Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/42

Coleman Hawkins en klubejo Spotlite Club, proks. septembron de 1947.
Coleman Hawkins en klubejo Spotlite Club, proks. septembron de 1947.

Coleman "Hawk" Hawkins (naskiĝis la 21-an de novembro 1904 en Sankta Jozefo, Misurio; mortis la 19-an de majo 1969 en Novjorko) estis usona ĵazmuzikisto, ludanta tenorsaksofonon kaj klarneton. Li estas konsiderata kiel patro de la tenorsaksofon-ludado kaj estis krom Lester Young unu el la unuaj stilstampaj soloistoj sur la instrumento. En sia kariero daŭranta de 1922 ĝis 1969 li apartenis laste al la ĉefstila ĵazo, akceptis tamen ankaŭ defiojn, ludante kun la respektivaj avangardistoj siatempaj. Liaj ŝerconomoj estis Hawk kaj Bean.

Coleman Hawkins, ofte nomata inventinto de la tenorsaksofono, defendis sin kontraŭ ĉi tiu atribuado kaj menciis pli fruajn saksofonistojn kiel Happy Caldwell en Ĉikago aŭ Stump Evans al Kansasurbo. "Kvankam li ne estis la unua, kiu ludis saksofonon, li tamen estis la unua, kiu malkovris ĝiajn multajn eblecojn, fiksis ĝian sonkarakteron kaj perfektigis ĝian teknikon", jen Arrigo Polillo omaĝe, "tiu, kiu havigis respekton al la instrumento (kaj ne nur al tenoro, sed al la tuta familio de la saksofonoj) dum la dua duono de la dudekaj jaroj en la ĵazmondo". Legu pli...