio? Plie en la referenco de Bertilow estas menciita la eblon uzi la prefikson ge- pri unu el la du gepatroj. DidCORN (diskuto) 21:24, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Nu, tia ebleco tamen estas oficiale neebla (se oni konsideras, ke "ge-" signifas "de ambaŭ seksoj"). Al mi ŝajnas, ke la enhavo de la artikolo pli kongruas kun "denaska lingvo". La ĉefa kaŭzo de mia propono estas politika ĝusteco: inkluzivi orfojn, inkluzivi tiujn kiujn zorgas nur unu patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato, inkluzivi tiujn kiujn zorgas samseksa paro ktp. Paculo (diskuto) 21:33, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Infanoj akiras sian unuan (foje unuajn) lingvon de la gepatroj (kaj sufiĉe ofte nur de la patrino), kelkfoje de aliaj homoj, sed neniam naskiĝas kun lingvo. En multaj lingvoj, oni parolas pri patrina lingvo. En Esperantujo, oni kutime uzas la vortumon gepatra lingvo: eble ĉar estas pli facile vortumi tiel ol ĉe aliaj lingvoj. Estas neniu kialo uzi eraran formon, malofte uzata en Esperantujo, ni do konservu la nunan titolon. Golfestro (diskuto) 19:30, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉu ni do neglektu la fakton ke infano povas esti edukata de samseksa paro, de unu patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato, de infanisto ktp? Ĉu estas inde neglekti malplimultojn? Oni ne naskiĝas kun lingvo, sed tiu lingvo ja estas edukata denaske (tial ĝi estas "denaska"). Paculo (diskuto) 04:03, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Cetere la esprimoj "denaska lingvo" kaj "gepatra lingvo" ŝajnas esti pli-malpli egale oftaj en la moderna lingvouzo. La diferenco estas... ke ĉi tio estas du malsamaj komprenaĵoj. Mi scias multajn personojn, kiuj preskaŭ tute ne parolas lingvon de siaj gepatroj, sed ĉi tio ne signifas ke ili ne havas denaskan lingvon. [9] kaj

[10] Paculo (diskuto) 04:12, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Gepatra lingvo estas termino sufiĉe uzata. Vikipedio ne devas esti platformo por krei novan mondon, sed nur kolekto de nuna sciaro. Ge- signifas ambaŭ, sed ankaŭ en la uzado iu ajn el la sekso. Se mi diras gelernantoj, tio ne signifas ke ili estas duono viroj kaj duono virinoj, sed ke ili estas iaj ajn laŭsekse. Krome "gepatra" kongruas kun kelkaj el la alilingvaj korespondaj artikoloj; inter tiuj troviĝas ankaŭ "patrina" kaj nur en la angla "unua", sed neniu el de mi kompreneblaj titoloj estas "denaska". Anstataŭ korekti (fakte nur alinomigi) ĉion kion faris vikipediistoj dum multaj jaroj, estos pli utila pliampleksigi neplenigitajn fakojn. Korekti ja necesas, sed kredi, ke mia opinio estas pli valora ol tiuj de aliuloj ne kongruas kun la spirito de kolektiva verko kia estas Vikipedio. Ja taŭgas aparta ĉapitro kiu nomiĝu ekzemple "Denaska lingvo" kiu kolektu la koncernajn argumentojn prie ekde plej objektiva vidpunkto ebla. Utilus ankaŭ klarigo pri la aliaj nomigoj. Sed simple ŝanĝi la titolon de artikoloj laŭ preferata opinio, plaĉo aŭ gusto estas kiel konkeri jam konstruitan kastelon (aŭ insulon) dum milito kaj simple ŝanĝi la flagon.--kani (diskuto) 11:44, 22 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
La esrimo "denaska lingvo" ankaŭ estas uzata. Laŭ enketo en Telegram (kiu troveblas en la grupo "Esperantologio"), la plejmulto preferas la esprimon "denaska lingvo" (tridek kvin voĉdonoj por "Denaska lingvo" kaj nur naŭ voĉdonoj por "Gepatra lingvo"). Mi ne pensas, ke provi ŝajnigi, kvazaŭ "gepatra lingvo" estas pli kutima aŭ pli ofta, estas bone.

Laŭ mi, se aperis demando pri tio, kiun titolon havu tiu aŭ alia artikolo, ne estas tre bone peni konservi la jaman titolon nur ĉar iuj iam tiel nomis la artikolon. Ni imagu, ke la artikolo ankoraŭ ne ekzistas, kaj bone pesu la argumentojn por kaj kontraŭ "Denaska lingvo" kaj "Gepatra lingvo". Laŭ mi, idiotismaj esprimoj en aliaj lingvoj ne estas bona argumento. Ĉi-okaze temas pri "unua akirita lingvo". Ĉu tiun koncepton pli bone priskribas "Denaska lingvo" ol "Gepatra lingvo", ĉar ekzistas personoj, kies unua akirita lingvo" estis akirita ne de gepatroj, sed de infanisto aŭ edukisto. La esprimo "gepatra lingvo" klare ekskluzivas orfojn (kaj aliajn infanojn, edukitaj de personoj aliaj ol gepatroj; kaj ĝi, laŭ la tradicia, Fundamenta kaj oficiala signifo de la prefikso "ge-" ("de ambaŭ seksoj") malinkluzivas infanojn, kies unua akirita lingvo venas ekzemple nur de patrino, nur de patro aŭ de samseksa paro). Krom tio, en la moderna lingvouzo "Denaska lingvo" ŝajnas esti multege pli ofta kaj kutima ol "gepatra lingvo".Paculo (diskuto) 13:01, 29 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Ŝanĝi de "gepatra" al io alia, eble "denaska". Taylor 49 (diskuto) 12:27, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Temas pri la lingvo de la gepatroj. Oni ne naskiĝas kun lingvo en la kapo (denaska estas laŭvorta traduko el kelkaj lingvoj). En Esperanto, la konata (kaj plej logika) titolo estas Gepatra lingvo. Golfestro (diskuto) 20:16, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --Surfo 20:33, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ŝajnas al mi, ke "gepatra lingvo" kaj "denaska lingvo" ne (ĉiam) estas centprocentaj sinonimoj, precipe se infano kreskas ĉe aliaj personoj ol siaj gepatroj. - Eble "denaska lingvo" estas inspirita de la latva „dzimtā valoda“ kaj litova „gimtóji kalbà“. --Tlustulimu (diskuto) 20:53, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Laŭ mia serĉo, Tekstaro trovis 74 rezultojn por «gepatra lingvo» kaj nur 24 por «denaska lingvo». Guglo-serĉo rezultigas 63 mil trafojn por «gepatra lingvo» kaj nur 34 mil trafojn por «denaska lingvo».
Al mi estas sufiĉe klare, kiu formo pli oftas. Vikipedio respegulu la lingvaĵojn tiaj, kiajn oni renkontas kaj uzadas en la mondo plej ofte. Nia tasko ne estu prizorgi politikan ĝustecon pro ĝi mem. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 21:07, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --kani (diskuto) 22:16, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 19:00, 24 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Kurkonkurenco ==> Vetkuro ==> Kurumo redakti

Konkurenco rilatas al komerco kaj negoco ne al sporto; plie Vetkuro aperas en NPIV kun la signifo de l'artikolo. DidCORN (diskuto) 09:35, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Organizita sporta evento, kie la sportistoj vetkuras, estas kurkonkurso. "Konkurenco" ja estas tute malĝusta vorto ĉi tie. Vetkuro estas pli bona, sed mi supozas ke la celata vorto estss kurkonkurso. Kurkonkurso jam plurloke troviĝas en Vikipedio, sed bedaŭrinde ankaŭ "kurkonkurenco", eĉ kiel nomo de (neekzistanta!) kategorio. --Surfo 10:10, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 14:47, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi ĵus vidas en PIV, ke la taŭga vorto pri tiu artikolo estas kurumo = Parto de sporta konkurso en kelkaj fakoj, en kiu parto de la konkursantoj ... trakuras difinitan distancon kun kiel eble plej bona tempo-rezulto. "Kurkonkurso" traktas nur pri kurado, ne aliaj sportoj. "Vetkuro" supozas, ke oni vetas pri la konkurso, kio estas ekster la temo de l'artikolo. DidCORN (diskuto) 20:09, 21 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: "Vetkuro", sed

  Por: Kurumo, kiel mi jam klarigis ĉi-supre. DidCORN (diskuto) 09:23, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Farite al Kurumo.--Salatonbv (diskuto) 19:00, 22 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Morico ktp. -> Maŭrico ktp. redakti

didCORN proponas alinomi:

al "Maŭrico" anstataŭ "Morico".

Kialo: Moritz estas esperantigita per Maŭrico (Vd en Maŭrico (nomo)).

  Komento: Mi ne kontraŭas. Mi povas akcepti ĉu "Morico" ĉu "Maŭrico". - Moldur (diskuto) 17:06, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Same kiel pri Einstein la gemana prononco estas [ajnŝtajn] la esperantigo estas Ejnŝtejno, pri Moritz la germana prononco estas [moric] kaj la esperantigo estas Maŭrico. Do "Maŭrico" estu en la ĉefa titolo, dum nenio malpermesas uzi "Morico"-n en kromtitolo, kiu redirektos al la ĉefa titolo. DidCORN (diskuto) 13:32, 29 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --DidCORN (diskuto) 12:21, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --Claudio Pistilli (diskuto) 01:45, 15 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: Lingvano (diskuto) 07:13, 15 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite.--DidCORN (diskuto) 14:28, 24 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorio: Dekses grandaj regnojKategorio: Dek ses grandaj regnoj redakti

La kategorio havas la numeron dek ses ligita kiel dekses.

  Por: Moldur (diskuto) 10:01, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:02, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: DidCORN (diskuto) 15:36, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:19, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Ŝakasocio > Kategorio:Ŝakasocioj redakti

Estas evidenta eraro (laŭ mia kompreno de kategoriaj titoloj). Ĝi devus esti multnombra do ŝakasocioj... Mi poponas aldoni (j)

  1.   Por:   JabieroKubo (diskuto) 03:39, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  2.   Por: --kani (diskuto) 12:55, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  3.   Por: --DidCORN (diskuto) 15:41, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:33, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

TuŝoTuŝado redakti

La titolo de la artikolo ne kongruas kun la difino nek kun la enhavo, estos konforma al la aliaj sensoj kiuj estas: aŭdado, gustado, flarado kaj vidado. En NPIV: http://vortaro.net/#tuŝado .DidCORN (diskuto) 13:04, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --kani (diskuto) 20:18, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:26, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --DidCORN (diskuto) 21:13, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: (vidu sube). Taylor 49 (diskuto) 13:39, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: ~nmaia d 01:17, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: DidCORN jam menciis, ke la termino troviĝas en NPIV. Krome tiam eĉ eblus distingi inter "tuŝo" kaj "tuŝado", kiel faras la difinoj de NPIV. --Tlustulimu (diskuto) 21:03, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:13, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

TuŝoTuŝsenso, Aŭdado -> Aŭdsenso ktp redakti

..."ado" estas kion la senso faras dum onia vivo. Por la senso mem vorto finiĝanta per ..."senso" multe pli bonas. Taylor 49 (diskuto) 13:39, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Ciuj vortaroj (ekz. NPIV, ReVo) proponas la formon -ado por la kvin sensoj (kaj ne la formon -senso), ne estas loko ĉi-tie proponi neutilajn, nenecesajn neologismojn, kiuj implikas ne nur modifikojn de la kvin artikoloj, sed ankaŭ implikos ŝanĝojn de la termino en multajn aliajn artikolojn.--DidCORN (diskuto) 21:24, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Vi troigas. Ne temas pri "neutila, nenecesa neologismo", sed nur pri simpla logika kunmetitaĵo. Taylor 49 (diskuto) 12:30, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ŝajnas al mi, ke la proponinto ankoraŭ ne legis pri "neceso kaj sufiĉo", laŭ Saussure. --Tlustulimu (diskuto) 21:06, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  Ne farite--Salatonbv (diskuto) 19:08, 22 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Razkapulo --> Skinhead --> Razkapulo (subkulturo) 2020 05 23 redakti

Mi proponas alinomi la artikolon pri Razkapulo al Skinhead, ĉar ĝi fakte temas pri tiu stilo. Hodiaŭ multaj homoj, kaj ne nur junaj homoj, havas neniajn harojn, ili estas simple tonditaj (aŭ razitaj) ĝishaŭte kaj malgraŭ tio ili ne konfesas vivstilon de skinhead. Razitan kapon havas ankaŭ ekz. monaĥoj en Tibeto, entreprenistoj, malsanuloj, kiuj uzas ĥemoterapion ... kaj tiu paĝo neniukaze povas rilati al ili. Bv ankaŭ rigardi la intervikiojn, kiom da lingvoj uzas nomigon Skinhead. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:03, 23 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: Jes, estas la internacia netradukela termino. DidCORN (diskuto) 17:07, 23 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Skinhead ja estas iom internacia termino, sed tute ne absoluta internacia termino, kaj tute ne netradukebla termino. Akcepti ĝin estas akcepti anglismon (kaj malfacilon por prononcado, derivado ktp.), por kio Esperanto povus havi multajn eblojn, inklude adapton skinhedulo. Razkapulo estas tute komprenebla, eĉ se povas esti alitipaj kalvuloj. La diversaj ebloj kaj la diskuto povas iĝi ĉapitreto en la artikolo, same kiel por aliaj terminoj kaj ne necesas ŝanĝi la titolon.--kani (diskuto) 13:05, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Mi opinias ke, ĝis iu neologismo estas ĝenerale akceptata kaj trovebla en vortaroj, laŭmorfema traduko estas sufiĉe klara. Osteologia (diskuto) 10:49, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Por mi "razkapulo" estas tute miskomprenebla, iu ajn kun razita kapo estas razkapulo, dum skinhead signifas anon de subkulturo. Por klarigi la aferon, endas aldoni parentezon; sekvas, ke la titolo estu Razkapulo (subkulturo). DidCORN (diskuto) 21:05, 24 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Nenecesa anglaĵo anstataŭ eo-vorto, jam aktive kaj delonge uzata. RG72 (diskuto) 03:36, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: En ReVo estas aŭ haŭtkapulorazkapulo kun la du signifoj: aŭ ulo sen hararo aŭ skinhead; do necesas precizigi en la titolo, ke la artikolo temas pri la subkulturo. DidCORN (diskuto) 12:14, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Ne farite Tri kontraŭoj, du poroj (inklude tiun de la proponanto). Komentoj de la sama poranto. Neniu aldono dum tri monatoj.

JUNIO

Raŭpa ŝtupiranto --> Raŭpa ŝtupirilo 2020 06 08 redakti

Iranto estas tiu kiu iras, dum aparatoj estas iloj. Eblus ankaŭ Raŭpa ŝtuparirilo, sed tio estus iom langorompila, kaj ne nepre necesa.--kani (diskuto) 20:19, 8 jun. 2020 (UTC)   Komento: Mi havas unu bonan kaj unu malbonan novaĵon, kiel ĉe filmoj. La bona estas, ke la kreinto de Raŭpa ŝtupiranto tute akceptas la ŝanĝon al Raŭpa ŝtupirilo. La malbona estas, ke tiu mem indikas la ekziston de alia artikolo kun preskaŭ simila enhavo, sed tute aparta nome Ŝtupargrimpilo, kreita de vikipediisto kiu ne venis al Vikipedio en la lasta jardeko. La unua menciita artikolo estas ligita nur al la hungara, dum tiu pli malnova nur al la ĉeĥa. Tio supozigas al mi, ke eble estas alia versio ĉu en Esperanto ĉu en aliaj lingvoj. Kaj tiam la problemo ne estas simple ŝanĝi Raŭpa ŝtupiranto al Raŭpa ŝtupirilo sed unue kunigu la enhavon kun Ŝtupargrimpilo, kaj kunigi la du fadenojn (tion mi povus kaj pretas fari) sed due serĉi (aŭ krei, ankaŭ tion mi povus kaj pretas fari) la perditan komunaĵon. Tamen mi ne scias kie serĉi tion. Mi ne scias kiel tiu afero nomiĝas eĉ en mia nacia hispana lingvo nek en iu alia, krom en la ĉeĥa kaj la hungara. Krome restas lasta detalo, kion oni preferas? Ĉu Raŭpa ŝtupiriloŜtupargrimpilo?--kani (diskuto) 09:59, 14 jun. 2020 (UTC)   Komento: Krome ekzistas Ŝtuparlifto, kiu estas tute alia afero, kvankam rilata, kreita de la sama vikipediisto de Ŝtupargrimpilo.--kani (diskuto) 10:05, 14 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: --Ŝajnas ke Ŝtuparlifto estas por seĝoj, dum Ŝtupargrimpilo kaj Raŭpa ŝtupirilo estas por rulseĝoj. Pro la artikolo pri ŝtupergrimpiloj indikas ke ili estas produktartaj kun radoj aŭ raŭpoj, Raŭpa ŝtupirilo estas aparta Ŝtupargrimpilo kaj povus esti inkludita en ties artikolo.DidCORN (diskuto) 08:57, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Sinmasturbado --> Masturbado 2020 06 08 redakti

Tiuj du artikoloj estis kreitaj de uzanto kiu ne agadas ekde antaŭ 16 jaroj, kaj ekde tiam eble la evoluo de aliaj lingvoj ŝanĝiĝis. Fakte Sinmasturbado devus esti Masturbado, kvankam la enhavo ja kongruas kun Sinmasturbado pro kio necesas nur aldonoj al la artikolo por ke estu plene Masturbado. Poste la artikolo Masturbado devus esti Senpenetra seksumado same por kongruo kun alilingvaj versioj.--kani (diskuto) 22:54, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Sen helpo dum jaroj kaj sen neniu kontraŭo, mi aranĝis laŭ la propono. Nun eblas pliampleksigo de ambaŭ artikoloj kaj eĉ de Nuna Kunlaboraĵo Seksumado.--kani (diskuto) 17:30, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

JULIO

Sterko → Sterkaĵo 2020 07 09 redakti

La titolo de la artikolo ne kongruas kun la difino nek kun la enhavo. http://vortaro.net/#sterko Mi proponas alinomi la titolon al "sterkaĵo". http://vortaro.net/#sterka%C4%B5o

  Por: --DidCORN (diskuto) 13:04, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tamen la dua signifo de sterko en NPIV estas fakte sterkaĵo.--kani (diskuto) 20:18, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Malnova Reĝimo (Francio)Malnova Reĝimo 2020 07 11 redakti

Malnova Reĝimo (Francio) devus esti Malnova ReĝimoAntikva Reĝimo por kongruo al la aliaj lingvoj, dum tiu nuna titolo estu alidirektilo por Reĝlando Francio same kongrue al la aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 21:52, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 06:39, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Malnovaj reĝimoj ekzistis ankaŭ aliloke ol nur en Franclando, ekzemple en Indonezio id:Orde Lama. Krom tio, la aliaj lingvoj kiuj forlasas la klarigon "(Francio)" uzas ankaŭ la francan terminon, kion la esperanta vikipedio ne faras. Taylor 49 (diskuto) 15:52, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
  Ne farite ĉar mankas la konsento. —Supernabla🪰 21:34, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

ToumaïSahelanthropus tchadensis 2020 07 12 redakti

Kongrue kun la alilingvaj versioj (pli ol 50) dum neniu kun titolo simila al la nuna. Tiu titolo estis metita de anonimulo antaŭ pli ol dek jaroj.--kani (diskuto) 13:27, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Fakte la artikolo temas pri la kranio, kies nomo estas toumaï aŭ "tumajo", kaj ne pri la etno Sahelanthropus tchadensis, tamen menciata en la artikolo. Ŝanĝo de la titolo trudus la ŝanĝon de la teksto. Por mi sufiĉas ligi la artikolon al la aliaj jam ekzistantaj vikipedioj "Toumaï" (ekzemple la franca vikipedio. DidCORN (diskuto) 11:12, 14 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Krustoj → Kategorio:Skaloj 2020 07 14 redakti

Ankoraŭ evidenta eraro, pro la kategorio tute ne temas pri krustoj sed pri skaloj. Sed necesos ŝanĝi ĉiujn kategoriojn en la rilatantaj artikoloj; ĉu administranto konas aŭtomatan metodon por fari tion? DidCORN (diskuto) 10:51, 14 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite. Tio estas tipa laboro taŭga por roboto (sed nun mi tamen faris ĝin permane). - Moldur (diskuto) 11:42, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Taylor 49 (diskuto) 15:45, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Senpaga TeritorioMaĥnovŝĉinoLibera teritorio de Maĥnovio kaj MaĥnovŝĉinoMaĥnovŝĉina armeoMaĥnovia anarkiista armeo 2020 07 26 redakti

La unua titolo estas neakceptebla traduko de la lingva free (libera, senpaga) kaj fakte la kongruo kun la enhavo kaj kun la alilingvaj ligitaj artikoloj postulas tiujn ŝanĝojn.--kani (diskuto) 19:37, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi proponas alinomi ĝin al la oficiala nomo de tiu ĉi armeo: Revolucia Ribelema Armeo de Ukrainio. RG72 (diskuto) 03:58, 27 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi dubas, ke estis "oficiala" nomo de tiu ĉi armeo tiom provizora kaj gerilema. Tamen mi ne kontraŭas arde la proponon de RG72. Mi serĉis en la hispana traduko de la libro de Arĉinof kaj ankaŭ li mem (aŭ liaj fakaj tradukistoj) ne havas klara tiun nomon; li mencias eblojn Maĥnovŝĉina armeo, Gerila Armeo, revolucia armeo, Armeo de Revoluciaj Gerilanoj, Kongresoj aŭ Konsilantaro de Kamparanoj, Laboristoj kaj Gerilanoj, Milita Revolucia Konsilantaro (stabanaro), eble plej ofte Maĥnovisma armeo.--kani (diskuto) 22:58, 27 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
La vorto "senpaga" estas kompreneble neakceptebla. Mi proponas nomon "Libera teritorio de Maknovio" por la ŝtato, kaj "Maknovia anarkiista armeo" por la armeo. La supre proponitaj nomoj (supoze laŭlitere transskribitaj el la rusa) estas neelparoleblaj. Taylor 49 (diskuto) 11:00, 31 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi devas ĉi tie forte pledi por la graveco de la litero "ĥ". Notu ke la nomo de la fondinto estas, en transliterigo al la esperanta alfabeto, Nestor Maĥno, kaj de lia movado Maĥnovŝĉina. Tiun lastan oni eble povas esperantigi al "Maĥnovŝĉino" (aŭ eble al "Maĥnovio" aŭ simile). En ĉiu okazo tio estas nepre kun litero "ĥ", neniel kun "k". La esperantaj "ĥ" kaj "k" estas du malsamaj literoj, kiuj klare korespondas al du malsamaj rusaj literoj. Ni nepre ne uzu formon kiel "Maknovio" aŭ simile, kiu sen bona kialo malproksimigas disde la rusa originalo. Laŭ mia konvinko, la uzo de "k" ĉi tie estus plene erara kaj nepre evitinda. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:23, 31 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kviro Insurekto kaj Liberiga Armeo ➝ "La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo" aŭ "La Kvira Popolribela kaj Liberiga Armeo". redakti

La paĝo temas pri la en la angla nomata "The Queer Insurrection and Liberation Army". La proponita traduko "Kviro Insurekto kaj Liberiga Armeo" kompreneble malĝustas gramatike, sed ankaŭ strangas vorte. "insurekti" estas preskaŭ neuzata vorto. tekstaro.com nur montras kelkajn rezultojn el Le Monde diplomatique en Esperanto. "insurekcii" estas pli kutima formo, trovata en multaj tekstoj kaj fontoj (interalie ankaŭ pli ofte en la menciita Mondediplo). Alia sinonimo estas la pli facila kunmetita vorto "popolribeli".

Logikaj titoloj tial estus "La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo" kaj "La Kvira Popolribela kaj Liberiga Armeo". Bonvolu elekti vian preferitan titolon. — Warddekock 10:48, 1 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

AŬGUSTO

Claviceps purpurea -> ergotfungo 2020 08 03 redakti

Mi proponas alinomi el scienca nomo Claviceps purpurea al ergotfungo kiu ekzistas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:28, 3 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 05:20, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:14, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite RG72 (diskuto) 06:10, 23 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

SEPTEMBRO

Magneta resonanca bildigo => Magneta resonanca tomografio 2020 09 02 redakti

Mi konsideras la duan version pli internacian kaj facile rekoneblan. Des pli ke respektiva artikolo pri la teknologio nomiĝas Tomografio. RG72 (diskuto) 05:18, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Fakte, la unua version estas multe pli komprenebla de ĉiuj esperantistoj, kaj multe pli uzata eĉ de fakuloj de pluraj lingvoj (angle, france, hispane...). Plie uzi la terminon tomografio en la titolo riskas konfuzigi la leganton inter la du terminoj Magneta resonanca bildigo (precipe uzata pri medicino) kaj Tomografio (termino rilatanta al ĝenerala principo).--DidCORN (diskuto) 11:21, 6 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Muskolĉelo => Miocito2020 09 03 redakti

Mi proponas alinomi ĝin al pli internacia, tuj komprenebla por 90% de la uzantoj nomo. RG72 (diskuto) 15:35, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Evidente mi apartenas al la aliaj 10%, ĉar por mi Muskolĉelo estas tuj komprenebla, sed Miocito tute ne. - Moldur (diskuto) 15:38, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Evidente jes, ĉar similaj artikoloj nomiĝas Limfocito, Leŭkocito, Granulocito, Eritrocito ktp. Necesas sekvi unu vortforman modelon en la enciklopedio kaj nun evidente dominas tiu latindevena. RG72 (diskuto) 15:56, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: tute male, necesas kritike pritrakti la alitipajn ĉelo-nomojn. La aserto pri 90 % estas ridinda propagandaĵo, ĉar ĉiuj alilingvaj artikoloj kun miocito-simila nomo kiujn mi legis, mencias alternativan nomon similan al "muskola ĉelo" aŭ "m. fibro". La (kvazaŭ)scienca nomo estas apenaŭ konata de 90 %, dum "muskolan ĉelon" aŭ "muskolĉelon" komprenas ĉiu. --Surfo 19:23, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi povas ridi, sed en reala Esperanto estas uzataj nome tiuj vortoj. Se vi deziras pritrakti ilin, unue pritraktu la lingvon mem. PIV: Eritrocito, Leŭkocito, Granulocito, Limfocito. Se tio estas propagando, do propagando de Esperanto. RG72 (diskuto) 01:50, 4 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Referencoj al kio? Mi donis ekzemplojn de la vortoj formitaj laŭ la sama modelo kaj vaste uzataj, inkluzive en PIV. RG72 (diskuto) 15:19, 6 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Estas malfacile trovi ekzemplojn pri uzo de la vorto "miocito" en serioza reala teksto. Jen kelkaj ekzemploj pri "muskolĉelo":

PIV ("miocito" tute ne aperas en PIV):
  • difino de acetilkolino: Ⓚ ⚥ ..., kiu rolas kiel nerva peranto i.a. en la transsendo de la nerva impulso inter nervoĉeloj k de nervoĉelo al muskolĉelo.
  • difino de malpolariĝo: ⚥ Inversiĝo de la elektra ŝargo de la membrano de eksciteblaj ĉeloj (precipe nervo- aŭ muskolĉeloj), post ekscitiĝo
Reta Vortaro ("miocito" tute ne aperas en ReVo):
  • difino de gimnoto: Angilosimila fiŝo el familio gimnotedoj, kun klingoforma konturo, ... kapabla produkti elektrajn malŝargojn per adaptitaj muskolĉeloj
Enkonduko en biologion, pretigita de Prof. D-ro Carl Støp-Bowitz kaj D-ro Mészáros Béla:
  • "Ĝiaj trajtoj komunaj kun la glata muskolhisto estas la sekvaj: en ĝi estas distingeblaj postrestaĵoj de muskolĉeloj, apartaj ĉelkernoj, tre maldikaj ĉelhaŭtetoj ktp., "
krome, sufiĉe facile oni trovas ekzemplojn en nefakaj tekstoj. --Surfo 10:46, 5 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Miocito alidirektita al Muskolĉelo.--DidCORN (diskuto) 18:08, 6 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi ne komprenas kial ekzistas multaj sciencaj terminoj kun la finaĵo -ito en NPIV (kiel notita ĉi-supre) sed ne pri Miocito (muskolĉelo) nek pri Hematocito (alinominda artikolo pri sangoĉelo). Ĉu estas intence? Mi scivolas koni la kialo(j)n. Aŭ estas ne volaj mankoj de tiu vortaro? Se jes, ĉi-kaze, mi elektos por la propono de RG72.--DidCORN (diskuto) 17:36, 25 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Nardus -> Nardo 2020 09 04 redakti

  Por: Mi proponas alinomi el Nardus al Nardo (genro) kiu ekzistas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:02, 4 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:40, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
{{farite}}--Fenikals (diskuto) 19:32, 24 nov. 2023 (UTC) P.S:   Ne farite, ĉar la titolo ne ŝanĝiĝis. —Supernabla🪰 11:31, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Kial ne alinomi "el Nardus al Nardo", sen "... (genro)"? Aldonaĵo inter krampoj sencus nur tiam kiam ekzistus pluraj artikoloj de sama nomo "nardo", kaj ĉi tie ekzistas maksimume unu. La referenco al PIV estas bone dokumentita, nur la teksto, nun ankoraŭ sub latina nomo "Nardus", konsistis nur el 2 frazoj kaj fakte estis fakte kriza "{{ĝermeto}}" - mi aldonis trian frazon kaj nun aldonis ŝablonon "{{ĝermo}}". Tri voĉoj por alinomigo, neniu kontraŭ, nur du uzantoj kiuj provis ordigi la tuton sen mem voĉdoni: mi alinomigas al titolo Nardo, kiel jam proponis la ĉapitra titolo.   Farite ThomasPusch (diskuto) 18:59, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

«Hikikomorio» al «Hikikomoro» 2020 09 05 redakti

Oni proponas alinomi la artikolon «Hikikomorio» al «Hikikomoro».

Kialo: pro erara traduko. --sen subskribo

De "kontaktingo" al "ŝtopilingo" 2020 09 09 redakti

KontaktingoŜtopilingo redakti

La artikolo uzas vortojn kiel "Kontaktingo", "konektingo", "kontaktskatolo" ktp. , Tiujn ne konas la PIV, nek la NPIV, nek PIV2020... Kial ne uzi la kutiman esprimon "ŝtopilingo", kiun tiuj vortaroj (kaj aliaj esperanto-nacilingvaj vortaroj) havas? Temas pri ege kutima hejmaĵo. Jes, la vorto "ŝtopilo" estas uzata plursence, sed "ŝtopilingo" estas la kutima nomo parolante pri tiu afero, ĝi estas la plej vaste uzata esprimo.

Laŭ la PIV2020 kaj la NPIV: ŝtopilingo ⏚ Kava kontakta organo, en kiun oni enigas ŝtopilon, por fermi cirkviton: ina, vira ŝtopilingo.

--87.92.1.154 12:28, 9 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --DidCORN (diskuto) 12:47, 21 sep. 2020 (UTC).--Finfine mi aliĝas al la sugesto de Filozofo, estas kial mi proponis la alinomendan terminon konektingo, kiu estas elektinda suben.--DidCORN (diskuto) 16:27, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Surfo 05:42, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 01:17, 31 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --Filozofo (diskuto) 17:38, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La proponata formo neniel montras, ke temas pri elektra konekto. Krome, la esenca funkcio ne estas ŝtopado kiel, ekzemple, por fermi botelon aŭ bankuvon, sed konekto (elektra kontakto) de cirkvito. Male, ekzemple, la (miasperte reale uzata) formo konektingo ne havas tiajn mankojn. -Filozofo (diskuto) 17:38, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Vorto "kontaktingo estas pli klara. La celo ne estas fermi truon aŭ obstrukci fluon, sed estigi kontakton. Taylor 49 (diskuto) 14:01, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Oni devas plej firme rifuzi la radikon "konekt" por ĉi tiu tre konkreta afero. Konekti signifas Kunigi, interligi objektojn tiel, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.).

Konekto ne bezonas fizikan kontakton, sed povas esti ŝaltita kaj malŝaltita ankaŭ, ekzemple, per elektromagnetaj ondoj aŭ per elektraj signaloj en integra cirkvito. Se oni uzas ŝtopilon por ligi lampon al la hejma elektra reto, oni devas havi viglan imagopovon por paroli pri tio kiel "funkciigo (de la lampo kaj la elektra reto) kiel unu tuto".

Ankaŭ kontaktiloj, iam nomataj kontaktoroj, povas esti plej diversaj kaj iliaj kontaktantaj partoj povas havi alispecajn "kontaktingojn", ne similajn al ŝtopataj truoj.

Ŝtopilo (ŝtopkontaktilo) esence funkcias per fizika kontakto, per intertuŝo de konduktantaj partoj, kaj "ŝtopi truo(j)n" estas okulfrape karakteriza eco de ĉi tia kontaktilo. Ne necesas provi krei kvazaŭsciencan anstataŭanton por teĥnikaĵo, kiu jam de longe havas nomon en nia vortostoko, bone registritan en la vortaroj. La nomo eĉ tuj elvokas ideon pri la maniero uzi la teĥnikaĵon. La titolo kaj la uzata vorto nepre estu ŝtopilingo. Ne malstabiligu la lingvon. --Surfo 11:27, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: la termino "ŝtopilingo" troviĝas kaj en NPIV 2020 (en la reta versio) kaj en PREVO. --Tlustulimu (diskuto) 16:59, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Origine, kiel mi trovis en mia Scienca kaj Teknika Vortaro de 1956 eldonita de la Japana Esperanto-Instituto, la terminoj "ŝtopilo" kaj "stopilingo" koncernis nur konekta organo, al kiu estas konektataj la konduktantoj de fleksibla ŝnureto, kies la fino devas esti "ŝtopita". Ŝajnas, per evoluo de la lingvo, tiuj signifoj estis etenditaj al organoj ĉe aparatoj kaj ĉe muroj (Vd "ŝtopilingo" en    sxtopi en ReVo ).DidCORN (diskuto) 18:56, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

OKTOBRO

Kategorio:ManĝejojKategorio:Gastindustrio 2020 10 07 redakti

Saluton. La iama titolo estas tute klare komprenebla, sed la kategorio estas nuntempe ligata al pli ol kvardek alilingvaj kategorioj, el kiuj mi komprenis preskaŭ duono kaj neniu el ili kongruas kun manĝejoj, sed kun la pli ĝenerala koncepto, por kiu mi ĵus kreis artikolon, nome Gastindustrio, pri kies titolo mi ne batalos, se oni proponas alian pli kongruan kun la enhavo kaj la ligitaj artikoloj: servoj por gastigado kaj nutrado, resume pri hoteloj kaj trinkejoj-restoracioj, kaj ne nur manĝejoj.--kani (diskuto) 01:18, 7 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Pastinako -> Pastinaca sativa 2020 10 08 redakti

Mi proponas alinomi el pastinako al Pastinaca sativa ĉar ne ekzistas (mi ne trovis) referencojn kiuj konfirmas ke "pastinako" estas nomo de specio. Laŭ PIV "pastinako" estas genro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:47, 8 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: La plej aŭtoritata referenco estas la Fundamento de Esperanto, kies Universala Vortaro diras "pastinak' panais | parsnip | Pastinake | пастернакъ | pasternak". Bonvolu ne daŭrigi la konfuzadon de biologiaj terminoj komencitan de PIV-2002. Tio, ke komunlingva vorto esperanta por vaste konata specio similas al la scienca nomo de iu genro ne rajtigas iun ajn ŝanĝi la signifon. Se estas nepre bezonata aparta nomo por la genro, oni trovu novan nomon por tiu, ne falsu la lingvon akaparante konatan nomon de specio. PIV ne estas fidinda fonto por botanikaj kaj zoologiaj nomoj, kion konstatis jam eminentaj aŭtoroj. Pluraj artikoloj en Vikipedio konfuzas la legantaron per tiaj strangaĵoj. Lastatempe, la plej harstariga ekzemplo estis la katastrofa rearanĝo de la artikoloj "milio" kaj "mileo", efektivigita de iu "tiu ĉi uzanto" sekvinta vian proponon. --Surfo 08:21, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
“La plej aŭtoritata referenco estas la Fundamento de Esperanto” mi konsentas. “Universala Vortaro diras "pastinak' panais | parsnip | Pastinake | пастернакъ | pasternak" ne klarigas, ĉu la vorto pastinak singnifas genron aŭ specion, aŭ eble tre konatan tiutempe legomon. Jes, mi konsentas, ke PIV ne estas la plej bona, sed nun tiu vortaro estas la plej granda, tradicia kaj sufiĉe estimata Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:24, 12 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: La problemo inter la artikolo pri la specio kaj la genro solviĝis per la kreado de artikolo por la genro Pastinako. Por la artikolo pri la specio, ĝi restas kun la titolo pastinako, sed la nomo en Latino Pastinaca sativa kaj la taksonomia nomo kultiva pastinako estas nun ligitaj al ĝi. Nun, se estus nomŝanĝo, mi preferus la nomon en Esperanto kultiva pastinako ol la nomo en Latino. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 10:33, 10 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon Nosmetana ke vi kreis artikolon pri Pastinaca. Jes mi pensas ke artikolo pri genro oni povas Pastinako (genro) laŭ PIV. Sed laŭ kiu referenco, nomo de specio Pastinaca sativa estas Pastinako? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:18, 12 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: Kara Marek Mazurkiewicz, koran dankon al vi. Pri la specio, mi ne trovas referencon, sed por ne ĉagreni aliajn uzantojn, mi decidis ne tuŝi la titolon. Mi tamen estas por la alinomado al kultiva pastinako, do mi aldonos mian voĉdonon sube. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:28, 18 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi estas por la alinomado de la artikolo pri la specio al kultiva pastinako. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:28, 18 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Ne ekzistas refernco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:38, 19 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi konsentas. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 13:27, 24 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Surfo jam skribis ĉion pri tio. :-( --Tlustulimu (diskuto) 14:47, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Semidoj => Ŝemidoj 2020 10 29 redakti

Gravaj Esperanto-vortaroj rekomendas la formon "ŝemidoj" por tiu ĉi nocio. La paĝo mem agnoskas, ke la vorto estas derivita de la propra nomo "Ŝem", tamen senklarige insistas pri la nesistema kaj konfuza formo "semidoj". Krome, la nomoj de popoloj kaj popolanoj normale aperas en Esperanto kun minuskla komenclitero. Mi do ripetas mian rekomendon korekti ambaŭ difektojn, kaj ĉie ŝanĝi "Semido" al "ŝemido". Amike, Filozofo (diskuto) 09:08, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Farite en la teksto. Poste necesos alinomi la kapvorton. Filozofo (diskuto) 09:42, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Pri kiuj gravaj vortaroj temas? - La PIV mencias nur la jenan iomete strangan frazon "Rim. La formo ŝemido estus preferinda.", je la fino de la kapvorto "semido". Sed kiel aparta kapvorto "ŝemido" ĝi tie ne troveblas, eĉ en la aktuala reta versio. Krome mi ĵus rigardis en la dikegajn vortaregojn de p-ro Krause. Nek "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de 2018, nek "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de 1999, enhavas la kapvorton "ŝemido". Ili konas nur la vorton "semido". Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 12:24, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis la kapvorton "Semido" en la PIV de 1987. Tie la supre menciita rimarko eĉ forestas. Ĉu vi eble trovis la formon "Ŝemido" en la reta vortaro? Se jes, mi devas atentigi vin, ke ĝi ankaŭ konas la formon "Semido". --Tlustulimu (diskuto) 13:15, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi agis tiel, sekvante la nekontestitan proponon delonge afiŝitan, sed do nur ĵus efektivigitan. Mi retrovos la necesajn detalojn, rekontrolos kaj sciigos ilin ĉi tie. Amike, Filozofo (diskuto) 15:27, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Jen la promesitaj klarigoj:
1. Mi trovis neniun vortaron (aŭ eĉ tekston), en kiu la koncerna biblia persono (kiu donis la nomon al sia idaro kaj la koncerna lingvaro) nomiĝas alie ol "Ŝem(-o)".
2. Tio, ke "ŝem-ido-j" estas derivaĵo de la koncerna nomo estas komuna scio (mi ne sukcesis trovi ian ajn fonton, kiu kontestas tion). Tiu formo estas do regula kaj uzenda laŭ la 15-a regulo en la Fundamento de Esperanto, malkiel "semido", kiu kun tiu regulo ne konformas, ĉar ĝi klare diktas, ke oni ne uzu malsaman radikon en dirivaĵoj (ĉu necesas pluklarigi tion ĉi?).
3. ReVo (Reta Vortaro, sub "Ŝem/o") ja mencias ankaŭ la formojn kun "s", sed la unua formo ĉie estas "ŝ":
ŝemido, semido
ŝemida, semida: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj
ŝemida lingvo, semida lingvo
4. NPIV enhavas la formon "Ŝem/o" kaj sub "semido" havas rimarkon: La formo ŝemido estus preferinda. Evidente temas pri rekomendo uzi regulan derivaĵon "ŝem-id-o".
5. ReVo skribas eĉ pli emfaze: NPIV prave rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ (emfazo mia - Filozofo (diskuto) 19:57, 1 nov. 2020 (UTC))[Respondi]
6. Serĉo en tekstaro.com montras, ke la formo "ŝemido(j)" aperas kaj en malnovaj (1924) tekstoj, kaj en la Ondo de Esperanto (2001-2004), Monato (2012-2018) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto (2014-2016).
Amike, Filozofo (diskuto) 19:57, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Nu bone, Filozofo. Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton sur Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Ne ĉiu trovas proponojn pri alinomado sur iu diskutopaĝo de artikolo aŭ rimarkas ĝin. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 21:10, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Bone! -Filozofo (diskuto) 21:18, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis al https://tekstaro.com/ kaj tie ne nur serĉis la vortojn "ŝemido" kaj "semido", sed ankaŭ la rilatajn adjektivojn "ŝemida" kaj "semida". Subite la ofteco ŝanĝiĝis kompare al via serĉo, tiel ke "semida" aperas tie 14-foje kaj "ŝemida" nur 8-foje. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 21:32, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se ŝemidoj prefereblas, antiŝemitismo prefereblus. Ŝajnas estu bone peti la konsilon de la Akademio de Esperanto. DidCORN (diskuto) 16:47, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi NE opinias, ke la ofteco estas grava faktoro en tiu ĉi kazo: la regulan "ŝem-id-" diktas la 15-a regulo de la Fundamento, kaj ĝi ne kreas ian ajn ŝancon de miskompreno. La neregula "derivaĵo" "Ŝem-o" -> "semid-o" atencas la 15-an regulon (bonvolu relegi ĝin!), kaj ekzistas nenia kialo enkonduki ekstran apartan radikon "semid-", kiu estas absoluta sinonimo de la regula (kaj tial neobĵetebla!) derivaĵo "ŝem-id-". Krome, "semid-" povas (almenaŭ en iuj kuntekstoj) konflikti kun (aŭ almenaŭ kaŭzi konfuzon kun) la regula radikalo "sem-id-", ja "sem-o" estas metafore aplikebla al homoj: vidu ekzemple la PIVan gloson sub "sem/o":
5 (f) Tiuj, kiuj devenis el tiu spermo; idaro, posteularo: la semo de David X; el la reĝa semo de Edom X; ilia semo estos ekstermita el inter la homidoj [Malnova Testamento]. ☞ sango
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:50, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Koncerne la radikon "antisemit-":
Ĝi neniel estas derivaĵo, sed aparta internacia radiko. Siatempe la "termino" Antisemitismus estis enkondukita kiel "scienca" rimedo por kultivi malamon al hebreoj [eĉ en Vikipedio troviĝas informoj pri tio - prefere legu la koncernajn artikolojn en pluraj lingvoj por pli reliefa kompreno pri la afero]; (kun evidentaj morfologiaj modifoj) ĝi vaste internaciiĝis kaj iom post iom perdis sian eŭfemisman karakteron de "klerula" ruzo, tiel ke la nuntempaj antisemitoj ofte (denove ruze) penas NE uzi la vortojn "antisemito" kaj "antisemitismo" (ankaŭ pri tio eblas legi, eĉ en Vikipedio, en multaj lingvoj). Ĝi do organike enestas en Esperanta vort-trezoro laŭ la 15-a Fundamenta regulo kiel "vorto fremda".
Bonvolu noti, ke estus absurde (aŭ, se vi preferas, naive) identigi la radikon "antisemit-" kun la (principe ebla) derivaĵo "anti-ŝem-id-", ĉar tio identigus la bedaŭrinde realan kaj vaste konatan fenomenon de malamo al hebre-devenaj homoj kun nur teoria malamo al ŝemidoj - kategorio, kiu konsistas pejparte (preskaŭ ekskluzive, certe pli ol 90-procente) el ne-hebre-devenaj homoj. Krome, dum la kunmetaĵo "anti-ŝem-id-" enhavas neproduktivan kvazaŭprefikson "anti-", kiu ne estas uzebla kiel vera (produktiva) Esperanta prefikso (tia estas la tradicia senco de la vorto "Esperanta prefikso"). La derivaĵo "anti-ŝem-it-o" entute ne povas havi ian ajn sencon rilatan al la temo de tiu ĉi diskuto.
Koncerne la ideon konsulti la Akademion:
Mi estas membro de la Akademio de Esperanto, kaj eks-direktoro de ĝia Lingva Konsultejo, kiun mi estris dum ĉ. jardeko. Mi NE opinias bona ideo peti la Akademion okupiĝi pri tiu ĉi temo.
Amike kaj kolege, -Filozofo (diskuto) 18:50, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se mi rigardas sur aliaj Vikiprdioj, mi vidas, ke la formo semidoj estas tute internacia, eĉ pri Sem. DidCORN (diskuto) 20:31, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara DidCORN,
(A) La aserto, ke la formo Sem (por la koncerna biblia nomo) estas tute internacia en vikipedioj, estas tutsimple malĝusta. Mi ĵus rigardis vikipediojn hebrean (ne malgrava lingvo, se temas pri la Biblio, ĉu?) kaj la rusan: ili ne uzas formon "Sem".
(B) Sendepende, de la (mal)praveco de via aserto: Ĉu vi vere volas proponi alinomigon de ĝis nun nekontestita formo "Ŝem(o)"?!
Se jes, tio estas alia temo. Bonvolu inviti min al la diskuto pri via iniciato! Tamen, verdire, mi vidas tute nenian bazon por tia alinomigo.
Alie, ĉiuj miaj ĉi-supraj argumentoj plu validas.
Amike, -Filozofo (diskuto) 22:10, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara Filozofo,
(A) En la rusa lingvo estas Сим, kies prononco estas [Sim], kaj ne Ŝim. Mi vidas, ke nur en la hebrea kaj la angla ni trovas la formon "Ŝem". Konsideri ke la anglaj formoj estas internaciaj estas tute erarema; mi ĉiam batalas por eviti, ke Esperanto estu "nazopinto" de la angla lingvo, kopiante ĝin; sekvos ke estus la morto de nia lingvo. Ĉu vi ne vidis, ke semido estas Zamenhofa vorto ? Kiu povus imagi sin pli sperta ol nia Moŝto ?
(B) Mi vidas, ke neniu kuraĝas voĉdoni   Por:   Kontraŭ: la ŝanĝon de titolo.
Amike.DidCORN (diskuto) 10:12, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara DidCORN,
Mi reagis al via aserto, ke Sem estas tute internacia. Rapide kontrolinte, mi tuj trovis plurajn lingvojn, kiuj ne uzas tiun formon.
Mi ĵus denove rigardis, kaj tuj trovis pliajn kontraŭ-ekzemplojn: kroata kaj ĉeĥa.
Pri la rusa: mi ripetas, ke la nomo ne estas [sem], sed [sim] aŭ [ŝem], do mia aserto estis prava. Mi ne havas tempon por serioze esplori la detalojn, sed kelkminuta serĉado ŝajne montras, ke [сим] verŝajne venas el la antikva slavona biblia formo (kaj restas uzata pro la treega konservemo de la ortodoksa eklezio, kaj [ŝem] reflektas pli modernan tendencon pli zorge respekti la originajn praformojn. Se iu vere interesiĝas pri tio ĉi, ne estus malfacile esplori pli.
Konklude: Mi esperas, ke mi konvinke pravigis mian originan opinion (bv vidi ĉi-supre).
  Por: Mi estas por la ŝanĝo de ĉiuj derivaĵoj de Ŝem al ŝem-formoj.
La plej gravaj argumentoj estas (a) la jama tradicio; (b) proksimeco al la origina biblia/hebrea formo [ŝem]; kaj (c) manko de homonimoj (dum [sem] havas homoniman radikon, kiu povas kaŭzi miskomprenon en derivaĵoj (ĉar semo havas figuran sencon aplikeblan al homoj).
-Filozofo (diskuto) 17:06, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

KontaktingoKonektingo 2020 11 04 redakti

Kiel Filozofo proponis, mi malkovris la terminon konektingo en la Teknika Vortareto de Greziljono (bedaŭrinde ne plu atingebla rete) kun ĝiaj variantoj: elektra, komunika, telefona, televida...kaj ankaŭ murkonektingo. DidCORN (diskuto) 10:40, 4 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: La vorto funkciu por ĉiuj specoj de elektraj konektiloj kaj konektingoj (energiaj, telefonaj, retaj, aŭskutilaj, ...). Taylor 49 (diskuto) 12:34, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: ĝuste tion faras la vorto ŝtopilingo --Surfo 08:19, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Pli faka kaj pli preciza termino.--DidCORN (diskuto) 18:49, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: kio igas ĝin pli faka kaj kial ia "fakeco" havas signifon en por la vorto; preciza la vorto ne estas, tute male, tro vastasenca--Surfo 08:19, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: --Surfo 08:19, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Dum konektilo kaj konektingo estas fakaj terminoj nur pri elektro; ĉu ne trovas vi tro vastassenca ŝtopilo, kiu koncernas ankaŭ botelkorkon?--DidCORN (diskuto) 11:41, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: De kie vi prenas la ideon, ke "konekt" fake rilatas nur al elektro kaj elektraj aparatoj? Cet ere, kiel vi nomas tiun parton de konektilo, kiu eniĝas en viatipan "konektingon"? Ĉu ĝi estas, ekzemple, "konekto"? --Surfo 08:51, 19 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi trovis referencojn de la radiko "konekt-" pri elektro en PIV, NPIV, ReVo kaj miaj teknikaj terminaroj de Greziliono kaj Japana Esperanto-Instituto. Se por vi "Ŝtopilingo" estas evidente, ke ĝi rilatas al mura "konekt"skatolo (trovita en miaj ĉi-lastaj terminaroj), por mi evidentas, ke "ŝtopilingo" estas la supra parto de botelo, kiu ricevas korkan "ŝtopilo"n. Pro sekureco, elektraj muraj skatoloj estas ĉiam inaj, ekde mia prefera termino konektingo por ricevi konekitilon. Sincere.--DidCORN (diskuto) 12:19, 19 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi renkontas (kaj mem uzas) la klaran, senpere kompreneblan kaj reale uzatan vorton konektingo jam dum jardekoj. La formo "kontaktingo" ŝajnas al mi malpli klara kaj malpli uzata. Aliflanke, la verbo "ŝtopi" kaj ĝiaj derivaĵoj precipe elvokas la ideon pri obstrukcado sed ne pri konektado. Amike, Filozofo (diskuto) 23:03, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]


NOVEMBRO

Ŝem => Sem 2020 11 03 redakti

Ĝis nun ĉiuj vortoj, kiuj devenas de tiu biblia persono, uzas la radikon -sem-. Estas pli logike kaj pli simple nur ŝanĝi tiun titolon, anstataŭ ŝanĝi ĉiujn aliajn titolojn. Plie la formon Sem estas la pli internacia; nur en la hebrea kaj la angla lingvo troviĝas la formon "Ŝem". DidCORN (diskuto) 10:25, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Mi ne vidas seriozan kialon por tia arbitra ŝanĝo de reale uzata formo. Male, la proponata formo Sem estus almenaŭ konfuza, se ne rekte misgvida (speciale en derivaĵoj) pro la sinonima komunuza radiko "sem-". Bonvolu vidi detalajn klarigojn en la ĵusa diskuto pri la ŝanĝo "semid-" -> "ŝemid" tuj-supre, el kiu klaras, ke la premisa aserto de la propono ("Ĝis nun ĉiuj vortoj, kiuj devenas de tiu biblia persono, uzas la radikon -sem-") estas malĝusta kaj misgvida. Amike, -Filozofo (diskuto) 17:25, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Korelativo -> Tabelvorto 2020 11 17 redakti

"korelativo" estas obskura termino, "tabelvorto" estas logika kaj komprenebla. Taylor 49 (diskuto) 13:41, 17 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

DECEMBRO

Kategorio:Militaj unuoj laŭ landoj 2020 12 13 redakti

Estas ĉi tie kelkaj kategorioj nomitaj Kategorio:Militaj unuoj laŭ landoj kaj pluaj simile nomitaj kategorioj. Mi proponas alinomi ilin, ĉar ne temas pri "militaj" unuoj aŭ unuoj de milito, sed soldataj unuoj (trupoj, taĉmentoj...). La proponita nomo do estas Kategorio:Soldataj taĉmentoj laŭ landoj kaj pluaj kategorioj Kategorio:Milita historio, kiu devus esti nomita ekz. Kategorio:Historio de armeaferojKategorio:Historio de militistaro. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:27, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Ekzistas malnova tradicio de uzado de tiu ĉi vorto kaj tio kreis neniujn problemojn. Ekzistas militaj fortoj, milita buĝeto ktp. Soldato estas "ordinara ano de armeo", do oni ne povas nomi tiel oficirojn. Ne necesas serĉi solvon, se problemo ne ekzistas. RG72 (diskuto) 06:48, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Alilingvaj versioj ne rilatas al "milito", sed al "militistaro", "armeaj aferoj". Bv kompari ekz. en:Category:Military history - ne estas "Category:War history". Petr Tomasovsky (diskuto) 06:56, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tio ne ŝanĝas la aferon. Elpensante "armeajn aferojn" aŭ "soldatajn trupojn" ni solvos problemon ne ekzistantan (ĝis nun neniu plendis pri ĝi), sed kreos novajn. Mi aldonu ke fakte ne eblas klare distingi, ĉu armeaj trupoj troviĝas en milita stato aŭ ne. Ekzemple usona armeo batalas senhalte tra la mondo, sed ekde la Dua mondmilito Usono oficiale partoprenis eĉ ne unu militon — ĉiam okazas nur operacoj. Armeo estas destinita por milito kaj ne gravas, ĉu iu trupo militas nun aŭ ne. Alikaze necesos krei apartajn kategoriojn por trupoj dum milito kaj dum paca tempo ktp. Tio estas sakvojo sen elirejo kaj — plej grave — sen ajna senco. RG72 (diskuto) 08:06, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Phalaris -> Falarido 2020 12 26 redakti

Mi proponas alinomigi artikolon el Phalaris al Falarido ĉar "falarido" estas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:21, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Franca Gviano kaj ties subkategorioj al Kategorio:Franca Gujano redakti

La kategorio pri Franca Gujano nomiĝas Franca Gviano. Ankaŭ, pluraj kategorioj sub tiu ĉi kategorio uzas la saman nomon kaj estas alinomendaj.

Laŭ la historio, la kategorio pasis de Franca Gvajanio al Franca Gviano en 2010. --sen subskribo, en junio 2020

  Por: Ni jam diskutis en 2015 pri tio kaj konkludis, ke "Gujano" estas la pli taŭga termino, sed ni ne proponis la ŝanĝon de la kategorio, ĉar estas pli malfacile ŝanĝi ĝin pro la nombro da artikoloj ŝanĝendaj. Do jes ja, esperante trovi bonvenan voluntulon. DidCORN (diskuto) 15:00, 22 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

  Farite Finfine farite en 2022. - Moldur (diskuto) 21:25, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Listo de grandurboj en Germanio per populacio --> Listo de grandurboj en Germanio laŭ loĝantaro 2020 06 15 redakti

Mi ĵus trovis la artikolon Listo de grandurboj en Germanio per populacio, kies titolo estas lingve por mi stranga. Tial mi proponas ŝanĝon al "Listo de grandurboj en Germanio laŭ loĝantaro" aŭ "Listo de grandurboj en Germanio laŭ populacio". Mi ne scias, kial multaj esperantistoj ial evitas la prepozicion "laŭ". Do, kiu el la proponitaj titoloj estas preferinda? --Tlustulimu (diskuto) 17:00, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Memkompreneble, ke la nomo de paĝo devas esti: Listo de grandurboj en Germanio laŭ loĝantaro. Ĉiam estas listo laŭ iu parametro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:05, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Listo de grandurboj en Germanio laŭ loĝantaro, konforme al jam ekzistanta Listo de landoj laŭ loĝantaro. DidCORN (diskuto) 20:32, 16 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 20:22, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: - Moldur (diskuto) 18:17, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kial estas "grandurboj" anstataŭ "urbegoj"? Lingvano (diskuto) 07:11, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Grandurbo estas en NPIV.--2A02:1210:7605:6C00:C0BA:B714:AC39:BF75 17:36, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Jam delonge tiu ĉi estis decidita (tri poroj, nul kontraŭoj), sed tamen neniam ĝis nun efektivigita. - Moldur (diskuto) 18:44, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Finfine   Farite. - Moldur (diskuto) 11:07, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Blanka narciso -> poeta narciso 2020 09 03 redakti

Mi proponas alinomi el blanka narciso al poeta narciso kiu ekzistas en PIV. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:33, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:50, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  FariteSupernabla🪰 12:15, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vetarmado -> Armilkonkurso Armilkonkurado 2020 12 30 redakti

Temas ja pri konkurado (longdaŭra klopodo superi la kontraŭulon), ne pri vetado (hazardludo, ludo per klopodo antaŭdiri hazardan aŭ pli malpli neantaŭdireblan estontan okazaĵon). Taylor 49 (diskuto) 15:07, 29 dec. 2020 (UTC) Taylor 49 (diskuto) 10:46, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: --kani (diskuto) 23:12, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Aŭdrea (diskuto) 21:11, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La esenco de la afero ne estas konkuro, konkurado, eĉ malpli konkurso. Temas pri armado kaj oni do elektu esprimon laŭ tio. Mi rekomendas Konkura armado. La nuna titolo estas nur mallerta imito de la Germana vorto. --Surfo 08:53, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
  Por: Armilkonkurado.--DidCORN (diskuto) 14:03, 20 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus vidis, ke en NPIV estas la formulo "Konkuro de armado". Cu Armadkonkuro estus pli bone (ĉar tio ne rilatas al aparta armilo)?.--DidCORN (diskuto) 14:26, 20 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  Ne farite.--DidCORN (diskuto) 09:23, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  Farite iom alie Tamen ne de mi, sed de la proponinto. Jen la nova titolo Armadkonkuro. Ĉu ni lasu tiun titolon? - vidu sekvan ĉapitron. --Tlustulimu (diskuto) 12:14, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]