Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/02

Ĉefa sidejo de la Societo Gardoturo de la Atestantoj de Jehovo, en Nov-Jorko, Usono.
Ĉefa sidejo de la Societo Gardoturo de la Atestantoj de Jehovo, en Nov-Jorko, Usono.

La Atestantoj de Jehovo estas restaŭrisma, miljarisma, kristana kongregacio, kiu raportas tutmondan anaron de pli ol 7 milionoj da atestantoj implikitaj en la evangeliado, kongresaliĝon de pli ol 12 milionoj, kaj ĉiujaran partoprenon en la Memorado de la Morto de Kristo pli ol 18 milionoj da homoj en la tuta mondo. Ili estas estrataj de la Reganta Korpo de la Atestantoj de Jehovo kiu ekzercas aŭtoritaton sur ĉiuj doktrinaj aferoj. Atestantoj bazas siajn kredojn sur la Biblio, kaj preferas sian propran laŭvortan, konservativan tradukon, t.e. la Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj. Ilia ĉefa instruo estas la neevitebla baldaŭa detruo de ĉi mondo per la Armagedono kaj la establiĝo de la Regno de Jehovo sur la tero kiel nura solvo por la problemoj de la tuta homaro.

La grupo naskiĝis el la Movado de studantoj de la Biblio, fondita en la malfrua 19-a jarcento de Charles Taze Russell, sub la nomo Zion's Watch Tower Bible and Tract Society. La nomo estis prenita de Jesaja 43:10-12, adoptita en la jaro 1931. Post skismo en la movado, la filio kiu konservis kontrolon de la socio entreprenis signifajn organizajn ŝanĝojn, alportante ĝian aŭtoritato-strukturon kaj metodojn de evangeliismo sub centralizita kontrolo.

La atestantoj de Jehovo estas tre konataj pro la pord-al-porda predikado, distribuado de literaturo kiel ekzemple la revuoj "La Gardoturo" kaj "Vekiĝu!", kaj pro la rifuzo je militservo kaj sangotransfuzoj eĉ en vivminacaj situacioj. Legu pli...