Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/48

Parlamentejo de Albanio.
Parlamentejo de Albanio.

Albanio (albane Shqipëri/Shqipëria), oficiale konata kiel Respubliko Albanio (albane Republika e Shqipërisë), estas lando de Sudorienta Eŭropo, en Balkanio. Ĝin ĉirkaŭas Montenegro nordokcidente, Serbio nordoriente, Makedonio oriente kaj Grekio sude kaj sudoriente. Ĝi havas aliron al la Adriatiko okcidente, kaj al la Ionia Maro sudokcidente. Ĝi estas je malpli ol 72 kilometroj de Italio, tra la Otranta Markolo kiu kunigas la Adriatikon kun la Ionia Maro.

Albanio estas ano de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Konsilio de Eŭropo, Monda Komerca Organizaĵo, Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj unu el la membroj fondintoj de la Unio por la Mediteraneo. Albanio estas kandidato por aliĝo en la Eŭropa Unio ekde januaro 2003, kaj ĝi formale petis la aniĝon la 28-an de aprilo 2009. Albanio havas la distingon esti la unua suverena ŝtato kun islama plimulto tute ene de Eŭropo.

Albanio estas parlamenta demokratio kun ekonomio en transiro. La albana ĉefurbo, Tirano, havas ĉirkaŭ 600.000 loĝantojn el 3.000.000 da enlandaj loĝantoj. La reformoj por libera merkato malfermis la landon al eksterlandaj investadoj, speciale la evoluigado de energio kaj transporta infrastrukturo.
Legu pli...