Vikipedio:Artikolo de la monato/2021/03

Charles Dickens

Charles DICKENS (prononco ˈtʃɑrlz ˈdɪkɪnz) (naskiĝis la 7-an de februaro 1812, mortis la 9-an de junio 1870) estis angla verkisto, unu el la plej influaj de la 19-a jarcento, kaj socia kritikisto. Li kreis kelkajn el plej memorindaj fikciuloj de la mondo kaj estas ĝenerale rigardita kiel la plej granda romanverkisto de la viktoria periodo. Dum lia vivo, liaj verkoj ĝuis senprecedencan famon, kaj ekde la 20a jarcento lia literatura genio estis larĝe agnoskita fare de kritikistoj kaj akademiuloj. Liaj romanoj kaj noveloj daŭre estas vaste popularaj.

Dickens naskiĝis en Landport apud Portsmouth. Pro financaj malfacilaĵoj de sia patro (enprizonigita pro ŝuldoj) li jam kiel 12-jarulo devis gajni monon kiel helplaboristo en fabriko. Siajn spertojn dum tiu ĉi tempo li poste priskribis en sia romano David Copperfield. Li fariĝis helpanto de advokato, poste ĵurnalisto, kaj li rapide famiĝis pro siaj elstaraj raportaĵoj. Kvankam li havis malmulte da formala edukado, lia frua malriĉiĝo movis lin por sukcesi. Dum sia kariero li redaktis semajnan ĵurnalon dum 20 jaroj, verkis 15 romanojn, kvin novelojn kaj centojn da rakontoj kaj da nefikciaj artikoloj, prelegis kaj aktoris grandskale, estis senlaca korespondanto, kaj kampanjis forte por la rajtoj, eduko de infanoj, kaj aliaj socialaj reformoj.

Liaj unuaj romanoj – ofte li skribis plurajn samtempe – publikiĝis ĉefe en seria formo. Temoj estis la ĉiutaga vivo de la malriĉaj homoj en la 19-a jarcento, la infanlaboro, kaj la malbonaj kondiĉoj en la fabrikoj kaj la malliberejoj. Dickens saltis al famo per la seria publikigo de La Pickwick Paperoj el 1836. Post kelkaj jaroj li fariĝis internacia literatura famulo, fama pro sia humuro, satiremo, kaj fervora observado de kaj roluloj kaj socio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: El Greco, Metroo de Parizo, Bjalistoko