Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/09

Portreto de Ĥaĉatur Abovjan.
Portreto de Ĥaĉatur Abovjan.

Ĥaĉatur Abovjan (n. la 15-an de oktobro 1809 — malaperis la 14-an de aprilo 1848, armene: Խաչատուր Աբովյան) estis armena verkisto, pedagogo, etnografo kaj nacia publika figuro de la frua 19-a jarcento kiu mistere malaperis en 1848 kaj estis supozita mortinta. Li estis edukisto, poeto kaj defendanto de la moderniĝo. Konsiderata kiel la patro de la moderna armena literaturo, li estas plej bone konata pro la romano Verk Hajastani (Vundoj de Armenio), kiu metis la tendencon de stilo kaj ĝenro por la posta armena literaturo. Li verkis ĝin en 1841 sed ĝi estis publikigita nur en 1858. Ĝi estis la debuta romano publikigita en la moderna armena lingvo uzante la orient-armenan dialekton anstataŭ grabaro (klasika armena).

La talento de Abovjan estis tre frua por tiu epoko kaj praktike neniu el liaj verkoj estis publikigitaj dum lia vivdaŭro. Nur post la establado de la Armena Soveta Socialisma Respubliko Abovjan ricevis la agnoskon kaj pozicion kiun li meritis. Abovjan estas rigardata kiel unu el la plej gravaj figuroj en la armena literaturo ne nur moderna sed en la tuta amplekso. La influo de Abovjan en la okcident-armena literaturo ne estis tiel forta kiel ĝi estis en la orient-armena. Legu pli...