2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

La jena listo de la vikipediaj artikoloj de la semajno nur konstruiĝis en 2013, kvar jarojn poste, kaj malgraŭ laŭebla atento ĝi povas esti manka. Tamen indas havi la liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, por facila superrigardo.

Vidu ankaŭ: arkivo de diskutitaj, elektitaj kaj ne elektitaj kandidatoj por "artikolo de la semajno" en 2009.

Semajnoj 1 kaj 2 redakti

 
Portreto de Casper David Friedrich. Fare de Gerhard von Kügelgen (ĉ. 1810-1820)

Caspar David Friedrich (n. la 5-an de septembro 1774 - m. la 7-an de majo 1840) estis germana romantikista pentristo kaj pejzaĝisto de la 19-a jarcento, ĝenerale rigardita kiel la plej grava artisto de la germana romantikisma movado. Li plej famiĝis pro la alegoriaj pejzaĝoj, kiujn li pentris meze de sia vivo : ili tipe bildigas kontemplemajn siluetojn ĉirkaŭitajn de noktaj ĉieloj, matenaj nebuloj, senfoliaj arboj aŭ gotikaj ruinoj. Lia plej grava intereso kiel artisto estis la kontemplado de naturo : liaj verkoj, ofte simbolaj kaj neklasikaj, celas proponi subjektivan, emocian respondon al la natura mondo. La pentraĵoj de Friedrich emas prezenti homojn laŭ malgrandiganta perspektivo, meze de vastaj pejzaĝoj. La pentristo intence malgrandigas la figurojn ĝis skalo, kiu laŭ la arthistoriisto Christopher John Murray "direktas la rigardon de la spektanto al ilia metafizika dimensio".

Friedrich naskiĝis en Sveda Pomerio, en la urbo Greifswald, kie la junulo ekstudis arton. Li poste studadis en Kopenhago ĝis la jaro 1798, antaŭ ol daŭre enloĝiĝi en Dresdenon. La juna pentristo maturiĝis en tumultema epoko, kiam tra Eŭropo pli kaj pli kreskis disreviĝo pri materialista socio kaj aperis nova intereso pri spiritualismo. Tiu ideologia ŝanĝo estis ofte esprimita per revalorigo de naturo : artistoj kiel Friedrich, Joseph Turner kaj John Constable ĉiuj intencis bildigi naturon kiel "dia kreaĵo, kontraste al la artifiko de homa civilizacio". Legu pli...

Semajnoj 3 kaj 4 redakti

 
Felix Mendelssohn Bartholdy (30-jara)

Jakob Ludwig Felix Mendelssohn Bartholdy, denaske kaj pli ĝenerale konita kiel Felix Mendelssohn (n. la 3-an de februaro 1809 en Hamburgo - m. la 4-an de novembro 1847 en Lepsiko) estis germana komponisto, pianisto kaj orkestrestro de la frua romantikisma periodo. Li estis la nepo de la filozofo Moses Mendelssohn, kaj naskiĝis ene de la bonstata, juda familio Mendelssohn, kiu poste konvertiĝis al kristanismo. Inter liaj tre diversaj verkoj estas simfonioj, konĉertoj, oratorioj, piano-muzikaĵoj kaj ĉambra muziko. Publike prezentiĝis Felix por la unua fojo la 24-an de oktobro 1818, naŭ jarojn aĝa : li okaze de tiu unua prezento plenumis la pianopartion en pianoterceto de Joseph Wölfl.

Post longa periodo de malpopulariĝo pro la ŝanĝemaj muzikaj modoj kaj la kontraŭjudismo de la komenco de la 20-a jarcento, la originaleco kaj kreemo de Felix Mendelssohn Bartholdy estas hodiaŭ denove agnoskitaj. Li nun viciĝas inter la plej konataj kaj popularaj komponistoj de la romantikisma epoko. Mendelssohn estas cetere kaj kutime rigardita kiel la definitiva remalkovrinto de la verkoj de Johann Sebastian Bach. Legu pli...

Semajnoj 5 kaj 6 redakti

 
La ekspedicia ŝipo Quest, ankrita ĉe la kajo St Katherine, en Londono.

La ekspedicio Shackleton-Rowett (1921-1922) estis la lasta ekspedicio al Antarkto de la brita esploristo Ernest Shackleton, kaj la lasta epizodo de la tiel nomata "heroa epoko de antarkta esplorado". La entrepreno, financita de la aferisto John Quiller Rowett, estis kelkfoje kromnomita "ekspedicio Quest" laŭ la nomo de la ekspedicia ŝipo, malgranda konvertita norvega balenŝipo. La originala projekto temis pri la esplorado de la Beaufort-maro en la Arkta Oceano. La celo de la vojaĝo tamen fariĝis Antarkto, post kiam la kanada registaro nuligis sian helpmonon.

La kialoj de la ekspedicio estis neniam klare difinitaj, sed inkludis interalie oceanografian esploradon kaj mapigon de variaj marbordaj regionoj. La ŝipo, malpli granda ol tiuj kutime uzitaj por antarktaj vojaĝoj, montriĝis maltaŭga por sia tasko. Ĝia progreso suden estis plurfoje prokrastita pro la malefikeco kaj oftaj paneoj de ĝia motoro, kio kaŭzis devigan, unu-monatan halton en Rio-de-Ĵanejro. Antaŭ eĉ la esplorada fazo de la vojaĝo, kaj iom post la alveno de la ekspedicio al la subantarkta insulo Sud-Georgio, Shackleton mortis en la ŝipo. La sekvinta parto de la mallongigita ekspedicio, ekde tiam estrita de la vic-ekspediciestro Frank Wild, ĉefe konsistis en tri-monata krozado al orienta Antarkto. Legu pli...

Semajno 7 redakti

 
Aspekto de la Ruhr-valo ĉe Witten.

La rivero Ruhr [rur] estas ĉ. 221 kilometrojn longa dekstra alfluanto de Rejno en Nordrejn-Vestfalio kun akvokolekta baseno de 4 485 km². Ĝi meandras pli ol 124 kilometrojn sur la teritorio de la regiona ligo Ruhr kaj estas nomdoma por la plej granda Eŭropa industriregiono, la Ruhr-regiono. Ties nomo klariĝas el la komenco de la industriigo en la ĉirkaŭaĵo de la rivero. La regiono ĉe Ruhr estis ekde la finiĝanta 18-a jarcento origino de la tuta ekonomiregiono. Antaŭe Ruhr dumtempe estis en la 19-a jarcento la plej navigata akvovojo de Germanio. Ĉitempe tamen ŝipiro okazas nur sur la lastaj 12 Ruhr-kilometroj. Ĝia valo estas grava ripozejo por la aglomeraĵo Rejn-Ruhr.

De la Ruhr la Ruhr-Regiono ricevis ĝian nomon. La industriigo de la regiono ĉi tie komencis, ĉar en la 18-a jarcento la Ruhr estis elkonstruata kiel ŝipvojo. La karbotavoloj ĉie en la proksimeco de la rivero alsurfaciĝas kaj norden ĝi malleviĝas pli profunden sub la tersurfacon. Tiel la unuaj minejoj ekestis proksime de la Ruhr kaj poste migris norden, por elminigi karbon el pli profundaj kuŝejoj. Tiel la Ruhr-Regiono evoluis kaj migris pli kaj pli norden en direkto de la rivero Emscher. Legu pli...

Semajno 8 redakti

 
"La Celestina", unu el la plej gravaj verkoj de la hispana literaturo.

La Celestina estas la nomo per kiu oni konas ekde la 16-a jarcento la verkon titolita origine Comedia de Calisto y Melibea (Komedio de Kalisto kaj Melibeo) kaj poste Tragicomedia de Calisto y Melibea, atribuita preskaŭ entute al Fernando de Rojas. Estas verko de transiro inter la Mezepoko kaj la Renesanco verkita dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj, tio estas de 1469 ĝis 1504, kiam mortis Izabela la Katolika. En 1492 okazas la Malkovro de Ameriko, la Granada Milito kaj la forpelo de la judoj el Hispanio, dum kulture Antonio de Nebrija publikas la unuan gramatikon de la kastilia lingvo, kio kune kun la profesora agado de Nebrija en Salamanko, helpas la aperon de la Humanismo en Hispanio.

La verko prezentas du ĉefajn versiojn: la Comedia (1499, 16 aktoj) kaj la Tragicomedia (1502, 21 aktoj). La tradicia kritikistaro multe debatis pri la ĝenro de La Celestina, ĉu teatraĵo ĉu rakontaĵo. La aktuala kritikistaro koincidas en indiki ties miksitan karakteron kaj ties koncepto kiel "pura dialogo", eble por esti deklamita de ununura leganto teatrigante la voĉojn de la diversaj roluloj antaŭ eta aŭskultantaro. Ties meritoj estas jenaj: psikologia karakterigo de la roluloj -ĉefe ĉe la perantino, Celestina, kies antaŭulo origine troviĝas en Ovidio-, la arta novaĵo kompare kun la humanisma komedio, kie ŝajne inspiriĝas, kaj ties manko de antaŭuloj kaj posteuloj en la okcidenta literaturo. Legu pli...

Semajno 9 kaj 10 redakti

 
Afiŝo por Metropolis.

Metropolo (de: Metropolis) estas 1927-a germana filmo reĝisorita de Fritz Lang kaj verkita de li kaj lia edzino Thea von Harbou pri romano ŝia el 1926. Ĝi estis la plej altekosta muta filmo de tiu tempo. Ĝi estas lokita en futureca urba malutopio kaj ekzamenas oftan sciencfikcian temon tiaman: la socia krizo inter laboristoj kaj posedantoj en kapitalismo. Krome ĝi estas konsiderata mejlŝtono de la germana ekspresionismo en kino kaj unu el la plej elstaraj filmoj de la epoko de la muta kino.

En megalopolo (grandega urbego) de la 21-a jarcento la laboristaro loĝas en geto subtera, kie troviĝas la industria kerno kaj ekzistas malpermeso eliri al ekstera mondo. Incititaj de roboto, ili ribeliĝas kontraŭ la intelekta klaso kiu tenas la povon, minace detrui la urbon kiu troviĝas en la surfaco, sed Freder (Gustav Frölich), filo de la dirigento de Metropolo, helpate de la belulina Maria (Brigitte Helm) de malriĉa deveno, klopodos eviti la detruon pro sentoj kaj amo. Legu pli...

Semajno 11 kaj 12 redakti

 
Adrian Lim trompis multajn virinojn, por ke ili donu monon kaj akceptu seksumi. Li cetere murdis infanojn por haltigi la polican enketon pri si.

La ritaj murdoj de Toa Payoh estis serio da du murdoj okazintaj en Singapuro en la jaro 1981. La kadavro de naŭjara knabino estis retrovita la 25-an de januaro 1981 apud la lifto de konstruaĵo en la distrikto Toa Payoh. Post du semajnoj, alia dekjara mortinta knabo estis retrovita en la sama areo. La du infanoj estis murditaj kiel oferadoj al la hinduisma diino Kalio. La murdoj estis mastrumitaj de Adrian Lim, memproklamita mediumo, kiu sukcese konvinkis multajn virinojn, ke li havis paranormalan povon. Liaj viktimoj donacis siajn korpojn kaj monon kontraŭ kuracadoj, beleco aŭ bonŝanco.

Du el tiuj virinoj fariĝis la lojalaj asistantinoj de Lim : Tan Mui Choo edziniĝis kun li, kaj Hoe Kah Hong fariĝis unu el liaj "sanktaj edzinoj". Kiam polico komencis enketi pri seksatenco denuncita de unu el liaj viktimoj, Adrian Lim furioziĝis kaj decidis murdi infanojn por konfuzigi la enketistojn. En ambaŭ kazoj, Hoe altiris infanon en sian apartamenton, kie li aŭ ŝi estis drogita kaj murdita de la triopo. Lim cetere seksatencis la junan knabinon antaŭ ties morto. La tri krimuloj estis arestitaj, post kiam polico trovis sangostrion ĝis la apartamento. La proceso daŭris 41 tagojn, kaj estis la dua plej longa proceso iam ajn okazinta en la tribunaloj de Singapuro. Legu pli...

Semajno 13 kaj 14 redakti

 
Statuo de Giovanni Villani en la Loggia del Mercato Nuovo.

Giovanni Villani (naskiĝis ĉ. 12761280 - mortis en 1348) estis itala bankisto, diplomato kaj kronikisto el Florenco. Li ĉefe famiĝis kiel la verkinto de la Nuova Cronica, ampleksa kroniko pri la historio de Florenco. Villani estis eminenta florenca oficialulo, sed akiris malbonan reputacion kaj estis dumtempe enkarcerigita post la bankroto de la komerca kaj banka kompanio, en kiu li laboris. Villani havis la ideon verki sian Cronica-n, post kiam li ĉeestis la jubilean ceremonion de la jaro 1300 en Romo kaj ekkonsciis pri la jam longa historio de Florenco.

Li cetere multe interesiĝis pri ekonomiaj analizoj kaj statistikaj informoj, kaj montriĝis precipe sagaca observanto de la florenca politika vivo, tiel ke li estas rigardebla kiel kronikisto pli moderna ol tiuj de frua mezepoka Eŭropo. Lia Cronica aperas kiel la plej frua grava verko en la historio de statistiko. La historiisto Kenneth R. Bartlett tamen rimarkis, ke "lia fido pri ceteraj elementoj kiel la Dia providenco daŭre parencigas lin al la mezepoka regiona kronika tradicio": li do pro tio ne plene kompareblas al siaj renesancaj posteuloj. Per la ripetantaj temoj kaj historiaj raportoj de sia kroniko, Villani emfazas tri ĝeneralajn tezojn pri malvirto kaj moralo, kiuj liaopinie gvidas la disvolviĝon de homa historio: ekcesoj nepre kaŭzas katastrofojn, fortoj de bono kaj malbono estas senĉese interbatalantaj, kaj ĉiuj okazaĵoj iel rilatas al la volo de Dio. Legu pli...

Semajnoj 15 kaj 16 redakti

 
Monumento pri Wilhelm von Humboldt, kreita de la skulptisto Paul Otto, antaŭ la universitata ĉefkonstruaĵo.

La Humboldt-Universitato en Berlinogermane Humboldt-Universität zu Berlin aŭ mallonge HU Berlin (HUB) - estas la plej aĝa kaj plej granda el la kvar universitatoj en Berlino kaj unu el la plej grandaj en Germanio. Ĝi havas sian sidejon en la urbocentra bulvardo Unter den Linden en la urbokvartalo Berlin-Dorotheenstadt en la centra distrikto de Berlino.

La universitato konsideriĝas daŭriganto de la unua berlina universitato, (Alma Mater Berolinensis), kiu komencis funkcii dum la jaro 1810. La universitato fondiĝis la 16-an de aŭgusto 1809 laŭ iniciato de la liberala prusa eduka reformisto kaj lingvisto Wilhelm von Humboldt, dum la sekva jaro 1810 ĝi praktike ekfunkciis. Inter la jaroj 1828 kaj 1946 ĝi havis la nomon Friedrich-Wilhelms-Universität, honore al la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a, kiu subtenis la fondon. Nur dum la jaro 1949 la historia universitato en la berlina urbocentro ricevis sian nunan nomon, kiu celis honorigi kaj la lingviston Wilhelm von Humboldt kaj lian fraton, la naturscienciston Alexander von Humboldt. Tiu nomo restis oficiala ankaŭ post la kolapso de la ŝtato GDR kaj la reunuiĝo de Germanio la 3-an de oktobro 1990. Legu pli...

Semajno 17 redakti

 
Aresto de Gavrilo Princip

La atenco de Sarajevo kontraŭ Franz Ferdinand d'Este, arkiduko kaj sekvanto de aŭstria-hungara trono, okazis la 28-an de junio 1914 en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino. Dum soldata parado, la arkiduko Franz Ferdinand estis atakita de grupo de ses atencantoj, kies gvidanto estis Danilo Ilić. Franz Ferdinand d'Este kaj lia edzino, Žofie Chotková, estis post bombatako kontraŭ la kolono de aŭtomobiloj pafmortigitaj de la serba separatista Gavrilo Princip. Ĉepinte de la komploto staris Dragutin Dimitrijević, la komandanto de serba soldata esplortrupo, lia dekstra mano, majoro Vojislav Tankosić kaj la spiono Rade Malobabić. Majoro Tankosić zorgis pri ekzercado kaj armilekipo de la atencontoj ebligante al ili aliron al la sama sekreta subtera fervojo, per kiu Rade Malobabić kontrabandis armilojn al la teritorio de Aŭstrio-Hungario.

La atencintoj, la ĉefaj membroj de la subtera fervojo kaj la serbaj soldatoj respondecaj pri la organizo de la atenco, estis poste malliberigitaj, juĝitaj kaj punitaj. La krimuloj malliberigitaj sur la teritorio de Bosnio estis juĝitaj en Sarajevo en oktobro 1914, la ceteraj agintoj inter la jaroj 1916 kaj 1917 antaŭ duonleĝa juĝistaro en la greka Tesaloniko okupata de francoj. Legu pli...

Semajno 18 redakti

 
Jemena knabino prezentanta reĝinon Ester dum purima karnevalo, Tel-Avivo, 1934.

Purimo (hebree: פורים, „Biletoj“, el akada pūru, laŭvorta signifo en senco de "ĵetkubo" aŭ "riska ludo") estas la plej gaja juda festo rememoriganta liberiĝon de persiaj judoj el intrigoj de malbona veziro Hamano, kiu volis ilin la 13-a de adaro 3405 (te. laŭ tradicio 355 a.K.) senkondiĉe kaj absolute pereigi, kiel estas notite en Libro de Ester. La nomo de festo rememorigas ĵetadon de biletoj de Hamano, per kiuj li volis determini la plej konvenan tagon por sia intencata plano. Kutimo dum la festo Purimo estas publike antaŭlegi Libron de Ester, reciproke pridonaci sin (ekz. per trinkaĵo, manĝaĵo), donacado al bezonuloj (karitato), solena manĝaĵo, trinkaĵo de alkoholaĵo kaj portado de maskoj kaj kostumoj.

Purimo estas festata ĉiujare la 14-an tagon de la hebrea monato adaro. En urboj, kiuj havis remparojn en la tempoj de Jozuo, inkluzive de Jerusalemo, Purimo estas festata la 15-an de adaro, kaj nome kiel Ŝuŝan Purimo. Kiel ĉe ĉiuj ceteraj festoj Purimo komenciĝas kun sunsubiro de antaŭa tago. Legu pli...

Semajno 19 kaj 20 redakti

 
Samkiel sia kreinto Honoré de Balzac, Louis travivas sian adoleskecon en la kolegio de Vendôme, legante multajn librojn kaj suferante pro la punoj plenumitaj de la instruistoj.

Louis Lambert estas romano verkita en 1832 de la franca romanisto kaj dramisto Honoré de Balzac (1799-1850). Ĝi apartenas al la sekcio "Filozofiaj studoj" (Études philosophiques) de lia ampleksa romanserio La Homa Komedio. La intrigo de la romano plejparte disvolviĝas en lernejo de la franca urbeto Vendôme, kaj rilatas al la vivo kaj teorioj de genia knabo fascinita de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg (1688-1772).

Balzac verkis Louis Lambert somere de 1832, kiam li estis restadanta kune kun amikoj en la kastelo de Saché. Eldoniĝis entute tri eldonoj kun tri malsamaj titoloj. La romano entenas nur minimuman intrigon, kaj plivole emfazas la metafizikajn ideojn de sia genia protagonisto pere de lia ununura amiko (kiu finfine aperas esti Balzac mem). Kvankam la romano ne estas tipa ekzemplo de la realisma stilo, pro kiu Balzac famiĝis, ĝi proponas interesan bildigon de lia propra junaĝo. Specifaj detaloj kaj okazaĵoj rilate al la vivo de la verkisto – inkluzive de punoj kaj socia ostracismo – sugestas, ke la libro fakte estas duonfikcia aŭtobiografio. Kiam li estis studento en Vendôme, Balzac verkis eseon titolitan Traktato pri Volo, kiu estas en la romano priskribita kiel verko de Louis Lambert. La eseo komentas la filozofion de Swedenborg kaj de aliaj, kvankam Balzac fakte ne serioze esploris tiujn konceptojn antaŭ posta periodo de sia vivo. Inter la ideoj analizitaj en la eseo kaj alie en la romano estas ekzemple la apartigo inter interna kaj ekstera ekzisto, la rolo de anĝeloj, spirita klerismo sed ankaŭ la rilato inter genio kaj frenezo. Legu pli...

 

Erevano (en la armena Երևան) estas la ĉefurbo de Armenio, kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝia areo estas 227 km². Erevano havas specialan administran statuson, spite al la marzoj (մարզէր) en kiuj dividiĝas la lando. Ĝi estis fondata en la jaro 782 a.K. okcidente de tio kio hodiaŭ estas Armenio, ĉe la orienta ekstremo de la monto Ararato kaj ĉe la bordo de la rivero Hrazdan. Post bataloj, disraboj, incendioj kaj tertremoj, Erevano fariĝis ĉefurbo de la Armena Demokratia Respubliko post la Unua mondmilito kaj ĝia loĝantaro pliiĝis per la alveno de pluraj centoj de postvivantoj de la armena genocido fare de la turka registaro, kaj ĝi plu etendiĝis dum la 20-a jarcento kiam konvertiĝis en unu el la 15 ĉefurboj de Sovetio. Tiamaniere, la malgranda urbo transformiĝis en unu el la plej gravaj de la regiono, sidejo de la plej gravaj kulturaj, artaj, edukaj kaj industriaj asocioj, krom la politika centro kaj bazo de ampleksa fervoja reto kaj komerca centro. Erevano estas la malplej loĝata el la tri landaj ĉefurboj de Kaŭkazio.

plena artikolo...


Semajnoj 22 kaj 23 redakti

 
Joseph Haydn (1791)

Franz Joseph Haydn (n. 31-an de marto 1732 en Rohrau, Malsupra Aŭstrio; m. 31-an de majo 1809 en Gumpendorf) estis gvida aŭstra komponisto de la Viena klasikismo. Haydn naskiĝis kiel filo de ĉarfaristo en la vilaĝo Rohrau (Malsupra Aŭstrio) proksime de la tiama aŭstra-hungara landlimo. Li estis frato de la komponisto Michael Haydn kaj de la tenoro Johann Evangelist Haydn.

Haydn pasigis la plej grandan parton de sia kariero kiel kortegomuzikisto kaj direktis la orkestron kaj la operon de la bonhava familio Esterházy je ties vilao, por kiu li devis komponi la muzikon. La efikon de la izoliteco disde aliaj komponistoj kaj la tendencoj de la muziko li priskribis per la konata citaĵo: „Mi estis apartigita de la mondo, neniu en mia proksimeco povis frenezigi min je mi mem kaj torturi, kaj tiel mi devis originaliĝi.“ Se oni observas la verkaron de Haydn tra la kvin jardekoj (ĉ. 1749 ĝis 1802), en kiuj ĝi estis kreita, oni trovas gradan, sed konstante progresan kompleksecon kaj muzikan fajnigon, kiu evoluis tiel, kiel Haydn lernis el la spertoj propraj kaj de siaj kolegoj. Oni povas trovi kelkajn gravajn mejloŝtonojn en la evoluo de la muzika stilo de Haydn. Legu pli...

Semajno 24 redakti

 
Flago de Armenio

ArmenioArmenujo (en armena lingvo Հայաստան, Hayastan, el Հայք Hayq), oficiale Armena Respubliko, estas montara lando, ŝtato sen marelirejo, situanta en suda Kaŭkazio. Ĝi kundividas landlimojn okcidente kun Turkio, norde kun Kartvelio, oriente kun Azerbajĝano kaj Irano, kaj sude kun la azera enklavo Naĥiĉevano. Armenio estis loĝata ekde prahistoriaj epokoj. La arkeologoj daŭre trovas restaĵojn kiuj demonstras ke Armenio kaj ĝia montaro estis inter la unuaj lokoj kie la homa civilizo ekloĝis.

Armenio estas eks-soveta respubliko, unitara, plurpartia kaj demokratia ŝtato kiu originas el unu el la plej antikvaj civilizoj de la mondo. Donacata de riĉa kulturheredaĵo, elstaris kiel la unua nacio en la adoptado de la kristanismo kiel oficiala religio. Kulture, politike kaj historie, Armenio sin konsideras parto de Eŭropo. Tamen, ĝia situo en la suda Kaŭkazio situas ĝin en la arbitra landlimo inter Eŭropo kaj Azio: kio igas ĝin transkontinenta nacio. Nuntempe, Armenio estas membro de pli ol 35 internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, la Konsilio de Eŭropo, la Banko por Azia Disvolviĝo, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj la Organizo por la Ekonomia Kunlaboro de la Nigra Maro. Legu pli...

Semajnoj 25 kaj 26 redakti

 
Eksperimento pri birdo en aerpumpilo

Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (angle An Experiment on a Bird in the Air Pump) estas pentraĵo plenumita en 1768 de la brita pentristo Joseph Wright of Derby. Ĝi apartenas al serio da kandel-lumigitaj scenoj, kiujn Wright verkis dum la 1760-aj jaroj. Tiu oleo-sur-tolo malkonformas al tiutempaj konvencioj, ĉar ĝi bildigas sciencan temon laŭ la solena stilo kutime rezervita al historiaj aŭ religiaj temoj. Wright, originala kaj provinca artisto, abunde kaj intime bildigis la industrian revolucion kaj la sciencan progreson de la klerisma periodo. La verko estas posedita de la Nacia Galerio de Londono depost 1863 kaj estas daŭre rigardita kiel majstroverko de brita pentrado.

La pentraĵo bildigas naturfilozofon, pioniron de moderna scienco, rekreantan unu el la aerpumpilaj eksperimentoj de Robert Boyle en la 17-a jarcento : birdo estas progrese senigita el oksigeno antaŭ diverskonsista grupo da observantoj. La grupo montras variajn emociojn, sed la plejmultaj observantoj plivole interesiĝas pri la scienca rezulto de la eksperimento, ne pri la destino de la birdo. Legu pli...

Semajnoj 27 kaj 28 redakti

 
Flago de Kartvelio

KartvelioKartvelujo (kartvele საქართველო /Sakartvelo/) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberia kaj Kolĥeti, kaj hejmo de kartveloj (aŭ "gruzoj"). Ĝi estas membro de UNO, Eŭropa Konsilio, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.

La lando havas 1.461 kilometrojn da surteraj ŝtatlimoj — inter ili kun Armenio 164 km, Azerbajĝano 322 km, Rusio 723 km, Turkio 252km. Cetere estas 310 kilometroj da ŝtatlimoj ĉe la Nigra Maro. La kartvela ekonomio tradicie baziĝas sur turismo en la Nigra Maro, la kultivado de citrikoj, teo kaj vinberoj; la mineja elfosado de mangano kaj kupro krom la malgranda industria sektoro kiu produktas vinon, metalojn, maŝinaron, kemiaĵojn kaj teksaĵojn. La lando importas la plimulton de la energio kiun ĝi bezonas, inkluzive de natura gaso kaj nafto. Legu pli...

Semajno 29 redakti

 
Jereboam O. Beauchamp murdas Solomon P. Sharp.

La murdo de Solomon P. Sharp, ankaŭ kromnomita "tragedio de Kentukio", rilatas al la fama mortigo de la kentukia parlamentano Solomon P. Sharp fare de la juna juristo Jereboam O. Beauchamp en 1825. Beauchamp fakte estis admiranto de Sharp, ĝis kiam Sharp havis nelegitiman, mortnaskitan infanon kun virino nomita Anna Cooke kaj firme neis sian patrecon. Beauchamp poste komencis amrilaton kun Cooke, kiu akceptis edziniĝi kun li kondiĉe, ke li mortigu Sharp. Beauchamp kaj Cooke edziĝis en junio 1824: frumatene de la 7-a de novembro 1825, Beauchamp murdis Sharp antaŭ ties domo en Frankfort (Kentukio).

Polica enketo rapide evidentigis, ke Beauchamp estis la murdinto. Li estis arestita en sia propra domo en Glasgow (Kentukio), kvar tagojn post la krimo. Kvankam Beauchamp celis antaŭ ĉio defendi la honoron de Anna Cooke, rapide aperis aliaj onidiroj, laŭ kiuj la krimo estis fakte subtenita de la politikaj kontraŭuloj de Sharp. Tiu parlamentano ja estris la partion favoran al la Nova Kortumo dum la polemiko inter la Malnova kaj Nova Kortumoj de Kentukio. La tragedio de Beauchamp kaj Sharp inspiris plurajn literaturajn verkojn, plej notinde la nefinitan Politian de Edgar Allan Poe kaj World Enough and Time de Robert Penn Warren. Legu pli...

 

Nova Suda Gronlando, ankaŭ kromnomita lando de Morrell, estis fantoma lando registrita en marto 1823 de Benjamin Morrell, la usona ŝipestro de la ŝipo Wasp, okaze de fokĉasada kaj esplorada vojaĝo al la Weddell-maro en Antarkto. Naŭ jarojn post la vojaĝo, Morrell verkis vojaĝraporton titolitan A Narrative of Four Voyages, en kiu li proponis precizajn priskribon kaj geografiajn koordinatojn de la marbordo, kiun la ŝipo liadire laŭiris je pli ol 480 kilometroj.

En la tempo de la vojaĝo de Morrell, la geografio de la ankoraŭ nenomita Weddell-maro kaj de la ĉirkaŭaj landoj restis preskaŭ tute nekonata, tiel ke tia landaperado ŝajnis kredebla. Morrell tamen havis aĉan reputacion de fabelisto, kaj lia vojaĝraporto entenis plurajn evidentajn erarojn, kiuj pludifektis lian bonfamon kaj dubigis liajn asertojn. Ĉar la regiono de la Weddell-maro estis ankoraŭ malmulte konata kaj tre malfacile alirebla pro densa bankizo, oni ne serĉadis la supozitan landon antaŭ la komenco de la 20-a jarcento, kiam la unuaj modernaj antarktaj ekspedicioj klare malkonfirmis la ekziston de Nova Suda Gronlando.

plena artikolo...



Semajnoj 32 kaj 33 redakti

 
Junulara E-Semajno

La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara esperanto-aranĝo organizata de Pola Esperanto Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ). La 1-a JES okazos dum la jarŝanĝo 2009/2010 en Zakopane (Pollando). JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de PEJ kaj la Internacia Seminario (IS) de GEJ, kiuj okazadis aparte ĝis la jarŝanĝo 2008/2009 (tiam okazis la 7-a AS kaj la 52-a IS). Laŭ ideo de la organizantoj, JES okazadu ĉiujare dum unu semajno en alia loko de Meza Eŭropo (kaj tiel per formo sed ne sezono similu al la IJK). Oficiale tamen la plia sorto de JES, AS kaj IS depost 2010 estas ankoraŭ decidenda.

La ideo okazigadi anstataŭ la IS kaj AS unu komunan aranĝon ekcirkulis en proponoj de pluraj partoprenantoj jam baldaŭ post ekesto de la disigo, sed pro diversaj kialoj, kiel registaraj subvencioj ricevataj de GEJ por aranĝo okazigata sur la teritorio de Germanio, tia ŝanĝo ne ŝajnis tuj ebla. La ideo pri JES aperis la 4-an de aŭgusto 2008 en Duga Resa en Kroatio dum la Magiverda Internacia Renkontiĝo. Legu pli...

Semajnoj 34 kaj 35 redakti

 

Piano estas muzikinstrumento kiu apartenas al la grupo de la klavarinstrumentoj. Per klavaro oni movas trans speciala mekaniko martelojn, kiuj frapas sur kordojn kaj repuŝiĝas. Samtempe dampilo deiĝas de la kordoj kaj restas levitaj, ĝis oni maltenas la respektivajn klavojn. La nomo piano estas mallongigo de la itala nomo „pianoforte“ kaj „fortepiano“ (de itala piano [ˈpi̯aːno] „plata, mallaŭta“ kaj forte [ˈfɔrte] „forta, laŭta“). Ĉi tiuj esprimoj akcentis, ke - kompare kun pli fruaj klavaristrumentoj inklude la klavicenon - fariĝis eble, per diversforta frapado sur la klavoj ludi laŭvole mallaŭte aŭ laŭte kaj subigi la terasdinamikon.

Pianoj nuntempe ekzistas laŭ du ĉefaj konstruformoj: pianego (fortepiano, vostpiano) kaj pianeto (starpiano, kestopiano). Pianego staras, samkiel klaviceno, libere en ĉambro aŭ salono; apognoĉoj, resonancplanko kaj kordaro paralelas al la planko. Je pianeto apognoĉoj, resonancplanko, kordaro kaj martelmekaniko (stativmekaniko) staras vertikale, tiel ke oni povas starigi ĝin spacoŝpare ĉe la muron. Legu la artikolon...

Semajnoj 36 ĝis 38 redakti

 
Blazono de la Vajmara Respubliko

Vajmara Respubliko estis la nomo de la germana respubliko, kiu en februaro 1919 rezultis el la novembra revolucio de 1918 kaj ekzistis ĝis 1933. Oficiale la lando daŭre nomiĝis Germana Regno (Deutsches Reich). Oni konsideras la respublikon la unua demokratia ŝtato en Germanio. Ĝi havis federacian strukturon. La Vajmara Konstitucio difinis registaran sistemon miksan inter prezidanta kaj parlamenta sistemo.

La ĉefurbo de la respubliko estis Berlino, kie sidis la registaro kaj kunvenis la parlamento (Reichstag). La nomo de la respubliko deriviĝas de la urbo Vajmaro, en kiu kunvenis la konstituci-dona nacia asembleo. La karakteron de la respubliko forte influis la ĵusa unua mondmilito, en kiu Germanio malvenkis, kaj la traktato de Versailles. La disfalon de la respubliko en 1933, kiu markas la fortiĝon de nacisocialismo, oni ligas interalie al la dissplitiĝo de la povo en la multfrakcia parlamento. La konstitucio de la postmilita Germanio provis eviti la kredatajn aŭ verajn fuŝojn de la Vajmara Konstitucio, ekzemple plifortigis la rolon de la parlamento kaj ebligis malelekton de registarestro nur elektante samtempe novan. Legu pli...

Semajnoj 39 ĝis 41 redakti

 
Menoro antaŭ la israela parlamentejo Kneset en Jerusalemo.

Benno Elkan (naskiĝis la 2-an de decembro 1877 en Dortmund; mortis la 10-an de januaro 1960 en Londono) estis germana juda skulptisto, kiu kreis la grandan menoron (sepbrakan kandelingon) antaŭ la israela parlamentejo Kneset en Jerusalemo kaj multnombrajn pliajn monumentojn, bustojn kaj medalojn en Germanio kaj Britio. Li honoriĝis per la Ordeno de la Brita Imperio (Order of the British Empire, OBE).

Benno Elkan komencis sian artan skulptistan laboron en sia hejma urbo Dortmund per la kreo de tombomonumentoj. Pli poste li portretis armeestrojn, politikistojn, sciencistojn kaj artistojn, ĉefe el Germanio, Francio kaj Britio, per bustoj kaj medaloj. Pro sia judeco li ekde la jaro 1935 ne plu rajtis profesie labori en Nazia Germanio kaj elmigris al Londono. En Germanio li rekonatiĝis en la 1950-aj jaroj, kiam liaj verkoj montriĝis en pluraj ekspozicioj. Lia kreado ne ligeblas al certa arta stilo, li eksperimentis pri pluraj. Legu pli...

Semajnoj 42 kaj 43 redakti

 
Viroj supergrimpantaj la Ĉilkot-intermonton.

La alaska orimpetegoKlondike-orimpetego estis unu el la plej sukcesaj orimpetegoj. Ĝi venigis ekde 1896 pli ol cent mil orserĉistojn al la rivero Klondike ĉe la urbo Dawson. Ĝi estis kaŭzo de la fondo de Jukonio kaj de la firmigo de la landlimo inter Alasko kaj Kanado. Ĝi okazis dum ekonomia krizo en Usono, tial ke multaj homoj provis trovi riĉecon ĉe la Klondike. Aldone ĝia sukceso venigis grandegajn orkvantojn al la monda merkato, entute estis trovitaj ĉ. 12,5 milionoj da uncoj, t.e. volumeno de pli ol 20 m³, kaj post ĝia fino okazis grava krizo pri likvidebleco.

La vivmaniero de la indianoj, nomitaj unuaj nacioj en Kanado, ŝanĝiĝegis. Ilia nutraĵbazo, la boacoaroj, draste malpligrandiĝis, kelkaj triboj unuan fojon malnomadiĝis, ili ekkonis monekonomion kaj multaj mortis pro importitaj malsanoj. Malgraŭ tio, la Tr'ondek Hwech’in (tribo el la unuaj nacioj), kiuj vivis ĉirkaŭ Dawson, sukcesis parte eviti la negativajn sekvojn kaj konservi sian kulturon. Legu pli...

 

Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: Ŝopeno; naskiĝis la 1-an de marto 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto kaj pianisto.

La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem. La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.

plena artikolo...



Semajnoj 46 kaj 47 redakti

 
Carsten Borchgrevink

Carsten Borchgrevink (n. la 1-an de decembro 1864 - m. la 21-an de aprilo 1934) estis norvega-brita polusa esploristo kaj pioniro de moderna antarkta vojaĝado. Borchgrevink antaŭis Robert Falcon Scott, Ernest Shackleton, Roald Amundsen kaj plurajn aliajn famulojn de la heroa epoko de antarkta esplorado. Li komencis sian esplorkarieron en 1894, partoprenante norvegan balenĉasadan ekspedicion al Antarkto. Li tiuokaze kolektis kaj alportis al Eŭropo la unuajn vegetalajn specimenojn el la regiono de la antarkta cirklo.

Inter 1898 kaj 1900, Borchgrevink estris la brite financitan ekspedicion Southern Cross : ĝi en 1899 fariĝis la unua ekspedicio, kiu sukcese travintris sur la antarkta kontinento. La ekspedicianoj atingis la Ross-glacikampon, kiun neniu alia vizitis ekde la ekspedicio de James Clark Ross antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. Borchgrevink surteriĝis sur la glacikampon kune kun du aliaj ekspedicianoj kaj li trapasis ĝin per sledo, atingante novan plejsudan rekordon je la latitudo 78°50'S. Kiam ĝi revenis al Anglio, kaj malgraŭ la supre menciitaj grandfaroj, la ekspedicio nur duone vekis la intereson de la publiko kaj de britaj geografoj, kiuj multe pli atentis pri la baldaŭa komenco de la ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La kunlaborantoj de Borchgrevink ofte kritikis liajn metodojn, dum liaj propraj vojaĝraportoj estis konsideritaj kiel nefidindaj kaj gazetemaj. Legu pli...

Semajnoj 48 kaj 49 redakti

 
Vido de briĝo de perspektivo de la «deklarinto», kiu ankaŭ ludas la kartojn de la «fantomo».

Briĝo estas kartludo por kvar ludantoj, dividitaj en duopojn, nomatajn ankaŭ flankoj (duopo batalas kontraŭ duopo). La ludo konsistas el sinsekvaj disdonoj, ĉiu el kiuj havas du fazojn: la aŭkcion kaj la kartludadon. La briĝo ligiĝas al inicianto Culbertson. Tiu ĉi artikolo priskribas la klasikan robrobriĝon, kiun oni kutime ludas inter amikoj. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj variantoj de la ludo, la plej gravaj estas turnirbriĝo kaj Ĉikago-briĝo (la diferencoj koncernas precipe la poentokalkuladon).

Por briĝo oni uzas la ordinaran 52-kartan ludkartaron. Komence de ĉiu disdono unu ludanto disdonas ĉiujn 52 kartojn (antaŭe miksitajn de lia maldekstra kontraŭulo) unuope dekstrume, komencante de sia maldekstra kontraŭulo kaj finante per karto al si mem. Antaŭ disdonado (sed post miksado) la disdonanto petas sian dekstran kontraŭulon dividi la kartaron hazarde en du partojn (malsupran kaj supran, ambaŭ partoj devas enhavi pli ol tri kartojn) kaj metas la malsupran parton sur la supran tiel, ke neniu vidu la lastan karton. Tuto de la 13 kartoj, donitaj al unu ludanto, estas nomata mano. (Legu pli...)

Semajnoj 50 ĝis 51 redakti

 
Tadeusz Kościuszko

Tadeusz Kościuszko [taDEuŝ koŝĈUŜko] (  aŭskultu) (naskiĝis la 4-an de februaro 1746, mortis la 15-an de oktobro 1817) estis pola kaj usona generalo, milita inĝeniero, batalanto por sendependeco de Pollando kaj Usono, estro de la insurekcio de 1794. Tadeusz Kościuszko naskiĝis en Mereszowszczyzna en Polesio (nuntempa Belorusio) kiel kvara infano de Ludwik Tadeusz kaj Tekla de Ratomski.

En 1818 kadavron de Kościuszko oni transportis al Pollando kaj entombigis en kripto Sankta Leonardo en Vavelo. Lia koro troviĝas en urno en Reĝa Kastelo en Varsovio. Por honorigi la estron de insurekcio, en jaroj 1820-1823 oni konstruis ŝutmonteton laŭ modelo de starantaj en Krakovo ŝutmontetoj de Krakus kaj Wanda. En 1861 simila ŝutmonteto al Kościuszko estis konstruita en Olkusz. Legu pli...

Semajnoj 52 ĝis 53 redakti

 
IJK 2009

La 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en la urbo Liberec' en Ĉeĥio. La kongresa temo estis Liberec' kaj la kongreson organizis kune Ĉeha, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Temis pri la unua IJK okazinta sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io. Partoprenis 343 esperantistoj el 41 landoj.

Praga kardinalo Miloslav Vlk, kiu egidis la kongreson, alvenis dimanĉe la 19-an de julio 2009 por celebri por kongresanoj kaj por lokaj Liberecaj katolikoj sanktan meson en Esperanto. Merkrede la 22-an de julio 2009 okazis sur la ĉefa placo de Liberec publika koncerto de la franca kantisto JoMo, kiu provis rompi sian propran rekordon kaj fine kantis dum la koncerto kantojn en 19 malsamaj lingvoj. (Legu pli...)