Vikipedio:Artikolo de la monato/2022/01

Marie Curie

Maria Salomea SKŁODOWSKA-CURIE [marja skŭodofska kiri], aŭ mallongnome Marie Curie (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934 en Sancellemoz) estis pola-franca sciencisto pri fiziko kaj kemio, kiu estis pioniro en la studo de radioaktiveco. Ŝi dufoje gajnis la Nobel-premion: en 1903 ŝi gajnis la Nobel-premion pri fiziko (kune kun sia edzo Pierre Curie kaj kun kolega sciencisto Henri Becquerel) pro siaj esploroj pri la fenomeno de radiado, kaj en 1911 ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio pro malkovro de radiumo kaj polonio, kaj por sia esplorstudado de radiumo.

En la jaro 1891 Curie venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie Curie esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva. En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 Curie ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Mil kaj unu noktoj, Abraham Lincoln, Charlie Chaplin